Salti al enhavo

probal53

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri probal53

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Dankon pro la reagoj, Charlotte kaj Didier. Mi esperas ke la temo trovos nicxon ie en la Strategia Laborplano, kaj ke gxin aparte sxatos iuj el la landaj asocioj. Gxuste sur la landa nivelo eblos longperspektive teni la neesperantistajn poliglotoj en amikema proksimo al nia movado. Doni okazon nur en UK-oj ja ne estos bona aliro se oni volas apudteni ilin apud ni. Didier, mi konsentas ke lerni aliajn lingvojn surbaze de Esperanto estas koncepte tre bona aliro. En la praktiko, realigi tiajn lecionarojn kaj administri ilin estas defio preter la kapablo de la nunaj homfortoj. Sed estas bona ideo meti gxin sur la longperspektivan tagordon.
  2. Karaj, Mi pensas ke la _esperantismo_ lastatempe evoluis kaj arigis aliancanojn precipe en la poliglotaj rondoj. Ni pli kaj pli ofte diras al la publiko, prave, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Ne cxiam temas pri la 'propedeuxtika valoro de Esperanto', kvankam ankaux tiu faktoro havas rolon. Foje temas simple pri tio ke homoj kiuj interesigxas pri la lernado de lingvoj ankaux allogigxas al Esperanto kaj gxojas trovi ke Esperanton ili sukcesas lerni tre rapide. Kial fari apartan fortostrecxon por kapti tiujn personojn (kiuj ne nepre aligxas al la porEsperanta movado) kaj reteni ilin kiel amikojn? Utilas ilin reteni ecx pro instrumentaj motivoj. Se ili restos ligitaj al nia movado, deflanke, ili informados pri tio, kaj iliaj parencoj eventuale emos lerni Esperanton kaj aligxi al la vera movado. Kia estu tiu fortostrecxo? (A) Laux mi, utilas havi por ili apartajn arangxojn dum niaj UKoj, nacilingvo-cxefigajn -- eble emfazante ke estas plej bonvenaj tiuj poliglotoj kiuj scias la cxeflingvon de la kongresa lando, kaj do uzante tiun lingvon kiel laborlingvon de la apartaj arangxoj -- por ke ili havu la okazon sperti la 'veran' kongreson deflanke. (B) Laux mi, utilas krei por ili apartajn eventojn en la horaro de la landaj asocioj -- sur tiu nivelo mi ne rekomendus ke ni enlasu ilin en la landan _kongreson_, cxar ofte la celo de la landa kongreso estas doni al la komencantoj okazon por plibonigi sian konon de Esperanto, kaj kun tiu celo ne bone sidas la bonvenigado de poliglotoj ne nepre bone konantaj Esperanton. Mia rekomendo estus ke ni havu por poliglotoj eble unu-du Malfermajn Tagojn jare en la sidejo de la landa asocio, ekzemple. Cxiu lando kiu emas enprogramigi tiun cxi ideon devos elekti propran strategion: la diverseco de situacioj estas tro granda ol ke eblus fari unu samon rekomendon cxie validan. (C) Laux mi, landaj asocioj kun stabile funkcianta (papera kaj/aux reta) revuo, cxiuokaze devante uzi ankaux la cxeflingvo/j/n de la lando por atingi la publikon, povus krei angulon por interesi la poliglotojn. Denove, la ebleco kaj indeco de tia enprogramigo dependu de la ebloj kaj emoj en cxiu unuopa landa movado. Eble la poliglotoj ne estu nia sola alianca sektoro. Lige kun pli vasta 'esperantismo', oni povas pensi laux similaj linioj pri -- ekzemple -- tradukistoj. Sed tio estas pli aventura fadeno, cxar ne ekzistas objektivaj pruvoj ankoraux ke Esperanto allogas tradukistojn. Ni restu cxe tio kion ni scias. Pri poliglotoj jam ekzistas konkretaj atingoj. Ni plifortigu ilin. Amike Probal
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.