
Iveso
-
Enhaveroj
2 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
2
Pri mi
Yves NEVELSTEEN estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Li studis komunikadon en Antverpeno kaj faris finlaboraĵon pri interreto en 1996. Yves laboris interalie ĉe provizanto de retaliro, ĉe eldonejo kaj kiel tradukisto kaj testisto de komputilaj programoj. De 2007 ĝis 2011 li havis propran eldonejon de monata senpaga revuo Agenda Plus.
Yves bone parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis Esperanton en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.
Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto kaj li konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn.