Salti al enhavo

Iveso

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Ĉio afiŝita de Iveso

  1. Intertempe mi eksciis, ke tia Telegram-grupo jam ekzistas. Ĝi eĉ havas jam 56 membrojn. La movado en Svedio do klare ne mortis... https://sv.telegramo.org/ Eventuale svedaj estraranoj/kernuloj povas krei apartan grupon (publikan aŭ ne) por inter si diskuti pri la agado.
  2. Mi opinias, ke aktivuloj en Svedio devus krei grupon en Telegram por tiel plioftigi la kontaktojn kaj instigi al agado. Pluraj lokaj grupoj kaj landaj/regionaj asocioj tiel lastatempe vigliĝis. Eblas retbabili (ankaŭ você) per Telegram kaj facile interŝanĝi informojn, bildojn kaj eĉ filmetojn. Tia reta agado 'neeviteble' rezultos ankaŭ en ĉeestaj kunvenoj. Nova, tre pozitiva, evoluo estas kombini retkunvenojn kun fizikaj. Tiel kerno de surlokaj aktivuloj povas esti kompletigita de perinterretaj ĉeestantoj. Unu-du svedaj aktivuloj kiuj spertas pri interreto kaj pretas iom kunordigi, sufiĉas. Mi pretas helpi pri kapabligo. Samkiel ĉie en la mondo, svedaj esperantistoj pli kaj pli preferas internaciajn kontaktojn al lokaj. Esperanton svedoj ne lernas por babili kun aliaj svedoj. UEA povus konkrete helpi, proponante ekzemple karavanojn al internaciaj renkontiĝoj progresigan instruistan helpon enkondukan manlibron/retejon al la movado. Kutime komencantoj tute ne konscias pri la multaj ebloj. Yves Nevelsteen
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.