-
Enhaveroj
20 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
Komunuma reputacio
1 NeŭtralaPri Fernando Maia Jr.
- Naskiĝtago 03/24/1983
Lastatempaj vizitantoj al profilo
801 profilvidoj
-
Helpo-servo: agadoj en Germanio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
La Universitato Jacobs en Bremen malfermiĝis por gastigi centon da rifuĝintoj el Ukrainio. La informo estas en la germana: https://www.butenunbinnen.de/videos/jacobs-university-hilfe-fuer-fluechtlinge-ukraine-krieg-wissenschaft-100.html Aldone pluraj profesoroj ankaŭ pretas subteni doktoriĝajn aŭ postdoktoriĝajn esploristojn. La esperantisto Francesco Maurelli pretas helpi pri tio. Ukrainaj interesatoj bonvenu kontakti la helpo-servon per helpo-servo@groups.io. -
Helpo-servo: agadoj en Nederlando
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Ivo Miesen ankaŭ faciligis la informon de la Nederlanda Asocio de Bankoj por akirado de nederlanda bankkonto por tiuj, kiuj rifuĝintas el Ukrainio al Nederlando. La informoj estas en la angla: https://www.betaalvereniging.nl/en/ukraine/. -
Helpo-servo: agadoj en Francio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Kunlabore kun la Delegito de UEA Christian Lavarenne, ni informas, ke en la vilaĝo Montboucher de la franca departemento Creuse, nederlanda geparo, komencantoj antaŭ kvino da jaroj, informis, ke ili pretas hejme gastigi ukrainan familion (tamen ne pli ol kvar-personan familion). Ambaŭ geedzoj emeritiĝis (ŝi antaŭ nur kelkaj monatoj) kaj ambaŭ estos disponeblaj por zorgi pri la gastoj. Christian Lavarenne estas la kontakthomo por peri kontaktojn kun la gastigema paro. Li estas atingebla per la retadreso chlavarenne@gmail.com. Creuse estas trankvila, kampara departemento. Se estas ukraina familio interesata, ili povas telefoni al Christian. Ankaŭ li disponeblas por helpi la gastojn (estas malpli ol 8 km inter lia vilaĝo, Saint-Pierre-Chérignat, kaj Montboucher, kiu siavice per aŭtomobilo estas 8-minutojn for de la urbeto Bourganeuf, kun ĉ. 3000 loĝantoj, kun vendejoj pri ĉio necesa kaj kun ĉiusemajna foiro, lernejo ktp. La gastigema paro decidis lerni Esperanton antaŭ kvino da jaroj, sed ne daŭrigis, do la komunikado ne povas okazi plene en Esperanto, sed tio povas esti instigo reveni al la lernado. Christian ĉiel ajn disponeblas. La paro ankaŭ parolas la nederlandan, la francan kaj la anglan. -
Fernando Maia Jr. komencis sekvi Centra Oficejo en nova domo, Volontulado kun BEA, Helpo-servo: agadoj en Hispanio kaj Kaj 7 pliaj
-
Mi gratulas al BEA pro ĝia ĉarma agado. Kiel UEA povas esti rekte utila al BEA? (Dankon, Frank, pro la informado! Sukceson al vi kaj BEA!)
-
Kadre de la helpo-servo, Dennis Keefe, Komitatano C de UEA, sukcesis aranĝi loĝeblecon en Valencio por esperantista familio (geedzoj kaj du infanoj) rifuĝinta el Ukrainio. Ni plej sincere dankas al Ana Montesinos pro la gastameco kaj al ĉiuj samideanoj en Valencio. Aldone al la loĝigo, la familio ankaŭ ricevos konsulton ĉe kuracisto kaj, se bezonate, ankaŭ lingvajn lecionojn. La esperantista familio pretas subteni la lokan Esperanto-movadon: ili portas multjaran sperton ĉe la landa asocio UkrEA, ĉu ĉe prezidio, ĉu ĉe redaktado de informiloj, bultenoj. La helpo-servo akompanas la vojaĝon de la familio al Valencio elde Varsovio, kie nuntempe ili troviĝas.
-
Helpo-servo: agadoj en Germanio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Aldona gastigebleco en Germanio estas en la municipo Schossin, kampara regiono, proksime de la urbo Schwerin en Meklenburgo. La gastigadon afable proponas la familio de Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn, kiu povas gastigi kelkajn ukrainajn esperantistojn fuĝintajn el la milito. Aldone, ili povas provi en sia vilaĝo trovi lokojn por ankoraŭ kelkaj. Povos temi pri matracoj surplanke en iom improvizaj kondiĉoj, sed plene gastamaj. Ilia domo enhavas hundojn kaj katojn - kaj infanojn: tial infanoj estos aparte bonvenaj. La helpo-servo peros la kontaktojn. Interesatoj skribu al helpo-servo@groups.io. -
Kadre de la helpo-servo la esperantisto Paul (Paŭlo) Joseph Desailly, Komitatano A de UEA por Aŭstralio, informis, ke komence de la militaj agresoj en la teritorio de Ukrainio la aŭstralia registaro eksendis financan helpon al Ukrainio kaj rapidigis alirpermesilojn kaj/aŭ vizojn por rifuĝintoj el Ukrainio. La helpo-servo pretas subteni interesatojn el Ukrainio pri la procedoj por akiri tiujn dokumentojn. Aldone Paŭlo senpage proponas en sia hejmo dulitan (eventuale trilitan) dormĉambron por kelkaj monatoj. La ejo troviĝas en konvena kvartalo en la suburdo Glenside, apud parko kaj ĉe la urbocentro de la moderna urbo Adelajdo. Interesatoj devas kontakti la helpo-servon ĉe helpo-servo@groups.io, kiu peros la kontakton.
-
Kadre de la kunlaboroj de la helpo-servo por Francio, ni informas: Kunlabore kun la Asocio Armor Esperanto la helpo-servo informas, ke estas loĝebleco por rifuĝintoj el Ukrainio ĉe esperantista hejmo en la komunumo Pordic, Bretonio. En la hejmo loĝas esperantista paro, Murielle kaj Jérôme Caré, ĉe kiuj la dormoĉambroj de iliaj infanoj estas nuntempe liberaj. Ilia adreso jam aperas en la Pasporta Servo (PS): helpo-bezonaj homoj el Ukrainio rajtas ilin kontakti pere de PS aŭ pere de la helpo-servo: helpo-servo@groups.io. De : am ms 14.03.2022 14:40 UTC Bonjour, je suis débutante en esperanto, mais je me dit que si vous avez eu des demandes d’accueil de réfugié.e.s dans ce cadre, j’accueillerais volontiers des personnes sensibilisées à cette langue. J’habite un village dans le sud de la France,, et peux proposer un logement pour deux à quatre personnes. Cordialement, am ms
-
Kadre de la helpo-servo ni sciigas, ke tiuj, kiuj fuĝas el Ukrainio al Nederlando, rajtas peti vakcinadon kontraŭ KOVIM-19 ĉe la regionaj sanservoj (normale, samkie la lokanoj ĝin petas). La helpo-servo restas je dispono al fuĝantoj por helpi ankaŭ pri lingvaj baroj. Ni dankas al la esperantisto Ivo Miesen, kiu faciligis la informon: https://www.nu.nl/binnenland/6189221/gevluchte-oekrainers-kunnen-in-nederland-coronaprik-krijgen.html.
-
La helpo-servo informas, ke, se fuĝanto el la milito en Ukrainio bezonos portempan restadon en Slovakio, ejo de E@I je ĉ. 110 km de Bratislavo povas gastigi de 2 ĝis 5 homoj kaj helpi ilin laŭ la organizaj kapabloj/ebloj de E@I. La Konto Espero de UEA disponeblos por subteni E@I en tiu agado. Donacoj al la Konto Espero eblas per https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Aldone E@I ankaŭ povas fari el junaj fuĝantoj volontulojn kadre de volontula programo de la Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK): kadre de tio E@I povas akcepti ĝis 3 junulojn en aĝo inter 18 kaj 30 jaroj (ekde tuj ĝis mezo de aŭgusto). Esperanta lingvo-nivelo ne devas esti tre alta, sufiĉas nivelo de komencinto. Interesatoj de tiuj helpokazoj en Slovakio skribu al helpo-servo@groups.io aŭ rekte al la kunordiganto de E@I, Petro Baláž, per petro@ikso.net.
-
Pro iniciato de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kiu tuj post la komenco de la milito en Ukrainio ankaŭ esprimis sian solidarecon kun la esperantistoj en tiu lando, kunlabore kun Ulrich Brandenburg, Prezidanto de GEA, la helpo-servo peras helpofertojn al tiuj, kiuj devas fuĝi el la milito kaj povas iri al Germanio. Helpo-bezonaj homoj venintaj el Ukrainio interesataj de helpokazoj en Germanio povas skribi al helpo-servo@groups.io aŭ al unu el la jenaj estraranoj de GEA: Andreas Emmerich, oficiala retpoŝto andreas.emmerich@esperanto.de, aŭ Barbara Brandenburg, oficiala retpoŝto barbara.brandenburg@esperanto.de.
-
Pro iniciato de Spomenka Štimec, komitatano A de UEA por Kroatio, kaj Kroata Esperanto-Ligo la helpo-servo peras al elmigranta familio el Ukrainio la proponon provizore loĝi ĉe gasto-domo ĉe arbaro, en bieno, en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće, 30 km sude de la urbo Varaždin, ĉ. 100 km sude de la hungara-kroata landlimo. La ejo apartenas al Spomenka Štimec mem. Se familio, prioritate esperantista kaj fuĝanta el la milito, interesiĝas/bezonas, tiu skribu al helpo-servo@groups.io aŭ kel@esperanto.hr por informiĝi pri la plena adreso kaj koncernaj kontakmanieroj por evoluigo de la helpo.
-
Karaj membroj de UEA, la 5-an de marto 2022 UEA publike anoncis pri la laboroj de la Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio. Pri tio oni legu ĉe: https://uea.org/gk/1026. Intertempe, dum tiu unua longa semajno post la anonco, multon ni sukcesis/as fari laŭ niaj malgrandaj, sed kuraĝaj fortoj. La informado al la komunumo pri la helpo-servo okazos pere de tiu ĉi forumo - laŭ landoj. Por la agado de la helpo-servo en/pri aliaj landoj oni serĉu la koncernan fadenon en la forumo. Ĉiuj estas bonvenaj interagi, sed al interagontoj estas petate, ke ili komentu utile kaj agorde al la celoj de la helpo-servo. Nekoncernaj komentoj povas esti moderigataj/forigitaj. La helpo-servo povas peri kontaktojn: oni skribu al helpo-servo@groups.io. Deflanke de la helpo-servo, observe al niaj reguloj pri datumprotektado, kiu sekvas la leĝon de Eŭropa Unio, kaj ankaŭ pro la privateco kaj sekureco de ĉiuj, ĉiuj informoj restos anonimaj, krom se la koncernaj informantoj permesas publikigon. Rilate al la agado de la helpo-servo en/pri Ukrainio ĝis nun: 1) Estas pli ol 240 registroj el Ukrainio en la datumbazo de UEA; aldone estas ĉirkaŭ 60 registroj en Pasporta Servo. Ĉiuj el Pasporta Servo jam estis kontaktitaj. El la datumbazo de UEA, ĉ. 50% havas retadresojn (122). Tiujn, kiuj ne havas retadreson aŭ nefunkciantan retadreson, ni provas kontakti telefone, fejsbuke aŭ nerekte per aliaj aktivuloj, kiuj provas peri la kontakton. 2) La Ĝenerala Direktoro de UEA aranĝas, ke ĉiuj eks-membroj el Ukrainio povu realiĝi senkoste al UEA en 2022 - tio gravas, ĉar la membreco permesas al ni agi pli legitime rilate la leĝojn pri protektado kaj traktado de datumoj. 3) Alvenadas la unuaj reagoj, jam kelkaj dekoj. Ĉiuj ĝis nun varme dankas la kontakton, la zorgojn kaj la realiĝon al la Asocio. Feliĉe la plimulto informas, ke malgraŭ la atesto de la militaj agoj, kiuj kaŭzas timojn kaj limigojn pri komunikado, ili ĝis nun bonfartas kaj estas en sekuraj lokoj, eĉ se temas pri urboj jam okupaciitaj. Kelkaj troviĝas ekster Ukrainio pro tio, ke tiam ili estis ekster la lando antaŭ la komenco de la armitaj konfliktoj. Por viroj malfacilas forlasi la landon, pro kio ĉefe virinoj, ĉu esperantistinoj, ĉu familianinoj, provas aŭ jam sukcesis atingi la eksterlandon. 4) Tamen helpo-petojn ni jam havas: ili estas ĉefe por helpi homojn atingi landlimojn, helpi tiujn, kiuj jam estas rifuĝinto en alia lando kaj ankaŭ finance helpi por aĉeto de bazaj produktoj. Pro tio tre multe helpos donacoj al la konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Inter rifuĝontoj kaj rifuĝintoj troviĝas infanoj, beboj. Mi raportas nome de la Helpo-servo, kun aparta danko al la laborfortoj de TEJO.
-
Tre interese, Didier. Mi sciigas la nunan Estraron pri via ideo. Mi bedaŭrinde ne estis informita, ke por la domo ĉe NB176 oni havis tiujn zorgojn. La sola afiŝado laŭ mia memoro estas BONVOLU NE PARKI VIAN BICIKLON ĈI TIE.
-
Ĉu vendo de la nuna oficeja domo?
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Financoj
Karaj membroj, Okaze de la ekfermo de la debata fazo en la Komitato de UEA pri la vendo de la nuna oficeja domo, estis pretigita dokumento kun Plej Oftaj Demandoj (POD), kiu koncizigas kaj resumas la plej oftajn argumentojn kaj dubojn, kiuj aperis pri la temo: https://mallonge.net/POD-vendo-NB176 Mi bondeziras kaj dankas al ĉiuj pro partopreno en la debato en la diversaj retaj spacoj de UEA.