-
Enhaveroj
20 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
Enhava speco
Profiloj
Forumoj
Pri la forumo
Ĉio afiŝita de Fernando Maia Jr.
-
Helpo-servo: agadoj en Germanio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
La Universitato Jacobs en Bremen malfermiĝis por gastigi centon da rifuĝintoj el Ukrainio. La informo estas en la germana: https://www.butenunbinnen.de/videos/jacobs-university-hilfe-fuer-fluechtlinge-ukraine-krieg-wissenschaft-100.html Aldone pluraj profesoroj ankaŭ pretas subteni doktoriĝajn aŭ postdoktoriĝajn esploristojn. La esperantisto Francesco Maurelli pretas helpi pri tio. Ukrainaj interesatoj bonvenu kontakti la helpo-servon per helpo-servo@groups.io. -
Helpo-servo: agadoj en Nederlando
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Ivo Miesen ankaŭ faciligis la informon de la Nederlanda Asocio de Bankoj por akirado de nederlanda bankkonto por tiuj, kiuj rifuĝintas el Ukrainio al Nederlando. La informoj estas en la angla: https://www.betaalvereniging.nl/en/ukraine/. -
Helpo-servo: agadoj en Francio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Kunlabore kun la Delegito de UEA Christian Lavarenne, ni informas, ke en la vilaĝo Montboucher de la franca departemento Creuse, nederlanda geparo, komencantoj antaŭ kvino da jaroj, informis, ke ili pretas hejme gastigi ukrainan familion (tamen ne pli ol kvar-personan familion). Ambaŭ geedzoj emeritiĝis (ŝi antaŭ nur kelkaj monatoj) kaj ambaŭ estos disponeblaj por zorgi pri la gastoj. Christian Lavarenne estas la kontakthomo por peri kontaktojn kun la gastigema paro. Li estas atingebla per la retadreso chlavarenne@gmail.com. Creuse estas trankvila, kampara departemento. Se estas ukraina familio interesata, ili povas telefoni al Christian. Ankaŭ li disponeblas por helpi la gastojn (estas malpli ol 8 km inter lia vilaĝo, Saint-Pierre-Chérignat, kaj Montboucher, kiu siavice per aŭtomobilo estas 8-minutojn for de la urbeto Bourganeuf, kun ĉ. 3000 loĝantoj, kun vendejoj pri ĉio necesa kaj kun ĉiusemajna foiro, lernejo ktp. La gastigema paro decidis lerni Esperanton antaŭ kvino da jaroj, sed ne daŭrigis, do la komunikado ne povas okazi plene en Esperanto, sed tio povas esti instigo reveni al la lernado. Christian ĉiel ajn disponeblas. La paro ankaŭ parolas la nederlandan, la francan kaj la anglan. -
Mi gratulas al BEA pro ĝia ĉarma agado. Kiel UEA povas esti rekte utila al BEA? (Dankon, Frank, pro la informado! Sukceson al vi kaj BEA!)
-
Kadre de la helpo-servo, Dennis Keefe, Komitatano C de UEA, sukcesis aranĝi loĝeblecon en Valencio por esperantista familio (geedzoj kaj du infanoj) rifuĝinta el Ukrainio. Ni plej sincere dankas al Ana Montesinos pro la gastameco kaj al ĉiuj samideanoj en Valencio. Aldone al la loĝigo, la familio ankaŭ ricevos konsulton ĉe kuracisto kaj, se bezonate, ankaŭ lingvajn lecionojn. La esperantista familio pretas subteni la lokan Esperanto-movadon: ili portas multjaran sperton ĉe la landa asocio UkrEA, ĉu ĉe prezidio, ĉu ĉe redaktado de informiloj, bultenoj. La helpo-servo akompanas la vojaĝon de la familio al Valencio elde Varsovio, kie nuntempe ili troviĝas.
-
Helpo-servo: agadoj en Germanio
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Komunikoj de UEA
Aldona gastigebleco en Germanio estas en la municipo Schossin, kampara regiono, proksime de la urbo Schwerin en Meklenburgo. La gastigadon afable proponas la familio de Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn, kiu povas gastigi kelkajn ukrainajn esperantistojn fuĝintajn el la milito. Aldone, ili povas provi en sia vilaĝo trovi lokojn por ankoraŭ kelkaj. Povos temi pri matracoj surplanke en iom improvizaj kondiĉoj, sed plene gastamaj. Ilia domo enhavas hundojn kaj katojn - kaj infanojn: tial infanoj estos aparte bonvenaj. La helpo-servo peros la kontaktojn. Interesatoj skribu al helpo-servo@groups.io. -
Kadre de la helpo-servo la esperantisto Paul (Paŭlo) Joseph Desailly, Komitatano A de UEA por Aŭstralio, informis, ke komence de la militaj agresoj en la teritorio de Ukrainio la aŭstralia registaro eksendis financan helpon al Ukrainio kaj rapidigis alirpermesilojn kaj/aŭ vizojn por rifuĝintoj el Ukrainio. La helpo-servo pretas subteni interesatojn el Ukrainio pri la procedoj por akiri tiujn dokumentojn. Aldone Paŭlo senpage proponas en sia hejmo dulitan (eventuale trilitan) dormĉambron por kelkaj monatoj. La ejo troviĝas en konvena kvartalo en la suburdo Glenside, apud parko kaj ĉe la urbocentro de la moderna urbo Adelajdo. Interesatoj devas kontakti la helpo-servon ĉe helpo-servo@groups.io, kiu peros la kontakton.
-
Kadre de la kunlaboroj de la helpo-servo por Francio, ni informas: Kunlabore kun la Asocio Armor Esperanto la helpo-servo informas, ke estas loĝebleco por rifuĝintoj el Ukrainio ĉe esperantista hejmo en la komunumo Pordic, Bretonio. En la hejmo loĝas esperantista paro, Murielle kaj Jérôme Caré, ĉe kiuj la dormoĉambroj de iliaj infanoj estas nuntempe liberaj. Ilia adreso jam aperas en la Pasporta Servo (PS): helpo-bezonaj homoj el Ukrainio rajtas ilin kontakti pere de PS aŭ pere de la helpo-servo: helpo-servo@groups.io. De : am ms 14.03.2022 14:40 UTC Bonjour, je suis débutante en esperanto, mais je me dit que si vous avez eu des demandes d’accueil de réfugié.e.s dans ce cadre, j’accueillerais volontiers des personnes sensibilisées à cette langue. J’habite un village dans le sud de la France,, et peux proposer un logement pour deux à quatre personnes. Cordialement, am ms
-
Kadre de la helpo-servo ni sciigas, ke tiuj, kiuj fuĝas el Ukrainio al Nederlando, rajtas peti vakcinadon kontraŭ KOVIM-19 ĉe la regionaj sanservoj (normale, samkie la lokanoj ĝin petas). La helpo-servo restas je dispono al fuĝantoj por helpi ankaŭ pri lingvaj baroj. Ni dankas al la esperantisto Ivo Miesen, kiu faciligis la informon: https://www.nu.nl/binnenland/6189221/gevluchte-oekrainers-kunnen-in-nederland-coronaprik-krijgen.html.
-
La helpo-servo informas, ke, se fuĝanto el la milito en Ukrainio bezonos portempan restadon en Slovakio, ejo de E@I je ĉ. 110 km de Bratislavo povas gastigi de 2 ĝis 5 homoj kaj helpi ilin laŭ la organizaj kapabloj/ebloj de E@I. La Konto Espero de UEA disponeblos por subteni E@I en tiu agado. Donacoj al la Konto Espero eblas per https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Aldone E@I ankaŭ povas fari el junaj fuĝantoj volontulojn kadre de volontula programo de la Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK): kadre de tio E@I povas akcepti ĝis 3 junulojn en aĝo inter 18 kaj 30 jaroj (ekde tuj ĝis mezo de aŭgusto). Esperanta lingvo-nivelo ne devas esti tre alta, sufiĉas nivelo de komencinto. Interesatoj de tiuj helpokazoj en Slovakio skribu al helpo-servo@groups.io aŭ rekte al la kunordiganto de E@I, Petro Baláž, per petro@ikso.net.
-
Pro iniciato de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kiu tuj post la komenco de la milito en Ukrainio ankaŭ esprimis sian solidarecon kun la esperantistoj en tiu lando, kunlabore kun Ulrich Brandenburg, Prezidanto de GEA, la helpo-servo peras helpofertojn al tiuj, kiuj devas fuĝi el la milito kaj povas iri al Germanio. Helpo-bezonaj homoj venintaj el Ukrainio interesataj de helpokazoj en Germanio povas skribi al helpo-servo@groups.io aŭ al unu el la jenaj estraranoj de GEA: Andreas Emmerich, oficiala retpoŝto andreas.emmerich@esperanto.de, aŭ Barbara Brandenburg, oficiala retpoŝto barbara.brandenburg@esperanto.de.
-
Pro iniciato de Spomenka Štimec, komitatano A de UEA por Kroatio, kaj Kroata Esperanto-Ligo la helpo-servo peras al elmigranta familio el Ukrainio la proponon provizore loĝi ĉe gasto-domo ĉe arbaro, en bieno, en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće, 30 km sude de la urbo Varaždin, ĉ. 100 km sude de la hungara-kroata landlimo. La ejo apartenas al Spomenka Štimec mem. Se familio, prioritate esperantista kaj fuĝanta el la milito, interesiĝas/bezonas, tiu skribu al helpo-servo@groups.io aŭ kel@esperanto.hr por informiĝi pri la plena adreso kaj koncernaj kontakmanieroj por evoluigo de la helpo.
-
Karaj membroj de UEA, la 5-an de marto 2022 UEA publike anoncis pri la laboroj de la Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio. Pri tio oni legu ĉe: https://uea.org/gk/1026. Intertempe, dum tiu unua longa semajno post la anonco, multon ni sukcesis/as fari laŭ niaj malgrandaj, sed kuraĝaj fortoj. La informado al la komunumo pri la helpo-servo okazos pere de tiu ĉi forumo - laŭ landoj. Por la agado de la helpo-servo en/pri aliaj landoj oni serĉu la koncernan fadenon en la forumo. Ĉiuj estas bonvenaj interagi, sed al interagontoj estas petate, ke ili komentu utile kaj agorde al la celoj de la helpo-servo. Nekoncernaj komentoj povas esti moderigataj/forigitaj. La helpo-servo povas peri kontaktojn: oni skribu al helpo-servo@groups.io. Deflanke de la helpo-servo, observe al niaj reguloj pri datumprotektado, kiu sekvas la leĝon de Eŭropa Unio, kaj ankaŭ pro la privateco kaj sekureco de ĉiuj, ĉiuj informoj restos anonimaj, krom se la koncernaj informantoj permesas publikigon. Rilate al la agado de la helpo-servo en/pri Ukrainio ĝis nun: 1) Estas pli ol 240 registroj el Ukrainio en la datumbazo de UEA; aldone estas ĉirkaŭ 60 registroj en Pasporta Servo. Ĉiuj el Pasporta Servo jam estis kontaktitaj. El la datumbazo de UEA, ĉ. 50% havas retadresojn (122). Tiujn, kiuj ne havas retadreson aŭ nefunkciantan retadreson, ni provas kontakti telefone, fejsbuke aŭ nerekte per aliaj aktivuloj, kiuj provas peri la kontakton. 2) La Ĝenerala Direktoro de UEA aranĝas, ke ĉiuj eks-membroj el Ukrainio povu realiĝi senkoste al UEA en 2022 - tio gravas, ĉar la membreco permesas al ni agi pli legitime rilate la leĝojn pri protektado kaj traktado de datumoj. 3) Alvenadas la unuaj reagoj, jam kelkaj dekoj. Ĉiuj ĝis nun varme dankas la kontakton, la zorgojn kaj la realiĝon al la Asocio. Feliĉe la plimulto informas, ke malgraŭ la atesto de la militaj agoj, kiuj kaŭzas timojn kaj limigojn pri komunikado, ili ĝis nun bonfartas kaj estas en sekuraj lokoj, eĉ se temas pri urboj jam okupaciitaj. Kelkaj troviĝas ekster Ukrainio pro tio, ke tiam ili estis ekster la lando antaŭ la komenco de la armitaj konfliktoj. Por viroj malfacilas forlasi la landon, pro kio ĉefe virinoj, ĉu esperantistinoj, ĉu familianinoj, provas aŭ jam sukcesis atingi la eksterlandon. 4) Tamen helpo-petojn ni jam havas: ili estas ĉefe por helpi homojn atingi landlimojn, helpi tiujn, kiuj jam estas rifuĝinto en alia lando kaj ankaŭ finance helpi por aĉeto de bazaj produktoj. Pro tio tre multe helpos donacoj al la konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Inter rifuĝontoj kaj rifuĝintoj troviĝas infanoj, beboj. Mi raportas nome de la Helpo-servo, kun aparta danko al la laborfortoj de TEJO.
-
Tre interese, Didier. Mi sciigas la nunan Estraron pri via ideo. Mi bedaŭrinde ne estis informita, ke por la domo ĉe NB176 oni havis tiujn zorgojn. La sola afiŝado laŭ mia memoro estas BONVOLU NE PARKI VIAN BICIKLON ĈI TIE.
-
Ĉu vendo de la nuna oficeja domo?
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Fernando Maia Jr. en Financoj
Karaj membroj, Okaze de la ekfermo de la debata fazo en la Komitato de UEA pri la vendo de la nuna oficeja domo, estis pretigita dokumento kun Plej Oftaj Demandoj (POD), kiu koncizigas kaj resumas la plej oftajn argumentojn kaj dubojn, kiuj aperis pri la temo: https://mallonge.net/POD-vendo-NB176 Mi bondeziras kaj dankas al ĉiuj pro partopreno en la debato en la diversaj retaj spacoj de UEA. -
Karaj membroj de UEA, La Komitato, la Estraro kaj la Komisiono pri Financo de UEA nuntempe kunlaboras por alveni al decido ĉu disponigi por vendo la nunan oficejan domon de la Asocio, kiu troviĝas en Roterdamo ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 176. Sekvante sian statutan mision, la Komitato decidis por ne okazigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la temo, tamen, komprenante la intencon de la neaprobita propono por Ĝenerala Voĉdono, la Estraro decidis uzi la Forumon de UEA kaj la diskutliston UEA-membroj por starigi spacon por ke ĉiuj membroj sentu sin bonvenaj ankaŭ prezenti demandojn aŭ doni siajn opiniojn pri la temo. Tiel UEA klopodas malfermi la debaton al sia membraro, konservante la decidon al sia Komitato, la supera organo de la Asocio, sed ĉiumaniere konsultante la membraran komunumon, kio devas kontentigi ankaŭ niajn sindonemajn komitatanojn. Okaze de tio, ke ne ĉiuj povas esti plene informitaj pri la temo, ni preparis la jenan resumon por utili kiel bazo: 1) En 2020, post rekomendo de sia Komisiono pri Financo, la Komitato jam estis decidinta por ludono de la nuna oficeja domo, kio igis la Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron komenci la laborojn por disponigi la domon. Tio povus ĉiel ajn kaŭzi ŝanĝon de adreso al la Centra Oficejo. 2) Kadre de la laboroj por ludono montriĝis, ke UEA unue devas signife reformi la domon por povi ludoni ĝin. Aldone novaj leĝoj en Nederlando nun postulas, ke la domo havu pli kvalitan energinivelon. Normale la domo kostas al la Asocio jare inter 20 000 kaj 30 000 EUR kaj la kostoj por ĉiuj postulataj ŝanĝoj povas laŭ fakaj studoj superi 200 000 EUR, se oni analizas la entuton de la bezonoj. La domo ne plu estas uzata kiel antaŭe kaj tio venigis al la opcio disponigi la domon por vendo. 3) Sendependaj makleristaj taksadoj indikis, ke la valoro de la domo nuntempe estas ĉ. sub 1 miliono da EUR kaj UEA jam ricevis unu aĉetproponon de 1 075 000 EUR. Najbara domo pli kvalita ol la nia estis vendita kontraŭ 1 200 000 EUR. Nia domo ne estas nova, ĝi ne povas nuntempe esti destinita por loĝuzo, ĝi postulas reformojn kaj estas en la kategorio de la plej malaltkvalita energinivelo. La referencita vendita domo, pli granda ol la nia, estis renovigita kaj havas la plej altkvalitan energinivelon. Tio konfirmas la menditajn taksadojn de la sendependaj makleristoj kaj fakuloj. 4) La Komisiono pri Financo, la Estraro kaj la Komitato, subtene de la Ĝenerala Direktoro de UEA, profunde analizas la temon ekde 2018. La Komisiono pri Financo, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA rekomendas al la Komitato la disponigon por vendo. Nun alvenis la momento, en kiu la Komitato debatas por findecidi ĉu disponigi por vendo la domon. 5) Ĉiuj oficialaj informoj pri la temo estas alireblaj ĉe la teko Komitata Elŝutejo, en la retejo de UEA, aŭ estis publike donitaj al la Komitato dum kusidoj aŭ retpoŝte per la diskutlisto Komitato de UEA. Laŭ la planoj la vendo de la domo ne signfas, ke UEA ŝanĝos sian sidejon, kiu daŭre restos en Roterdamo. Sur la sama strato, ĉe la numero 430, UEA posedas alian konstruaĵon, 4-etaĝan: la superaj etaĝoj estas apartamentaj kaj ludonataj, kio donas renton al UEA. La teretaĝo estas por komerca/oficeja uzo kaj estas disponebla por starigo de nova oficeja spaco por la Asocio. La spaco konvenas por la nunaj oficejaj aktivecoj de UEA (kaj TEJO). Tiu konstruaĵo jam havas la plej altkvalitan energinivelon kaj ne postulas grandajn reformojn. Laŭ decido de la Estraro de UEA tiu mesaĝo estas malfermo de spaco al membroj, ĉar la temo povas al multaj esti kara. Ankaŭ la komitatanoj povas profiti de la partopreno de membroj. Ni firme petas, ke la eventuala partopreno de ĉiuj interesatoj okazu aferece, enhave kaj respekte, kiel ĉiuj ni meritas. La kontribuoj povos esti uzitaj por konstruo de dokumento kun demandoj kaj respondoj. Ni antaŭdankas al ĉiuj kaj sincere dankas pro ĉies membreco en UEA, kio estas esenca por la daŭrigo de nia laboro.
-
La 14-an de aŭgusto la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo (https://uea.org/teko/komitato) sub la nomo Raporto pri financa resanigo (2021-08-16). La raporto pri la agadplano, resume, traktas pri: (1) agado por subvencipetado, ĉe malsamaj subvencidonantoj aŭ programoj kaj kunlabore kun diversaj partneroj, i.a. kontrakte kun la profesia entrepreno Kosmo Strategio kaj kun engaĝiĝo de landaj kaj fakaj asocioj (momente nur de Eŭropo); (2) laboroj kaj vizio de la Estraro kaj Ĝenerala Direktoro pri investagado, inkluzivante la bezonon ŝanĝi la risko-profilon de UEA kaj la akiron de konsilado de sperta esperantista profesiulo pri investado (la kanadano Garry Evans); (3) movo de du laborfakoj (Kongresa Fako kaj Libroservo) el la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo al stabo en Slovakio, en nova funkcia strukturo: kontraktonte kun la teamo de Edukado@Interreto por plenumo de la laborfakaj taskoj, kun signifa redukto de la administraj kostoj kaj strategia uzo de aliaj eventoj por akceli vendojn de libroj; (4) laŭkontrakta transdono de la Arĥivo de UEA kaj parto (neduoblaĵoj) de la kolekto de BHH al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), por profesia prizorgado fare de la Aŭstria Nacia Biblioteko; (5) kaj fine vendo de la oficeja domo en Roterdamo kiel alternativo al ludono, laŭ ricevita aĉetpropono de 1 075 000 EUR, favora al UEA laŭ analizo de sendependaj profesiaj makleristoj. Specife pri la vendo de la nuna sideja domo la Komitato ankoraŭ devas diskuti, analizi kaj decidi. La vendo konsiderindas kiel alternativo, ĉar la domo postulas ampleksan kostan renovigon antaŭ ol disponeblo por ludonado. Gravas kompreni, ke ĉiel ajn la disponigo de la sideja domo ne signifas movi la sidejon de UEA el Roterdamo. UEA posedas alian konstruaĵon en la sama strato de la CO, nome la Volontula Domo (VolDom), kies teretaĝo estas uzebla por oficejo kaj povas fariĝi la nova oficeja adreso de la Asocio. La VolDom estas profitodona al UEA kaj la rekomendo estas ĝin plu posedi. La Administra kaj Financa fakoj de la CO (kaj la CO mem) daŭre restos ligitaj al Roterdamo. UEA restos en Nederlando kaj devos ampleksigi la kunlaborojn kun sia Landa Asocio, Esperanto Nederland, kaj kun aliaj lokaj partneroj, kun aparta atento pri volontula programo kaj pri la Katedro Interligvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Kadre de tiuj ŝanĝoj oni ankaŭ devos trovi loĝlokon por la parto de BHH, kiun daŭre posedos UEA. La kontrakto kun IEMW estas por garantii al la Arĥivo kaj al parto de la kolekto ne nur profesian pritraktadon, sed efektive protekton kaj konservon, ĉar nuntempe la materialo de BHH kuŝas nekatalogita kaj praktike nekonsultebla en la CO. La agadplano antaŭvidas provizoran sendon de la kolekto ankaŭ al Slovakio, en situo 3 horojn dista de Vieno, kio povas utili al esploristoj. Tamen esploroj pri la estonteco de BHH daŭre okazas. La Komitato retraktos la temon en sia kunsido de la 18-an de septembro, spektebla pere de UEAviva (https://www.youtube.com/UEAviva). La komunumo, ĉefe membroj, estas bonvenaj esprimi sin ĉi tie en la Forumo de UEA, en la diskutlisto UEA-membroj, en la grupo de UEA ĉe Facebook kaj en la grupo de UEA ĉe Telegram. Surbaze de la diversaj diskutoj la Estraro realtempe konstruas dosieron pri Demandoj kaj Respondoj pri la Financa Resanigo: https://mallonge.net/FRS-DkR. Interesatoj pri la situacio de UEA, kiuj ankoraŭ ne estas membroj, estas bonvenaj aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/alighilo. Ligiloj Diskutlisto UEA-membroj: https://groups.io/g/uea-membroj aŭ uea-membroj@groups.io; Grupo de UEA ĉe Facebook: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio; Grupo de UEA ĉe Telegram: https://uea.telegram.org.
-
La Sveda Akademio (Svenska Akademien) estis fondita en 1786. Ĝi havas 18 seĝojn (membrojn). Ĝia devizo estas Talento kaj Gusto aŭ Snille och Smak, svede. Ekde 1791 ĝi eldonas la gazeton Post-och Inrikes Tidningar (PoIT), oficiala ŝtata sveda registara gazeto fondita en 1645. Ĝi eble estas la plej malnova ankoraŭ aperanta gazeto de la mondo. La jarkoleko de 1645 ĝis 1721 estas ciferecigita de projekto Tiden (ĉ. 2001) por la Reĝa Biblioteko en Stokholmo. En 2007 ĉesis aperi la papera formato kaj de tiam ĝi aperas nur sur la interreto. Oni presas laŭ Vikipedio nur tri ekzemplerojn por la universitatoj. La Sveda Akademio ankaŭ publikigas unuvoluman vortaron nomatan Svenska Akademiens ordlista (SAOL) kaj multvoluman vortaron similan al Oxford English Dictionary, nomatan Svenska Akademiens ordbok (SAOB). De 1901 la Akademio decidas ĉiujare, kiu ricevu la Nobel-premion pri literaturo (Nobelpriset i litteratur) donata laŭ la testamento de la granda donacinto Alfred Nobel. La Nobel-premio pri literaturo estas ne malkonata temo en Esperantujo. Se oni volas iom scii pri la Akademio per pli malpli aktualaj artikoloj en Esperanto troveblaj rete, jen du rekomendoj ĉe La Ondo: (2019) https://sezonoj.ru/2019/12/nobel/ kaj (2018) https://sezonoj.ru/2018/11/kirschstein-2/. Iom da skandaloj, iom da repuriĝo? Leganto juĝu. Pri la indeco al Esperanto ĝui lokon en tiu premio jen du rekomendoj: (La Ondo, 2018) https://sezonoj.ru/2018/11/johansson-3/ kaj (Libera Folio, 2018) https://www.liberafolio.org/2018/11/29/nobelo-au-stultajo/. En la unua la svedo Sten Johansson trovas neinde rekomendo pri Esperanto al Nobel-premio. En la dua la italo Carlo Minnaja portas alian perspektivon. Du grupoj, kiuj nature ligiĝas al tiu afero estas la Esperanta PEN-centro kaj la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), antaŭe EVA. Per tiu ĉi afiŝo en la Forumo ni kreas spacon en UEA por diskuti la temon. Kion devus fari UEA tiurilate? Ĉu enplektiĝi por (re)krei la terenon por esperantaj verkistoj en la Nobel-premia afero? Aŭ entute ne enmiksiĝi? Kelkajn rimarkojn por provoki pensojn kaj diskutoj vi legas sekve: a) ĉu UEA devus strebi al kreo de rilatoj kun la Sveda Akademio aŭ la akademianoj individue? Ĉu indus plani konsciigan agadon pri la nuntempo de Esperanto al la Akademio ĝenerale kaj al unuopaj akademianoj? Ĉu iam estis artikolo Esperanto-rilata en PoIT? Ĉu indas labori por apero de artikolo pri Esperanto en PoIT? b) Minnaja proponas, ke E-literaturo estu tradukita nacilingven por konsciigi pri la valoro de Esperanto. Svedio ĝuas unu el la plej viglaj libro-merkatoj de la mondo. Ĉu ne indus kunordigi aperigon de niaj juveloj ekz-e en la svedan por konsciigo pri Esperanto cetere en socio lego-amanta kiel la sveda? Kion vi opinias? Vizitu ankaŭ la afiŝon pri Esperanto en Svedio:
-
La situacio de la Esperanto-movado en Svedio fariĝis lastatempe kelkfoja temo en UEA. Tiu temo tuŝas almenaŭ kvin grupojn: la kunlaborantojn de la laborfako Landa Agado, la Eŭropan Komisionon de UEA, la Komitaton de UEA, TEJO-n kaj svedajn aktivulojn mem. Ofte la rimarkoj troviĝas je tio, ke la movado en Svedio maljuniĝas kaj la nombro da svedaj membroj en UEA reduktiĝas. Ĉu vere? Kion vi opinias pri tio? Se vi konsentas, kion devus fari UEA kaj ĉiuj interesatoj pri la temo? Kiel fartas kaj kion faras la sveda junularo kaj TEJO mem rilate tion? Se la afero ne estas zorgiga, tamen kion oni povas fari por ĉiel ajn plibonigi la aferon en Svedio? Sube por helpi la diskutojn estas kelkaj informoj. Pri Svedio oni povas resume legi en la dokumento de UEA "Landa Parad'", kreita kaj zorgata de la eks-vicprezidanto kaj nuntempa komisiito de UEA pri Landa Agado (2019-2022), Stefan MacGill: http://aktivulo.net/eo/eko/landa-parad-europo. SVEDIO - Landkodo: SE. Mono: SEK (korona). Telefonkodo: 46. Ĉefurbo: Stokholmo. Kategorio en UEA: 5 (MB 44 EUR). Areo: 450,3 mil km2 (55-a en la mondo) Loĝantaro: 10,1 milionoj (89-a); 2 milionoj en la ĉefurba areo. Denseco: 22 homoj/km2 (196-a en la mondo). Porkapa MEP: po $ 50.687 do en la 13-a loko en la mondo. Vikipedio: E-paĝo ekzistas kaj ampleksas, senkritika, aktuala. Landa Asocio: Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906 (aliĝo al UEA en 1933). Prez. Puff Östling. Membroj (AM+IM) 2019: 318 (En SEF 244); 2018: 321 (En SEF 275). LA-rekono: Svedio gajnis Trofeon Fyne de UEA pro elstara agado dufoje: en 1975 kaj 2001. LA-adreso: Poŝtkesto 2276, SE-103 17 Stokholmo. LA-retadreso: svenska <ĉe> esperantoforbundet.se. LA-hejmpaĝo: www.esperantoforbundet.se en la sveda kaj Esperanto. Organo: La Espero (4 n-roj), p/a SEF. Membraro en UEA. 2019: 74. 2018: 76. 2017: 126. FC 2019: 0 2018: 0. 2017: 0. DM: en 2020: 30. Membroj kiel milionaĵo de la popolo (2018): 27,22 (LA); 8.81 (IM de UEA). Ĉefdelegito: Lief Holmlund en Skellefteå. Kotizperanto: La ĈD. Komitatano de UEA: Louise Åkerlund (A) Sidejo: Adreso en Stokholmo; estas oficejo kun libroservo kaj kunsidejo. Delegitoj: 21 personoj (1 ĈD, 9 D, 1 VD, 14 FD) en 17 urboj. Aliaj asocioj: TEJO (sekcio SEJU), ILEI (sekcio), Agneta Emmanuelsson. Plio: E-centro kaj kursejo en Lesjöfors (okcidenta Svedio). Internaciaj aranĝoj: la 26-a UK en 1934; la 33-a UK en 1948 en Malmö; la 18-a IJK en 1962 en Ystad; la 25-a IJK en 1969 en Tyresö (kiu naskis gravan Deklaracion); la 65-a UK en 1980; la 47-a IJK en 1991 en Karlskoga; la 88-a UK en 2003 en Goteborg; la 35-a IIK en 2003 en Lerum; la 59-a IJK en 2003 en Lesjöfors; la 11a AMO-seminario en 2015 en Uppsala. Fama kunsido pri strategio en informado en Frostavallen en 1956 naskis gravan Principaron: https://eo.wikipedia.org/wiki/Principaro_de_Frostavallen. Aktualigo (escepte pri membroj) julio 2019. IM-oj de UEA hodiaŭ (29/06/2020): 62. Se vi estas svedo kaj ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2020, konsideru tion fari. Pli bone faru per la nuntempa aliĝilo al la Virtuala Kongreso de Esperanto, ĉar vi povos ĝui ĝin senpage: http://vk.mondafest.net/uea-vk/. Donacojn por plenumi agadojn por Svedio oni povas fari al la Fondaĵo Eŭropo de UEA, notante <<por Svedio>>: https://uea.org/alighoj/donacoj/europo. Tiu diskuto okazas i.a. kiel rezulto de la 65-a AMO-seminario, okazinta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto.
-
AMO en la 7-a Afrika Kongreso. Temo EKSTERAJ RILATOJ
Fernando Maia Jr. prikomentis temon de Grosjean Mireille en Amo
Saluton, Mirejo! Ankaŭ mi ĉeestos la 7-an AKE en Buĵumburo. Kiel Vicprezidanto de UEA kaj respondeca pri la fako Eksteraj Rilatoj en la Asocio, mi ne nur gratulas pro la AMO-seminario sub la temo Eksteraj Rilatoj kiel ankaŭ ŝatus kontribui. Mi havas kiel personajn spertojn pri ER: - Platformo IKRJO, kiu kunigas internaciajn junularajn organizojn kaj funkcias kiel la pertanto inter la junularaj internaciaj organizoj kaj UN/Unesko (mi kunlaboris por la enirigo de TEJO en ties gvida organo, la "Taskforto" kaj me reprezentis TEJO-n tie dum 2014-2015); - Celoj por Daŭripova Evoluigo: mi laboris kadre de IKRJO kaj reprezentante TEJO-n pri la rigardo de la junularoj pri CDE, kies lanĉon mi ĉeestis en novembro/2015 en Novjorko, kadre de nia jara kunsido de IKRJO; ĉi-jare UEA ekhavos firman laborplanojn pri la CDE kaj estios grave ankaŭ prezenti tion kaj kion faras la E-movadon tiucele; - Fine mi povas prezenti la agadon de UEA pri ER, la staton de nia reprezentantaron, la KERnaj urboj por UEA rilate UN-Uneskon kaj planojn tiurilatajn, Ĉu Jeremie, estrarano respondeca pri Kapabligo kaj Afriko, sekvas tiun ĉi-fadenon? Mi ĉiel ajn invitos lin legi. Estos grave informi al interesatoj kunlabori kun la 54-a AMO-Seminario, kiam ĝuste ĝi okazos kaj por kiom longe oni planas ĝian programon. Kore, F.