Saluton trio. Mi supozis ke tiu chi fadeno temos pri AMO-seminarioj, kaj do mi proponis ke la temlinio estu shanghita de "Amo" al "AMO" au "AMO-seminarioj".
Sed kion scias mi? Chiuokaze mi pensis pri vi jhus hodiau, ekvidante en la publika biblioteko tie chi en Kembrigho libron kiu interesis min che vi: Oliver Sacks, Hallucinations. En tri ekzempleroj, ech: la kembrighuloj shajne interesighas pri halucinoj (se mi ne mem halucinis tion :-).
Pri amo mi vochdonas por.