Saluton Gregorio,
Mi havas ankoraŭ rimarkon pri "Esperanto-komputilo": eble interesas por vi alia ebleco: nome per operaciumo (Linukso) Minto. Tiu operaciumo funkcias sur preskaŭ ĉiu kutima tabla komputilo kaj estas nun, je 2020-10-20, 100% tradukita al Esperanto.
Minto estas facila, nekomerca, senpaga kaj same potenca kiel Vindozo. Adreso de kelkaj detaloj: https://uea.org/vikio/minto
Kial ne meti Minton sur vian tablan komputilon apud (aŭ anstataŭ) Vindozo?