Salti al enhavo

ivocyrille

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri ivocyrille

  1. La nombro de kursanoj de Duolingo kaj de aliaj retaj kursoj por eklerni Esperanton montras ciferojn, pri kiuj ni, antaŭ kelkaj generacioj, eĉ ne kuraĝus revi. Do unuflanke la kvanto da personoj kiuj eklernis Esperanton kreskas dum aliflanke la organizita movado malkreskas. Klaras ke UEA ne sukcesas “kunigi la personojn, kiuj interesiĝas, eklernas kaj volas praktiki Esperanton en komunumo sen lingva diskriminacio”. (La frazo inter citiloj povus esti parto de la misio de UEA). Do la organizo ne allogas la personojn, kiuj volas konatiĝi kun Esperanto kaj ĝiaj eblecoj. Laŭ mi ne havas multe da senco por dediĉi multajn horojn por ellabori detalan stategian planon, kiu montriĝis ĝis nun ĉefe kolekto de deziresprimoj, kiu plejparte ne realiĝis. Sufiĉas ke la estraro fiksu kelkajn (!) kampojn, kiuj havu prioritatan atenton. La oficistaro ŝrumpiĝas al nepra minimumo. Do la agado dependas nur de volontula laboro. Volontuloj malfacile direkteblas por iu plano elkovita de aliaj personoj. Do la rolo de la estraro estu atenti pri aktivuloj, kiuj lanĉas novan iniciaton, kiu kontribuas al la allogo de tiu komunumo, kaj morale kaj - laŭbezone finance – subteni ilian projekton. Se mankas la rimedoj ĉe UEA, tiam la estraro povas alvoki pere de siaj komunikiloj al mona subteno per donackampanjo. Ni ne havu ambiciajn esperojn pri la efiko de strategia plano. Pli da atento meritas la bona funkcio de la servoj en la Esperanto movado, kiuj povus allogi la centmilojn, kiuj konatiĝis kun la lingvo sed apenaŭ montras vivsignon ĝis nun en la organizita movado. Ivo Durwael
  2. Saluton Dennis, Ne surprizas min via interesiĝo pri la temo. Mi ĝojas pri tio. Mi bedaŭras ke vi ne povas malfermi la .pdf-dokumenton. Tial mi simple kopias la tekston ĉi sube. Amikajn salutojn, Ivo UNIKA KOMUNUMO, En sia libro “Pensi rapide kaj malrapide“ (Thinking, Fast an Slow/2011), la israela prikologo kaj Nobelpremiito, Daniel Kahneman montras superrigardon de tuta kariero da analizadoj pri la funkciado de nia decidoj. La libro enhavas interesajn sciigojn por ĉiu individuo sed direktas sin precipe al la homoj, kiuj okupiĝas pri agadpolitiko. Per aro da studoj kaj testadoj li kaj siaj teamoj malkovris kiel foje estiĝas gravaj eraroj. Enkonduke, por kompreni la artikolon, mi unue skizos tre supraĵe iun esencan elementon pri nia cerbo kiam necesas fari decidon. Kahneman klarigas ke ni pensas per 2 sistemoj. Konstante, sed nekonscie ni faras decidojn per nia sistemo 1a. ezemple : ĉu mi leviĝu tuj post sono de la vekhorloĝo aŭ ĉu mi prokrastu ĝin iom, ĉu mi duŝu unue aŭ nur post matenmanĝo, kiujn vestaĵojn mi portos hodiaŭ, ĉu entute aŭ kion mi manĝos, ĉu mi kontrolos mian poŝtelefonon ... ktp. Tiuj decidoj efektiviĝas aŭtomate, fulmrapide, senpene ... sed ankaŭ sen iu mensa kontrolo, Nur kiam prezentiĝas problemo, kiam leviĝas dubo, tiam ni transiras al la kogna sistemo 2a: malrapide, koncentrite, surbaze de jamaj spertoj ni provas fari decidon. Nur sistemo 2a povas bremsi sistemon 1a. Sed sistemo 2a pigras: kiam ne baldaŭ montriĝas solvo, la demando reiras al sistemo 1a kaj tiel multaj decidoj okazas nur intuicie, surbaze de sentoj. Feliĉe en nia vivo, tiuj 2 sistemoj kontentige funkcias kaj ni faras bonajn necesajn decidojn, plejofte sen scii kial. De tempo al tempo montriĝas ke individuoj kaj instancoj tamen faras decidojn kun ege malagrablaj, foje katastrofaj rezultoj kaj tiam aperas la rolo de la scienco por pristudi kiel tiaj decidoj estiĝas kaj kiel eblas eviti ripeton de tiaj malagrablaĵoj. Unu el tiuj konstataj estas la taksado de valoraĵo, ĉu materia aŭ mensa. Ek de la momento kiam iu posedas objekton, la posedanto nepre supertaksas ĝian valoron. Kiam iu akiras iun fiksan ideon, tiu aŭtomate kreas argumentojn por pravigi, por defendi, por pligravigi ĝin. Alia fenomeno pri kiu Kahneman atentigas estas la granda timo por rekoni malsukceson. En entreprenoj kaj projektoj kiuj ne funkcias kiel planite, oni ofte emas investi maksimuman energion kaj monon. Kaj eĉ kiam la fiasko jam evidentas, oni kelkfoje ankoraŭ emas injekti jam anticipe perditajn rimedojn kaj eĉ preni nepravigeblajn riskojn. Tamen el la esploroj evidentas ke, se oni rekonas fiaskon, oni povas transformi la atendeblajn perdojn en gajnon por nova, pli vivkapabla projekto. Ĉi rilate li mencias ĝeneralan optimismon en novan projekton kun la konsekvenco de supertakso de siaj eblecoj. Por rimedi li konsilas sisteman esploradon de eblaj malhelpoj (kp. esploradojn de Thomas Åstebro) kaj la atento por konkurantoj. Nun mi provas projekcii tiujn du konstatojn al la Esperanto-movado. Kiam mi en 1960 fariĝis Esperantisto kaj baldaŭ poste movada aktivulo, ni ankoraŭ firme kredis en la rolon de Esperanto kiel LA lingvo por la internacia komunikado. Ni protestis kontraŭ lingva diskriminacio kaj penadis por argumenti ke la angla ne taŭgas por plenumi la rolon de ĝeneraligita internacia komunikilo. Ni kvazaŭ militis. Intertempe la rolo de la angla en la internaciaj kontaktoj tiom disvastiĝis en ĉiuj eblaj facetoj de la internacia vivo, ke nuntempe mencii ke la angla ne taŭgas por tiu rolo fakte ridindigas nin. El tiu vidpunkto la origina ideo de Zamenhof evidente kaj nerefuteble malsukcesis. Ĉu do mi pledas por likvido de la Esperanto-movado? Ne, por mi tiu movado restas valoraĵo en nia nuntempa socio. Ekzistas ja amaso da valoraj movadoj, kiuj provas prilumi kaj emfazi iujn facetojn, kiuj bezonas specialan atenton, kaj Esperanto estas iu el tiuj nepre subtenendaj movadoj. Same kiel en 1960, mi ŝatas partopreni klubkunvenojn, mi ĝuas (bedaŭrinde nuntempe malpli ofte) renkontiĝojn kaj kongresojn. La konscia paŝo por eklerni tiun ĉi lingvon ĝuste por transigi lingvajn diskriminaciojn kreas specifan, unikan etoson. La fakto ke Esperanto arigas homojn de ĉiuj eblaj mondopartoj, de plej variaj kulturoj, niveloj, interesiĝoj kaj profesioj, kaj ke ne sentiĝas iuj rezervoj daŭre allogas min. Kaj precipe nuntempe, kiam mi partoprenas ekzemple Zoom-renkontiĝon kaj subite aperas iu homo el fora lando, kiun neniu partoprenanto jam konas, kaj tiu homo sentas sin akceptata kaj bonvena, tio estas elemento, kiu havigas al Esperanto tiun unikan etoson, kiu evidente kontribuas al pliharmoniigo de la sociaj rilatoj. Kiam mi menciis ĉi supre la studon de Kahneman pri la ebla gajno sekve de pli realisma agado, mi pensis precipe pri la ĝenerala etoso. En la pasintaj jardekoj stariĝis multaj iniciatoj por influi la instancojn favore al la uzo de Esperanto en lernejoj, en internaciaj servoj ktp. sen atenti pri la multaj eblaj obstakloj de la projekto kaj pri la aliaj iniciatoj, kiuj ankaŭ baraktas por oficiala interesiĝo. Kaj ofte la sekvo de serio da malsukcesoj estas perdo de iniciatemo, malespero … kaj kabeiĝo. Konklude, mi opinias ke bonus se la estraroj de Esperanto-asocioj malferme rekonu la praktikan fiaskon de Esperanto kiel ĝenerale uzata internacia komunikilo. Tiel, anstataŭ perdi energion kaj tempon en senperspektivan projekton ni gajnos en kredindecon por la unikeco de niaj lingve sendiskriminaciaj internaciaj kontaktoj. Tiel ni povas doni maksimuman atenton al la disvastigo kaj disvolviĝo de tia internacia komunumo. Ivo Durwael.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.