Salti al enhavo

DidierJanot

Membroj
  • Enhaveroj

    21
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    6

Ĉio afiŝita de DidierJanot

  1. En Roterdamo, UEA posedas – volontulan domon, kiu estas utila ne nur por volontuloj sed ankaŭ el financa vidpunkto ; ĝi estas profita investo, – ĉefan domon, en kiu troviĝas kaj la sidejo kaj la centra oficejo. En la venontaj jaroj, ni ne plu bezonos tiel grandan ĉefan domon por centra oficejo sed plu necesos sidejo. Ĉu ni konservu malgrandan parton de la ĉefa domo por la sidejo kaj ludonu la alian parton? Ĉu estas facile dividi la ĉefan domon? Ĉu ni vendu aŭ ludonu la tutan ĉefan domon? (El financa vidpunkto, eble estus pli taŭge ludonu ĝin). Sed tiukaze ni bezonos lokon por nia sidejo. Por eviti malfacilaĵojn ni povus konservu nian sidejon en Roterdamo, sed kie? – ĉu la sidejo povus gasti en ĉambro de la volontula domo? – ĉu ni aĉetu aŭ luprenu malgrandan ofican lokon ie en Roterdamo por la sidejo?
  2. UEA-oficejoj ne nepre postulas multe da elspezoj. Gravas ke oficejoj estus kostefika rilate kaj la celojn kaj la elspezojn. Kiel mi klarigis en mia supra respondo, la celoj de oficejoj ne estu fari la nunan laboron de la Centra oficejo sed agadi sur-loke por regiona agado (detalo en la supra mesaĝo). Por ĉiu oficejo estu kaj celoj kaj buĝeto. La nunan laboron de la CO (administradon de la asocio) farus kontraktantoj sur la modelo de la redaktado de Esperanto-revuo. Tio helpus al la buĝeto de UEA. Problemo de la nuna prezento de la buĝeto (https://uea.org/l/teko/komitataj/Buĝeto_Spezokonto_2021.pdf), estas ke ne eblas klare vidi al kio utilas la elspezoj ekzemple ne eblas scii al kio utilas la salajraj kostoj inter – ĝenerala funkciado de la asocio – produktado de servoj: kongresoj, libroservo… – agado por atingi celojn, ne eblas klare vidi por kio oni enspezas : ekzemple en la kotizoj de membro-abonantoj kaj dumvivaj membroj, kiom estas por la aliĝo kaj kiom estas por la paperaj servoj? kiom oni enspezis por realigi projektojn? Certe ni devas forigi la deficiton, sed ĝenerale ni bezonas buĝeton ne kun malgrandaj elspezoj sed kiu ebligas bone uzi la enspezojn kaj kompreneble sen deficito.
  3. Diccon Masterman bone analizas la problemon kaj skizas solvon. Unu sola administra oficejo (ĉu en multekosta lando aŭ ĉu en malmultekosta lando) ne plu taŭgas. Estus bone ne plu havi ĉion en nur unu loko. Situacio rapide ŝanĝiĝas kaj taŭga urbo en 2020 por instali administran oficejon povas fariĝi maltaŭga post iom da tempo. Anstataŭ kotizoj pagitaj en nur unu valuto en nur unu oficejo, eblus imagi ke eblus pagi kotizojn al proksima oficejo en loka valuto; problemo por aliĝi ne nur rilatas al nivelo de kotizoj sed ankaŭ al pagmanieroj. Pri administraj taksoj la modelo de Esperanto-revuo estas bona; anstataŭ laborigi dungiton en iu oficejo, ni havu kontrakton por la atingi rezulton. Verŝajne tiu modelo povus taŭgi por aliaj taskoj. Eble en la estonteco estu – Ĵura sidejo en iu prestiĝa urbo, sed en sufiĉe neŭtrala lando. Ne en iu potenca lando, kaj ne en lando kun fortaj rilatoj kun iu potenca lando. Kaj en stabila lando. En sia tempo sidejo en Ĝenevo esti bona loko. Provizore ĝi povus resti en Roterdamo. – Oficejoj en oportunaj lokaj por regiona agado kaj kun Esperantistoj (por ke ili povu facile rilati, aliĝi al UEA…) kaj kun gravaj strukturoj: mondaj (UN, UNESKO…) kaj regionaj (ne nur Eŭropaj). Por funkciigi tiujn oficejojn, oni kalkulu kun la rimedoj de sur-lokaj volontuloj aŭ/kaj de loka kontrakto, kaj de la eblo dividi lokon kun loka eo-asocio, kaj kun la rimedoj kolektitaj sur-loke (ĝenerale lokaj rimedoj taŭgas por sur-lokaj kostoj). – Kontraktantoj por kunordigaj internaciaj taskoj, sur la modelo de Esperanto-revuo, sen longdaŭra ligo kun specifa loko. Nun kion fari? Ni ne konstruas de nulo. Ni ne povas tuj forĵeti tion, kio ankoraŭ funkcias. Ne urĝas vendi la Roterdaman domon; ĝi povas provizore resti ĵura sidejo kaj administra oficejo por Esperantistoj loĝantaj en eŭro-zono. Sed ni devas iom post iom transiri al nova modelo, aldoni novajn servojn, novajn eblojn aliĝi… sen forĵeti la nunajn anstataŭ bone funkciigi novajn. Funkciigi reton de oficejoj kaj de kontraktantoj estas nova afero por UEA. Ni ankaŭ devus esti atentemaj ke tiuj regionaj oficejoj restu UEA-oficejoj do sendependaj de landaj aŭ lokaj asocioj, kiuj havas siajn naciajn kaj lokajn problemojn.
  4. Jes la nuna retejo estas malnova kaj eble ne alloga por novuloj, sed la nunaj uzantoj alkutimiĝis. Mi esperas ke la nova kaj allogos novulojn kaj kontentigos la nunajn uzantojn.
  5. Pli ĝenerale, lernado de lingvoj el Esperanto ŝajnas al mi multe pli taŭga ol el nacia lingvo. Ekzemple ĉe Duolingo, multaj lingvoj lerneblas nur el la angla. Se oni malbone regas la anglan, tio ĝenas. Sed eĉ kiam oni lernas el sia gepatra lingvo ne estas tiel facile, ĉar traduko de frazoj al iu nacia lingvo ne estas tiel fidela (ekzemple rilate al strukturo de frazoj) kiel estas Esperanto. Tio ege gravas ĉe lernilo kiel Duolingo kiu ĉefe uzas tradukon de frazoj por lernigi.
  6. Jes, kaj ankaŭ eblas relegi la ĉapitron “Kian strategion ni bezonas?“ en la unua paĝo de la dokumento “Strategia vizio por UEA” de marto 2012 https://uea.org/l/teko/strategio/Strategia_vizio_por_UEA_2012.pdf kiu ŝajne estis forgesita poste dum verkado kaj aprobo de la strategia "laborplano" (ĉu vere laborplano?) de 2013-2017. UEA ne estas firmao kun sufiĉe da financaj rimedoj kaj ebloj dungi multe da profesiuloj por realigi la taskojn. Ni devas kalkuli kun la membroj kaj volontuloj, kiuj faras tion, kion ili emas, kapablas, povas… Certe tamen necesas gvidlinioj por niaj agadoj, sed ni ankaŭ devas profiti el la oportunoj.
  7. La krizo pro KOVIM-19 montris ke pluraj UK-programeroj (prelegoj, kunvenoj…) povas okazi rete kaj tiel allogi homojn kiuj ĝis nun ne povis veturi al UK-oj. Pro tio oni antaŭvidas hibridajn kongresojn. – Ĉu estos same sukcesaj kaj efike organizi prelegojn kaj kunvenojn kaj por sur-lokaj kaj por retaj partoprenantoj? – Ĉu veturi al UK por ĉeesti prelegojn aŭ partopreni kunvenojn kiam eblas tion fari rete, utilos kaj allogos? – Kial ne organizi retajn prelegojn, kunvenojn… ne ene de unu kongresa semajno, sed ene de unu monato, aŭ eĉ dum la tuta jaro? – Anstataŭ venigi homojn al UK-oj por ĉeesti eventojn, kiujn oni povas ĉeesti rete, kial ne pripensi movi la prelegojn kaj kunvenojn al reta-eventejo kaj organizi plurajn temajn fizikajn kongresojn kun pli da tempo por eventoj en rilato kun la loko? Ĉiujare homoj rezignas pro tro langa veturado aŭ pro tro altaj surlokaj prezoj. En nia komunumo ekzistas homoj pretaj pagi por longaj veturadoj kaj komforta restado, kaj aliaj kiuj preferas mallongan veturadon kaj/aŭ restadi en pli malmultekostaj lokoj. Pli da malgrandaj eventoj kun diversaj temoj povus kontentigi sume pli da homoj. Post kiam mi esperantiĝis, mi partoprenis ĉiujn UK-ojn ekde 2008 en Roterdamo (kaj de ILEI ekde 2015 en Ostende). Mi multe ŝatis. Sed ĉu tio estas kontentiga por nia movado? Post la ĉi-jara krizo? Ekde iom da tempo, mi legis aŭ aŭdis pri reinvento de UK-oj. Ĉu la momento ne venis pripensi pli serioze la aferon?
  8. Jes, eblas organizi agadojn alimaniere ol la 4 K, ekzemple laŭ – PorEsperanto celante homojn kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne scipovas la lingvon – PerEsperanto por homoj kiuj jam atingis nivelon de lingvo-uzo PorEsperanto kun – informado al ĝenerala publiko kaj al gravuloj (desuba kaj desupra agado) – instruado al komencantoj/intoj kaj progresantoj ĝis nivelo de lingvo-uzo PerEsperanto kun – movada informado – supera instruado de Esperanto – ĉiuj aliaj multenombraj uzoj de Esperanto, inkluzive instruadon en Esperanto Tamen la vortoj informado kaj instruado rilatas al nia agado. El la vidpunkto de la publiko temas pri ekkono kaj lernado de Esperanto, do gravas ĉiam atenti kiel vidiĝas niaj agadoj el la vidpunkto de la celatoj.
  9. Saluton, Mi ne konas la situacion en Svedio, sed mi havas demandon: kio mortas? Ĉu mortas la lingvo Esperanto aŭ ĉu mortas la tradicia eo-movado? Kaj en aliaj landoj, kie delonge ekzistas eo-movado kun tradiciaj eo-asocioj, kio okazas? Antaŭ nelonge aperis analizo pri uzado de lingvoj ĉe Twitter (https://arxiv.org/pdf/2003.03667.pdf), do pli malpli en la mondo kvankam Twitter (kiel aliaj Usonaj sociaj retejoj) ne estas tre populara en kelkaj partoj de la mondo (ekz. en Ĉinio, sed ne nur). Esperanto troviĝas tre for de la angla sed tamen en la 30 unuaj plej uzataj lingvoj do estas klare vivanta lingvo. Do ĝenerale la lingvo Esperanto ne mortas kaj ekzistas homoj kiuj uzas ĝin. Bedaŭrinde ne eblas scii kiom granda estas la proporcio de Twitter-uzantoj kiuj membras en (tradiciaj) eo-asocioj. Estus bone kompari la situacion de la eo-movado inter la landoj kie delonge funkcias eo-asocioj kaj la landoj kie Esperanto venis antaŭ nelonge (post 2000) kaj kie eo-asocioj estas tute novaj. Ĝis, DJ
  10. Ĝenerale eo-asocioj pli okupiĝas pri burokrataĵoj ol pri siaj celoj. Je ĉiuj niveloj dum kunvenoj eo-asocioj okupiĝas pri si mem kaj ne pri projektoj. Jes ILEI funkcias malpli formale ol UEA, sed tamen kun tro da burokrataĵoj. Same en Francio. Novaj homoj kiuj kutimas rapide decidi per la reto ne ŝatas malnovajn asociojn kun pezaj strukturoj. Asocioj novaj plu necesas por kunagadi. Tiu diferenco inter malnovaj kaj novaj asocioj mi konstatas ankaŭ ĉe ne-Esperantaj organizoj. Anstataŭ aldoni novan regulon, pli bone simpligi kaj mallongi niajn statuton kaj regularon. UEA devas helpi membrojn kaj asociojn agadi ne postuli burokrataĵojn.
  11. Saluton, Pri prononcado, mi rekomendas al komencantoj https://www.youtube.com/watch?v=OPsdp1M5pjQ al progresantoj uzi diversajn lernilojn kaj aŭskulti originalajn registradon
  12. Tiuj punktoj ĉefe temas pri kritikoj, sed konkrete kion vi proponas? Kiujn rezultojn devus celi UEA, kaj kiamaniere atingi ilin? Kion fari kaj kiel?
  13. Mi ĝenerale subtenas la lastan ideon de Filarete pri evoluo de la reta revuo Esperanto aŭ EsperantoRevuo (pli bone estus ke la vorto Esperanto aperu unue) al moderna novaĵretejo. Nun estas bona komenco, sed necesas plu iri antaŭen. Necesas ke la retejo EsperantoRevuo estu ligita al ĝisdata bone funkcianta datumbazo de UEA. Ne estas serioze starigi apartan datumbazon por ĉiu servo (kiel ekz. por tiu ĉi forumo). Do necesas ke la projekto AKSO sukcesu! Ĉu nur membroj rajtu legi la artikolojn? Mi tute ne certas. Anstataŭ limigi legadon de ne-membroj, eblus fojfoje peti registriĝojn de vizitantoj por ke ili almenaŭ fariĝu amikoj de Esperanto kaj eniru la datumbazon de UEA. Kaj fojfoje al amikoj de Esperanto (do al ne-membroj) aperigi anoncon por fariĝi membroj ke la leganto devus legi (kaj respondi mi fariĝas membroj tuj, mi fariĝas membroj poste, aŭ respondi unu/du demandojn pri UEA, do legi iom da reklamo por UEA) por plu legi la artikolojn. Tiel EsperantoRevuo fariĝu revuo de la tuta Esperantistaro (ĉiuj Esperantistoj rajtos legi EsperantoRevuon), kun UEA kiel kerno de la movado, kaj ni kreskigu kaj la unuan cirkon (amikoj de Esperanto), kaj la duan cirklon (la membroj). Ĝenerale por allogi homojn estas pli efike venigi ilin paŝon post paŝo: libera legado, instigo al registrado, instigo al membriĝo, kaj plua instigo ĝis kiam la homoj paŝas. Pri papera revuo, la propono pri 4 numeroj jare povus esti bona solvo fronte al la daŭra falo de la kvanto de paperaj abonantoj.
  14. Saluton Stella, Intertempe mi skribi al "Kontakti ni". Tim respondis kaj donis al mi la rajton krei temon. Ŝajnas ke normalaj membroj ne rajtas krei temon, kvankam la butono aperas. Ĉu forumo kie membroj ne rajtas afiŝi, multe utilos? Krom por ebligi sekretan komunikadon inter komitatanoj! Ĝis, DJ
  15. Estus bone ke oni sciu kiu afiŝas. Por tio utilus ke uzantoj uzu veran nomon aŭ konatan kromnomon. Kiu estas tiu Stella kiu multe afiŝas?
  16. Ebligi pagi kotizon por alia — Inter la multaj ebloj de donacoj, indus aldon la eblon oferti membrecon (MB, MA, M-SZ) al difinita persono. Ekzemple, homo kiu deziras fari donacon al amiko, loka klubo kiu deziras oferti premion al diligenta lernanto… En multaj kazoj tio alportos novajn membrojn kiuj verŝajne ne membriĝus per si mem.
  17. Saluton, Ĝis nun mi partoprenis en du diskutoj, sed kiam mi volis krei diskuton, mi ne sukcesis. Ĉu mi ne estas sufiĉe lerta? Ĉu estas iu problemon en la sistemo? Ĝis, D
  18. Jes oni elspezas multe por niaj revuoj (Esperanto+Kontakto), ĉefe por Esperanto. En si mem tio ne signifas ke estas tro, sed ke necesas bone analizi la aferon. Malpli ol triono rilatas al la enhavo (redaktado, grafikaĵoj, enpaĝigo) 19000€. Ĉar la enhavo legeblas de ĉiuj membroj, tio estas ĉirkaŭ po 4€ por membro. Tio ŝajnas al mi sufiĉe normala. Kaj ĉar gravas pli riĉigi la produkton de legaĵoj i.a. por la reta revuo, mi opinias ke ne indas malgrandigi tiun parton de kostoj. Pli ol du trionoj (40500€) de la elspezoj (presado, sendado) rilatas al la papera eldono. Ĉar tio estas servo por kiu membroj kiuj deziras tiun servon pagas aldonan sumon (30€) necesas kontroli la financan ekvilibron de tiu servo. La prezento de la buĝeto laŭ malnova sistemo (MA, MJ) ne helpas al tio. En la buĝeto indus apartigi la kotizojn kaj la aldonajn pagojn por paperaj servoj. Aperas tamen ke ekzistas tendenco al malkresko de "klientoj" por paperaj servoj. Kaj kiam oni legas rete, aŭ oni ne interesiĝas pri papera eldono aŭ oni volas aliajn paperajn servojn ol tia kiu ekzistis antaŭ la reta epoko. Eble la papera eldono estas ankoraŭ finance en ekvilibro, tamen oni ne atendu krizon por pristudi evoluon kun pli ampleksa reta revuo kaj alia sistemo de papera eldono kiel skizis Dennis. Ĝis, DJ
  19. Mi preferas rekomendi movadajn kursojn, ekz. lernu.net, Esperanto en 10 tagoj (kiu ankaŭ ekzistas kiel Android-APO)… aŭ ikurso.fr (por franclingvanoj). Sed Duolingo ne estas nur kurso, ĝi multe helpas konigi Esperanton. Kaj la fakto ke Esperanto lerneblas ekster la movado montras ke Esperanto graviĝis. En la praktiko, Duolingo venigas lernantojn, kaj se lernantoj ŝatas lerni per ĝi, ni ne malkuraĝigu ilin uzi ĝin. Por ke lernantoj lernu, gravas ke la kurso plaĉas al ili. Ni nur rekomendu al ili iom kompletigi la lernadon per alia kurso, reta aŭ ĉeesta. Ĝenerale uzo de pluraj kursoj rapidigas la lernadon.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.