-
Enhaveroj
24 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
1
das-g laste gajnis la 27an de oktobro 2019
das-g havis plej multe da ŝatata enhavo!
Komunuma reputacio
8 NeŭtralaPri das-g

Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
-
Laŭ la petskriba paĝaro: 2021-02-09 Gutenberg Orchestra respondis al la malfermitan leteron "pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)" 2021-02-14 la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki reagis al tiu respondo per pliaj demandoj 2021-02-15 Gutenberg Orchestra asertis, ke ĝi nun ja rezignas la varmarkon (2020-136377) "エスペラントカルチャーマガジン / ESPERANTO CULTURE MAGAZINE" la nova nomo de la revuo ne enhavos la vorto "Esperanto" (Ĝi tamen enhavos "ESP", sed laŭ Gutenberg Orchestra ne kiel mallongigo de "Esperanto", sed de "Exstra Sensory Perception".) 2021-02-16 La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pri tio skribis:
-
Laŭ la retpaĝo de JEI pri la afero: 2020-12-27 JEI sendis malferman leteron "Pri la lanĉo de la anglalingva magazino Esperanto Culture Magazine" (PDF) al Gutenberg Orchestra. 2020-12-28 Gutenberg Orchestra sendis respondon (PDF) permesante, ke JEI publikiĝu tiun respondon. 2021-01-07 JEI kaj Gutenberg Orchestra interdiskutis pri la afero. 2021-01-21 estraro de JEI sendis al Gutenberg Orchestra petleteron, kiu petas la firmaon forigi la vorton “Esperanto” el la titolo de la magazino. 2021-01-27 JEI kaj Gutenberg Orchestra kunsidis, kaj Gutenberg Orchestra esprimis sian intencon daŭre uzi la vorton “Esperanto” en la titolo. 2021-02-08 Gutenberg Orchestra sendis deklaron (PDF) al JEI, ke Gutenberg Orchestra: ja ŝanĝos la nomon de la magazino La novan nomon laŭ la deklaro konas JEI, sed ĝi ŝajne ankoraŭ ne estas publikita. ja ŝanĝos la nomon de la retpaĝo de la magazino (ĝis nun esperantoculture.com) ĉesos malfermi "retan salonon" nomatan "Esperanto Culture Community" petis registron de varmarko "Esperanto Culture Magazine" "nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio" per tio havas "nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto" volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn "nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande" denove respondas, ke "la supre notitaj principoj validas ankaŭ post la nomoŝanĝo de [la magazino]" Laŭ la deklaro JEI akceptis tiun denovan respondon. "kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI."
-
Kie troviĝas ilia registrero pri nur "Esperanto"? Jen tio, kion mi trovas, se mi serĉas Esperanto en https://www.j-platpat.inpit.go.jp/: Numero 1 (Reg.No.5018127, Appl.No.2006-019945, "ESPERANTO") estas de alia registrinto ŝajne temas pri brandoj el Meksiko ("メキシコ合衆国ハリスコ州産の蒸留酒,洋酒,果実酒" / "The distilled beverages from the United Mexican States Jalisco state, western liquors in general, alcoholic fruit beverages"; klaso 33) Numero 2 (Reg.No.5296688, Appl.No.2009-053954, "esperanto") estas de alia registrinto ŝajne temas pri ornamaĵoj, ŝlosilaroj (aŭ ĉu ŝlosilĉenoj?), poŝoj kaj eble monujoj ("身飾品,キーホルダー" / "Personal ornaments, key rings"; klaso 14, "かばん類,袋物,財布" / "Bags and the like, pouches and the like, purses"; klaso 18) Numero 3 (Appl. No.2020-136377) estas la jam-menciita registrero de Gutenberg Orchestra pri "エスペラントカルチャーマガジン/\ESPERANTO CULTURE\MAGAZINE" ja mencias ankaŭ nur "ES(U)PERANTO", sed (se mi komprenas ĝuste) nur en prononc-gvidilo Numero 4 (Int.Reg. No.1390458-20171130, "¢ESPERANTO" (ĉu aŭ "ESPÉRANTO"?)) estas de alia registrinto ŝajne temas pri ŝuoj kaj vestaĵoj ("Footwear with the exception of orthopedic footwear; sports, ski or beach footwear; soles for footwear; non-slipping devices for footwear; bedroom slippers; boots; headgear; hosiery; headbands; clothing; clothing of leather or imitation of leather; sports clothing; underwear; sashes for wear; stoles; furs (clothing); gloves (clothing); scarves; neckties; socks; muffs (clothing); belts (clothing); coats; mittens; cyclists' trousers; pelisses; pullovers, clothing for cyclists, parkas; bathing trunks and suits"; klaso 25) (Ĉiuj tiuj klas-numeroj verŝajne estas laŭ la Internacia Klasifiko de Varoj kaj Servoj de Nico.)
-
komercmarko(j) kun "Esperanto" en ĝi / ili En 2020-10-22 firmao Gutenberg Orchestra de Sugatsuke Masanobu registris la komercmarkon "エスペラントカルチャーマガジン/\ESPERANTO CULTURE\MAGAZINE" kaj laŭ letero de SES (vidu suben) ankaŭ la komercmarkon "Esperanto" [*] en la klasoj 16 (jp: 雑誌,書籍; en: Magazines [publication], books) 41 (jp: 電子出版物の提供; en: Providing electronic publications) En 2020-12-25 Svisa Esperanto-Societo (SES) sendis kaj publikigis malfermitan leteron (PDF, ~ 331 kB) al Japana Esperanto-Instituto "kaj ĉiuj esperanto-institutcioj kaj individuaj esperanto-aktivuloj en Japanio" esprimante timon, ke tiuj komercmarkoj povus havi internacian efikon (pro la Pariza Interkonsentoj pri markoj), kaj instigante, ke oni protestu kontraŭ tio registrado de la lingvonomo en komercmark-klasoj kiuj ege gravas al la movado kaj la uzantoj de Esperanto. Jen konversaciaj fadenoj pri la malfermita letero (post kiam ĝi estis sendita) kaj la temo en retpoŝt-listo "esperantosvislando": 2020-12-25 Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo al Japana Esperanto-Instituto - registrado de varmarko Esperanto 2020-12-26 Re: [esperantosvislando] [informa reto] [germanio] Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo al Japana Esperanto-Instituto - registrado de varmarko Esperanto 2020-12-26 Re: [esperantosvislando] Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo al Japana Esperanto-Instituto - registrado de varmarko Esperanto 2020-12-26 registrado de varmarko Esperanto 2020-12-26 Re: [esperantosvislando] registrado de varmarko Esperanto [*] Tion mi ne povis trovi en https://www.j-platpat.inpit.go.jp/. Ĉu Gutenberg Orchestra registris ankaŭ tion aŭ ĉu SES ion miskomprenis?
-
das-g ŝanĝis sian profilbildon
-
Kio estas Django Girls? Django Girls estas tutmonda agado por helpi al inoj* eklerni programi. Por tio, lokaj volontuloj organizas senpagajn kursojn en multaj urboj kaj landoj. Dum tia kurso ĉiu partoprenantino faru blogan programaron kaj uzu ĝin por meti sian propran blogon en la interreto, sekvante memlernilon (“tutorial” en la angla), kio gvidas tra multaj temoj: kiel la interreto funkcias ekuzi la komanda lineo (en: “command line interface”) la programlingvo Pitono (Python) programkod-redaktilo Git kaj GitHub (iom da) HTML kaj CSS la retkadrilo (en: “web framework”) Django La partoprenantinoj sidu en malgrandaj grupoj (ekz. triope ĝis kvinope) dum la kurso. Ĉiu grupo havu sian propran “trejnisto” (en: “coach”): Volontulo, kiu helpas al la partoprenantinoj de la grupo per respondi al demandoj aŭ doni konsiletojn kaj eksplikojn. * “Django Girls” estas trans-inkluzivanta kaj ja invitas ĉiuj inoj partopreni. Django Girls en Esperantujo @Nelida kaj mi (@das-g) volas organizi tian kurson por Esperantist(in)oj, kaj do ja en Esperanto, ĉe internacia Esperanta evento, ekz. UK aŭ IJK. Por tio bezonas, ke la memlernilo estu tradukita en Esperanton. Poste, por kurson, bezonas Esperant-lingvajn programad-kompetentulojn kiel “trejnistoj”. Ni bezonas helpon! Helpu traduki Ĉu vi volas helpi traduki la memlernilon? Senpage aliĝu aŭ ensalutu en CrowdIn kaj iru ĉe https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial/eo Mone subtenu profesia tradukisto Ĉu vi volas doni monon por ĉi-tio projekto? Por provlegado kaj konsilado, ni ŝatus dungi tradukisto. Fariĝu trejnisto Ĉu vi estas programisto aŭ alia komputilemulo? Ĉu vi eblas ekspliki teĥnikaj aferoj tiel, kiel komencantoj povas bone kompreni ilin? Tralaboru la memlernilon ĉe https://tutorial.djangogirls.org/ (eble en alia lingvo) por pretiĝi esti trejnisto. (Rigardu https://crowdin.com/project/django-girls-tutorial por vidi kiuj lingvoj havas ĝisdatan tradukon. La originalo estas en la angla kaj kutime estas la plej ĝisdata versio de la memlernilo.) Pli da informoj pri esti trejnisto ĉe “Django Girls”-a kurso troviĝas ĉe https://coach.djangogirls.org/ (en la angla).
-
Dankon por la respondo. Estas multe pli klara al mi nun. Ĉi tio parto de via respondo aspektas strange, kaj mi ne tute komprenas ĝin. Ĉu ĝi estu tabelo anstataŭ proza teksto?
-
Laŭ mi, jes, tio interesas. Kie tio "Raspbery Pi por Esperantistoj" malsamas kutiman "Raspbery Pi"-on? Ĉu ĝia sistema lingvo estas Esperanto (anstataŭ la angla)? "Chromiom" estas TTT-legilo, ĉu? Kion signifas "havas multajn [Esperantajn] ligilojn"? Ĉu, ke la hejmpaĝo de tio TTT-legilo en la "Raspbery Pi por Esperantistoj" enhavas tiujn ligilojn?
-
Ĉe https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/8-tir-tutmonda-inform-reto/ estas skribita, ke Ĉu tio estas la celo de TIR aŭ la celo de tio forumero? Kaj kio estas TIR? Ĉu jam ekzistata produkto aŭ produktaro? Aŭ ĉu jam komencinta projekto aŭ projektaro? Aŭ ĉu estonta projekto aŭ projektaro?
-
Kvankam mi konsideras aliĝi al UEA, mi ankoraŭ ne estas membro de UEA. Laŭ la paĝo "Membraj grupoj", la foruma membra grupo "Membroj" estas (nur) por forum-uzantoj, kiuj Tamen, mia profilo kaj la aspekto de miaj afiŝoj ŝajnas diri, ke mi estas en foruma grupo "Membroj": Ĉu ne mi estu en foruma membra grupo "Vizitantoj" laŭ la paĝo "Membraj grupoj"?
-
Ĉu iel eblas fermi ĉi tio fadenon? 🤔
-
La germanlingva traduko de esperanto.net enhavas kelkajn erarojn kaj netradukitajn partojn. Mi volas helpi korekti kaj plibonigi ĝin. Kiel mi faru tion? (Mi ankaŭ demandis ĉe https://esperanto.net/en/contact/ ĵus nun.)
-
Ĉu en nacia lingvo vere estas (kaj estu) ŝtato mem kiu diktas la normojn? 🤔 Tio havus kelkajn problemojn: Multaj "naciaj" lingvoj estas parolata en pli ol nur unu ŝtato. Ekz. la germana en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj eble aliaj. Ne-demokrata ŝtato (kaj eble eĉ demokrata ŝtato) povus klopodi politike (fi-)manipuli lingvon kaj kion oni povas esprimi en ĝi, kiel en "1984" de Orwell. (Ni ignoru ke la gramatiko de "Newspeak" parte similas al tio de Esperanto, ĉar Esperanto vere nek limigas esprimon nek havas tiaj celoj.) Eble ŝtatoj povu (kune) decidi kiu diktu la normojn, sed ne mem dikti ilin. (Miaimprese funkcias tiel pri la "Rat für deutsche Rechtschreibung". Malsame, novaj membroj de la "Académie française" estos elektita de la vivontaj el la nunaj membroj.) Mi kredas, ke ankaŭ por Esperanto pli bonus, ke simile UEA (kiel kvasaŭ-ŝtato de Esperanto) ne diktu lingvajn normojn kaj lasu la Akademio de Esperanto decidi kion normigi kaj kia/kiel. Tamen eble la UEA povas postuli/demandi, ke la Akademio normigi pli ol antaŭe, kaj ankaŭ povas kunordigi inter siaj propraj faksekcioj, sendependaj faksekcioj kaj la Fakan Lingvan sekcio de la Akademio. (Mi ankoraŭ estas komencanto de scii pri la organizoj de Esperanto. Do se mi miskomprenis iliajn rolojn bonvolu pardoni kaj korekti.)
-
Ĉu uzanto eblas ŝanĝi sian propran uzantnomon? (Ŝajnas ke ne.) Mi estas Raphael (Rafaelo), kaj rete mi kutime havas la uzantnomo "das-g", do ankaŭ ĉi tie.
-
Demandu rin. Eblas mencii uzanto tiel: @Stella.