La 52-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
(25/4/2020)
UEA kaj TEJO invitas vin al la 52-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 25-an de aprilo 2020, de la 10-a horo ĝis la 17-a horo, en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176.
La programo:
10:00- 10:30: Akcepto.
10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.
11:00- 11:40: Prelego; Mireille Grosjean; Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate.
11:45- 12:25 Prelego; ni anoncos
12:25- 13:20 Tagmanĝa Paŭzo.
13:20- 14:00 Prelego; Roland Schnell pri la kongreso de Hago, 1920, 100 jara datreveno -2020
14:10- 14:40 prelego; Marianne Pierquin; Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui?
14:45- 15:25: Prelego; Duncan Charters, la prezidanto de UEA, pri "ni anoncos ".
15:30- 16:10: Prelego; Mireille Grosjean; Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo)
16:20-17:00: Dialogo kun la estraranoj kaj volontuloj de UEA/TEJO.
Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.
Orlando E. Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj
Said Baluĉi, stabano de TEJO