Salti al enhavo

Alex Cesario

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Afiŝoj kiujn afiŝis Alex Cesario


  1. Je 03/08/2020 at 21:43, Dennis Keefe diris:

    En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo.  Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn.  Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. 

    Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO.  Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate.  Instruado ankaŭ bone kompreneblas.  

    En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon.  La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo).  Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj.

    Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj.  Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon.  Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj.

    TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto.  Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj.  Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.

     

     

    Kara Dennis Keefee, rilate al informado, fakte, ni devas konstrui reton por ofta redaktado kaj aperigo de novaĵartikoloj, ni ankaŭ, ja, devas havi profesian aliron al la amaskunikiloj por ke Esperanto fariĝu pli konata kaj respektata de la ordinaraj personoj, tiu temo kaj tiu faka agado devas aperi en la strategia plano kaj certe meritas konkretajn realigojn.


  2. Certe UEA aŭ la LKK devas organizi kaj realigi profesiaj vivaj elsendoj ke la Universalaj Kongresoj almenaŭ, de la ĉefaj programeroj, precipe pro la sekvaj kialoj:

    1) Multaj esperantistoj ŝatus partopreni en la Universalaj Kongresoj, tamen ne povas fari tion pro manko da financaj kondiĉoj, pere de la vivaj elsendoj ili povos iamaniere partopreni samtempe kaj senti sin kiel vera membro de la e-movado;

    2) Fari vivaj elsendoj nuntempe pere de YouTube estas simpla kaj ne multekosta afero. Malgrandaj organizoj faras tion ĉiutage, eĉ se UEA pagos profesia teknikisto aŭ entrepreno rilate al tia servo, certe ne multe elspezos;

    3) Viva elsendado ankaŭ estas ilo por la disvastigado de Esperanto! Pere de ĝi ni povas montri la uzadon de la lingvo kaj ĝian glatan funkciadon ene de internaciaj eventoj;

    4) Certe tiu elspezo estas multe pli bezonata rilate la la organizado de la UK ol diversaj aliaj kaj certe fariĝos proftdona al la movado;

    5)  Eĉ malgrandaj asocioj en malriĉaj landoj nuntempe ordinare elsendas vive viajn eventojn postulante nenia pago por tio, farante tion nur por la disvastigado de ĝiaj aktvecoj. Certe UEA elspezus malgrandan sumon por fari tion kompare al diversaj aliaj ordinaraj elspezoj! Tiu elsendado estas investo en la plej signifa misio de UEA, nome: la disvastigado de la lingvo!

    6) Tiaj vivaj elsendoj povas esti tre efikaj reklamiloj kaj varbiloj por instigi al partopreno en ontaj UK-j; (teksto de Szilvási László)

    7) Tre multaj homoj havas nenian, aŭ tute falsan imagon pri UK-j (kaj IJK-j). La vivaj elsendoj tute ne anstataŭas la personan ĉeeston, sed povas montri la lokan etoson, la cirkonstancojn, la lokan programojn - do povas funkcii kiel allogiloj por sekvafoje persone ĉeesti la kongreson. La vivaj elsendoj estas tute malsamaj ol la registritaj videaj filmoj, ja ili donas la psikan senton de persona ĉeesto. (teksto de Szilvási László);

    8 ) La vivaj lokaj elsendoj estas (povas esti) bonaj periloj por movada kulturo, aliflanke ili estas (povus esti) tre malmultekostaj reklamaj rimedoj. Ĝuste pro tio ĝi devus esti tasko de KKS kaj LKK. (teksto de Szilvási László);

    9) Vivaj elsendoj realigitaj de kelkaj esperantistoj ordinare ne atingas pli vastan publikon pro manko de oficialia rekono, antaŭa planado kaj manko de antaŭa disvastigado de tiaj realigotaj vivaj elsendoj, tiamaniere evidentiĝas ke UEA organizos oficiale tia servo kaj anoncos ĝin kaj ĝia, programitaj, vivaj, elendoj, pere de ĝiaj oficialaj komunikoj;

    10) Ne estas korekta la timo ke  vive elsendante la kongreso venus mapli da homoj persone, male, se al la forerestantoj plaĉas kion ili vidas ili havus pli da motivo venontfoje mem partopreni (teksto de Sandor Hideg); 

    11)  Estas grava la vartado de komuna sento, kial oni sentu sin apartenanta al iu amikaro, se ne vidas kio okazas en tiu rondo? (Statuto de UEA 3.(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco (teksto de Sandor Hideg); 

    Espereble tiaj argumentoj povus konvinki la estraro de UEA pri la urĝa neceso de fari vivaj elsendoj de la programeroj de UK!

     

     

    • Ŝati 1
    • Dankon! 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.