Salti al enhavo

Amri

Estraranoj
  • Enhaveroj

    4
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Amri laste gajnis la 24an de novembro 2019

Amri havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

4 Neŭtrala

Pri Amri

  1. Inter la ekzemploj mankas unu kiu havas E-nomon: Monero
  2. Karaj, Mi kredas ke tiu chi estas la ghusta forumo por listigi plurajn pensojn kiujn mi kaj alia levis por plibonigi la UK-n. Jen kelkaj pli gheneralaj punktoj, celitaj al diversja instancoj: Estraro (1-2), chefe LKK (2-5) kaj chefe KKS (4-7). 1. Inauguro: nepre mallongigi. Malpli da paroladoj kaj malpli longaj. Pli da engaghigo de la publiko (ekzemple: "levighu chiuj kiuj partoprenis antauajn UK-jn chi-lande"). La populara ero de la landaj salutoj restu, sed laueble en fresha vesto. Inviti salutojn de Alighintaj Fakaj Asocioj kaj institucioj (cetere povas shpari paroladojn, ekz. de ILEI, AdE ktp). 2. Projekciado: antau unu jaro mi proponis en la komitata forumo akompani la chefajn programerojn, kiel inauguro, KT, IKU, la vesperaj programoj ktp, per profesia projekciado plurekrana de la scenejo kaj de rilataj bildoj kaj videoj. 3. Alireblo de salonoj: klopodi ke chiuj programeroj okazu en unu kongresejo. Plurfoje en pasintaj UK-oj (Lillo, Lahtio) IKU kaj aliaj gravaj programeroj okazis en sufiche foraj konstruajhoj kaj mankis instrukcioj kiel atingi. 4. Kolizioj en la programo ne estas eviteblaj, sed oni klopodu plani tiel ke simialaj eroj (ekzemple IKU kaj Scienca Kafejo) ne okazu paralele au sinsekve en disaj kongresejoj. Gravaj au popularaj koliziantaj programoj okazu laueble en najbaraj salonoj, tiel ke eblos parte/paralele partopreni ambau. 5. Duontagaj ekskursoj klopodi saghe plani, kun pluraj datoj kaj tempoj, tiel ke kongresanoj povu partopreni ilin sen maltrafo de gravaj progrmeroj. 6. Frua publikigo de provizora programo. Helpos kaj al la kongresanoj kaj al la kongresa fako, kiu estos frue avertita pri kolizioj kaj personaj problemoj de prelegantoj. 7. Kongresa Libro enhavu detalajn informojn pri la kongresejo kaj kiel atingi la diversajn salonojn. Ekzemple en Lahtio tute mankis en la KL skemo kaj instrukcioj kiel atingi la alian kongresejon (en la informejo estis apartaj folioj, sed multaj kongresanoj ne konsciis pri tio). Ankau mankis la kutimaj fotoj de IKU-prelegantoj. Amike, Amri
  3. Multaj estraroj diskutis kiel renovigi la inauguron, aparte la landajn salutojn. Ekzempe en mia antaua estrar-mandato (2010-2013) oni enkonukis la prezentadon far du estraranoj (tiam Maritza kaj mi), kion oni konservis ghis nun (en Lahtio estis Sara kaj Junkee). Kiam mi demandis pri la shanghoj diskutitaj en la antaua estraro pri la UK ghenerale kaj la inauguro specife oni respondis, ke estis multaj proponoj sed ankau multaj kontrauoj al shanghoj tro drastaj. Kiam temas pri tiom tradiciema publiko kiel nia UK-anaro ni devas esti tre atentaj kaj se ni volas testi ion novan, ne fari drastajn shanghojn kaj ne antau ol vaste pridiskuti ilin kun la celgrupo, ekzemple en la listo UEA-membroj. Persone mi kredas ke la landaj salutoj estas unu el la plej shatataj eroj en la inauguro. Estus bone trovi iom alian veston, sed necesas ghin konservi, pro pluraj kialoj. Mi despli shatus vidi en la inauguro pri da eroj kiuj ebligas al pliaj cheestantoj partopreni, kaj malpli da longaj paroladoj. Ekzemple, peti al chiuj cheestantoj kiuj partoprenis la antauan kaj antau-antauan UK-n en tiu lando (au apude, se ne estis) levighi au ech veni al la podio. Por Montrealo tio estas Vankuvero (84) kaj Portlando (72), respektive. Amike, Amri
  4. Multaj estraroj diskutis kiel renovigi la inauguron, aparte la landajn salutojn. Ekzempe en mia antaua estrar-mandato (2010-2013) oni enkonukis la prezentadon far du estraranoj (tiam Maritza kaj mi), kion oni konservis ghis nun (en Lahtio estis Sara kaj Junkee). Kiam mi demandis pri la shanghoj diskutitaj en la antaua estraro pri la UK ghenerale kaj la inauguro specife oni respondis, ke estis multaj proponoj sed ankau multaj kontrauoj al shanghoj tro drastaj. Kiam temas pri tiom tradiciema publiko kiel nia UK-anaro ni devas esti tre atentaj kaj se ni volas testi ion novan, ne fari drastajn shanghojn kaj ne antau ol vaste pridiskuti ilin kun la celgrupo, ekzemple en la listo UEA-membroj. Persone mi kredas ke la landaj salutoj estas unu el la plej shatataj eroj en la inauguro. Estus bone trovi iom alian veston, sed necesas ghin konservi, pro pluraj kialoj. Mi despli shatus vidi en la inauguro pri da eroj kiuj ebligas al pliaj cheestantoj partopreni, kaj malpli da longaj paroladoj. Ekzemple, peti al chiuj cheestantoj kiuj partoprenis la antauan kaj antau-antauan UK-n en tiu lando (au apude, se ne estis) levighi au ech veni al la podio. Por Montrealo tio estas Vankuvero (84) kaj Portlando (72), respektive. Amike, Amri
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.