Salti al enhavo

Marko

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    11
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Afiŝoj kiujn afiŝis Marko


  1. antaŭ 16 minutoj, ivocyrille diris:

    La nombro de kursanoj de Duolingo kaj de aliaj retaj kursoj por eklerni Esperanton montras ciferojn, pri kiuj ni, antaŭ kelkaj generacioj, eĉ ne kuraĝus revi. Do unuflanke la kvanto da personoj kiuj eklernis Esperanton kreskas dum aliflanke la organizita movado malkreskas. Klaras ke UEA ne sukcesas “kunigi la personojn, kiuj interesiĝas, eklernas kaj volas praktiki Esperanton en komunumo sen lingva diskriminacio”. (La frazo inter citiloj povus esti parto de la misio de UEA). Do la organizo ne allogas la personojn, kiuj volas konatiĝi kun Esperanto kaj ĝiaj eblecoj.

    [...]

    Do la rolo de la estraro estu atenti pri aktivuloj, kiuj lanĉas novan iniciaton, kiu kontribuas al la allogo de tiu komunumo,  kaj morale kaj - laŭbezone finance – subteni ilian projekton. Se mankas la rimedoj ĉe UEA, tiam la estraro povas alvoki pere de siaj komunikiloj al mona subteno per donackampanjo.

    Ni ne havu ambiciajn esperojn pri la efiko de strategia plano. Pli da atento meritas la bona funkcio de la servoj en la Esperanto movado, kiuj povus allogi la centmilojn, kiuj konatiĝis kun la lingvo sed apenaŭ montras vivsignon ĝis nun en la organizita movado.

     

     

     

    Mi estas unu el tiuj personoj kiuj eklernis la lingvon en 2017 per Duolingo. 

    Mi bedaŭras konstati ke la libroj elŝuteblaj senpage en la reto estas ofte je pli bona kvalito ol kelkaj aĉeteblaj paperaj libroj de la libroservo de UEA, kvankam bone funkcianta libroservo kiu kontraŭ malalta prezo vendas ciferecajn librojn povus laŭ mi esti alloga UEA-aĵo.

    Mi ne nepre aliĝis al UEA, mi aliĝis al TEJO. En TEJO, por mi kiel juna eŭropano, estas multaj eblecoj partopreni en interesaj projektoj kiuj aldonas al miaj spertoj kaj kapabloj, kaj samtempe mi konatiĝas kun junuloj de la tuta mondo. La revuo de TEJO, kiu cetere estas ne nur por TEJO-aĝuloj, estas bela ekzemplo de agado per Esperanto kaj ne pri Esperanto.

    Se vi demandus min kio mankos al mi post kiam mi ne plu estos TEJO-aĝa, estas la eblecoj kiel ordinara membro engaĝiĝi en la agado de la organizo.
    Se mi bone komprenas, nuntempe multaj tre aktivaj esperantistoj ne trovas lokon en UEA post kiam ili ne plu estas TEJO-aĝaj. Laŭ mia vidpunkto ni devos krei lokojn kie eksaj junuloj povos kontribui en maniero kiun ili jam kutimas de TEJO, kaj tio estu ponto inter la TEJO- kaj UEA-generacioj.

    Kvankam mi estas engaĝita en kaj UEA kaj TEJO, mi sentas ke la plejparto de la junularo aŭ freŝe eksa junularo ne sentas ke ili eĉ povas aparteni al la UEA-membraro. 
    Alloga servo ne nepre devos kosti, ĝi povas ankaŭ esti laborgrupoj kie membroj  vere povas utili al la movado.

    • Ŝati 2

  2. Je 8/13/2020 at 14:41, Emilio Cid diris:

    Aŭ Irano, kie viglas la movado. Fakte irananoj multe helpis organizi la Virtualan Kongreson.

    Mi tro alte taksas la valoron de Homaj Rajtoj por vere konsideri tiun eblon.

    Kompreneble mi admiras niajn iranajn samideanojn por ilia vigleco kaj aktivado, tamen mi bedaŭrinde ne deziras konsideri Iranon kiel gastigan landon por la Centra Oficejo de UEA.


  3. antaŭ 10 horoj, Roland Schnell diris:

    Oni konstante petegas pri "subteno" kaj subteno nur estas financa. Pri aliaj formoj de subteno oni nek pripensas, ne havas strategion.

    Mi ja kredas ke en UEA devas esti pli da eblecoj aktiviĝi por vasta aro da celoj:

    Kontribuado per agado en pli da malformalaj laborgrupoj, kiuj tamen kunlaboru inter si.

    • grupo da teĥnikistoj
    • grupo da grafikistoj
    • grupo de tradukemuloj
    • grupo pri genra egaleco
    • grupo pri kongresoj
    • grupo pri aktivula trejnado
    • grupo pri eksteraj rilatoj
    • grupo pri infana kaj adoleska agado
    • grupo pri universitata agado (kiel dum la VK kreiĝis universitato@groups.io)

  4. Laŭ peto de Komitatano Keefe mi kreas ĉi tiun novan fadenon, post riĉiga komento de fare de Charlotte, Komitatano de TEJO:
    "Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tiu ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon)."

    Laŭ Komitatano Keefe:
    "Tio montras kiel dividi Strategion (la longdaŭra, pli ĝenerala, pli translima agadoj) kaj REALIGOJN (kiuj povas konsisti el multege da projektoj kun limdatoj, responsuloj, kaj eventuale buĝetoj kaj mezurado-kriterioj, ktp).  Tiaj organizaj principoj, komprenataj de ĉiaj Esperantistoj, meritas iel atingi ankaŭ la Planon de UEA. 

    Tia divido helpos ankaŭ la interdiskutadon pri Strategio morgaŭ la 13an de aŭgusto, je la 13a UTC en la UEA-diskutado pri Strategia Laborplano."

    Mi konsentas ke en UEA apud Strategia Plano ankaŭ ekzistu Realigplanoj, por ke ni kunigu abstraktajn celojn kaj konkretajn agadojn.

     

     


  5. Mi povas konfirmi ke en la lingvokafejo kiun mi helpis organizi estis efika ke homoj vidis ke Esperanto estas parolata, kelkaj konis ĝin kaj tiel eksciis ke ekzistas esperantistoj en la urbo kaj aliaj simple venis por demandi pri Esperanto kaj lernis pri ĝi de ni.

    Ni ne uzis flagojn tamen, sed printitaj tabuletoj kun la nomo de la lingvo en la nacia lingvo kaj en la cellingvo.

    • Ŝati 1

  6. antaŭ 15 horoj, Charlotte S. diris:

    Estus bela se oni dum estonatoj UK-oj atentas pri ebloj de malpli kostaj partoprenebloj, specife por allogi pli junajn partoprenantojn. (Jen TEJO-vidpunkto, ĉu? ;-))

    Tre prave, Charlotte. Tio ne nur tuŝas junajn partoprenantojn. 
    Dum la pasintjara UK en Lahtio mi dormis en la amasloĝejo, efektive tie estis multe pli da homoj ekster TEJO-aĝo ol TEJO-aĝaj homoj.
    Eĉ estrarano (kaj mi, do komitatano) de UEA elektis la amasloĝejon.

    Prelegojn eblas bone registri kaj meti en Jutubo. Prelegoj en Jutubo tre taŭgas pro tio ke dum prelegoj ne estas interagoj krom demandoj je la fino, demandojn oni povas meti en la komentejo, kaj la preleginto povas laŭplaĉe respondi ilin. Tiel prelego povas atingi multe pli da homoj.

    Mi pensas ke dum UK-oj al mi foje mankas la pli interagaj programeroj, kie oni pli aktive povas partopreni (diskutrondojn, kvizojn, trejnadojn, rolludojn, ktp)
    Mi ne ŝatas kiam pli-malpli la solaj ebloj estas longe sidadi kaj aŭskultadi. Ili povas esti tute bonaj, sed necesas havi diversajn programerojn por la diversaj celgrupoj.

    • Ŝati 2

  7. Je 8/10/2020 at 07:40, Roland Schnell diris:

    Se mi ne eraras, la jaro 2020 estas nun. Ĉu estas spertoj pri la realigo de la menciitaj temoj? Ĉu la koncernata publiko scias pri la plano kaj aplikas en sia laboro?

    Jes, daŭre estas 2020. La plej aktuala Strategia Laborplano de UEA eksvalidiĝis jam en 2017.

    Jes, estas spertoj kaj aplikoj en la junularaj medioj.
    Tamen, mi preferus nun fokusiĝi pri la laboro de UEA, kaj nur inspiriĝi de Strategiaj Planoj de aliaj - ne devojiĝi per diskutoj pri alia temo.

    • Ŝati 1

  8. Jen Strategia Plano de TEJO, kiun mi jam ŝatas pro tio ke ĝi estas klare ordigita kaj ĝi ne estas longega dokumento.

    Mi pensas ke ĝiaj ĉeftitoloj (blankaj literoj sur verda fono) estas rekte kopieblaj, kaj ni povus aldoni enhavon sub ili kiu pli taŭgas en la kunteksto de UEA.

    Jen skizo, ĉefe bazita sur la plano de TEJO, sed kun kelkaj modifoj:

    Movade:

    • Krei kunlaboron kun aliaj organizoj kaj sentebligi pri lingva justeco
    1. Akreditigo de UEA en internaciaj organizoj por pledi ĉe ili
    2. Aktiveco en internaciaj organizoj
    3. Partneriĝo kunlabore kun aliaj lingvorientitaj organizoj
    4. Kreado kaj pluevoluigo de reto da kontaktoj kun decidfarantoj
    5. Kunkampanjado pri inkluziveco, kontraŭdiskriminacio, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco
    • Havi pli kvalitan aleksteran komunikadon
    1. Provizado de reuzeblaj, bonkvalitaj varbmaterialoj
    2. Liverado de profesiaj retpaĝaroj, ankaŭ por landaj sekcioj
    3. Kolektado de personaj spertoj diskonigindaj de aktivuloj kaj esperantistoj
    4. Kreado de tradukteamo, ĉefe por varbmaterialoj, subtekstoj, projektoj kaj kampanjoj
    5. Okazigo de pli kvalita alekstera informado per evoluigo de la UEA-paĝaro
    6. Engaĝado de landaj sekcioj en komunaj projektoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj.

    Organize:

    • Krei sistemon por engaĝado en UEA kaj pli forta ligo kun landaj sekcioj
    1. Disvolvado de strategio por varbado kaj mobilizado de novaj homfortoj
    2. Prizorgado de sistemo kiu faciligas la enposteniĝon kaj ekagadon (trejnistaro kiu kapablas trejni novajn komitatanojn, komisiitojn, ktp)
    3. Atingado de pli bona mezurado de nia agado kaj komunikado pri ĝi (eventuale ankaŭ UEA dungu oficiston pri komunikado)
    4. Kapablokonstruado de niaj landaj sekcioj
    • Certigi daŭripovan financan strukturon en UEA
    1. Reformado de la membreco-sistemo, kiu havas influon sur niaj financaj rezultoj.
    2. Esplorado pri novaj monfontoj
    3. Organizado de subvencipetado kun niaj landaj sekcioj kaj aliaj partneroj
    4. Progresigo de analizado, monitorado kaj raportado pri niaj financoj.
    • Dankon! 1

  9. Oni foje elspezu por ke oni povu enspezi. Tiurilate mi prioritatigas la AKSO-projekton.
    En la budĝeto por oficistoj al mi ne estas tre klara ĉu sufiĉe da mono iros tien. Tio maltrankviletigas min.

    La nuna retejo estas malalloga kaj labirinta.
    Estas supozeto mia ke multaj anoj de la Duolingo-generacio provis aliĝi al UEA, sed rezignis pro kiom malfacila tio estas.
    Bona retejo venigos novajn membrojn, kaj la ebleco aŭtomate renovigi membrecon helpos pli facile teni jamajn membrojn.


  10. Je 2019-10-10 at 06:12, Vladimir diris:

    Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. :-( Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. 

    Amike, Vladimir MININ 

    Saluton kara,

    Juha Metsäkallas jam skribis en tiu ĉi fadeno ke ri partoprenis UK kaj uzas Duolingo.

    Ankaŭ mi lernis la lingvon ĉefe per Duolingo (en 2017) kaj partoprenis jam dufoje en Universala Kongreso. En Portugalio kiel estrarano de TEJO, en Finnlando kiel komitatano A.

    Duolingo-lernintoj certe ekzistas, ne zorgu.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.