Salti al enhavo

Vladimir

Membroj
  • Enhaveroj

    69
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Vladimir

  1. La programo de E-renkontigxo "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam praktike stabiligxis. Babilejo de la organizantoj de "Novojarsko-2020": https://vk.com/im?sel=c5 Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" okazos la 3-an de januaro 2020 je la 16-a horo. La seminario preparatas laux propono de Renato Corsetti, kiu jam sendis siajn kontribuajxojn. Ankaux kontribuajxoj de aliaj esperantistoj bonvenu al mia privata elektronika retadreso. Se iu kundeziras, ke UEA eliru el la krizo kaj progresu plu, do tiu klopodu kontribui laux siaj fortoj.
  2. La programo de E-renkontigxo "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam praktike stabiligxis. Babilejo de la organizantoj de "Novojarsko-2020": https://vk.com/im?sel=c5 Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" okazos la 3-an de januaro 2020 je la 16-a horo. La seminario preparatas laux propono de Renato Corsetti, kiu jam sendis siajn kontribuajxojn. Ankaux kontribuajxoj de aliaj esperantistoj bonvenu al mia privata elektronika retadreso. Se iu kundeziras, ke UEA eliru el la krizo kaj progresu plu, do tiu klopodu kontribui laux siaj fortoj.
  3. Anna, se aperos la elektronika jarlibro, necesos permesi al UEA-membroj printi gxin sur papero individue. CXu tio eblos?
  4. Estas evidente, ke la forumo ne evoluas praktike. Dissendolisto [uea-membroj@yahoogroups.com] dum multaj jaroj funkciadis multoble pli bone, sed venis cenzuristoj (moderigantoj) Roy McCoy kaj Berto Sxuman kaj preskaux mortigis gxin. Mi proponas liberigi [uea-membrojn] disde cenzuristoj Roy kaj Berto, kaj la dissendolisto denove disfloros. :-)
  5. Cxu en la jaro 2020 jam aperos la papera jarlibro de UEA?
  6. Kiam finfine la briteliro okazos? Mi jam lacigxis atendadi. :-(
  7. >Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Ruth, mi interesigxus, se la firmao aprobus por parolantoj de la rusa. :-) Amike, Vladimir MININ
  8. >Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj. Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj. Juha, en Lahti estis propono renkontigxi kun 'duoling-anoj', sed tiu renkontigxo ne estis anoncita kaj ne okazis. Mi opinias, ke Vi mem devus anonci tiun renkontigxon en Lahti. Kaj bv anonci gxin en estontaj E-arangxoj. Estas certe, ke en la nombro de la lernantoj en 'Duolingo' per la angla lingvo, ke multaj el ili ne estas denaskaj anglalingvanoj, cxar ili ne trovis pli tauxgan lingvon, per kiu ili povus lerni Esperanton. Amike, Vladimir MININ
  9. >...malmultaj amerikanoj povis veni al Lahti pro la granda kosto vojaĝi tre long-distance, kaj ke Universalan Kongreson unuvice partoprenas spertaj esperantistoj. Ne mirigas min do ke malfacilis trovi en Lahti iun, kiu lernis Esperanton per Duolingo.Venu al la Universala Kongreso en Montrealo, kaj vi facile trovos esperantistojn kiuj lernis nian lingvon per Duolingo. Amike, Paul Hopkins (kanadano) Paul, ve, malmultaj azianoj kaj euxropanoj povas veni al Montrealo pro la granda kosto vojagxi tre long-distance... Do mi esperas, ke almenaux unu 'duoling-ano' trovos monon por veni al UK-106 en Belfasto (Grandbritio) en la jaro 2021. :-) Amike, Vladimir MININ
  10. Emilio, kiam enkadre de la prezentado de la nova UEA-estraro en UK-104 en Lahti mi proponis aperigi anoncon en la kongresa kuriero kaj sur la anonctabulo pri kunveno de kongresanoj kun tiuj, kiuj lernis E-on en 'Duolingo', la estraro aprobis tiun proponon (precipe Fernando Maia entuziasmigxis), sed ial la anoncoj ne aperis. :-( Emilio, sxajne ankaux Vi partoprenis tiun kunvenon. Mi tamen provis private trovi iun lerninton el 'Duolingo', sed neniu el la demanditaj kongresanoj iam renkontis 'duoling-anon'. Do cxu informoj pri "Duolingo' estas nur 'fejkaj' novajxoj? Emilio, se Vi mem iam renkontigxis kun 'duoling-ano', bv rakonti pri tio. Amike, Vladimir MININ
  11. Saluton, Anna! Laux mia sperto en tiu cxi forumo eblas tre malfacile trovi ion aux tute ne eblas. Sxajne tiu cxi forumo estas tre malbone organizita. Kelkfoje ecx tute ne eblis eniri en la forumon. Anna, Vi ja eldonis multajn librojn. Vi ja povus imagi, kiom kostus eldoni malgrandan kaj maldikan libreton. Se UEA ne kapablas eldoni jarlibron malmultekoste, ja eblus eldoni private. :-)
  12. Estas ege malfacile trovi diskutojn en tiu cxi forumo. Cxu diskutoj vere okazas en la forumo?
  13. Mi alklakis, sed neniu respondis al mia lasta demando ial.
  14. Cxi tie aperis respondoj, sed mi ne ricevis ilin en mia elektronika posxtkesto ial. Dum miaj dauxraj vojagxoj mi havas nur la jarlibron, sed ne interreton, cxar mia komputilo estas tro peza kaj restas hejme. Kiom povas kosti malgranda libreto, kia estas la jarlibro?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.