Salti al enhavo

Fransoazo

Membroj
  • Enhaveroj

    4
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Afiŝoj kiujn afiŝis Fransoazo


  1. Saluton,
     
    Mi estas dumviva membro de UEA kaj nun mi ekestas nova membro en Mensa.
     
    Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion "Espermenso" kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa. 
     
    Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon "Espermenso".
    Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj.
    Kaj mi ĝojas konstati ke tio revigligas la lernadon de Esperanto ĉe pluraj Mensa-anoj.
     
     
    Bonvolu diskonigi al viaj geamikoj membroj de UEA kaj de Mensa, dankon.
     
    Amuzike,
    Fransoazo Oazo
    Françoise NOIREAU

    29310 Querrien, Bretonujo, Francujo

    +33 609 120 374 WhatsApp UTC+2

    0.png    Violono de la mondo  
     
    https://violonodelamondo.wordpress.com/

    DMTY8D.jpg


  2. Saluton,

    Mi proponas krei la rubrikon (komunumon) "Festivalo de Lingvoj" por instigi homojn organizi ilin en la tuta mondo.

    Dennis KEEFE estas la iniciatinto de tiu koncepto, por montri kaj diskonigi Esperanton. Kiel emerita profesoro de merkatiko, li estas fidinda voĉo.

    Aleksander BLINOV havas sperton ĉar li ĉiujare realigas la sian en Ĉeboksaro, ĉefurbo de Ĉuvaŝujo.

    Mi ĵus sola realigis mian unuan  Lingvo-Festivalon en kamparo en suda Bretonujo (okcidenta Francujo) okaze de la Internacia Tago de la Gepatraj Lingvoj de UNESKO.

    Mi miras pri ĝia rezulto kaj bonvolas helpi samideanojn lanĉi la sian.

    Eblas ja realigi duontagan modestan Lingvo-festivalon ene de lernejo aŭ dutagan en kulturcentro de granda urbo.

    Por videbligi tiun merkatikan ilon, ni bezonas ke "Lingvo-Festivalo" aŭ "Festivalo de Lingvoj" estu rubriko en tiu agadujo.

    Antaŭdankon.


  3. Saluton,

    Pri la fundo, mi negative opinias.  Tiu viro, Yves Angelloz, emerita fizioterapiisto, invitis min antaŭ 2 jaroj por muziki en lian aranĝon kiu okazu en la somero 2019, sed mi vane atendis informojn, li ne respondis (li poste diris ke li ne plu legas tiun retkeston), kaj en la printempo 2019 kiam mi lastlaste telefonis, li diris ke li "tute"  ne rilatas kun Esperanto, ke iu alia promesis (Guy Camy) sed ne li kiu "nenion scias pri Esperanto"...  mi blokis lian retadreson antaŭ 3 monatoj pro tio ke li tro sendadis siajn kantojn malgraŭ miaj avertoj! Do mi certigas ke li ne estas fidinda organizanto.

    Pri la titolo, plaĉus al mi la teksto "sub la aŭspicio de Esperanto". Tiun esprimon mi elektis por mia unua kaj estonta Lingva Festivalo en suda Bretonujo.

    Amike,

    Fransoazo

     

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.