-
Enhaveroj
4 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
3
Orlando E Raola laste gajnis la 23an de novembro 2019
Orlando E Raola havis plej multe da ŝatata enhavo!
Komunuma reputacio
7 NeŭtralaPri Orlando E Raola

Lastatempaj vizitantoj al profilo
663 profilvidoj
-
Orlando E Raola ŝanĝis sian profilbildon
-
Orlando E Raola komencis sekvi Semo de nova Strategia Plano
-
La Nova Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio (sema teksto proponita de Orlando Raola, reviziita 2020-08-03) UEA fondiĝis en 1908 kun la celo kunigi ĉies fortojn por propagandi kaj disvastigi Esperanton. Tiucele ĝi kreis vastan gamon da servoj kaj densan delegitan reton, kiu ebligis al la homoj utiligi la komunikadajn eblecojn provizitajn de la lingvo kaj tiamaniere naskiĝis kaj evoluis la komunumo kaj ĝia kulturo. Hodiaŭ, en 2020, surbaze de sobra analizo pri la tute alispeca monda komunika ordo kaj pri la atingoj de teknologio, transporto kaj socia evoluo, ni, la membroj de Universala Esperanto-Asocio, adoptas novan strategian planon: --la ĉefa celo de nia Asocio estas prizorgi la stabilan kaj daŭripovan evoluon de nia lingva komunumo, homoj kiuj lernis kaj uzas Esperanton por internacia komunikado por ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj, ni alstrebas vivteni en plene funkcianta formo nian lingvon, tiel ke kiam la homa evoluo postulos la alprenon de komuna lingvo por ke la homaro fariĝu unu vera monda komunumo, ni estu preta proponi nian solvon kaj kapablaj konvoki per faktoj kaj rezultoj pri la taŭgeco kaj dezirindeco de ĝia disvastigo. --En la strategio por efektivigi nian celon, ni subtenas ĉiujn iniciatojn kiuj povas kontribui al ĝi: edukajn, organizajn, kulturajn, teknologiajn. Ni kunlaboras kun ĉiuj bonvolaj homoj kaj ni sisteme raportas, per niaj propraj kanaloj kaj en la sociaj retoj, pri niaj progresoj kaj defioj. --La detalojn de nia agado, la manieron akiri kaj uzi niajn rimedojn kaj la taktikajn paŝojn al nia strategia celo, estas deciditaj de jaro al jaro pere de demokratie malferma kaj egalece travidebla procezo de diskutado kaj kunkreado. Ni daŭrigas la tradicion de jara kunfestado en la Universala Kongreso kaj en la renkontiĝoj regionaj, tutlandaj kaj kontinentaj. --Ni ankaŭ celas periode (proksimume ĉiun kvinan jaron) revizii tiun ĉi strategian planon por sukcese adapti ĝin al la ŝanĝiĝontaj kondiĉoj de la estonteco.
-
Mi montros ĉi tie demandon, kiun mi starigis al sveda juna esperantisto (se li legas tiun ĉi mesaĝon, li mem povas plu reagi, iel ajn, mi ne malkaŝos lian identecon), kaj lian respondon: Saluton, kara Xxxx. Antaŭ kelkaj tagoj, fama maljuna esperantisto, membro de la Komitato de UEA, skribis en la komitata dissendolisto, ke "Esperanto mortas en Svedio". Tio vere ĝenis min, ĉar mi ne havas tiun impreson, speciale ĉar mi konas vin persone, kaj mi ĉiam kredis, ke Esperanto bone fartas tie, aŭ almenaŭ ne malpli bone ol en aliaj okcidenteŭropaj landoj. Ĉu vi povus iel reagi al tiu aserto? Mi pretas uzi ĉion kion vi sendos al mi por konsciigi tiun komitatanon, ke Esperanto en Svedio estas tute bone, nur sur novaj vestoj kaj formoj. Lia respondo: Saluton kara! Nu... mi ne estas tiel aktiva en la movado pro mia laboro kaj mia familio. Mi plejparte laboras por Esperanto hejme, en la reto. Lastatempe mi kreis novan retliston: lalder.net, kaj nun mi kreas novan, pli bonan socian retejon, kiun mi esperas esti preta post nelonge. Do, mi eble ne estas taŭga persono por kontribui al tia aserto. La problemo en Svedio probable estas du. Unu estas ke la movadistoj ĉi tie estas plejparte maljunaj kaj ne plu havas energion por propagandi al tiuj kiuj ne scias pri la lingvo. Kaj la du probable estas ke svedoj parolas la anglan sufiĉe bone kaj sentas ke Esperanto estas nek necesa nek eĉ bona ideo. Pro tiu estas malfacile altiri novajn interesantojn. Sed mi foje vidas novan nomon en la Esperantaj grupoj en Fejsbuko, do ankaŭ mi ne sentas ke Svedio estas en aparte malfacila loko ol aliaj landoj. Sed ni bezonas, simile kun aliaj landoj, trovi manierojn por altiri novajn, pli junajn membrojn. Se vi ne povos, la lingvo pluvivos en la interreto sed la organizoj mortos. Tiu estos bedaŭra afero. Mi konsentas. La granda disvastiĝo de sociaj retoj iom aliigis la pejzaĝon kie la tradiciaj landaj kaj lokaj asocioj devas funkcii. Kelkaj asocioj estis iom pli sukcesaj ol aliaj adaptiĝi, sed ĝenerale, la valoro antaŭe proponita de la asocioj (kontaktoj, renkontiĝoj, ktp) estas nun havebla al la interesitoj sen rekta partopreno de la asocioj. Kion fari? Tio esas la demando!
-
Wera Blanke komencis sekvi Orlando E Raola
-
Ideoj pri la evoluigo de la Universalaj Kongresoj
Orlando E Raola prikomentis temon de Emilio Cid en Kongresoj
Respodone al la rekomendo de la Komitata Forumo pri Komunumo, la estrarano pri kongresoj (tiu estas mi) starigas tiun ĉi diskuton. Ĉiuj ideoj el ĉiuj fontoj bonvenas. Kompreneble, estas preskaŭ subkomprenata afero, ke ne eblas plaĉi aŭ efektivigi ĉies ideojn tuj pro tio, ke fojfoje ideoj kontraŭdiras unu la alian, aŭ ili postulas laborfortojn kaj rimedojn kiujn la proponinto ne antaŭvidis. Sed ni ne fokusigu nian atenton al tiu "detaletoj" nun, kaj ni malfermu la foruman pordon al ĉiuj. Mi profitas la okazon por lanĉi mian propran "amatan ĉevaleton": La Malferma Ceremonio fariĝu malfermo de gaja, vigla, bunta, brua, VIVANTA Esperanta tutmonda festo/festeno/festivalo kaj iom ripozigu la solenecon, troseriozecon, rigidecon, kravatumecon, ktp, kiuj de tempo al tempo tra la jarcento estis sentebla/palpebla/videbla en la malfermo. Eĉ se tradicioj estas de tempo al tempo konservindaj, du-hora, plensidanta inaŭguro ne estas konservinda. Ĉu ni vere bezonas la longan vicon de salutantoj kiu individue kaj fojfoje tute ne kohere aŭ mallonge adresas la kongreson? Ni komencu tie. -
Saluton, listanoj. Mi ekas mian partoprenon en tiu ĉi diskutejo per opiniesprimo pri tiu ĉi tre insteresa fadeno. Ĝin mi trovas interesa pro pluraj kialoj: 1. Mi multe favoras lingvan evoluon. @Stella tute pravas: sen lingva evoluo lingvo estas morta. Samtempe mi plene konscias, ke la evoluo de esperanto havas trajtojn unikajn, ĉar iasence ĝi estas la unusola vivanta planlingvo. Ĉar al planlingvo mankas la stabila bazo de denaskaj lingvouzantoj kiuj donas stabilecon al lingvoj etnaj, niaj evoluvojoj restas briditaj de bazaj lingvaj normoj (aka Fundamento de Esperanto) en kiu absolute ne indas kaj endas ne klopodi evoluigon aŭ perfektigon. Finfine tiu sama Fundamento donis sufiĉe flekseblajn vojojn al lingvoevoluo dum la lastaj 132 jaroj. 2. Aparte mi interesiĝas pri evoluo kaj fiksiĝo de la faka lingvo. Mi mem estas fakulo (profesoro pri kemio en usona universitato) kaj ankaŭ mi estas enplektita en perkomputila tekstoprilaboro kaj eldonado dum lastaj 30 jaroj. Antaŭnelonge mi ekgvidas la Fakan Lingvan sekcion de la Akademio de Esperanto. Do, jen kion mi ŝatus esprimi: vi ambaŭ @Stella kaj @Marc pravas: ni bezonas normigajn terminarojn por ĉiu aparta fako en kiuj fakuloj sin esprimas Esperante, kaj ĉiuj koncernatoj klopodu submeti la proprajn preferojn al la sugestoj de la normigaj dokumentoj KAJ okazu viglegaj diskutoj, ambaŭ sur la retaj forumoj kaj dum ajna renktiĝo de fakuloj kaj amatoroj, tiel ke de tempo al tempo, tiuj kiuj surprenis la taskon vivteni la normigan dokumenton eldonu novan version NORMIGA versio X.XX Mi vidas neniun kontraŭdiron aŭ malfacilaĵon pri tio ĉi. Nur mankas agnosko kaj interkonsento inter ĉiuj lingvouzantoj pri kiuj estu la normigaj instancoj kaj dokumentoj. Eĉ en malgrandaj nacilingvaj komunumoj, estas facile decidi kiu diktas la normjn: la ŝtato malantaŭ la lingvo. En nia tutmonda diaspora "armeo de kapitanoj", la afero estas iom pli malfacile. Ĝis nun UEA havis relative malviglan rolon en tiu ĉi flanko de la lingva kulturo kaj evoluo. Simile Akademio de Esperanto ne tro emis normigi (ĉu prave aŭ ne mi ne diskutas nun) sed nur sekvi la lingvan evoluon. Eble alvenas nova tempo (ĉu ankaŭ nova sento???), tiel ke ambaŭ UEA kaj la Akademio havu pli aktivan rolon por kunordigi kaj eĉ por gvidi la viglan kaj sanan evoluon de la faka lingvo en Esperanto... Kion vi opinias?