Karaj, mi certe subtenas kunlaboron kun aliaj eventoj kaj organizoj, sed mi pensas eble estus bone diskuti ĉion ĉi kun UEA-estraro unue, kun eventuale iu laborgrupo por kompreni, pensi pri logistikaĵoj, ellabori eventualan planon, ktp. (aparte se oni pensas dividi la ejon kun du aliaj aranĝoj, kiuj eble bezonos kromajn ejojn en la hotelo). Bv. teni la LKK-on informita! (ni mem estas certe malfermitaj al ĉiuj ideoj, sed ni ne povos tamen multe helpi en la organizado de du aliaj aranĝoj, simple ĉar ni devas zorgi pri la UK, kaj tio estas jam plentempa laboro... Do, informu nin (retpoŝtaj resumoj plej bonas, ĉar mi ne certas, ĉu mi povas sekvi ĉiujn forumerojn...). Dankon!