Krom la faktoroj menciitaj de Emilio CId, necesas konsideri du pliajn:
- la disvastiĝo de Duolingo inter la parolantoj de la koncerna lingvo
- la disvastiĝo de scioj pri Esperanto inter la parolantoj de la koncerna lingvo
Duolingvo estas pli bone konata en la Amerikoj ol en aliaj mondopartoj, oni nuntempe ofte parolas pri Esperanto en la amas-komunikiloj de Kebekio pro la venontsomera Universala Kongreso, kaj la kebekia Esperanto-movado havas longan historion de interreta instruado de Esperanto (en la jaro 1992 mi mem enretigis version de la dek-leciona kurseto - jam uzita de ESK por perpoŝta instruado de Esperanto - por retpoŝta instruado de nia lingvo).
Pro tio aparte nun gravas funkciigi duolingo-kurson de Esperanto por franc-lingvanoj, la lingvo parolata en la Amerikoj plej multe post la angla, hispana kaj portugala. Bonŝance, se la tradukadon kaj korektadon de kurso faros kompetentaj franclingvanoj el Francio (la kebekiaj esperantistoj multe laboras organizante la kongreson) plej multaj kebekanioj ĝin akceptos, ĉar la norma franca havas altan socian prestiĝon en Kebekio kaj la kebekianoj estas alkutimiĝintaj al la uzado de franciaj kulturproduktoj.
Paul Hopkins (kanadano)