Salti al enhavo

Lu Wunsch-Rolshoven

Membroj
  • Enhaveroj

    12
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Lu Wunsch-Rolshoven laste gajnis la 14an de oktobro

Lu Wunsch-Rolshoven havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

7 Neŭtrala

Pri Lu Wunsch-Rolshoven

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Iom alia kriterio povus esti, kiom interesa ŝajnas la lingvo por la retuzantoj. Ĵus mi konstatis, ke jen troviĝas komparo de la ĉiutagaj vizitoj al la artikolo "Esperanto" en diversaj vikipedioj, https://tools.wmflabs.org/langviews/?project=de.wikipedia.org&platform=all-access&agent=user&range=latest-60&sort=views&direction=1&view=list&page=Esperanto La taga mezumo de la pasintaj du monatoj estas (entute 9537 vizitoj en ĉiuj lingvoj kaj) 2874 vizitoj por la angla versio, 1009 por la rusa, 1003 por la hispana kaj 608 por la germana (kvara loko). Sekvas la japana, la franca (sesa loko, 501), la pola, la itala, la portugala (9-a loko, 353 vizitoj tage) kaj la ĉina (10-a loko, 224 vizitoj tage). Interese estas, ke tio ne multe kongruas kun la ĉiujaraj novaliĝantoj al la kursoj en la angla, la hispana kaj la portugala 😮
  2. Dankon. Unu el miaj taskoj estas prezenti Esperanton al la ekstera mondo. Sekve mi serĉas favorajn nombrojn 🙂 Mi ekzemple tre ĝojas, ke Esperanto havas proks. 2 procentojn de ĉiuj lernantoj en la portugala, https://www.duolingo.com/courses/pt , 2,2% de la angla. Eble indas montri tion en grafiko (kvankam, bedaŭrinde, tio laŭ la tempo malkreskos kun la aldono de novaj lingvoj). Mi havas la impreson, ke vi dividas per la sumo de ĉiuj lingvolernantoj - eble tio iom malfavoras Esperanton, ĉar ekzemple en la rusa oni ne jam povas lerni ĝin. Cetere unu el la belaj konstatoj pri Duolingo estas, ke Esperanto havas pli da lernantoj ol la kataluna, kiu estas ofertata nur en la hispana. Kaj Esperanto havas proks. duonon de la lernantoj de la nederlanda (ofertata nur en la angla). Jen la sukcesoj de nia ofte misjuĝata lingvo 😄 Ŝajnas iel, ke la celo de tiu ĉi diskuto finiĝis, ĉu? La venontaj lingvoj estos, se ĉio iros laŭplane, la franca kaj la ĉina 🙂
  3. Do, ĉu la sumo de ĉiuj Esperanto-lernantoj en la tri lingvoj kompare kun la sumo de ĉiuj lingvolernantoj ĉe Duolingo? Aŭ ĉu de la lernantoj en la tri lingvoj sume? Bela projekto 🙂 Do ŝajne vi ĉiutage aŭtomate suĉas kaj sekurigas ĉe github en via projekto la datumojn, de Duolingo kaj de Duome, ĉu?
  4. Dankon, tre belaj grafikoj. Pri kio temas la meza grafiko, eo, inter 0,41 kaj 0,46? Kio cetere estas la fonto de la datumoj? Aktuale eble ne necesas pliaj bildoj. Laŭ mi estas klare, ke kelkaj lingvoj iam kreskas, aliaj malkreskas. Ĉu ĉe Esperanto estas io sistema aŭ io portempa, tio eble nun ne jam klaras.
  5. Mi iom rigardis miajn notojn; mi komparas la staton en la 1a de marto 2019 kun la stato nun, 16-a de okt. 2019 (sep monatoj kaj duona😞 Kreskis: Norvega por angla, 785 al 829; Pola por angla, 835 al 867 Malkreskis: Ukraina por angla, 323 al 317; Hebrea por angla, 845 al 830 (minus 1,8 %); Guaraní por hispana, 330 al 276 (minus 16 %). Aliajn lingvojn mi ne sekvis. La Esperanto-kurso por la angla malkreskis de 342 al 296 (minus 13,5 %); la kurso por la hispana malkreskis de 311 al 280 (minus 10 %); por la portugala ne kompareblas, ĉar la kurso ekzistas dum malpli ol jaro, do ĉiukaze la nombroj devas kreski. Oni povus nun komenci kontroli nombrojn por aliaj lingvoj - sed mi ne certas ĉu indas. Cetere: Oni povas supozi, ke iuj denaskuloj de la hispana kaj portugala uzis antaŭe la kurson en la angla. Krome tre certas, ke portugallingvanoj uzis la kurson en la hispana, ĉar preskaŭ ĉiu lingvointeresita portugallingvano komprenas skribitan hispanan sufiĉe bone. Do el tio malkresko de la kursoj en la portugala kaj angla estas natura. La cetero ankaŭ iom dependas de la ĝenerala informado pri Esperanto... 😐
  6. Se tiel paralele malkreskas la nombro de aktivaj lernantoj de tiuj tri Esperanto-kursoj, mi ŝatus scii, kia estas la evoluo de aliaj Duolingo-kursoj, por simile malgrandaj lingvoj - la norvega, la ukraina, eble hebrea (por la angla kiel lernolingvo), eble la kataluna, la rusa (por la hispana), la germana, la itala (por la portugala). Tiel izolite nur rilate al Esperanto oni ne povas bone prijuĝi. Krome jam plurfoje okazis, ke ial Duolingo ne liveris aktualajn nombrojn...
  7. Mi ne dubas, ke multaj homoj aliĝas ĉe la "incubator" de Duolingo. Aldone mi bonvenigas, se aktivuloj el la koncernaj landoj aparte atentigas kapablajn homojn, spertajn pri instruado, ke estus tre afable helpi en la tasko de kurso-adaptado. Havi tro da kompetentaj homoj malofte signifas problemon.
  8. Brile, ĉampanon! 😄 Do indas diskonigi tion inter franclingvanoj kaj ĉinlingvanoj, por ke homoj sciu, ke por tiuj du lingvoj ja havas sencon proponi sin. Antaŭe ja homoj lernis, ke oni povas proponi kaj proponadi sin por ajnaj lingvoj - sen reago kaj sen sukceso 😮
  9. Hm, vi celas la anglalingvan kurson, ĉu? Mi ne povas konfirmi tion el pli longa perspektivo. Estis 331 mil aktivaj lernantoj en la 17-a de aprilo kaj estis 298 mil en la 9-a de oktobro. Do minus 33 mil en proks. 24 semajnoj, eble minus 1,5 mil semajne. Ni konsciu, ke la nombroj ne ĉiam estas tute akurataj (ŝajne kelkfoje ili miskalkulas) kaj ja ankaŭ nature iom varias. Dum la suma nombro de lernantoj en ĉiuj tri lingvoj kreskas, la suno ankoraŭ brilas por ni, ĉu ne? 😄
  10. Mi en mia tabelo notis sume 1,75 milionoj en la 10-a de junio 2018. Tiam tage aldoniĝis 2 mil homoj. Do ĝis la 22-a de julio proks. +80 mil, do tiam eble 1,83 milionoj. Inter tiam kaj hodiaŭ la jara kresko estas proks. 810 mil, do supozeble ni estis en julio 2019 en la regiono de 2,64 milionoj da entutaj eklernantoj; ĝis nun eble 150 mil pli. Ni konsciu, ke tiu sumo estas _eble_ adicio de unue nuraj registriĝantoj kaj poste "aktivaj lernantoj" - kvankam mi iom dubas. Mi kutime elkalkulis la diferencojn kaj el tio la tagajn aliĝojn; inter junio 2017 kaj junio 2018 estis inter 1870 kaj 2071 tagaj aliĝoj. Kaj poste estis inter 715 mil kaj 814 mil jaraj aliĝoj, do ankaŭ proks. 2 mil aliĝoj tage. Mi supozas do, ke la ŝanĝo en julio 2018 estis nur, ke ili transiris de ĉiuj ĝistiamaj eklernantoj al la eklernantoj dum la pasintaj 12 monatoj. (Kaj la nocio "aktivaj lernantoj" celas nur, ke la homoj aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj, fino.)
  11. La aktualaj ciferoj informas, kiom da "aktivaj lernantoj" (pri tio sube) aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj. Oni ŝanĝis en junio aŭ julio 2018. En la 10-a de junio estis ankoraŭ sume 1,749 milionoj, el tio 1,36 por la anglalingva kurso, 385 mil por la hispanlingva kaj 4400 por la portugallingvo (tiam ĵus kreita). En la 22-a de julio 2018 estis sume 715 mil, 403 mil (en), 302 mil (es), 9550 (pt). Ekde tiam la suma nombro iom post iom kreskis pro la kresko de la portugala, ĝis nun (9-a de okt.) sume 814 mil, el 298 mil (en), 281 mil (es), 235 (pt). Evidente la anglalingva kurso ial perdas ĉe la nombro de aktualaj aliĝantoj, proks. -25% en unu jaro. Mi ne scias, ĉu pro aldono de la du aliaj kursoj aŭ ĉu pro alia kaŭzo. Ne ĉiu cetere estas senfine entuziasma pri la Duolingo-metodo, do povas esti, ke nun homoj elektas aliajn kursojn; ni konsciu, ke takso iam estis, ke el la iamaj lernantoj en la anglalingva kurso nur duono denaske parolas la anglan. (Mi faris enketon pri la denaska lingvo ĉe la Facebook-grupo de Duolingo-lernantoj.) Ĝis nun oni ne bone scias, kio estas "aktivaj lernantoj". Se la departamento pri merkatiko provas havi altan nombron, ili kalkulas por tio ĉiun homon, kiu aliĝis kaj sukcese plenumis almenaŭ unu lecionon 🙂 Pli ni ne supozu.
  12. Kara Emilio, vi skribis (post korekto): En tute 814 mil lernantoj aktive lernas Esperanton nun per Duolingo. En tiu sumo ne estas lernantoj, kiuj iam eklernis, sed forlasis la kurson. Se mi bone memoras, la publikigitaj nombroj estas tiuj homoj, kiuj dum la pasintaj 12 monatoj aliĝis al certa kurso. Tio bone kongruas kun la antaŭaj statistikoj, kiujn mi faris. Fakte do mankas ĉiuj lernantoj, kiuj eklernis antaŭ pli ol jaro, sed enestas ĉiuj, kiuj komencis poste. Oni en la sumoj enkalkulas tiujn, kiuj iam forlasas kurson, post leciono unu, du ktp. Aliflanke kelkaj el tiuj foriras por plulerni en alia kurso, en la praktiko ktp. Mi tre ĝojus havi statistikon pri tio, kiun nivelon lernantoj mezume atingas ĉe Duolingo aŭ kiu procentaĵo finas la tutan kurson. Ni komparu: En la angla kursaro Esperanto havas proks. 1 % de la plej multe lernata lingvo, la hispana (aŭ 0,3 % de ĉiuj lernantoj). En la hispana estas proks. 1 % de la angla (aŭ 0,7 % de ĉiuj). En la portugala estas proks. 2,3 % de la angla (aŭ 1,4 % de ĉiuj). Aliflanke sur https://duome.eu/ videblas pli bona procentaĵo por Esperanto: Ĉe la "Golden Owls", la oraj gufoj, la angla havas 20 096 homojn, Esperanto 948, do proks. 4,7 % de la angla; bele favora rilato inter Esperanto kaj la angla, 1:21 :-) (Oran gufon oni ricevas per finado de la kompleta ekzercaro, "arbo". "You earn a golden owl by finishing the tree (completing the course).") Ŝajnas do, ke ĉe la Esperanto-lernantoj la procentaĵo de ĝisfine sukcesaj lernantoj estas proks. du- ĝis kvarfoje pli granda ol ĉe ekzemple la angla kaj verŝajne ankaŭ aliaj lingvoj (eblus elkalkuli, sed kostus tempon...). Vi demandas, kiu estos la venonta lingvo ĉe Duolingo. Mi ne jam vidis respondon. Laŭ la listo sur https://forumo.uea.org/diskutado/temo/71-venonta-lingvo-de-la-esperanto-kurso-en-duolingo/ kandidatoj estas hinda, ĝis nun nur 1 lingvo, la angla, 17 milionoj da lernantoj https://www.duolingo.com/courses/hi rusa, 4 lingvoj, 7,7 milionoj franca, 5 lingvoj, 7 milionoj araba, 4 lingvoj, 5,6 milionoj ĉina, 6 lingvoj, 4,2 milionoj germana, 3 lingvoj, 4,2 milionoj ktp. Eble indas konsideri, kiu lernata lingvo estas la plej malforta ĉe tiuj instrulingvoj. Mi eliras de tio, ke Duolingo volas, ke nova kurso, kiu kostas laboron ankaŭ de ili mem, havu poste konsiderindan lernantaron; do mi demandas min, kiom multe aliaj lingvoj estas lernataj. rusa: hispana, 549 mil lernantoj franca: portugala, 275 mil lernantoj araba: sveda, 150 mil lernantoj ĉina: itala, proks. 47 mil lernantoj (se vi rigardas tie: la signo 万 signifas dek mil) germana: franca, 749 mil lernantoj Ni povas supozi, ke la lernantaro de Esperanto estos nur ono de tiuj nombroj. Kaj ja indas labori unue por kurso, kiu havos denove kelkajn dek mil, eble eĉ cent mil lernantojn... (Statistika atentigo: Se unu el tiuj kursoj estas enmetita antaŭ malpli ol jaro, la nombroj ankoraŭ kreskos nature.) Krome verŝajne indus havi senton pri la disvastigiteco de Esperanto en diversaj landoj. Tion oni povas iomete juĝi laŭ la individua membraro ĉe UEA. Publike mi facile trovas nur la liston el 2010 ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA Rusio: 88 individuaj UEA-membroj Francio: 547 Franclingvaj landoj (parto de Kanado...): ? (kalkulenda) Arabaj landoj: ? (necesus adicii multe) Ĉinio: 115 Germanio: 506 (indus iom aldoni pri Aŭstrio, Svisio, eble Belgio) Sekve de tiu rigardo al la membronombroj mi supozas, ke unue indas elekti kurson en la franca aŭ en la germana. Eble pro la aliaj franclingvaj landoj ĝuste la francan. Sed kompreneble dependos de Duolingo mem. Ĉu iu lastatempe kontaktis ilin por demandi pri aldona Esperanto-kurso? Kion vi opinias, karaj?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.