Salti al enhavo

Lu Wunsch-Rolshoven

Membroj
  • Enhaveroj

    14
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Ĉio afiŝita de Lu Wunsch-Rolshoven

  1. Lu: Grandparte jes. Strategia Plano devas esti la komuna plano de ĉiuj, kiuj kunlaboru laŭ ĝi. La malon ni vidis en la Manifesto de Prago kaj en pli frua "Strategia Plano". En la fino ĉi tie ni vidu, ĉu iu multe dankos kaj nur vortumos siajn privatajn dezirojn - aŭ ĉu iu honeste kunigos la diskutojn kaj instigojn.
  2. Mi tre konsentas kun Renato, ke Strategia Plano kerne devas esti mallonga. La esenco por la publiko troviĝu eble sur unu paĝo. Eble ni konsideru la vortojn de la titolo, "Strategia Plano". - Oni do volas unuflanke "strategion", do vojon por atingi celon. Por tio eblas ekzemple skribe fiksi, kie la Esperanto-komunumo troviĝas hodiaŭ kaj kie UEA, kaj sekve demandi sin, kie oni volas proksimume esti post kvin jaroj kaj post du jaroj kaj post ses monatoj. Indas iom post iom adapti tiun celan pozicion al tio, kio estas realisma kadre de niaj rimedoj homaj kaj financaj kaj pro la inerteco, la interesoj ktp. de la ekstera mondo. Ekzemplo pri praktika realigebleco: La anglistoj vivas de la pozicio de la angla. La anglistoj pro la vasta lernado de la angla formas plimulton inter la lingvistoj. La lingvistoj en Britio kaj Usono formas grandegan kaj fortegan grupon inter la lingvistaro de la mondo; ili regas multajn lingvistikajn gazetojn, kiuj ofte eldoniĝas en anglalingvaj landoj. Neniel estas en la intereso de la anglistoj nek de la anglaj denaskuloj rekoni la veran pozicion kaj sukceson de la Esperanto-komunumo nek tio povas esti en la ĝenerala intereso de la aliaj lingvistoj, kiuj ja parte dependas de sia renomo en la lingvista komunumo kaj do povos nur tre singarde esprimi sin pri tiom tikla temo kiel Esperanto, la potenciala konkuranto de la angla. Ni do havu nur tre limigitan esperon pri progreso inter lingvistoj. Kp. Upton Sinclair: "It is difficult to get a man to understand something, when his salary depends upon his not understanding it!" (Estas malfacile igi homon kompreni ion, dum ties salajro dependas de la nekomprenado.) 😮 Ŝajnas al mi ke pasintece la t.n. strategiaj planoj similis pli al listoj de taskoj, kiujn fari estus bone, kaj malpli al klara prezento de nuna pozicio, estonta celo kaj ebla vojo al ĝi. Mi ne kontraŭstaras al plua listigo de belaj taskoj, al kiuj ni donas duan prioritaton, sed ni klare elstarigu etan liston de nur kelkaj taskoj, kiuj ŝajnas gravaj kaj iom realigeblaj (eĉ se nur etskale, ekz. "5 % de la ĵurnalistoj en iu regiono ricevis dum unu jaro ĉiun duan monaton informon pri Esperanto". La ceteraj belaj taskoj kaj ideoj eble troviĝu en speco de anekso. - Oni volas "planon". Plano estas ekzemple, ke dum la venontaj ses tagoj mi ĉiutage ekde unu horo post vekiĝo okupiĝu dum tri horoj pri mia libro. Mi tralegu dum tiu tempo ĉion jam skribitan, redaktu tion kaj poste enmetu la fontojn, kiujn mi jam kolektis. Tio estas iom realisma, ĉar laŭ la spertoj de la antaŭaj tagoj dum la antaŭtagmezoj neniu vere ĝenis min. (Alia demando estas motiviĝo kaj evitado de verkado por Esperanto-forumoj... 😮 ) Ĉe UEA mi havas la impreson, ke indas demandi sin, kiom da labortempo kaj kiom da mono - realisme, laŭ jamaj spertoj - estas je dispono por realigi iun ajn strategion. Kiom da libervoluloj estos motivigeblaj por labori ekzemple pri informado de ĵurnalistoj? Dum kiom da tempo semajne, jare, dum intensaj laborsesioj? Kiom pri aliaj kampoj de aktivado, ekz. informado en Tvitero aŭ Telegramo? Kiujn celojn ni pripensantaj aktivuloj deziras atingi - kaj por kiuj celoj iuj kunlaborantaj homoj pretos efektive labori? Iu katolika ordeno havis (laŭ mia memoro) la principon, ke ĉiu homo kaj ĉiu organiza unuo metu al si klarajn celojn por la tempo post ses monatoj kaj post du jaroj. Post ses monatoj oni reviziis la celojn, komparis kun la konkretaj atingoj kaj adaptis. Kaj plu tiel. - Mi tre kredas, ke tia agmaniero estas tre efika. Ni difinu (kiel lasta paŝo de la verkado de strategio, celoj, vojoj, paŝoj, listo de volontuloj ktp.), kiel ni volas progresigi la aferon de Esperanto dum la venontaj ses monatoj kaj du jaroj - kaj post la ses monatoj ni rekunvenu, prijuĝu la progresojn kaj difinu, kion ni konkrete planu por la tiam venontaj ses monatoj kaj du jaroj, depende de la vere ekzistantaj kaj disponeblaj laborhoroj de volontuloj. Eble mi donu konkretan ekzemplon, de mi mem kaj miaj konvinkoj kaj celoj: Mi supozas, ke la klare montrebla misfamigo de Esperanto kaj de la Esperanto-komunumo flanke de lingvistoj, literaturistoj, lingvofilozofoj, EU-funkciuloj, anglaj, francaj kaj alilandaj edukministeriaj funkciuloj, fremdlingvaj instruistoj, interpretistoj, tradukistoj, ĵurnalistoj k.a., viraj kaj virinaj, ne estas kontraŭbatebla alimaniere ol per misfamigo de tiuj homoj surbaze de iliaj asertoj. Kaj mi supozas, ke indas kontraŭi la pluan disvastigon de tiuj malveraj onidiroj, kiu laŭ mi estas multoble pli ofta ol la tuta pozitiva informado pri Esperanto, kiun ni Esperanto-parolantoj kaj la subtenantoj sukcesas fari. Ŝajnas ke onidirojn kaj la ligitan historion eblas kontraŭbatali ĉefe per pli belaj onidiroj kaj historioj, ĉi-foje prefere veraj, 🙂 do niakaze per la historio de la misfamigo de Esperanto flanke de homoj, el kiuj multaj misfamigas pro tre personaj motivoj. Indas atentigi, ke multaj lingvistoj ŝajne havas la opinion, ke la esplorado de Esperanto kaj aliaj "artefaritaj" lingvoj estas ekster la kampo de lingvistiko - el kio sekvas ke lingvistoj kutime estas nefakuloj pri Esperanto; indas krome atentigi pri tio, ke lingvistoj kutime kredas multajn erarojn pri Esperanto - ekzemple ke ne ekzistus denaskuloj kaj ke sekve ne temus pri "vivanta" lingvo. Miaj celoj ĉi-rilate do estas: Informi la Esperanto-parolantaron pri la multobla misfamigo, iom detale. Informi la ceteran publikon en pluraj lingvoj pri la misfamigo. Verki libron aŭ eble librojn pri la faktoj kaj la reala situacio de Esperantujo. Mi planas finverki la unuan bazon de koncerna libro dum la venontaj ses monatoj. Krome mi intencas informi la publikon pri la grandaj malavantaĝoj de la angla, do iusence misfamigi la anglan kaj ĝiajn porparolantojn: - La angla bezonas la kvaroblan lernotempon kompare kun Esperanto (validas ankaŭ por ĉinoj k.s.). - La angla estas maljusta. La eta maljustaĵo ekzistas por okcidenteŭropanoj (kaj sudamerikanoj kaj aliaj parolantoj de la koloniaj lingvoj franca, hispana kaj portugala) kompare kun angladenaskuloj. La granda maljustaĵo konsistas en la avantaĝo, kiun la nomitaj anglalernantoj ĝuas antaŭ la orienteŭropanoj kaj (ekz.) azianoj - ja estas tiel, ke okcidenteŭropano bezonas eble mil horojn por certa nivelo de la angla, orienteŭropano eble du mil horojn kaj aziano (ĉino, japano; same arabo) eble tri mil horojn aŭ pli por la sama nivelo. Sekve estas klare ke la procentaĵo de la anglalernintoj el ĉi tiuj lastaj lingvokomunumoj restos ankaŭ estonte signife sub tiu el la okcidenteŭropaj lingvokomunumoj - kio grave kontribuos al plua malekvilibro en la internaciaj intelektaj kaj politikaj dialogoj. (Jes, simile por Esperanto, sed la diferenco estas nur kvarono kaj do pli facile superebla.) - La tekstoj en la angla estas plejparte verkitaj de angladenaskuloj, grandparte de usonanoj kaj angloj. La angla do redonas nur tre malekvilibre la pensadon de la mondo, ĉefe tiun el Anglio-Usono. (Tio cetere validas ankaŭ por la scienco - estas raportoj, ke la anglalingvaj sciencaj tekstoj estas 80%e verkitaj de angladenaskuloj, nur 20%e de neangladenaskuloj. Do supozeble almenaŭ la duono de la scienca verkado publikiĝas en lingvo alia ol la angla. Se vi ne kredas tion, bv. helpi min trovi seriozajn _fontojn_ pri tiu demando. La priajn argumentojn mi jam konas, la _seriozajn_ kaj detalajn studojn mi ankoraŭ serĉas...) - La estonteco de la angla kiel mondlingvo estas dubinda. Tre videblas, ke la procentaĵo de la angladenaskularo en la mondo malkreskis de proks. 10 % en 1950 al nun eble 6 %; plu malkreskos. Same malkreskis la anglalingva ekonomio de eble 40 % en 1950 al nun eble 25 % (ni ne diskutu la precizecon). Pro la pli granda populacia kresko ekster Anglio-Usono kaj la pli granda ekonomia kresko tie (proks. 5 % kaj ne 1 %) la potenco de la lingvokomunumoj ĉina, hispana-portugala, araba kaj hindia-urdua plu multe kreskos. Simile estos pri la scienca mondo. De la lingva ekvilibro ĉirkaŭ 1900 (angla, franca, germana) tra la superrego de la angla nun ni ĝis proks. 2050 denove alvenos al io simila al lingvo-ekvilibro kun tiuj kvin lingvoj (kaj pliaj). La historio de supreniro de regionaj kaj mondaj lingvoj montras ke la regno de la angla sekve supozeble grave suferos. Koncentriĝi pri la angla kiel ĉefa lingvo do ne ŝajnas saĝe. Ne estas en al intereso de ekz. Ĉinio subteni la anglan pli ol necese... Indas sekve permesi almenaŭ la libervolan lernadon de pliaj lingvoj inkluzive de Esperanto. Amike Lu
  3. Iom alia kriterio povus esti, kiom interesa ŝajnas la lingvo por la retuzantoj. Ĵus mi konstatis, ke jen troviĝas komparo de la ĉiutagaj vizitoj al la artikolo "Esperanto" en diversaj vikipedioj, https://tools.wmflabs.org/langviews/?project=de.wikipedia.org&platform=all-access&agent=user&range=latest-60&sort=views&direction=1&view=list&page=Esperanto La taga mezumo de la pasintaj du monatoj estas (entute 9537 vizitoj en ĉiuj lingvoj kaj) 2874 vizitoj por la angla versio, 1009 por la rusa, 1003 por la hispana kaj 608 por la germana (kvara loko). Sekvas la japana, la franca (sesa loko, 501), la pola, la itala, la portugala (9-a loko, 353 vizitoj tage) kaj la ĉina (10-a loko, 224 vizitoj tage). Interese estas, ke tio ne multe kongruas kun la ĉiujaraj novaliĝantoj al la kursoj en la angla, la hispana kaj la portugala 😮
  4. Dankon. Unu el miaj taskoj estas prezenti Esperanton al la ekstera mondo. Sekve mi serĉas favorajn nombrojn 🙂 Mi ekzemple tre ĝojas, ke Esperanto havas proks. 2 procentojn de ĉiuj lernantoj en la portugala, https://www.duolingo.com/courses/pt , 2,2% de la angla. Eble indas montri tion en grafiko (kvankam, bedaŭrinde, tio laŭ la tempo malkreskos kun la aldono de novaj lingvoj). Mi havas la impreson, ke vi dividas per la sumo de ĉiuj lingvolernantoj - eble tio iom malfavoras Esperanton, ĉar ekzemple en la rusa oni ne jam povas lerni ĝin. Cetere unu el la belaj konstatoj pri Duolingo estas, ke Esperanto havas pli da lernantoj ol la kataluna, kiu estas ofertata nur en la hispana. Kaj Esperanto havas proks. duonon de la lernantoj de la nederlanda (ofertata nur en la angla). Jen la sukcesoj de nia ofte misjuĝata lingvo 😄 Ŝajnas iel, ke la celo de tiu ĉi diskuto finiĝis, ĉu? La venontaj lingvoj estos, se ĉio iros laŭplane, la franca kaj la ĉina 🙂
  5. Do, ĉu la sumo de ĉiuj Esperanto-lernantoj en la tri lingvoj kompare kun la sumo de ĉiuj lingvolernantoj ĉe Duolingo? Aŭ ĉu de la lernantoj en la tri lingvoj sume? Bela projekto 🙂 Do ŝajne vi ĉiutage aŭtomate suĉas kaj sekurigas ĉe github en via projekto la datumojn, de Duolingo kaj de Duome, ĉu?
  6. Dankon, tre belaj grafikoj. Pri kio temas la meza grafiko, eo, inter 0,41 kaj 0,46? Kio cetere estas la fonto de la datumoj? Aktuale eble ne necesas pliaj bildoj. Laŭ mi estas klare, ke kelkaj lingvoj iam kreskas, aliaj malkreskas. Ĉu ĉe Esperanto estas io sistema aŭ io portempa, tio eble nun ne jam klaras.
  7. Mi iom rigardis miajn notojn; mi komparas la staton en la 1a de marto 2019 kun la stato nun, 16-a de okt. 2019 (sep monatoj kaj duona😞 Kreskis: Norvega por angla, 785 al 829; Pola por angla, 835 al 867 Malkreskis: Ukraina por angla, 323 al 317; Hebrea por angla, 845 al 830 (minus 1,8 %); Guaraní por hispana, 330 al 276 (minus 16 %). Aliajn lingvojn mi ne sekvis. La Esperanto-kurso por la angla malkreskis de 342 al 296 (minus 13,5 %); la kurso por la hispana malkreskis de 311 al 280 (minus 10 %); por la portugala ne kompareblas, ĉar la kurso ekzistas dum malpli ol jaro, do ĉiukaze la nombroj devas kreski. Oni povus nun komenci kontroli nombrojn por aliaj lingvoj - sed mi ne certas ĉu indas. Cetere: Oni povas supozi, ke iuj denaskuloj de la hispana kaj portugala uzis antaŭe la kurson en la angla. Krome tre certas, ke portugallingvanoj uzis la kurson en la hispana, ĉar preskaŭ ĉiu lingvointeresita portugallingvano komprenas skribitan hispanan sufiĉe bone. Do el tio malkresko de la kursoj en la portugala kaj angla estas natura. La cetero ankaŭ iom dependas de la ĝenerala informado pri Esperanto... 😐
  8. Se tiel paralele malkreskas la nombro de aktivaj lernantoj de tiuj tri Esperanto-kursoj, mi ŝatus scii, kia estas la evoluo de aliaj Duolingo-kursoj, por simile malgrandaj lingvoj - la norvega, la ukraina, eble hebrea (por la angla kiel lernolingvo), eble la kataluna, la rusa (por la hispana), la germana, la itala (por la portugala). Tiel izolite nur rilate al Esperanto oni ne povas bone prijuĝi. Krome jam plurfoje okazis, ke ial Duolingo ne liveris aktualajn nombrojn...
  9. Mi ne dubas, ke multaj homoj aliĝas ĉe la "incubator" de Duolingo. Aldone mi bonvenigas, se aktivuloj el la koncernaj landoj aparte atentigas kapablajn homojn, spertajn pri instruado, ke estus tre afable helpi en la tasko de kurso-adaptado. Havi tro da kompetentaj homoj malofte signifas problemon.
  10. Brile, ĉampanon! 😄 Do indas diskonigi tion inter franclingvanoj kaj ĉinlingvanoj, por ke homoj sciu, ke por tiuj du lingvoj ja havas sencon proponi sin. Antaŭe ja homoj lernis, ke oni povas proponi kaj proponadi sin por ajnaj lingvoj - sen reago kaj sen sukceso 😮
  11. Hm, vi celas la anglalingvan kurson, ĉu? Mi ne povas konfirmi tion el pli longa perspektivo. Estis 331 mil aktivaj lernantoj en la 17-a de aprilo kaj estis 298 mil en la 9-a de oktobro. Do minus 33 mil en proks. 24 semajnoj, eble minus 1,5 mil semajne. Ni konsciu, ke la nombroj ne ĉiam estas tute akurataj (ŝajne kelkfoje ili miskalkulas) kaj ja ankaŭ nature iom varias. Dum la suma nombro de lernantoj en ĉiuj tri lingvoj kreskas, la suno ankoraŭ brilas por ni, ĉu ne? 😄
  12. Mi en mia tabelo notis sume 1,75 milionoj en la 10-a de junio 2018. Tiam tage aldoniĝis 2 mil homoj. Do ĝis la 22-a de julio proks. +80 mil, do tiam eble 1,83 milionoj. Inter tiam kaj hodiaŭ la jara kresko estas proks. 810 mil, do supozeble ni estis en julio 2019 en la regiono de 2,64 milionoj da entutaj eklernantoj; ĝis nun eble 150 mil pli. Ni konsciu, ke tiu sumo estas _eble_ adicio de unue nuraj registriĝantoj kaj poste "aktivaj lernantoj" - kvankam mi iom dubas. Mi kutime elkalkulis la diferencojn kaj el tio la tagajn aliĝojn; inter junio 2017 kaj junio 2018 estis inter 1870 kaj 2071 tagaj aliĝoj. Kaj poste estis inter 715 mil kaj 814 mil jaraj aliĝoj, do ankaŭ proks. 2 mil aliĝoj tage. Mi supozas do, ke la ŝanĝo en julio 2018 estis nur, ke ili transiris de ĉiuj ĝistiamaj eklernantoj al la eklernantoj dum la pasintaj 12 monatoj. (Kaj la nocio "aktivaj lernantoj" celas nur, ke la homoj aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj, fino.)
  13. La aktualaj ciferoj informas, kiom da "aktivaj lernantoj" (pri tio sube) aliĝis dum la pasintaj 12 monatoj. Oni ŝanĝis en junio aŭ julio 2018. En la 10-a de junio estis ankoraŭ sume 1,749 milionoj, el tio 1,36 por la anglalingva kurso, 385 mil por la hispanlingva kaj 4400 por la portugallingvo (tiam ĵus kreita). En la 22-a de julio 2018 estis sume 715 mil, 403 mil (en), 302 mil (es), 9550 (pt). Ekde tiam la suma nombro iom post iom kreskis pro la kresko de la portugala, ĝis nun (9-a de okt.) sume 814 mil, el 298 mil (en), 281 mil (es), 235 (pt). Evidente la anglalingva kurso ial perdas ĉe la nombro de aktualaj aliĝantoj, proks. -25% en unu jaro. Mi ne scias, ĉu pro aldono de la du aliaj kursoj aŭ ĉu pro alia kaŭzo. Ne ĉiu cetere estas senfine entuziasma pri la Duolingo-metodo, do povas esti, ke nun homoj elektas aliajn kursojn; ni konsciu, ke takso iam estis, ke el la iamaj lernantoj en la anglalingva kurso nur duono denaske parolas la anglan. (Mi faris enketon pri la denaska lingvo ĉe la Facebook-grupo de Duolingo-lernantoj.) Ĝis nun oni ne bone scias, kio estas "aktivaj lernantoj". Se la departamento pri merkatiko provas havi altan nombron, ili kalkulas por tio ĉiun homon, kiu aliĝis kaj sukcese plenumis almenaŭ unu lecionon 🙂 Pli ni ne supozu.
  14. Kara Emilio, vi skribis (post korekto): En tute 814 mil lernantoj aktive lernas Esperanton nun per Duolingo. En tiu sumo ne estas lernantoj, kiuj iam eklernis, sed forlasis la kurson. Se mi bone memoras, la publikigitaj nombroj estas tiuj homoj, kiuj dum la pasintaj 12 monatoj aliĝis al certa kurso. Tio bone kongruas kun la antaŭaj statistikoj, kiujn mi faris. Fakte do mankas ĉiuj lernantoj, kiuj eklernis antaŭ pli ol jaro, sed enestas ĉiuj, kiuj komencis poste. Oni en la sumoj enkalkulas tiujn, kiuj iam forlasas kurson, post leciono unu, du ktp. Aliflanke kelkaj el tiuj foriras por plulerni en alia kurso, en la praktiko ktp. Mi tre ĝojus havi statistikon pri tio, kiun nivelon lernantoj mezume atingas ĉe Duolingo aŭ kiu procentaĵo finas la tutan kurson. Ni komparu: En la angla kursaro Esperanto havas proks. 1 % de la plej multe lernata lingvo, la hispana (aŭ 0,3 % de ĉiuj lernantoj). En la hispana estas proks. 1 % de la angla (aŭ 0,7 % de ĉiuj). En la portugala estas proks. 2,3 % de la angla (aŭ 1,4 % de ĉiuj). Aliflanke sur https://duome.eu/ videblas pli bona procentaĵo por Esperanto: Ĉe la "Golden Owls", la oraj gufoj, la angla havas 20 096 homojn, Esperanto 948, do proks. 4,7 % de la angla; bele favora rilato inter Esperanto kaj la angla, 1:21 :-) (Oran gufon oni ricevas per finado de la kompleta ekzercaro, "arbo". "You earn a golden owl by finishing the tree (completing the course).") Ŝajnas do, ke ĉe la Esperanto-lernantoj la procentaĵo de ĝisfine sukcesaj lernantoj estas proks. du- ĝis kvarfoje pli granda ol ĉe ekzemple la angla kaj verŝajne ankaŭ aliaj lingvoj (eblus elkalkuli, sed kostus tempon...). Vi demandas, kiu estos la venonta lingvo ĉe Duolingo. Mi ne jam vidis respondon. Laŭ la listo sur https://forumo.uea.org/diskutado/temo/71-venonta-lingvo-de-la-esperanto-kurso-en-duolingo/ kandidatoj estas hinda, ĝis nun nur 1 lingvo, la angla, 17 milionoj da lernantoj https://www.duolingo.com/courses/hi rusa, 4 lingvoj, 7,7 milionoj franca, 5 lingvoj, 7 milionoj araba, 4 lingvoj, 5,6 milionoj ĉina, 6 lingvoj, 4,2 milionoj germana, 3 lingvoj, 4,2 milionoj ktp. Eble indas konsideri, kiu lernata lingvo estas la plej malforta ĉe tiuj instrulingvoj. Mi eliras de tio, ke Duolingo volas, ke nova kurso, kiu kostas laboron ankaŭ de ili mem, havu poste konsiderindan lernantaron; do mi demandas min, kiom multe aliaj lingvoj estas lernataj. rusa: hispana, 549 mil lernantoj franca: portugala, 275 mil lernantoj araba: sveda, 150 mil lernantoj ĉina: itala, proks. 47 mil lernantoj (se vi rigardas tie: la signo 万 signifas dek mil) germana: franca, 749 mil lernantoj Ni povas supozi, ke la lernantaro de Esperanto estos nur ono de tiuj nombroj. Kaj ja indas labori unue por kurso, kiu havos denove kelkajn dek mil, eble eĉ cent mil lernantojn... (Statistika atentigo: Se unu el tiuj kursoj estas enmetita antaŭ malpli ol jaro, la nombroj ankoraŭ kreskos nature.) Krome verŝajne indus havi senton pri la disvastigiteco de Esperanto en diversaj landoj. Tion oni povas iomete juĝi laŭ la individua membraro ĉe UEA. Publike mi facile trovas nur la liston el 2010 ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA Rusio: 88 individuaj UEA-membroj Francio: 547 Franclingvaj landoj (parto de Kanado...): ? (kalkulenda) Arabaj landoj: ? (necesus adicii multe) Ĉinio: 115 Germanio: 506 (indus iom aldoni pri Aŭstrio, Svisio, eble Belgio) Sekve de tiu rigardo al la membronombroj mi supozas, ke unue indas elekti kurson en la franca aŭ en la germana. Eble pro la aliaj franclingvaj landoj ĝuste la francan. Sed kompreneble dependos de Duolingo mem. Ĉu iu lastatempe kontaktis ilin por demandi pri aldona Esperanto-kurso? Kion vi opinias, karaj?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.