Salti al enhavo

trio

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    14
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

2 Neŭtrala

1 sekvanto

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Mi volas havi lokon kie oni povus peti por plibonigojn de la foruma sistemo. Ekzemple, mi rimarkas ke kiam mi kreas noticon (afiŝon), je la subo estas ŝaltilo "Sciigu min pri respondoj". Kutime plaĉus al mi informiĝi ke estas respondo al io kiun mi verkas. Sed, se mi ne memoras ŝalti tiun eblecon kiam mi kreas la noticon, ĝi ne plu estas havebla. Simile, se mi eniras la mezon de diskuto, eble estas certa subfadeno kiun mi dezirus rigardadi. Kiel mi povas "sekvi" specifan fadenon aŭ noticon? Plaĉus al mi se ni havus tiun eblecon. Eble tiu ebleco jam ekzistas kaj mi simple ne konas kiel fari. Bonvole informigu min. Se ne, mi petas ke programisto kreu, aŭ administranto permesu. Dankon.
  2. trio

    Pri vivo

    En kanteto, The Beatles verkis: "And, in the end, the love you take, is equal to the love you make." Ne bele, sed traduko estas: "Kaj, en la fino, la amo kiun vi akiras, egalas la amon vi kreas." Mi kredas tiun. Mi kredas ke tiuj kiuj kreas mizerojn estas mizeraj mem, ekzemple, tiranoj. Mi opinias ke ili vere estas mizeraj, malfeliĉaj homoj, malgraŭ ili kreas amasan mizeron por aliaj. Notu bone ke ili kreas pli da malamo ol ili sentas. Sed la magra kvanto da amo kiujn ili kreas egalas la magran amon kiun si akiras. Nur, espereble, pripensinda.
  3. @Stella - Tiu estas bonega analizo de la temo. Sed mi opinias iom malsimile, kaj do opinias ke la necesa kvanto ne estus tiom granda. Mi havas amikon kiu estras grupon de trikantojn. Eble vi uzis la saman ekzemplon? Ili ne bezonas tagan novaĵon. Eble iuj tage dirus "saluton, vidu kion mi faris". Tiu estas speco de novaĵo, sed malformala. Tia grupo ne bezonas pli ol manpleno da membroj. Mi, kiel vi, deziras diskuti kio estu la plej bona vorto por teĥnologiaj aferoj. Sed, se neniu havas ekzemplon, mi ne dezirus aŭdi pri la vetero enlande, aŭ vidi katajn filmetojn. Do, vere, laŭ mia opinio, du manplenoj sufiĉus por tia forumo. Por novaĵejo, estus bona se almenaŭ unu el ĉiuj lingvo(grupoj) aŭ mondopartoj raportu tage. Do, mi diru 25, sed prefere estu multaj vidpunktoj, do mi diru 75 aŭ 100. Tie oni povus havi mil aŭ multaj miloj da "nur" legantoj, kaj la proporcio restus bona. Kaj do, por komencigi la aferon... mi opinias ke ni bezonus iom, sed mil ne estus bezonata minimumo. Denove, tiu estas nur mia opinio. Kaj fine, kial? Ĉar triki, teĥnologio, kaj novaĵo estas interesaj. Se ni havus kernon de tiaj aktivuloj, mi opinias ke la forumoj kreskus sen multe da laboro. Dankon denove por bonaj instigaj konversacioj.
  4. Interesaj. Ĉu vi povus citi la lokojn por tiuj YouTube-an filmeton kaj al kiu grupo vi referas? Dankon.
  5. @Dennis, dankon pro tiu analizo. Mi opinias ke kalkultabulo helpus vidigi la aferon. @Filarete, mi tute konsentas ke oni devas enkalkuli la pres- kaj sendo- kostojn por vere kompreni. Alternativo estus ne presi entute, sed sendi elektronike. La mondo jam ŝanĝiĝis, kaj preskaŭ ĉie en la mondo oni havas poŝtelefonon kun ebleco atingi la reton. (Oni diras ke 90% de la mondanoj havas, krom la plej, treege malriĉaj. - Bonvole eduku min se mi eraras.) Mi ne volas havi la paperan version. entute, krom kiam mi deziras varbi, mane. Do, presu 1 aŭ 2 foje jare, la aliaj estu elektronikaj. Almenaŭ ne sendu 2 kopiojn al mia adreso (ĉar mia kunulo ankaŭ abonas). Sed vera alternativo estus forgesi pri la papera versio entute (krom eble 1 aŭ 2 foje jare por varbi), kaj ŝanĝu la redaktadon de gazeto al inform-servo kun mem-kreitaj aŭ eĉ tradukitaj novaĵoj de la tuta mondo, kiam ajn novaĵo okazas. Mi volonte legus mallongan noticon pri nova afero, kiu ligus al profunda artikolo pri situacio en la mondo. Dankon pro la komenco de diskuto pri veraj alternativoj.
  6. Estas multe en via mesaĝo respondinda, sed mi volas fokusigi ĉe la fina alineo. Mi ofte aŭdas "Esperantistoj estas X kaj do ni malsukcesos." Sed, mi konsentas kun vi, kaj forte reskribas "Tio ne nur estas la stato de la Esperantista movado, sed de la tuta idealisma mondo." Mi laboras kun Amnestio Internacia, kaj samas. Samas kun aliaj por-homaj-rajtoj grupoj. La deflankigado de Facebook, Twitter, reklamoj ĝenerale, ktp. forrabas nin de nia tempo. Ili estas bonaj iloj por specifaj taskoj, sed oni estas tro facile perdita en flankaj aferoj. - Bedaŭrinde mi ne havas solvon por la perdo de tempo de la mezklasanaro de la mondo... krom revolucio. 🙂 Sed kia speco de revolucio? Kaj kiel efektivigi?... ĉu alia subforumo? 🙂
  7. Mi kaj kunparolantoj ofte plendas pri la vorto "dividi" por la angla "to share". Do, mi multe dankas vin por la vorto partodoni. Kaj mi ankaŭ subtenas la ideon diskuti tiun kaj laliajn vortojn. Sed ĉu ĉe forumo.uea.org estas la plej bona loko mi ne estas certa. Tamen, se vi komencigus diskuton ie, bonvole informigi min. Dankon!
  8. Mi ankaŭ ne antaŭvidis tiun. Mi opinias ke la forumo nun estas en la mezo de la problemo de "koko aŭ ovo". Estas nur malmulte de ni kiuj provas la sistemon nun, do daŭrus longa tempo por gajni la bezonatajn poentojn. Sed, iagrade Emilio fidas nin (mi estas mastrumanto de multege da yahoo/google-aj grupoj, kaj vi ankaŭ estas spertulo). Do, ni estas semoj por la baldaŭa (ĉu?) inundo da membroj, ...post la UK, mi supozas.
  9. Ne tre gravaj aferoj, sed por via informo, estas ĉi tiuj teknikaĵoj: 1: Kiam mi komencis ĉi tiun mesaĝon, mi volis citi la tuton por unue respondi al Stella, tiam al Emilio. Sed nur la citaĵo de Emilio estis enmetita. Mi preferus ke la tuto estu citata. - Mi scias ke multe da forumanoj ofte tro citas, do tiu povus esti problemo. Mi estas spertulo, do scias kiel fari "mane". 2: Rilate, se mi volas respondi al via unua alineo, poste alia alineo, miaj respondoj estas perditaj ŝajnante citoj de vi. Bonvole notu ke tiel funkcias.
  10. E. CID: > Mi ĵus altrangigis kelkajn konatajn membrojn al membro+ kaj vi kaj Stella al "mastrumanto" por ke vi povu pli bone esplori la forumon. Dankon! > Estas ligilo Kontakti nin en la malsupro de ĉiu paĝo. Ve! Stulte, mi ne vidis tiun "tro evidentan" ligilon. Mi petas vian pardonon.
  11. Saluton denove, Mi uzis ĉi tiun forumon dum eble 2 tagoj, kaj jam finis kun miaj eblecoj. Evidente mi devas akiri poentojn, por montri respondecon, por krei novajn temojn. Kaj do tiu lasas min kun nur ĉi tie por mencii aferojn: - Ne estas kontakt-metodo. - Tiu signifas ke mi ne vidas ian metodon por peti helpon aŭ por mencii ĉi tiaj aferoj. Mi rekomendas ke estu ret-adreso por kontakti ian administranton. - Jes ja, mi konas E. CID, se por aliaj kiuj ne havas tiun informon, estus bona se estus adreso kiel help@forumo.uea.org . - Mi ne havas sufiĉe da poentoj por krei novan temon en forumoj krom Ĝemelaj Urboj. Kial tiu forumo, mi ne scias. Sed mi opinias ke estus bona por almenaŭ "Mi vidas la anglan", ke iu "membro" rajtus krei temon pri tiuj aferoj. - Mi volas raporti ke mi ricevis retpoŝton kun la subjekto "Via registriĝo sukcesis!" Ene de tiu estas esperanta mesaĝeto kiu finas angle "Bonvenon ... Vi povas nun ensaluti ... You can now sign in with the password you chose when signing up." Ne granda afero, sed jen. Mi esperas ke tiu helpas.
  12. Mi konsentas kun vi, Stella, ke ia ŝanĝo daŭros longe. Pri iloj por efike atingi celon, tiu verŝajne gravas al la estraro. Por mi, kiel simpla membro, la forumo, por diskuti inter membroj, kaj inter membroj kun estraranoj kaj laboristoj de UEA sufiĉus. Laŭ mi, la malsukceso de la yahoo/google-ajn grupojn ĉefrolis 1: la manko da interago de la estraro kun la membroj, kaj 2: la timemo de la membroj diskuti. La timemo havis 2 kaŭzojn, 1: la teknika nivelo de la membroj ne estas tre alta (tiu estas ĝenerala problemo en la mondo, ne specife esperanta problemo), kaj 2: iuj malĝentiluloj kaptis ĉiujn diskutojn kun plendegoj, kritikegoj, kaj ĝenerale apartigaj komentoj. La diskutoj ne estis komunumigaj, sed bataloj. - Mi estas certa ke la kriterio por la nova forumo por ebleco mal/subteni komentojn estis instigita de tiu problemo. Preskribo: La estraro devas respondi al demandoj de ĝeneralaj membroj. Kaj la generalaj membroj devas esti pli aktivaj en la diskutoj, kiu inkluzivus defendo de vereco, kaj kontraŭ provoj dividi ni ĉiujn. - Tiu estas mia opinio. Ni vidos.
  13. Jaŭ! Bonega rezulto! Ĉi tie ni akiris iomete da aliĝoj pere de Duolingo. Sed 27 pro afiŝoj estas mirinda! Ni estus bonŝanca se ni havus 10 entute samtempe. Gratulojn!
  14. Dankon Dennis pro la ideoj. Kial ni fizike kunvenas? - Ĉiuj kiuj jam spertis Universalan Kongreson, konas la altan valoron esti fizike inter granda samideanaro, kun la ebleco vere brakumi unu la alian. Sed eble UEA povus faciligi kunvenetaron kiu povus okazi en multaj mondopartoj pli ofte, pli loke, pli malaltkoste. Ne malplaĉus al mi se kunvenegoj okazu nur po 3 aŭ eĉ 7 jaroj. Mi ne kontraŭas grandajn imponajn aferojn. Kiel "riĉa", "blankulo" el "Silicia Valo", mi kapablas elspezi tempon kaj monon por partopreni. Sed evidentiĝas ke ni (UEA) ne plu kapablas esti peranto de luksaj aferoj jare. Mi ĝuos vidi la alternativan analizon kiun vi kreos.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.