Salti al enhavo

Miksita Beno

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

0 Neŭtrala

Pri Miksita Beno

  1. Ĝi ne estas la plej bona lernilo, sed certe la fakto ke ĝi estas senpaga kaj uzebla ie ajn faras ĝin bona. Kaj ĝi estas la plej populara kursaro kun multege da uzantoj (t.e. 300+ milionoj). Estus pli bone, se: La rakontoj estus legeblaj en Esperanto (nun ili estas legeblaj en la hispana, la franca, la germana, la portugala, kaj mi kredas ke lastatempe ili iĝis legeblaj en la angla, por parolantoj de la hispana). Mi mem kreadas alian retejon, kie oni povos legi la rakontojn, sed ĝi ne estas preta: https://stories.transmog.com.au/eo/stories/list/eo Estus ia rimedo (krom la forumo) en Duolingo por komunikiĝi kun la lernantoj/uzantoj. Tiel oni povus vidi kaj uzi la realan lingvon (anstataŭ nur la ekzercojn). Estus Esperantaj kursoj por parolantoj de aliaj lingvoj (ne nur la angla, la hispana, kaj la portugala). Laŭ la informoj prezentitaj en la konferenco Duocon en Londono (antaŭ kelkaj semajnoj), krom landoj en kiuj la ĉefa lingvo jam havas kurson, la lando kun la plej granda kvanto de uzantoj estas Germanujo, kaj la plej populara kurso estas la angla, por parolantoj de la rusa. Do mi supozas ke Esperanto-kursoj por parolantoj de la germana kaj la rusa devus esti la sekvontaj. Ankaŭ gravus kurso por parolantoj de la ĉina, ĉar oni diris en Duocon ke tiu lando estas grava celo por Duolingo nun. Post tiuj, gravas la franca, la itala, la turka, ktp. La statistiko pri la kursoj/landoj/lingvoj estas tie: https://forum.duolingo.com/comment/34237577 (rigardu en la unua komento "Top countries that use Duolingo" kaj "Top courses based on active users").
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.