Salti al enhavo

Michael Boris Mandirola

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    5
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri Michael Boris Mandirola

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Post kelkaj horoj okazos strategia kunsido, sed mi ankoraŭ ne havas ideon pri kio okazos tiam. Mi legis plurajn interesajn pripensojn en la forumo, sed mi ne trovis iun proponon pri kiel ni konstruu nian strategion. Mi pensas ke vasta konsultado estas ege grava kaj necesa, sed ni ne bezonas simple kolekti ideojn por kunmeti ilin aĉetolistece. Ni bezonas strukturon. Mi proponas ĉi tie iun eblan procedon: 1) Fiksi vizion, mision, valorojn. Pri vizio kaj misio, ni jam havas tiujn de la pasinta strategia laborplano; ĉu ili daŭre respegulas nin? 2) Fari FLOM-analizon (Fortoj-Lamaĵoj-Oportunoj-Minacoj) pri UEA. 3) Surbaze de la FLOM-analizo, difini la fokuskampojn kaj la strategiajn prioritatojn. Poste en alia "realigplano". 4) Por ĉiu prioritato, difini la atingindajn SMART-celojn (SMART = Specifa, Mezurebla, Ambicia, Realigebla, Templimigita). 5) Por ĉiu celo difini indikilojn, sukcesfaktorojn, respondeculojn kaj buĝeton. Por ĉiu paŝo (krom la 5-a kiun mi lasus al respondeca estrarano plus aktivuloj en al specifa kampo), mi kredas ke indus vastan konsultadon tra la forumo, niaj retlistoj, sociaj retejoj, specifaj kunsidoj, formularoj, por atingi plej da niaj membroj kaj esperinde eĉ ricevi rimarkojn de landaj kaj fakaj asocioj, komisionoj kaj aliaj agantoj, Tia konsultado certe prenos tempon (multaj paŝoj kaskadindas), sed mi opinias ke ĝi ĝuste estus pli utila kiam ĝi okazas strukturite kaj ke oni pli ligiĝus al la plano se ĝi estus rezulto de ofta konsultado en kiu oni mem partoprenas. Evidente, tio estas simple unu propono pri kiel antaŭeniri, mi ĝojus vidi alternativojn sed mi ŝatus ke komence estu decido pri kiel antaŭeniri kaj konstrui la novan strategion de UEA.
  2. Saluton, mi forte opinias pri la neceso de strategia plano kaj realigplano kiel du apartaj dokumentoj. En Forumo Junulara Eŭropa, iam ni eĉ havis 3 malsamajn dokumentojn: - Strategiaj prioritatoj (6-jaraj) - Laborplano (2-jara, do samkiel la mandato de la Estraro) - Realigplano (1-jara, kaj farita de la Estraro mem) Mi pensas ke indus havi pli ĝeneraln dokumenton kun: - Misio - Vizio - Valoroj - Fokuskampoj - Strategiaj prioritatoj Tio estu sinteza dokumento kiu alvenu al plejeble multe de niaj membroj. Poste eblus havi pli detalajn (kaj mallongperspektivajn) realigplanojn kie por ĉiu strategiaj prioritato, ni havu SMART-celojn kaj por ĉiu celo en skemeca formo ni povus difini indikilojn, sukcesfaktorojn, respondeculon kaj buĝeton. Tio estu je interna uzo de la Estraro, de la Oficejo kaj eventuale de la Komitato kaj de komisionoj laŭ ties specifa agadkampo.
  3. Kara Trezoro, mi pensas ke la ideo baze estas tre bona. Por homoj kiuj volas lasi heredaĵon al UEA, ĝi nur estas avantaĝo kaj same estas por UEA ĉar tio povas ŝpari malfacilan burokratiumadon poste. Rilate la lokon de la domo, mi pensas ke preskaŭ ĉie, ĝi povus utili ĉu kiel Oficejo aŭ Esperanto-Centro ĉu kiel sidejo por loka aŭ nacia organizo ĉu kiel enspezfonto je la vendo. Mi pensas ke apenaŭ eblas ke la koncerna burokratio kostu pli ol la vendenspezo (kvankam eble mi tro optimismas). Kompreneble atentindas ankaŭ la reputacio de UEA; tial tiajn proponojn oni devas kapabli fari tre zorge, atente je la diversaj kulturaj nuancoj kaj je la personaj trajtoj ĉar morto estas tre delikata temo. Amike MB
  4. Saluton! Miamemore @Dennis Keefe proponis sin por ĉi tiu tasko. Eble li povus indiki kiel ni povus plejfacile subteni lin en tia laboro. Amike MB
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.