Salti al enhavo

Roland Schnell

Membroj
  • Enhaveroj

    34
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

2 Neŭtrala

Pri Roland Schnell

  • Naskiĝtago 12/03/1953

Lastatempaj vizitantoj al profilo

318 profilvidoj
  1. En la reteo de UEA ne estas trovebla elektronika katalogo de Biblioteko Hodler. Kial kotizi por fantomo, kiu nur ekzistas (eble) sur fotoj el la CO? Eble unufoje jare oni legas pri sciencisto, kiu esploris en la biblioteko. La merkatiko de la biblioteko estas plorinda.
  2. Se UEA posedas domon, kial vendi? R'damo iĝos alloga urbo pro multaj ekologiaj (lumturaj) projektoj kaj perdas la etoson de tristas industria sovaĝejo. So oni ne bezonas la tutan domon, la plej bona metodo por utiligi estus oferti kiel "Coworking Space" kiel diras la germanoj. Homoj, kiuj serĉas portempan laborlokon povas uzi la instalaĵon. La avandtaĝo estas, ke ankaŭ Esperantistoj povas por semajnfino aŭ partatempe uzi la instalajyojn. Estas multe pli fleksebla ol la kutimaj solvoj de fiksaj laborlokoj, kiuj signifas fiksajn investojn. La klientoj kutime estas internacie aktivaj entrepenoj, grandaj,malgrandaj aŭ unuopuloj. Ili povas tiel eĉ konatiĝi al Esperanto. Oni bezonas skribotablojn, bonan retaliron, WiFi, printilon kaj laŭdendan kafon. Kaj agrablan angulon por kunsidi kaj ripozi (germane: chilling). La translokiĝo de Londono al R'damo estis historia eraro sub dubindaj kondiĉoj, persisti en R'damo dum la tuta tempo (grava havenurbo) estis pli eraro. Sed estus la plej granda eraro nun fuĝi, kiam la situacio iĝos alloga. Oni povas lasi la oficialan sidejon en unu ĉambro. Devas esti administranto de la Coworking Space, kiu estas rapide atingebla en kazo de problemoj. La resto de UEA povas translokiĝis al malmultekosta lando kun malaltaj salaĵro, sed indus zorgi pri la pensiono de la laboristoj. Mi povas imagi, ke la ideo ne plaĉas al veterananaj Esperantistoj, kiuj perdis la kapablon ĝustatempe partopreni en modernaj evoluoj. Kutime ili postkuras kun distanco de 20 Jaroj kaj ege fieras.
  3. Amuze. La organizo, kiu eligis min kiel prezidanto, sen informi min intertempe, invitas la publikon. Ni nur povus kontribui per kontribui pri la temo "Kiel ili ekskludis min kiel ateisto" aŭ simile. Ni ne plu plendas, ĉar estas kutima agado de la maljuna generacio, kiu "kontrolas" la agadon de UEA. Sistema ekskludo, de tiuj, kiu ne 100-pocente harmonias kun la gvidantaro, anstataŭ gajni kunlaborantojn.
  4. Mi ne komprenas la respondon. Se oni parolas pri oficejo, ne temas pri reprezentejo kun granda skribotablo por iu ĉefa reprezentanto, sed pri laborejo. Estas malfacile prognozi la laborojn sen scii la "vizion" de la entrepreno UEA. Ekzemple libroservo (papera) aŭ arkivo povas facile esti ie en trankvila vilaĝo, kie la kostoj por ĉambroj estas multe pli malaltaj ol en la multekosta metropolo R'damo. Por simbola reprezentado en metropolo sufiĉas leterkesto apud la muro de domo de iu fidinda samideano. Mi neniam vidis, ke altrangaj gastoj vizitis la CO en R'damo. Oni povas renkontiĝi en ilia oficejo aŭ du, trifoje en la jaro lui salonon en hotelo por eta konferenco. Tion eĉ mondfamaj kompanioj faras senhonte. Antaŭ la decido pri konkretaj lokoj necesas decido pri la organiza strukturo - sen antaŭjuĝoj kaj sen glua je la pasinteco. Mi timas, ke nek la komitatanoj, nek la estraro pretas fari tion. Tial oni nun supozeble ĵetas la nomojn de eblaj "oficejojn" en la diskuton....
  5. LKK ne ekzistas. Estas nur unu Esperantisto en Frankfurt (Oder). Tial oni decidis ne havi LKK kaj GEA organizis la programon. Ne necesas denove alparoli ilin, ĉar ili ignoris ĉiujn proponojn. Mi tradukis tekston de Theodor Fontane, konata verkisto en Germanio, kiu loĝis en Berlin. Bone, temas pri vojaĝo sur vaporŝipo sur la rivero, kiu intertempe estas la limo. De Frankfurt al Schwerin. https://esperanto.berlin/fontane-ffo/ Sed Fontane ankaŭ multe ŝatas trajnojn kaj vojaĝis al Frankfurt kompreneble per la nova trajnolinion, kiun la plej multaj kongresanoj de okcidente uzus. Krome situacioj en Frankfurt ludas rolon en siaj romanoj. Sed la organizantoj de la kongreso ne konsciis pri la graveco de loka literaturo. Simile pri la fakto, ke en Germanio kaj Pollando estas diversaj elektraj sistemoj pro trajno. La lokomotivoj de la trajnoj inter Berlino kaj Varsovio estas dusistemaj kaj povas pasi la limon sen interrompo. Mi parolis pri "Esperanto sur reloj" kaj proponis prezenti tion. Sed la fervojistoj decidis viziti la malnovan instalaĵon, kie oni interŝanĝas la lokomotivojn. Intertempe eĉ la noktaj trajnoj de Vieno pasas Frankfurt kaj uzas la samajn lokomotivojn. Sed Esperantistoj ŝatas vivi en la pasintenco kaj ignoras la estontajn sistemojn. Mi estas kaj spertulo pri fervojo kaj la regiono. Sed neniu demandis min pri konsiloj. Tial mi ne multe ŝatis partopreni la kongreson 2020, kiu aspektis same enuiga, kiel la kongresoj de la antaŭaj jaroj.
  6. Estas certa progreso, ke okazis koncertoj. Sed UK kaj IJK estas unufoje en iu granda urbo, kie kutime la eventoj ne postlasas impreson. Gravas la regionaj kongresoj kaj seminaroj, kiel NoRo au JES en Eŭropo. Ĉiam ligita kun informo de la gazetaro, radio kaj televido. Por malgrandaj stacio tiu ĉi evento estas multe pli interesa ol por iu nacia aŭ privata stacio. Mi scias, ke la organizantoj kutime ne havas tempon por informoj al la komunikiloj, ĉar ili estas superŝutiteaj de organizaj problemoj. La rolo de kontaktpersono por la amaskomunikiloj ankoraŭ ne ekzistas en la kapo de Esperantistoj. En regiona kunveno oni povas ankaŭ inviti lokaj kantistojn, korusojn kaj muzikistoj, ĉu por sperti nekonatan lingvon, ĉu por kunkanti.
  7. Telemo skribis Jes, mi timis, ke ankaŭ ĉi tiu kongreso denove iĝos "nacia aferoj", kiel ĉiuj kongresoj antaŭe. Mi aĉeptus la ideon de publika prezento, sed temas pri "kelta" muziko, kiu inkludas skotlandon kaj bretonion. Ni konas la kverelojn pri Whisky kaj Whiskey, dufoje aŭ trifoje distilita. Ni Esperantistoj devus esti super ĉi tiuj naciaj ĵaluzetoj kaj vivi veran internaciismon, por ne diri sennaciismon. Sed eĉ la kongresoj de SAT iĝi pli kaj pli naciemaj...... De jaroj mi vane proponas dum kongresoj aŭ renkontiĝoj publike kanti aŭ muziki en la centro de la koncerna urbo. Sed Esperantistoj kutime preferas resti en sia konko.
  8. Charlotte demandis Mi lernis, sed tion mi sciis antaŭe, ke la investo da tempo ne indas. Estas unuopulo aŭ malgranda grupo, kiu produktis grandajn planoj, kiujn devus realigi aliaj. Sed ĉi tiuaj aliaj aŭ ne ekzistas, aŭ ne scias pri la planoj aŭ havas siajn proprajn ideojn. Foje la planoj estas nur por la ekstero, ĉu UEA, ĉu naciaj organizoj, al kiuj oni deziras ŝajnigi imponan aktivecon. La realice estas kutime pli banala. Mi spertas kiel estrarano de la regiona organizo, ke niaj membroj eĉ ne vere deziras havi kontakojn kun la ekstera mondo. Jes, ili krias, ke la aliaj, nome la gazetaro, devus respekti kaj rekoni Esperanton. Sed en la praktiko hezitas kaj timas fari ion. Ili preferas sidi en sia konko kaj paroli pri la gloraj temoj. La kapablon, kiun mi en profesia kaj scienca vivo aplikas kiel "Networking" ili ne havas kaj ne deziras praktiki.
  9. La eldiroj iomete mirigas min: Kiel estrarano de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (veterano) mi konstante provas kontakti la pli junanj Esperantistojn en la regiono. Mi ankaŭ ofertis kunlaboron al tejo (ekzemple al univesitata agado, ĉar en nia regiono estas cento da universitatoj kaj centmiloj da studentoj). Sed mi nur spertis reziston, malintereson, ignoron eĉ insultojn. Mi ne volas malkaŝi la nomojn kaj la respondojn. Mi havis la impreson, ke la tejo-aktivuloj deziras faris sian propran aferon sen kontakto al la maljuna parto de la movado. Ili mem ne scias pri junuloj en la regiono kaj eĉ konsilis al mi serĉi ilin. Tio ne estas mia vizio pri kunlaboro. Mi povas kompreni, ke junuloj havas negativajn spertojn kun la maljunaj organizoj. Mi mem havis ĉi tiujn spertojn, kiam mi ekaktivis kiel studento en la 1970aj jaroj. Sed mi aktive serĉis kontaktojn kaj kunlaboron. Ekzemple en la fino de la 1970aj jaroj ni havis belajn seminapligariojn kun la naturamikoj en naturamika domo. Sed estas unika afero en la ĉirkaŭajo de Frankfurt. La naturamikoj ne kapablis rilati al junuloj, pliaĝiĝis kaj finfine dissolvis la renoman asocion pro manko da laborfortoj. Hodiaŭ la nacia kaj nacilingva organizo de Naturamikoj povus esti forta partnero pri similaj celoj. Sed oni cedis la terenon al la "Civito" kun sia dubinda strategio kaj malklaraj ambicioj.
  10. Ĉu iu povas klarigi, kiel funkcias la diversaj sistermoj. Kostoj, riskoj, necesaj antaŭkondiĉoj. Mi scias, ke en Afriko furoras la sistemo M-pesa, bedaŭrinde en Eŭropo nur atingebla de Rumanio kaj Albanio. Sed eĉ la Esperantisojn ne scias kaj petas uzi Western Experss aŭ Money Gram, kiu estas multekosta kompare al bankokj en Eŭropo. Unu afrika alirpunkto povus didoni la monon per M-pesa. Sufiĉus de tempo al tempo konpari enspezojn kaj elspezojn, kaj nur en kazo de granda deficito sur unu aü alia flanko necesas sendi monon. Krome estas le ebleco de "Barterning" (pago per varoj).
  11. Mi bone povus vivi kun VIZIO kaj MISIO, precepe ĉar esperantistoj devas alkutimiĝi al la nuntempaj metodoj de grandaj entreprenoj kaj organizoj, anstataŭ etene resti en sia propra kaĉo (tradicio), kiu estas el la mezo de la 20a jarcento, se ne pli frue. La malefikaj decidaj kaj adminstraj strukturoj (komitato, estraro) estas alia problemo. Eble la solvo de "Esperanto Ltd." ne estis la plej malbona ideo, sed kaŭzis proteston. Kvankam mi persone preferus "esperanto.coop", retadreso kiun komitatano Weidmann (CH), blokis antaŭ kelkaj jaroj, sed nenion faris. Kelkaj francaj Eo-strukturoj estas surpapere "Kooperativo" - tute ne temas pri komunismo aŭ socialismo, kiel multaj timas. Eĉ en Germanio Bankoj kaj Agrikulturistoj estas "Genossenschaft" kaj la ideo iĝas pli kaj pli populara, eĉ ĉe "Startups" kun sociaj kaj ecologia respondeco.
  12. La „Eŭropa Jaro de Fervojoj” 2021 estus grava temo, kaj la fervoja metropolo Berllino volonte partoprenos. Sed antaŭ la plantita kongreso TRAKO 2020 en Frankfurt (Odro) - 1 h fervoje de Berlino - mi spertis nenion pretecon de la fervojistoj al kunlaboro. Ili planis tute sendepende progamerojn, eĉ en Berlino (eta trajno en FEZ Wuhlheide), kvankam estas multe pli interesaj temoj. Sed oni obstine ignoris la lokan sperton.
  13. La spertoj pri ĝemelurboj estas tristaj. Nek la aliaj urboj nek la lokaj samideanoj komprenas la gravcecon. Ekzemple Berlino havas oficialajn ĝemelurbajn rilatojn al preskaŭ ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo. El la plej multaj neniam estis reago al propono de la Esperanto grupo. Escepto estas Parizo, kies post multjara pikado fine 2019 venis pozitiva reago. Sed pro Corona la lasta Zamenhof-Festo ne povis okazi. Nia koncerna gazetara informo estis vana! Kutime la lokaj Aktivulojn ne komprenas, ke ĝemelurbj aktivecoj estas utilaj por la propagando pri la avantĝoj de Esperanto. La nacilingva ĝemelurba aktiveco ofte reduktiĝas la tiuj urboj, kiuj parolas la anglan. Esperantistoj, kiuj havas kontaktojn al ĉiuj urboj estas menciinda escepot. Mi konas la efikon de Darmstadt, kie la Esperantistoj havas de multaj jaroj kontaktojn al Alkmaar (NL) kaj Troyes (FR). Intertempe eĉ la urbestro laŭdas ilin. Mi tute no komprenas la malestimon de kontaktoj en Bruselo, Varsovio, Istanbulo, ktp. El la lasta urbo dum kelkaj projoj venis nur la respondo, ke oni havas aliajn taskojn. Kaj ne komprenis, kiel oni povas utiligi la kontaktojn en la propagado.
  14. Kara Leandro. Ekde mia ekintereso pri Eo mi aŭdis pri oratora konkurso, ĉar estis iu hobio de la tiama prezidanto Lapenna. Sed mi neniam partoprenis. Eble ekzistas surbendigoj pri la maniero, kiel okzasis kaj -as. Eble vi jam metis al YouTube?
  15. Rilate "Esperanto-Laden" en Berlin oni tute ne pensis, ke iu enspezo per servoj povas kovri la kostojn. Ĉefe estas oficejo, kiu same efike povas esti en iu vilaĝo. Sed la Esperantistoj antaŭ kelkaj jaroj kredis, ke oni devus havi representejon en la ĉefurbo. Sed kial? Neniu politikisto aŭ reprezentanto de la registaro aŭ de grava organizo intencis viziti la oficejon ĝis nun. Mi provis klarigi, ke en Germanio "edukado" ne estas centra afero, sed sur la nivelo de federaciaj landoj. Sed oni deziris "ludi" imponan organizon. Post la konflikto en "Esperanto-Domo" la estraro devis rapide trovi solvon kaj hazarde estis la oferto de ĉi tiu vendejo. Ne estis iu strategia pripenso. Eterne estas inter Esperantistoj la revo pri "librovendejo" sur komerca bazo. Sed la vendo de Esperanto-libroj kaj -aĵoj estas tiom malgranda, ke ĝi neniam kovras la kostojn. Oni povas pripensi ligi la Esperanto-parton (eböe 10%) kun naci- aŭ fremdlingva librovendejo (bv. kompari la modelon de Bagdas 1911). Sed ni spertas formorton de la malgrandaj librovendejoj. Certe efiko de Amazon kaj alaj retaj vendejoj. Kutime ili nur travivas, se ili havas kafejon aŭ organizas legadon aŭ koncerton. Ĉiukaze oni devas pensi kiel entreprenisto, ne kiel romantika samideano. En Berlino ni havas la institucion de "Spätkauf". Estas malgranda vendejo por lastmomentaj nutraĵoj kaj grandparte alkoholo (multaj diversaj bieroj). Eĉ ili ne plu kapablas travivi kaj ili nun pli kaj pli estas deponejo por la pakaĵoj de la retvendejoj, kies ricevantoj ne ĉeestas kaj ne deziras iri al la fora centra deponejo (ekzemple la pli kaj pli raraj poŝtoficejoj) kaj atendi en longa vico. La negativa flanko de la komerca aspekto estas, ke la Germana Asocio postulas monon de la loka grupo por la uzado de la salono entute dum 6 vesperoj. Ili ne rigardas interesajn prelegojn kiel varbado por Esperanto, ĉar tio altiras publikon kaj finfine menbrojn. La primitiva monavida sinteno de Esperantistoj estas mortiga por la komuna afero.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.