Salti al enhavo

Roland Schnell

Membroj
  • Enhaveroj

    34
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Roland Schnell

  1. La monavida etoso, kiu pli kaj pli regas la pensadon de multaj esperantistoj, ne povas gvidi al la dezirat celo. La senpaga instruo estas la vaste malfermita enirejo al la movado. Se on malgrandigas la pordon per la postulo de mono, oni tuj perdas lernanojn. Por UEA gravas nur la Esperantistoj, kiuj parolas Esperanton. La kategorio "simpatianto" sen kompreni la lingvo eble teorie ekzistas kiel deziro. Ĝi postulus flegdon de la kontakto en la koncerna nacia lingvo. Tial UEA lasas ĉi tion al la landaj asocioj. Sed eĉ tiuj plejparte ignoras la eblecojn. Sola ekzemplo estus la kontaktoj al UN kaj UNESCO kun duba rezulto rilate la financaj efikoj. Oni povas el la spertoj de la lastaj jardekoj supozi, ke oni bezonas 1.000 lernantojn, de kiuj eble 1 % restos fidela al la lingvo, kaj el tioj nur malgranda parto individue aliĝas al UEA. Kompreneble UEA povas sekvi la primitivan neoliberalan manieron kaj ĉie postuli monon. Tio nur funkcias, se la mono por la pagantoj estas bona investo pro la utilaj servoj. En la altaj tavoloj de UEA regas la fikcio, ke UEA estas valoro en si mem. Oni konstante petegas pri "subteno" kaj subteno nur estas financa. Pri aliaj formoj de subteno oni nek pripensas, ne havas strategion.
  2. Dankon Dennis por la respondo. Mi iomete hezitas investi tro da laboro en ĉi tiun agadon, ĉar la altaj tavoloj de UEA de jaroj sisteme ignoras proponojn de spertuloj kaj fidas la amatoroj. Precipe, kiam ili estas senpagaj (kaj senefikaj). Aŭ maljunaj. Mi sekvis la dramon de malproksime kaj preferis investi mian labortempon loke. Kaj ankaŭ tie necesas herkula batalo kontraŭ veteranoj. Almenaŭ nun oni ne plu povas riproĉi, ke mi estas junulo sen spertoj.
  3. Bv. klarigi al mi, kial mia nomo "Roland Schnell" ne estas en la listo?
  4. Emilio skribis: burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision. urbaj, regionaj, fakaj kaj landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn. Jes vi pravas. Germanio eĉ havas la lukson de propra organizo por ĉiu federacio lando. Tio inkludas ĉiam minimume tri postenojn edkaj tial la samideano ne havas tempon. La efiko de ĉi tiuj organizoj estas nula. En Berlin kaj Brandenburgio ni celis dum 30 jaroj kunmeti la organizojn. Tiam la politikistoj planis kunmeti la du federaciajn landojn. Brandenburgio estas restaĵo de GDR, kie la Esperantistoj tuj komencis detrui la tutlandan organizon GDREA kaj fundi landajn asociojn, kiuj vegetas ekde tiam. Neniu bezonas ilin. Kutime estas unu aktiva centro en granda urbo, pli precize urba regiono, kiel Berlino kaj la t.n. "larda zono" ĉirkaŭ. Estas vere ridinda, ke eĉ la Esperantistoj en limregiono, pri kiuj abundas Germanio, flegas sian hobion de propra organizo anstataŭ transliman, komunan strukturon. La argumento kutime estas, ke oni povas akiri subvenciojn de la koncerna federacia lando. Sed tio neniam okazis ĝis nun. Alia argumento estas, ke la "edukado" en Germanio estas afero de federacaj landoj (propra ministerio) kaj tial landa organizo estus necesa por la enkonduko de Esperanto en lernejoj. Ankaŭ vana argumento, ĉar neniu paŝo okazis en tiu ĉi direkto dum la lastaj jardekoj. Oni preskaŭ mortigis min, kiam mi aŭdacis proponi la dissolvon de la strukturo, kiu nur absorbas laboron sen utilo. Tamen konkurenco ne ekzistas, ĉar estas piramida strukturo. Se vi estas membro de urba asocio vi devige estas membro de la federacia kaj tutlanda strukturo - finfinde UEA. Sed ankaŭ tio ĉi ne utilas, ĉar ofte membroj ŝatas subteni sian lokan kluban, sed la nacian asocion, sed tio formale ne eblas. Tipa "pafo en la genuon" kiel diras germana proverbo.
  5. Kara komitatanoj. El viaj respondo al mia demando mi konkludas, ke interesas vin nur la membroj de UEA. Oni ĉie rimarkas, ke estas akra strebado gajni membrojn. Supozeble reago al la finaca situacio (deficito). Por gajni membrojn ekzistas diversaj pruvitaj strategioj. Unu estas donacoj kaj varbekzempleroj, ekzemple de la revuo. Aliflanke mi konstatas en la loka Movado de Berlino, ke UEA membroj ĵaluze gardas siajn ekzemplerojn, kaj evitas montri al la vasta publiko. Eĉ pli: Ili rifuzas informi la aliajn, ke ili estas membroj aŭ delegitoj de UEA kaj ke oni povas profiti de diversaj avantaĝoj. Interesitoj ne aliĝas pro teoriaj prezentoj, sed kutime pro praktikaj spertoj. De jaroj mi provis ŝanĝi tion inklinon, sed tute vane. Dum jardekoj okazis nur du kunvenoj de UEA-membroj: la unua antaŭ eble 35 jaro pro premo de mi en la leĝera atmosferoj de kafejo, la alia lastjare sub la premo de la financa krizo kaj tute kaŝe. La proponoj de la membroj, kiujn mi tamen eksciis, estis fuŝaj kaj ignorendaj. La lokaj membroj eĉ rifuzas informi pri sia partopreno en kongreso. Oni kutime nur hazarde ekscias kaj povas instigi ilin almenaŭ al raporto. Kutime -depende da la kongresurbo - estas dudeko de Berlinanoj, kiuj ofte eĉ aktive partoprenas per prelego aŭ ricevis premiojn. Sed oni nur hazarde kaj kutime tro malfrue ekscias. Oni povas multe diskuti pri grandaj strategiaj ideoj, kiuj estas vanaj, se oni ne solvas la plej bazajn problemojn.
  6. Se mi ne eraras, la jaro 2020 estas nun. Ĉu estas spertoj pri la realigo de la menciitaj temoj? Ĉu la koncernata publiko scias pri la plano kaj aplikas en sia laboro?
  7. La apero de la Esperanto-Ligo de Berlino kaj Brandenburgio (ELBB) en la reto estas videbla publike. https://esperanto.berlin/ kaj kun nacilingva versio https://esperanto.berlin/de/ La retejo estas senescepte regiona. Do nur traktas temojn, kiuj havas rilaton al Berlino kaj Brandenburgio. Ĝeneralaj temoj de la Movado nur aperas, se estas loka ligo. Ekzemple pri UK aŭ UEA: Ni mencias nur, se Berlinano estis aktiva - kiel preleganto, honorigita aktivulo, vizitanto. Tiel oni kreas la ligon inter regiono kaj internacia agado. Aktuala ekzemplo, kiu samtempe iris kiel gazetara informo al la regiona gazetaro https://esperanto.berlin/vituala-somero-2020/ Almenaŭ la metropolaj regionoj povus agi simile kaj ni dezirus interŝanĝon de spertoj. Kutime la temoj de UEA (ekz. la gazetara informoj) ne estas "vendeblaj" al la regiona gazetaro. Oni devas krei "eventon" por trabori la muron en la redakcioj. Tio estas pli simpla ol kelkaj supozas kaj povas okazi en la ordinara grupa vivo. Oni nur devas iomete pripensi.
  8. Dum Somero (8a ĝis 15a de aŭgusto) 1920 okazis la unua internacia kongreso en Hago (NL, apud Roterdamo) post la Unua Mondmilito. La 100-jara datereveno povus esti bela ebleco por atentigi pri la kontribuo de Esperantistoj al paca kunvivado. Estis la periodo, en kiu la "Ligo de Nacioj" (antaŭlo de UN) spertis grandan subtenon. Okazis tute praktika solidareco de Esperantistoj. Ekzemple oni invitis infanojn el la regiono de malsato (Germanio, Aŭstrio) al Nederlando, Danlando kaj Hispanio. En la semajno antaŭ la Esperanto-kongreso en Hago okazis en Bilthoven (proksime al Utrecht) kunveno de kristanaj pacemuloj. kiu interalie decidis uzi esperanton. La kunveno estis la elirpunkto por internaciaj organizoj por interkomprenĝo de popoloj. Dum la kongreso en Hago okazis kunveno de katolikoj, kiuj post la ĝenerala kongreso havis apartan katolikan kongreson samloke. Oni decidis pli aktive utiligi Esperanton en la katolika medio (fondo de "Internacio Katolika" laŭ la socialisma aŭ komunisma) kaj multaj konataj Esperantistoj aktive partoprenis dum la tutaj 1920aj jaroj. Inter alie la pastro Max Josef Metzger, tiam en Graz, fine Berlino. Multaj dokumentoj pri la kongreso estas rete atingeblaj, ekemple per la gazetara arkivo de la Aŭstra Nacia Biblioteko. La kongreso ne nur diskutis, sed ankaŭ dancis kaj ekskursis. Raporto en "Germana Esperantisto" mencias, ke la paroj, kiuj konatiĝis dum la balo ankaŭ estis videblaj dum la ŝipekskurso. Pri la ekesto de familioj silentas la arkivoj ĝis nun. Estas kelkaj monatoj por prepari decan atentigon de la publiko pri la kongreso 1920 kaj la rezultoj. Temo speciale por Nederlando, sed estis partoprenanoj de dekoj da landoj en la tuta mondo, precipe el la antaŭaj malamikoj en Eŭropo. Kompreneble estus dezirinda loka evento (seminario, gazetara konferenco), laŭeble en la historia ejo (Ridderzaal). Rondaj datrevenoj kutime estas volonte akceptataj de la komunikiloj kaj historiismaj societoj. Pri Berlino (Germanio) estas la informo, ke oni eĉ planis karavanon. Supozeble pro la mizera ekonomia situacio restis revo kaj nur kelkaj germanoj kapablis partopreni (ekzemple la bankisto kaj pacifisto Arnhold de Dredeno, kiu estis gastiganto de Bertha von Suttner antaŭ la milito). Dum multaj jaroj ekzistis rekta trajno de Berlino al la pramŝipo proksime al Hago kaj Roterdamo. Roland Schnell, Berlino, DE
  9. La priskribo "retgazeto" ne taŭgas por la retejo de Berlin kaj Brandenburg. https://esperanto.berlin/ Estas retpaĝo surbaze de profesia versio de "Wordpress" kun aktualaĵoj en blogo. Respondecas: Roland Schnell (esperanto@berlin.de) Kontribuoj, kiuj havas rilaton al Berlin kaj Brandenburg, estas bonvena, ne ĝenerala anonco de eventoj ktp.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.