Salti al enhavo

FraLi

Membroj
  • Enhaveroj

    15
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

FraLi laste gajnis la 1an de majo 2020

FraLi havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

6 Neŭtrala

2 sekvantoj

Pri FraLi

  • Naskiĝtago 02/23/1949

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. FraLi

    Vikivojaĝo

    Nun la retejo estas ekster kova stato: http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2787
  2. Por starigo de informa reto pri Esperanto al neesperantistoj UEA kolektas informojn pri la ekzisto de respondeculoj pri informado al la ekstero en la unuopaj landoj. Se vi estas unu el tiuj respondeculoj aŭ konas tian respondeculon, bonvolu informi renato{ĉe}esperanto.org. http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2863
  3. http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=2857 Esperanto por UN: Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2021 www.esperantoporun.org/dokumentoj/dokumentoj-de-uea/mesago-okaze-de-la-internacia-tago-de-edukado-24-januaro-2021/ La disvastigo de la lasta komuniko pri la Tago de Edukado venigis al la atento la bezonon pri volontulaj tradukantoj de tiuj komunikoj al la oficialaj lingvoj de UN: araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana. Se troviĝas volontuloj por tio, ili bonvolu skribi al renato{ĉe}esperanto.org. Ankaŭ tradukantoj al aliaj lingvoj estas bezonataj. La tradukoj estos afiŝitaj en la paĝaro de la oficejo de UEA ĉe UN. Ili estu ankaŭ diskonigataj de la landaj asocioj al sialandaj ĵurnalistoj kaj landaj asocioj por UN aŭ Unesko. Kiuj landoj havas sistemon por informi la landajn komunikilojn? Mi scias pri la itala landa asocio kaj pri la brita. Kiu alia faras tion? Ankaŭ tion bonvolu diri al renato{ĉe}esperanto.org. Dankon. Ni provu fosi nian sulkon. Amike Renato
  4. Saluton, la nomon FraLi mi ricevis de Esperanto-amikoj 1976, ĉar tiam mia nomo estis Frank Lilleike. Kiam mi edziĝis mi alorenis la familian nomon Merla de mia tiama edzino. Vi povas legi pri mi en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla. Mia persona retejo estas: frali.net. Mia klubo estas en la norda erikejo, Germanio: ene.frali.net.
  5. http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1874
  6. Ne dankinde. Kie estas la teksto, kiun mi publikigu en la Esperanta Kunfarejo? Ĉu vi faros ĝin? Ĉu mi uzu la tekston de via retletero?
  7. Dankon, Emilio Cid, pro la invito! Bedaŭrinde mi ne ofte okupiĝas pri la bezonoj de UEA. Do mi ne bone povas kontribui pri ties laborplano. Tamen, evidente kontribui al laborplano de pluraj homoj estas afero de kunfarado. Mi do invitas homojn kiuj jam kunfaras en la projekto havi anonceton en la Esperanta Kunfarejo por akiri eblajn homojn, kiuj ankaŭ ŝatas kontribui al la strategia laborplano. Simple sendu la aperigotan tekston al frali{ĉe}mail.de. Legu pri la Esperanta Kunfarejo en Vikipedio. Ne maltrafu mian profilon ĉi tie.
  8. kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1562 Vasil Kadifeli invitas en eo.wikipedia.org/wiki/Turka_Stelo: Ĉiuj estas bonvenaj kontribui pere de iliaj tradukitaj aŭ originale verkitaj tekstoj, sendi kritikojn kaj leterojn al la revueto ktp. Por senpage aboni al la revueto aŭ sendi kontribuaĵojn vi povas uzi lian retpoŝtadreson. Informoj pri la monate aperanta senkosta revuo troveblas cetere tie: uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/turka-stelo/ esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
  9. "Esperanta Numismatiko" n-ro 2 el la sepa jarkolekto alvenis "Esperanto-Numismatika Asocio" (ENA) ena.frali.bplaced.net publikigis sian duan numeron el 2020 de sia revuo: frali.bplaced.net/ena/ena202002.pdf Bert Boon skribis: Karaj tutmondaj membroj kaj aliaj legantoj! Pro la terura verusa krizo la vorto “hejme” ricevis tute novan signifon. En epokoj malbonaŭguraj nur BELECO estus vera konsolo, almenaŭ laŭ multaj poetoj kaj aliaj artistoj. Tial ni sendas hodiaŭ iom pli frue ol kutime al vi la duan numeron de la sepa jarkolekto. Ni esperas, ke la belaj bildoj de diversaj malnovaj kaj kelkaj ankoraŭ pregotaj medaloj donacos al viaj menso kaj okuloj almenaŭ kelkan tempon plenan je profundaj ĝuado kaj animtrankvilo. Kiel kutime, ĉiaj ajn reagoj el via “rifuĝeo” estas ege bonvenaj ĉe la redakcio de ENA. Fartu bone kaj daŭrigu vivi sekure kaj indulge! Kore, Bert
  10. FraLi

    Esperanta Kunfarejo

    https://www.linkedin.com/feed/update/urn:li:activity:6651461551632994304/
  11. FraLi

    Vikivojaĝo

    Bona ideo! Mi faris anonceton por via kunfara propono en la Esperanta Kunfarejo: http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1413
  12. kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1271 Mi invitas vin konatiĝi kun bonega forumo, kiu apartenas al UEA. Bonvolu spekti filmeton kun instrukcioj pri la forumo forumo.uea.org/pri-la-forumo/bonvenon/laboru-kun-aliaj-kadre-de-uea/ amike Emiljo
  13. En LinkedIn mi gratulis Aleks KADAR kaj invitis lin al la Esperanta Kunfarejo. Li dankis kaj invitis min al forumo.uea.org. Kun ĝojo mi konstatis, ke eblas kunfari sen esti membro de UEA. la Esperanta Kunfarejo ne nur estas listo de anoncetoj por kunfarado. Vi estas invitita fosi pri eblecoj kunfari. Ne temas pri aferoj, kiuj estis, sed pri komunaj aferoj, kiuj estas, estos kaj estu.
  14. En aŭtuno 2015 du homoj (en norda Germanio) trovis unu la alian por komune lerni Esperanton. Ĉar ni trovas la ideon de Esperanto bona ne nur por ni, ni ĝojus, se pli da Esperanto-amikoj ariĝus en Esperanto-Klubo. Telegram-grupo: t.me/eonordaerikejo Se vi intencas viziti nin, anonciĝu sufiĉe frue. Vi trovos nin en Amikumu
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.