Salti al enhavo

Raffaele Del Re

Membroj
  • Enhaveroj

    5
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Afiŝoj kiujn afiŝis Raffaele Del Re


  1. Je 8/3/2020 at 21:47, Raffaele Del Re diris:

    (...)Sed mi ankaŭ vidis ke NE ESTAS VOLONTULOJ POR PRETIGI tiujn kursojn. Ĉar jam en oktobro Duolingo aprobis la kursojn, kaj en marto ankoraŭ ne estas volontuloj, mi demandas: ĉu estas la risko, ke Duolingo ŝanĝos sian opinion kaj malaprobos la kursojn pro manko de instruistoj?  Aŭ male tia situo estas tute normala?

    Bonŝance, mia timo ne estas konfirmita. Num mi vidas ke la situacio de la du kursoj estas sufiĉe bona:

    * Esperanto por franca-parolantoj havas 5 volontulojn kaj estos preta por la "Periodo 2" de la kovilo, laŭplane, venontjare

    * Esperanto por ĉina-parolantoj havas ne malpli ol 11 volontuloj, tiel ke espereble ĝi estos preta por la "Periodo 2" jam la venontan 10-an de aprilo!

    • Ŝati 1

  2. antaŭ 17 horoj, Raffaele Del Re diris:

    (...) Dissendolisto, laŭ mi, estas tute alia afero ol forumo. Ne indas kompari ilin. Kaj, laŭ mi, estas eraro klopodi anstataŭi unu per la alia.

     

    antaŭ 16 horoj, Anna Lowenstein diris:

    Mi pensas, ke multaj membroj tute ne scias pri ĉi tiu forumo, kaj ke tial ĝi ne estas tre aktiva. Fakte ĝi ŝajnas al mi potenciale pli utila ol la diskutlisto, ĉar estas pli facile sekvi elektitan fadenon. (...)

    Mi tre ŝatas forumojn kaj mi tute konsentas ke forumo havas plurajn avantaĝojn.

    Sed mi pensas ke ne ĉiuj havas la saman sintenon. Kelkaj estas malpli aktivaj, do ili taksas pli facile legi dissendolistojn.

    Pro tio, mi kredas ke ambaŭ tipoj devas ekzisti. Sed sendube forumoj estas pli taŭgaj por aktive partopreni la diskutadon.


  3. Vikipedio estas la plej fama el grupo de "fratinaj projektoj", kiel vikilibroj ktp.

    Inter tiuj fratinaj projektoj estas "vikivojaĝo", kiu enhavas informojn pri urboj, landoj, vidindaĵoj ktp.

    Vikivojaĝo tamen estas oficiala nur en kelkaj lingvoj (anglefrancegermane, hispane, portugaleitale, ruse, ĉine, japane ktp).

    Esperanta vikivojaĝo estas "en la kovilo" (provizora retadreso). Ĝi eliros el la kovilo kaj iĝos oficiala se ĝi montros sufiĉe da aktivado kaj da enhavo.

    Fakte, Esperantistoj laboras en vikivojaĝo ekde 2013, sed la kvanto de aktivaj kunlaborantoj estis dum pluraj monatoj nur 1 aŭ 2 (kelkfoje eĉ neniu), kaj preskaŭ neniam pli ol 3. (Vidu ĉi tie.)

    Malgraŭ tio, dum la jaroj la kunlaborintoj kreis ne malmulton da enhavo. Mi kredas ke 2020 povas esti la taŭga jaro, se kontribuos sufiĉe da volontuloj, por fine oficialigi Esperantan vikivojaĝon.

    Kion vi pensas pri tio? Ĉu vi opinias ke indas tia klopodo? ke eblas? ke sukcesos? Ĉu vi emas helpi? aŭ konas helpontajn? Ĉu vi vidas erarojn korektindajn? novajn metodojn aplikindajn?

    • Ŝati 2

  4. Je 6/10/2019 at 06:15, Vladimir diris:

    Estas ege malfacile trovi diskutojn en tiu cxi forumo. Cxu diskutoj vere okazas en la forumo?

    Estas gravege sciigi multajn esperantistojn pri tiu forumo. Multaj ne konas ĝin, kaj neniam aŭdis pri ĝi. Duolingo havas centmilojn da lernantoj de Esperanto; Lernu! atingis dum sia ora aĝo centmilojn da aliĝintoj... Ĉu ni povas sciigi pri la ekzisto de tiu ĉi forumo centmil esperanto-parolantojn (komencantojn, komencintojn kaj pli altnivelajn)? Necesas ke ili sciu; poste, ili elektos ĉu aliĝi ĉu ne. Sciigi centmil estas taŭga vojo, laŭ mi, por havigi eble mil aliĝintojn - kaj viglan diskutadon.

    Je 6/12/2019 at 06:01, Vladimir diris:

    Estas evidente, ke la forumo ne evoluas praktike. Dissendolisto [uea-membroj@yahoogroups.com] dum multaj jaroj funkciadis multoble pli bone (...)

    Dissendolisto, laŭ mi, estas tute alia afero ol forumo. Ne indas kompari ilin. Kaj, laŭ mi, estas eraro klopodi anstataŭi unu per la alia.


  5. Je 13/10/2019 at 18:34, RuthKevessCohen diris:

    Saluton!

    Mi ĵus eksciis de stabano de Duolingo, ke la firmao aprobas Esperanto-kursojn por parolantoj de la ĉina kaj de la franca. Se vi interesiĝas pri konstruado (ĉefe tradukado) de unu el tiuj du kursoj, bonvolu sendi peton al incubator.duolingo.com. Faru tion nur se vi havos plurajn horojn semajne por dediĉi al tia laboro, kiu verŝajne komenciĝos ĉirkaŭ la fino de 2019.

    Dankon!

    Margo

    (Ruth KC ĉe Duolingo)

    Jes, mi eniris hodiaŭ https://incubator.duolingo.com/ , elektis Esperanton kiel lernendan lingvon kaj vidis ke estas du novaj kursoj en "Periodo 1": Esperanto por ĉina-parolantoj kaj Esperanto por franca-parolantoj.

    Sed mi ankaŭ vidis ke NE ESTAS VOLONTULOJ POR PRETIGI tiujn kursojn. Ĉar jam en oktobro Duolingo aprobis la kursojn, kaj en marto ankoraŭ ne estas volontuloj, mi demandas: ĉu estas la risko, ke Duolingo ŝanĝos sian opinion kaj malaprobos la kursojn pro manko de instruistoj?  Aŭ male tia situo estas tute normala?

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.