Salti al enhavo

stergro

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de stergro

  1. Aparte de kolekti diversajn voĉojn, aldoni modernajn kaj altkvalitajn frazojn tre gravas por la projekto. La licenco de la datumaro estas CC0/publika havaĵo, tial trovi taŭgajn frazojn ne facilas. Ni jam havas la permeson uzi la tekstoj de: Libera Folio uea.facila.org Monato (ĉiuj artikoloj troveblaj ĉe tekstaro.com) Kiu ajn mi povus demandi?
  2. La projekto Common Voice estas iniciato por helpi instrui al maŝinoj, kiel veraj homoj parolas. Tial ĝi kreas grandan datumbazon de voĉoj uzeblaj por maŝinlernado. Kaj ekde pli ol unu jaro ĝi ankaŭ kreas datumbazon kun voĉoj de Esperantistoj. Por krei parolrekonan sistemon, programistoj bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj. La datumoj uzataj de grandaj kompanioj ne estas uzeblaj de iu ajn. Tio sufokas novigadon. Tial Mozilla lanĉis la projekton Common Voice, kiu helpas krei parolrekonadon malfermita kaj alirebla por ĉiuj. Vi povas donaci vian voĉon por helpi nin konstrui malfermitan voĉan datumbazon, kiun iuj ajn rajtas uzi por krei novajn programojn por aparatoj kaj por la reto. Legu frazon por pligrandigi la datumbazon aŭ kontrolu la laboron de aliaj kontribuantoj por plibonigi ĝian kvaliton. 15 minutoj da voĉo (225 registraĵoj) po persono estus ideala, sed ĉiu donaceto estas utila. La kvalito de via mikrofono ne gravas. Sed diverseco gravas. Helpu nin akiri egalajn kvantojn de ĉiuj seksoj, akĉentoj kaj aĝoj en la datumbazo por eviti subprezentojn. Ni jam kolektis pli ol 70 horoj en Esperanto. La nova eldono de la datumaro de Common Voice estos publikigita je la fino de junio. Ĉiu donaco antaŭ la 22a de junio estos parto de la nova eldono de la datumaro. Tial nun estas precipe bonan tempon por donaci al la projekto. Mi volas krei la unan neŭran reton trejnita kun ĉi tiun datumaron en julio. Pli donacoj al la projekto ege helpus. Se vi havas demandojn pri la projekto vidu la oftaj demandoj aŭ simple demandu ĉi tie https://voice.mozilla.org/eo
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.