Salti al enhavo

Radioamatoro

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Radioamatoro

  1. Mi rimarkis ke estis giganta laboro de pluraj esperantistoj cele al esperantigo de Liches.org. Ĝis nun la retejo estas je 60% kaj ĝi havas relative bonan lingvan nivelon (kvankam erar(et)oj estas). La plej gravaj partoj estas preskaŭ fintradukitaj (100% kaj 98%). La plej grava tasko nun laŭ mi estas voĉdoni por la plej bonaj tradukoj (kio plifaciligus oficialigon de la traduko). Nun Esperanto havas nur 1% da aprobitaj tradukoj. Mi petas atenti/kontroli la tradukojn ĉe crowdin.com/translate/lichess/59/en-eo ĉar ili temas pri mono kaj donacoj por Lichess, sufiĉe komplika temo! reviziu la 2 plej gravaj temoj: (100%) crowdin.com/translate/lichess/50/en-eo (98%) crowdin.com/translate/lichess/47/en-eo Jen listo de plej aktivaj tradukemuloj: Javier Ramos_1858 magnets_1683 Chuff Comics_493 ianremsen_291 Al Kanadi_252 Güther Tuben_220 Mike Frolik_171 Joop Kiefte_162 Sonja Lang_139 Alex Cornellier_59 ... Pli aktuala listo de kontribuantoj trovu ĉe: crowdin.com/project/lichess/reports (sub "Tops members" kaj filtru laŭ "lenguage Esperanto") Se iu interesiĝas plu daŭrigi bonvolu skribi al mi rekte ĉe: crowdin.com/profile/Radioamatoro aŭ la esperantista teamo ĉe https://lichess.org/team/esperantistoj
  2. Prave, ĉe BitArkivo (https://bitarkivo.org/) estas ia interesa solvo! Ĉio estas eterne konsultebla ĉe http://archive.org tiel ke la tuta laboro de la volontuloj ekzistu eĉ se malaperas retejo, monresursoj, forpasas gvanto(j) ks. Ivan Garcia mem diris ke li ne certas kiom longe li vivos aŭ ĉu li malaperos/kabeos kaj tiucele ĉio iras al Wayback Machine! Estos treege utila havi ion simila por ĉiuj e-projektoj, ke ili postvivu ties kreintoj!😃
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.