Salti al enhavo

renato_corsetti

Membroj
  • Enhaveroj

    20
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    3

renato_corsetti laste gajnis la 17an de aŭgusto 2020

renato_corsetti havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

14 Bona kontribuanto

Pri renato_corsetti

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. ne, laŭ mi, ĉar neniu plu volas pagi kotizojn al uea por pagi prizorgadon de tiu biblioteko. foje oni devas kuraĝi rigardi la realon.
  2. dankon, adonis. lau mi ĝi estas la plej taŭga laborplano por ILEI. ni provos puŝi tion al ĝi. Amike renato
  3. Dankon, Lu. Mi konsentas kun vi, sed ĉu vi povus donaci al ni duonan paĝon [ne ion pli longan] pri viaj celoj post kvin jaroj rilate al kontraŭado de disfamigoj de Esperanto kaj pri la vojoj por atingi tiujn celojn? Amike Renato
  4. mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton? Amike Renato
  5. mi konsentas, ke estu unu paĝo por la cel-deklaro kaj postaj paĝoj pri konkretaj agoj por atingi difinitajn celojn. amike renato
  6. ŝajnas al mi ke tio neniam en la pli ol 110-jara historio de UEA tio apartenis al ĝiaj respondecoj. ĝi estis la ĉefa celo en la statuto dum jardekoj, amike renato
  7. Mark, se vi movus la frazon pri Esperanto al la komenco, la afero estus pli akceptebla. Amike Renato
  8. mi emfazas ĉiam la bezonon akri novajn lernantojn. tio estas la bazo de ĉio. amike renato
  9. estu pacienca, roland. ni nur nun komencas redakti la planon. amike renato
  10. mi konsentas, didier. ni devas gvidi niajn volontulojn kaj ankaŭ kapti eblecojn, kiuj prezentiĝos. amike renato
  11. Mi supozas, ke Emiljo kolektas ĉiujn praktikajn sugestojn en unu dokumenton, ĉu ne, Emiljo? Amike Renato
  12. Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA: Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo.
  13. Saluton, Didier, mi konsentas kun vi, ke estontaj kongresoj devos okazi en miksita formo, ĉeeste por tiuj, kiuj povas ĉeesti kaj rete por aliaj. Cetere ankaŭ la reta komunikado inter kongresoj eble ŝanĝiĝos, ĉar fakaj asocioj povos aranĝi tra la jaro vid-kunvenojn por siaj membroj.. Ĉio tia, laŭ mi, estu sub la punkto 'utiligado/kunordigo'. Amike Renato
  14. Bernhard, se mi bone komprenas vian proponon, mi resumus ĝin tiel: "disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista mondo" kaj ĝiaj valoroj estas , laŭ mi, esence interkompreniĝo, egaleco kaj paco inter la grupoj/nacioj" amike renato
  15. la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo. Amike Renato
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.