Salti al enhavo

renato_corsetti

Membroj
  • Enhaveroj

    20
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    3

Ĉio afiŝita de renato_corsetti

  1. ne, laŭ mi, ĉar neniu plu volas pagi kotizojn al uea por pagi prizorgadon de tiu biblioteko. foje oni devas kuraĝi rigardi la realon.
  2. dankon, adonis. lau mi ĝi estas la plej taŭga laborplano por ILEI. ni provos puŝi tion al ĝi. Amike renato
  3. Dankon, Lu. Mi konsentas kun vi, sed ĉu vi povus donaci al ni duonan paĝon [ne ion pli longan] pri viaj celoj post kvin jaroj rilate al kontraŭado de disfamigoj de Esperanto kaj pri la vojoj por atingi tiujn celojn? Amike Renato
  4. mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton? Amike Renato
  5. mi konsentas, ke estu unu paĝo por la cel-deklaro kaj postaj paĝoj pri konkretaj agoj por atingi difinitajn celojn. amike renato
  6. ŝajnas al mi ke tio neniam en la pli ol 110-jara historio de UEA tio apartenis al ĝiaj respondecoj. ĝi estis la ĉefa celo en la statuto dum jardekoj, amike renato
  7. Mark, se vi movus la frazon pri Esperanto al la komenco, la afero estus pli akceptebla. Amike Renato
  8. mi emfazas ĉiam la bezonon akri novajn lernantojn. tio estas la bazo de ĉio. amike renato
  9. estu pacienca, roland. ni nur nun komencas redakti la planon. amike renato
  10. mi konsentas, didier. ni devas gvidi niajn volontulojn kaj ankaŭ kapti eblecojn, kiuj prezentiĝos. amike renato
  11. Mi supozas, ke Emiljo kolektas ĉiujn praktikajn sugestojn en unu dokumenton, ĉu ne, Emiljo? Amike Renato
  12. Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA: Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo.
  13. Saluton, Didier, mi konsentas kun vi, ke estontaj kongresoj devos okazi en miksita formo, ĉeeste por tiuj, kiuj povas ĉeesti kaj rete por aliaj. Cetere ankaŭ la reta komunikado inter kongresoj eble ŝanĝiĝos, ĉar fakaj asocioj povos aranĝi tra la jaro vid-kunvenojn por siaj membroj.. Ĉio tia, laŭ mi, estu sub la punkto 'utiligado/kunordigo'. Amike Renato
  14. Bernhard, se mi bone komprenas vian proponon, mi resumus ĝin tiel: "disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista mondo" kaj ĝiaj valoroj estas , laŭ mi, esence interkompreniĝo, egaleco kaj paco inter la grupoj/nacioj" amike renato
  15. la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo. Amike Renato
  16. Emilio skribis: Ni devas trovi etan teamon de svedoj por krei KAJ flegi grupojn en ĉiuj sociaj retoj. Certe tio estas bona ideo kaj eble la sola vojo por rekonstrui iun specon de sveda movado. Sed de kie ni komencu? Ĉu Anita povus kaj volus esti la iniciatinto de tiu eta teamo? Ĉu iu alia volontulas? Cetere, estas vero, ke Duolingo produktas multajn lernantojn, sed ili bezonas amaseton da prizorgantoj por iĝi veraj kaj aktivaj esperantistoj. Amike Renato
  17. dankon, anita, pro la tre klaraj reagoj, kiuj parte konfirmas miajn timojn: oni rezignas pri la fizika sidejo pro neebleco konservi ĝin kaj oni esperas pri la retpaĝo, kiel centro de la agado, poste oni moviĝas al Facebook, poste al aliaj kanaloj. mi jam vidis similan filmon en aliaj landoj. sed mi estis kuraĝigata de via frazo Tamen ĉiujare deko da novaj membroj aliĝas kaj iom konservas la nombron. Tio estas io pozitiva, kio ne okazas en aliaj landoj en simila situacio. Ĉu ekzistas retaj kursoj pri Esperanto en la sveda? Ĉu la novaj gejunuloj praktike lernas en Duolingo? Ĉu vi scias, pro kio ili lernas? Ĉu pro simpla interesiĝo pri lingvoj? Kiuj idealoj kaptas junajn svedojn nuntempe? Amike Renato
  18. mi ĝojas ekscii pri la telegramo-grupo en Svedujo kaj mi esperas, ke ĝi kreskos, sed ĉu estas facile trovi lernantojn por kursoj pri Esperanto en la reto, eventuale eĉ en telegramo. ĉu tiuj 56 membroj de la telegrama grupo por svedoj, provas trovi pli da lernantoj, aŭ pri kio ili okupiĝas rilate al Esperanto? amike renato
  19. Mi kredas, ke la juna svedo, kiu reagis al Orlando pravas, kaj la situacio estas komuna al ĉiuj nordeŭropaj landoj ĝis Nederlando. Ne nur mankas membroj de UEA, sed entute mankas novaj esperantistoj. Ĉu iu scias pri la situacio de TEJOI en tiuj landoj? Estas komuna sperto de tiuj, kiuj regule sekvas la agadon de esperantistoj tra la landoj, ke la landoj de suda Eŭropo estas pli plenaj da diverspecaj iniciatoj, kiujn oni ne trovas en norda Eŭropo. Britujo estas en iom meza situacio, ĉar ĉi tie plene efikas Duolingo por provizi nin per komencantoj. Mi ne scias, kiun argumentojn uzi por konvinki svedojn eklerni Esperanton. Ĉu nur interesiĝo pri lingvoj ankoraŭ funkcius, se la grandaj ideoj por plibonigi la mondon ne plu aplikiĝas tie (la konservativaj registaroj de tiuj landoj kaj iliaj politikoj estas konataj]. Certe Esperanto estas uzata en la reto, sed apenaŭ mi vidas ion de svedoj en Facebook. Se ne venas respondoj de TEJO-anoj, ni devas provi pensi kion fari por ke svedoj kaj similaj lernu Esperanton.
  20. Mi favoras tiun agadon kun la atentigo, ke la domoj devas troviĝi en loko facile prizorgebla de esperantistoj aŭ eventuale post la morto de la koncernatoj oni devos vendi ilin.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.