Salti al enhavo

Paul Desailly

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de Paul Desailly

  1. Orlando ghuste aludas 'la elephanton en la chambro' por montri ke la angla jam venkis en Svedio lau preskau chiuj svedoj. Maljustaj rimedoj por al junuloj chie popularigi la anglan lingvon estas la problemego kiun aliloke Renato en ikonrompa parolado identigas: https://www.youtube.com/watch?v=f5OCpAwbhCQ&feature=emb_title La koncerna parolado pri la Baza Angla projekto kaj makiavelaj makinacioj de Chefministro Churchill, FDR kaj la brita ministraro por kasacii disvastigadon de Esperanto aperos tra Oceanio en 'Esperanto sub la suda kruco' surpapere por abonantoj en tiu chi semajno kaj elektronike por la tuta esperantistaro post ses monatoj senkoste. Senkopirajte kaj senpage tiu chi amatoro angligis ghin por Renato kiu malvare donis permeson ghin lauplache utiligi. Bonvolu lian brilan paroladon en angla traduko dissemu en via mondoparto inter amantoj de justeco kaj paco: https://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity Aldonis mi al la parolado de Renato eta enkonduko en kiu reliefigita estas kunlaboroj inter Churchill & Roosevelt kadre de famega parolado che Universitato Harvard por kashe antauenigi la 'diablan' anglan lingvon per helpoj de British Council & VOA. q.v. The Churchill Society. The gift of a common tongue. sept 6, 1943: https://winstonchurchill.org/resources/speeches/1941-1945-war-leader/the-price-of-greatness-is-responsibility/
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.