Salti al enhavo

carlo.minnaja

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri carlo.minnaja

  1. La rilatoj de UEA al la Nobel-premio pri literaturo dependas, de kiel UEA konceptas kaj alstrebas esperanton. Se ĝi estu lingvo, kiu simple faciligas la mondan komunikadon sur egaleca nivelo, por kiu necesas specife nek Talento nek Gusto, ĝi ne havas rilaton al la Sveda Akademio. Se la lastatempa interpreto de la Nobel-testamento estas premii aŭtorojn, “kiuj luktas kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_literaturo), certe UEA neniam luktis kontraŭ ajna aŭtoritato, klopodante, male, akiri favoron ĉe reĝimoj plej diverskondutaj koncerne la Homajn Rajtojn. Sed la esperantlingva komunumo (esperantuloj) alvenis, hazarde aŭ laŭdestine, al stadio de beletra kreivo, do al kampo koncernata de la Nobel-premio. Laŭ mi alstrebi al tia prestiĝa agnosko, preter ĉiuj kritikoj kontraŭ la premio, estas rajto de la esperantuloj, rajto de ilia identeco: inter ili estas verkistoj al kiuj mankas nek talento nek gusto. Se oni legas la motivadojn de la atribuo de la premio dum la jaroj, jen unu, jen alia perfekte kongruus kun la literatura produktado de, ekzemple, Steele, Štimec, Nemere, Fernández, de Kock, Mallia, kiuj krom produkti originalaĵojn, ankaŭ abunde transpontis kulturojn per tradukoj, helpante tiel al diskonigo kiu favoru pacon, kaj tio estas kroma atuto praviganta kandidatiĝon al la premio, kiun etnolingvuloj ne nepre havas. Kiel pluraj Nobel-laŭreatoj, laŭ la motivadoj, spegulis kaj diskonigis la edifajn kvalitojn de sia etno, kelkaj el la niaj agis same per la valoroj de nialingva komunumo, alstrebanta egalecon ne nur lingvan, sed ankaŭ ekonomian kaj kulturan. Kion faru UEA, se ĝi kredas je tio? Ĝi disvastigu tradukojn al etnolingvoj de tiuj valoroj de egaleco; kiel? Ekzemple financante kaj eldonante tiajn tradukojn, komisiante al etnolingvuloj tradukojn, donacotajn al bibliotekoj tra ESF, substrekante ke ekzistas la Esperanta PEN kaj ĝia jam kvindekjaraĝa revuo Literatura Foiro (neniam menciata en la UEA-publikaĵoj) kaj ke la Akademio Literatura de Esperanto havas nun tre belan modernigitan startopaĝon. Mi ĝojas, ke la supra komentariinto Nicola Ruggiero favoras kunlaboron inter la du establoj. Ĉu tiu labora kaj financa engaĝo helpas al la celoj de UEA? Ĉu eĉ eventuala atingo de Nobel-premio pri literaturo estas utila al tiuj celoj? Laŭ mi jes, indas provi, ankaŭ por doni kuraĝon kaj fidon al ni mem. Se oni ne provas, certe oni nenion atingas.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.