Gekaraj,
Ni ankoraŭ ne mortis. Ni rekonstruas nian labormanieron kaj tio uzas multe de niaj fortoj, tion Anita jam menciis. Multaj el niaj novaj membroj aĉetis la "komenc-pakaĵon" kiu enhavas lernolibron, vortareton kaj gramatikon kaj unujaran membrecon de SEF.
Ni ankaŭ ekkomencis jarlongan informkampanjon en "Språktidningen", sveda magazino pri lingvoj. La unua anonco aperis je la 17a de junio kaj ni jam ricevis tridekon da reagoj.
La sveda junularo ĝenerale ne tre intresiĝas pri tradicia asocia laboro, sed aktivas kiel membroj de SEF. Ili ankaŭ kunlaboras rete, kaj SEF-membroj kaj ne SEF-membroj.
Jam dufoje ni kongresis "internacie" unufoje en Pollando kaj unufoje kune kun la dana kaj norvega asocioj. Ni planas denove kongresi skandinavie.
La junularo ne volas havi propran organizon kaj petis ke ni transprenu la respondecon pri la ekonomio. Eblas peti subvenciojn por partopreni en aranĝoj kaj kursoj.
La Estraro de SEF