Salti al enhavo

Charlotte S.

Membroj
  • Enhaveroj

    14
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Afiŝoj kiujn afiŝis Charlotte S.


  1. antaŭ 11 horoj, Roland Schnell diris:

    Telemo skribis

    Jes, mi timis, ke ankaŭ ĉi tiu kongreso denove iĝos "nacia aferoj", kiel ĉiuj kongresoj antaŭe. Mi aĉeptus la ideon de publika prezento, sed temas pri "kelta" muziko, kiu inkludas skotlandon kaj bretonion. Ni konas la kverelojn pri Whisky kaj Whiskey, dufoje aŭ trifoje distilita. Ni Esperantistoj devus esti super ĉi tiuj naciaj ĵaluzetoj kaj vivi veran internaciismon, por ne diri sennaciismon. Sed eĉ la kongresoj de SAT iĝi pli kaj pli naciemaj......

    De jaroj mi vane proponas dum kongresoj aŭ renkontiĝoj publike kanti aŭ muziki en la centro de la koncerna urbo. Sed Esperantistoj kutime preferas resti en sia konko.

    Dum IJK en Badajoz, estis koncerto de Martin Wiese meze de la urbo. Ankaŭ lastjare en Slovakio estis koncerto de Jonny M meze de la urbo. Mia sperto de IJKoj estas ke ĉiam estas ia aranĝo por kaj kun la urbanoj. Ofte ekzemple la trinkomanĝaj festoj/naciaj vesperoj estis en la urbocentroj. 


  2. Vi ja parolis pri ambiciaj laborplanoj de la germana asocio, do tial mi demandis kio okazis kaj kion ni povas lerni de tio. 

    Mi mem ne deziris kritiki ĝin, sed demandis kion *vi* trovis lernebla de tio. Vi ja scias pli pri ĝi ol mi. 

    Se vi ne trovis ĝin konkreta, ĉu vi rigardis entute la realigplanojn? tie ja estas la konkretaj atingoj priskribitaj. Ili estas kreitaj surbaze de la Strategia Plano. La Strategia plano mem ne estas tiom konkreta. 

    Pli ampleksa analizo de la Strategia Plano 2017-2020 venos, sed ankoraŭ ne. 


  3. Mi sendis la strategian planon de TEJO por 2017-2020 ĉar ĝi estas ekzemplo de mallonga plano,  kiel Renato proponis en sia afiŝo. Ja la estraroj de 2017/2018 kaj 2018/2019 laboris laŭ tiu strategia plano kaj raportis pri ilia sukceso laŭ ĝi. Surbaze de la strategia plano estis kreitaj realigplanoj por specifaj jaroj, kun specifaj limdatoj kaj respondeculoj. Mia sperto estas ke estis sukcesa. Ne ĉio estis realigita, sed multe ja estis. Ne ĉiuj en la tuta movado konis ĝin - sed ili ankaŭ ne bezonis koni ĝin, se ili mem prilaboris nur unu specifan celon. Mia sperto estas ke la homoj, kiuj respondecas por realigi ion, bezonas ankaŭ esti enplektitaj en fari la limdatojn kaj difini aliajn kondiĉojn. Pro tio ni ja diskutas en ĉi tiu forumo, por ke ĉiuj estu parto de tiu kreado. Kion mi ŝanĝos en la kreado de nova strategia plano por TEJO estas ke pli da pretaj proponoj devas veni de la komisionoj, kaj jam havi laborgrupojn entuziasmaj pri la temo.

    Sed ne tiom indas paroli pri TEJO, ĉar estas de la strategia laborplano de UEA de kio ni povas lerni, ĉar ĝi ja validas por UEA. 

    Eble vi povas klarigi kial la laborplanoj de la germana asocio ne estis sukcesaj - se homoj ignoris ĝin, ĝi ja ne estis fakte bona dokumento por ili. Aŭ ili devintus esti enplektitaj en la kreado, aŭ la komunikado pri ĝi devintus esti alia. Indas lerni de tiu sperto kio fakte estis la problemo. Ĉu la Landa Asocio demandis la lokajn agantojn, kion ili planas fari? 

     


  4. Volonte, Probal. 
    En kuntekstoj ekster esperantaj eventoj, indas rigardi lingvajn kafejojn. Mi konas kelkajn bonajn ekzemplojn de tio. Temas pri homoj kiuj renkontiĝas por paroli fremdajn lingvojn. Surtable oni metas flagojn de la priparolata lingvo, do povas esti unu tablo por la franca, unu por la angla, unu por la sveda.... kaj unu por esperanto. Se aldone estas ejo kun libera libroxranko, eblas donaci librojn en Esperanto por libera pruntepreno al ĝi. Sed estus bela se la homoj, kiuj iras al la lingva kafejo, ne nur propagandas pri esperanton, sed estas malfermaj al lernado de multaj lingvoj. 

    Aligatorejo ja estas enesperantuja afero, lingva kafejo eksteresperanta. Sed kiel Judith montris dum la Poliglotaj Renkontiĝoj, eblas "eksporti" la koncepton de aligatorejo al aliaj kuntekstoj ekster-Esperantujo.

    Se loka esperanta klubo estas malforta, eble ili povas rigardi ĉu eblas starigi lingvan kafejon anstataŭ? Tiel eblas renkontiĝi ie por paroli esperanton, sed samtempe esti malferma al aliuloj. 

    • Ŝati 1

  5. Dankon pro levi la strategian planon de TEJO. Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tio ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon). 

    • Dankon! 1
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.