Salti al enhavo

Ĉaba

Membroj
  • Enhaveroj

    5
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri Ĉaba

  1. Ni diru ekzemple kie eblas atingi la numerojn de Debrecena Bulteno, kiu estas la materia heredaĵo de longa kaj utila esperantista vivo de Tibor Papp ?
  2. Eble venis jam la tempo konsideri la faktojn, kaj eltiri konkludojn, fari novajn demandojn kaj respondojn, provi novajn vojojn. Faktoj: La forumo mortadas, la temoj ne vekas interesiĝojn, la intervenoj raras. Konkludo: La celgrupo ne taŭgas, ĝi ne bezonas tian forumon. Demando: Por kiu uzo utilus la forumo, de kies celata grupo estus envolvebla? Respondo (duba,kaj prova): La UEA instancoj (estraro, landaj asocioj komitato, fakaj asocioj, biblioteko, gazetoj, ....) kaj respondeculoj povus ĉiloke fari siajn publikajn diskutojn, pripensadojn por kiuj (diskutoj, pripensadoj) estus utila la malfermiteco kaj tio, ke iu ajn povas enmiksiĝi. Envolvi la celatan grupon verŝajne ne eblas facile, ja eĉ pri la strategia plano ne evoluiĝis vera diskuto. Se malsukcesus la provo aktivigi la menciitajn tiam, laŭ mia opinio, senutilas ne nur la forumo, sed eĉ la tuta organizo. Do mi pledas por pli malfermita, pli homproksima, pli interaga, pli tujreaga UEA. (Kie UEA signifas ĉiujn ne provizorajn anojn.)
  3. MI proponas, ke la papera jarlibro aperu almenaŭ ĉiun x-an jaron, kaj ricevu ĝin almenaŭ tiuj, kiuj dum tiuj jaroj daŭre estis anoj de UEA. . Ekzemple x=5.
  4. Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp. Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.