Salti al enhavo

Leandro Abrahão

Membroj
  • Enhaveroj

    16
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri Leandro Abrahão

  • Naskiĝtago 06/30/1987

Lastatempaj vizitantoj al profilo

1585 profilvidoj
  1. Plej sincere (ech patose, se vi preferas) antau kelka tempo mi nostalgie trafoliumis presitan jarlibron de UEA. Iom tro diligente ne nur trafoliumis, sed iam ech traligis la enhavon de la unua parto de almenau unu el ili. En najbara diskutejo mi lanchis ideon (certe tute ne novisman) pri Jarlibra Apo. Jen https://forumo.uea.org/temo/134-jarlibra-apo/
  2. La retkurso de parolarto #forlaflatado - lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj havas alian, nun konstantan ligilon: https://www.udemy.com/course/forlaflatado/ Al ĝi aliĝis ĝis nun 161 personoj el 42 landoj. Ĝi konsisteas el videoj kaj tekstomaterialoj. Ankaŭ edukado.net havas multajn retkursojn cetere ankaŭ senpagajn: https://edukado.net/klerigejo En la kategorio Liberaj Studoj ekzemple estas 10 kursoj kaj entute 49 lecionoj. Ili konsistas el tekstomaterialoj. Ankaŭ TEJO ofertas kursojn: https://akademio.tejo.org/ Temas pri Aktivula Akademio. La kursoj konsistas el tekstomaterialoj. Ĉu ekzistas aliaj?
  3. Mi ne certas, chu mia propono estas nova au iam farita de alia persono. Mi simple ne deziras maltrafi la okazon skizi ghin. En la kolofono legeblas, ke oni povas anonceti ekde 20 euroj. Mi ankorau ne vidis tiajn anoncetojn en la revuo. Antaunelonge mi foliumadis malnovajn numerojn de Brazila Esperantisto, kaj ekvidis interesan sekcion, nome "Anoncetoj". Temas kompreneble pri divertipaj, senpagaj anoncetoj, kiel korespondpetoj, vendoj, achetodeziroj kaj aliaj. Se en la revuo Esperanto estus tia sekcio, sed pagenda, por kiu oni povus mendi ekz. 1 ghis 2 anoncetojn, enhavantajn ekz. maks. 10 vortojn kontrau fiksita prezo, eble tio povus en la dauro de 1 jaro iom enspezi al UEA. 10-anoncetoj kontrau po 2 euroj enspezas 20 eurojn monate, 240 eurojn jare, malnete, kompreneble. La neta sumo estus malpli granda, certe. Ghuste pro tio temas pri propono. Tia sumo (240 euroj) ne estas bagatela, se konsideri, ke brazilanoj membrighas al UEA kontrau 14 euroj en baza kategorio. Tio estas, kvazau 17 novaj brazilanoj farighus UEA-membroj en certa jaro. Jen simpla, ech kruda kalkulo. Tamen, kiel mi diris kaj nun rediras, temas pri propono.
  4. @Emilio Cid, koran dankon! Kongrue kun la Ĝenerala Regularo de UEA, mi verkis tekston, kiu povas esti tradukata al naciaj lingvoj kaj sekve uzata por nacilingvaj formularoj. Jen ĝi: Amikoj de Esperanto estas senpaga membrokategorio de UEA - Universala Esperanto-Asocio (uea.org), situanta en Roterdamo, Nederlando. Fariĝi “Amiko de Esperanto” signifas esprimi vian subtenon al la Internacia Lingvo, kreita de L. L. Zamenhof en 1887, eĉ se vi ankoraŭ ne estas Esperanto-parolanto. Laŭ la regularo de UEA, “Amikoj de Esperanto” deklaras sian apogon informante la datumojn petitajn en la nuna formularo. Se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli, vi estos konsiderata kiel “Juna Amiko”, kaj fariĝas membro ne de UEA, sed de TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Per plenigo de la formularo vi deklaras esti konscia, ke UEA/TEJO sekure gardos viajn personajn datumojn, kaj konsentas, ke de tempo al tempo UEA/TEJO povos sendi retmesaĝon al vi kun informoj pri Esperanto. Unufoje jare vi ricevos memorigan retleteron, kiu donos al vi la eblon eksiĝi per simpla klako aŭ responda mesaĝo. Dankon pro via apogo! ---------------------------------- La formularo enhavu fakojn por: Laŭleĝa nomo, loĝurbo, loĝlando, naskiĝdato kaj valida retadreso.
  5. @Emilio Cid, saluton! Lau la Ghenerala Regularo (18.5) "alighintaj landaj kaj fakaj asocioj povas mem kolekti kaj administri Amikojn de Esperanto." Chu ankau "kunlaborantaj" asocioj povus kunlabori? Dankon!
  6. Jes, tute certe! Tio estus ja bonega afero! Mia unua membrigho al UEA okazis en 2009 danke al iu amiko, kiu tiam malavare donacis al mi! Indas iamaniere ebligi tion 🙂
  7. Estimata Roland, saluton! Mi ghojas pri via interesigho! Kadre de la jhus pasinta Virtuala Kongreso okazis la 1a reta versio de la OK. En la septembra numero de la revuo Esperanto aperos artikolo pri la evento. Dumtempe la konkurso estas por TEJO-aghuloj... tamen certe indus lanchi ion por la cetera publiko, chu ne? 🙂
  8. Jen la listo el la retejo de UEA. Kara @Amri Iuj el la "prizorgataj" vershajne estas malfreshaj. Eble la enlistigo povas helpi. Chu ni iel povus helpi plu? KOMISIONO STATUSO Afrika agado Prizorgata Amerika agado Prizorgata Azia agado Prizorgata Belartaj Konkursoj Prizorgata Edukado Prizorgata Ekzamenoj laŭ la KER Prizorgata Elektoj Prizorgata Esploro kaj dokumentado Prizorgata Eŭropa agado Prizorgata Financo Prizorgata Fondaĵo Grabowski Prizorgata Gazetara Kampanjo pri la UK Prizorgata Ĝemelaj urboj Prizorgata Indiĝenaj popoloj Prizorgata Institucio Hodler ’68 Prizorgata Internacia Infana Kongreseto Prizorgata Internaciaj Ekzamenoj Prizorgata Internacia Kongresa Universitato Prizorgata Konto Espero Prizorgata Kulturo Prizorgata Meza Oriento kaj Norda Afriko Prizorgata Oratora Konkurso Prizorgata Poŝtmarkvendado Prizorgata Radio Prizorgata Semajno de Internacia Amikeco Prizorgata Statutoj de landaj kaj fakaj asocioj Prizorgata Terminologiaj instancoj (ISO/TC37 kaj Infoterm) Prizorgata Unesko Prizorgata Unuiĝintaj Nacioj: Novjorko Prizorgata Unuiĝintaj Nacioj: Ĝenevo Prizorgata Unuiĝintaj Nacioj: Vieno Prizorgata Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j) Prizorgata Faka agado Vaka Familioj Vaka Konsilio de Eŭropo Vaka Scienca agado Vaka
  9. Mi ege ĝojas pri via komento! Jen kion mi mem skribis ĉ. du semajnojn pli frue =D
  10. La tuta papera Jarlibro tre bone sidus en apo. Apo kun ĉiuj informoj, alireblaj por ĉiuj membroj. Cetere, plurfoje mi deziris kontakti nedelegitan membron, kaj en uea.org aperas nur informoj pri delegitoj. Certe tia apo kostus multe. Tamen, jen tre financinda afero. Mi elkore esperas pri tiaĵo. La enhavo estus parte alirebla. La ceteron oni alirus post membriĝo en UEA. La eblon membriĝi donus la apo mem. Nu, pensi pri tio igas mian koron ekbati alie (plej sincere)...
  11. La tuta papera Jarlibro tre bone sidus en apo. Apo kun ĉiuj informoj, alireblaj por ĉiuj membroj. Cetere, plurfoje mi deziris kontakti nedelegitan membron, kaj en uea.org aperas nur informoj pri delegitoj. Certe tia apo kostus multe. Tamen, jen tre financinda afero. Mi elkore esperas pri tiaĵo 🙂
  12. Tre bona propono! Mi volonte farus! 🙂
  13. Saluton! Mi ĝojus trovi esperantiston, kiu emus helpi esplori kaj eltrovi la nomon de ĉiuj gajnintoj de la Oratoraj Konkursoj de UEA de 1949 ĝis 2020. Tio ne nur riĉigus kreotan vikipedian artikolon pri la Konkursoj, sed ŝtopus historian breĉon. Necesas trafoliumi malnovajn eldonojn de la revuo Esperanto.
  14. Eble ankaŭ konsideri kompenson, rabaton kontraŭ volontulado dumkongrese, eĉ antaŭe se LKK bezonus.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.