Salti al enhavo

Dennis Keefe

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    33
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    8

Dennis Keefe laste gajnis la 18an de junio 2020

Dennis Keefe havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

25 Bona kontribuanto

2 sekvantoj

Pri Dennis Keefe

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Hieraŭ dum la diskutado pri Strategio en la kunveno de la Komitato, Duncan substrekis la gravan rolon de PRITAKSADO en strategio. Prave. Al tio mi aldonos MEZURADON. Tiuj du konceptoj ne samas, tamen bona elirpunkto estas, UEA-nivele, krei sistemon MEZURADON kaj RAPORTADON. Mezurado, baze; pritaksado, poste*. Tia sistemo estas nia SPEGULO, kun nombroj komprenataj espereble de ĉiuj agemuloj. Tiurilate, ni bezonas informadon pli ofte, kaj pli agadokampe, pli vaste. Ne nur ene de UEA-ujo, sed ekstere, en Esperantujo kaj ekster Esperantujo, ekzemple kiel statas la kvanton da lernantoj en Duolingo. Ne vortoj, statistikoj. Ne multloke, sed unuloke, facile alireble. Ne nur membro-nombro, kaj kongreso-aliĝoj, multe pli. La sistemo povas komenci ete, kaj laŭ la bezonoj de ĝiaj uzantoj (por la estradaj bezonoj, por la eksteraj informado-bezonoj), ĝi povas kreski, ĉiam kun la ideo enmense: Kiom valoras tiu aldona informado rilate al tiom kiom ĝi kostas. *La konceptoj PRITASKADO kaj MEZURADO paralelas en Lingvo-Testado, kaj simile en Ekonomio, Komerco. La kerno estas mezurado, ĉefe nombra, kaj sur tiu bazo konstruiĝas pritaksado. Tamen vi povas havi mezuradon sen pritaksado (nur kvanta aliro), kaj pritaksado sed mezurado (nur kvalita aliro).
  2. Lastjare en la Forumo mi proponis alternativan analizon pri Kongresoj: ĉiujara kongreso, ĉiudujara kongreso, ĉiukvarjara kongreso. Mia timo, tiam kaj nun, estas ke la kosto ĉeesti kongresojn estas pli kaj pli peza, ne nur mone sed tempe. Nun en mia propra kazo la pandemio ne tuŝis min finance, sed familianojn jes ja, kaj mi havas devon helpi al ili. Multaj aliaj homoj (gepatroj kaj geavoj) kiujn mi konas en Hispanio estas en la sama situacio. Nun oni ĵus povis sperti vere bone organizitan kongreson (mi miris fakte pri la kapablo de kelkaj starigi la tuton tiel rapide, tiel efike, tiel klare -- preskaŭ ĉio en la retejo de la kongreso estis klara), kaj valoras la penon pripensi tiun kongreson profunde. Estas multe da lecionoj belaj ene. Tio kion mi mem volas de kongreso estas aŭdi la ideojn de la Esperantistoj, ĉu en IKU, ĉu en la parto Esperantologio, ĉu en aliaj programeroj. Sed nun videblas, ke la registrado estas je tre alta, bonsona nivelo. Tio ŝanĝas ĉion. Mi persone preferas la sekvan modelon: ĉeesta kongreso ĉiudujare aŭ ĉiukvarjare, kaj virtuala kongreso kiel hibridaĵo de tiuj ĉeestaj kongresoj, kaj virtuala kongreso kiel anstataŭiganto en la neĉeestaj jaroj.
  3. Diccon, Mi konsentas kun vi pri la translokiĝo de la Centra Oficejo de Nederlando al iu alia lando, kie kostoj estas multe, multe pli malaltaj. Sed ni pensu ne nur pri la lando, sed pri la elekto inter urbego, urbo, aŭ urbeto. Oni devas trovi eblojn, alternativojn unue. Kaj poste fari alternativajn analizojn, kun monfluo-kalkuloj tra la jaroj, ktp. Dum mia vivo mi vidis de tempo al tempo eĉ ofertojn de registaroj de preskaŭ senpagaj konstruaĵoj por iu organizo kiu pretis instaliĝi kaj zorgi pri ĝi. La ekomomia kaj demografia vivo ŝanĝiĝas. Estas urboj, sur la kamparo, en multaj partoj de la mondo, kie konstruaĵoj (antaŭe uzataj, nun malplenaj), kiuj atendas homojn (ekslernejoj, eksmonaĥejoj, ekshospitaloj, ktp, ktp, ktp). Sed ia serĉado por tiaj lokoj devas esti longa, ĉu ne? Ĉiaokaze, daŭrigu vian komentadon, Diccon. Ni lernas de vi. Didier, eble mi ne bone komprenas, sed kiamaniere pluraj regionaj centroj de Esperanto povas helpi al la budĝeto de UEA? Ĉu vi antaŭvidas, ke loka servado kreos pli da enspezoj ol elspezoj. Pardonu, eble mi ne komprenas vin. En alia mesaĝo, Roland parolis pri la Esperanto-Laden de Berlino, kaj ŝajnas, ke ĝi ne estas kostefika. Mi konas aliajn lokajn servo-centrojn aliloke, kaj estas simila kosto-problemo.
  4. Mi volis prikomenti la du vortojn VIZIO kaj MISIO. Tiuj du terminoj rutine internacie uzadas en entreprenoj kaj ĉiaj organizoj kiam oni parolas pri la plej altnivelaj celoj, principoj kaj valoroj de la organizo. Tio estas normala, kaj neniu en iu ajn firmao pensas pri la religiaj kromsignifoj de tiuj vortoj. La problemo estiĝas kiam ni Esperantistoj volas uzi ilin por komuniki al nefakaj publikoj ene aŭ ekstere de UEA. Pensu, ke pro tio, ke tiuj du terminoj estas FAKVORTOJ, multe da eĉ bone edukitaj Esperantisotj ne komprenas la signifon spite al pli kaj pli da eksterfaka uzado en la lastaj jaroj. Do la uzo de VIZIO kaj MIASIO estas estas komunikado-problemo. La termino CELDEKLARO, uzata de Mark supre, estas bela solvo, ĉar komprenita de fakuloj kaj nefakuloj, kaj samtempe sen kromsignifoj kiuj povas iom konfuzi homojn.
  5. Boris, plejparte via skemo estas sekvinda. Bone. Se ni sekvas ĝin, antaŭ ĉio, mi dirus, ke ni ne iru tro rapide, sed finfine la skemo kiel vi priskribis ĝin, certe povas preventi la danĝeron de fulmodecidoj. Estas momentoj en organizo-vivo, kiam fulmorapidaj reagoj estas ege oportunaj. Ni ĵus vidis, laŭ mi, la plej bonan ekzemplon de tio: tre rapide kaj tre efike organizita Kongreso de Esperanto. Tiu ĵusa Kongreso probable profunde ŝanĝos multon en nia organizo. Al mi plaĉus havi longan kaj profundan interdiskutadon ĝuste pri tiu sukceso. Mi ne emas pripensi novan strategion sen povi kompreni ĝuste tion kio okazis kaj okazas je ĉiaj flankoj de la organizo ene kaj malene. Tamen, mi timas, ke la hasto en ni kondukos nin al rapide verkita dokumento kiu ne kaptas la novan epokon. Do, pri via skemo: hodiaŭ la 13an de aŭgusto la kunveno jam estas planita, kaj Duncan bone elektis la formaton de libera interdiskutado en la formo de cerboŝtormo, ĉu ne? Ne gravas. Tio estas komenco. Poste, estus bone havan longan diskutadon pri kiu vojo elekti, en via terminologio, Vizio kaj Misio. Tie eble kelkaj el ni havas novajn ideojn pri ĉu ESPERANTA aŭ ĉu LINGVORAJTAJ vojoj, ekzemple (mi ne scias kiel esprimi la dividon, tamen tio apartenas al la Vizio kaj Misio sekcioj). Amike, Dennis
  6. Charlotte, via aldona komento pri REALIGPLANOJ estas tre valora kaj trafa. Tio montras kiel dividi Strategion (la longdaŭra, pli ĝenerala, pli traslimaj agado) kaj REALIGOJN (kiuj povas konsisti el multege da projektoj kun limdatoj, responsuloj, kaj eventuale buĝetoj kaj mezurado-kriterioj, ktp). Tiaj organizaj principoj, komprenataj de ĉiaj Esperantistoj, meritas iel atingi ankaŭ la Planon de UEA. Tia divido helpos ankaŭ la interdiskutadon pri Strategio morgaŭ la 13an de aŭgusto, je la 13a UTC en la UEA-diskutado pri Strategia Laborplano. Se vi, aŭ ekzemple Marko, emas, kaj havas tempon, mi pensas, ke estus bone starigi novan fadenon ĉi tie en Strategia Laborplano pri ĝuste tia duflanka divido. Ĉu vi emas lanĉi novan fadenon, ni diru STRATEGIO kaj REALIGPLANOJ? Ĉiaokaze multan dankon pro la tre klara, trafa sistemo pri Strategio kaj ties realigo per konkretaĵoj.
  7. Roland! Ege bone! Ĉu vi permesus al mi starigi al vi demandojn precizajn, por ke mi povu pli profunde kompreni? Vi havas kelkajn ideojn tie en Berlino kiujn meritas profundan priparoladon kaj eventualan kopiadon. Unua demandaro: Esperanto-Laden, stratnivela Esperantejo, klare videbla de ekstera publiko. Sur kia strato ĝi estas? Kiom da homoj, okuloj vidas tiun ejon ĉiutage (eble neebla respondebla demando -- kelkfoje estas statistikoj en loka Komenca Ĉambro). Ĉu tiuj homoj estas nur tiuj kiuj loĝas en tiu kvartalo, aŭ ĉu ili estas aliaj? Ĉu ĝi apudas universitaton, alian signifan ejon? Horaro? Tagoj? Sistemo por komuniki kun eventualaj novuloj okaze ke la ejo estas fermita. Kian rolon tiu ejo ludas en la vivigado kaj speciale en la altirado de novaj Eserantistoj? Kosto? Se precizaj respondoj ne eblas, ne gravas, nur iom da babilado por pli bone kompreni la lokan situacion. Tiaj stratnivelaj, videblaj Esperantejoj ne estas tiel oftaj. En Parizo estas du: unu el ili ne ofte vidata, alia tre ofta. En Valencio nia ejo estas preskaŭ nevidebla, kaj vidigi ĝin pli preskaŭ ne eblas pro la etaĝo, reguloj de la urbo, ktp. Tamen ekzistas antaŭa ejo en Valencio kun grandega ŝildo ESPERANTO kiu ankoraŭ fiere restas, kaj ni scias, ke tiu ŝildo de tempo al tempo allogas novan lernanton. En Seulo estas iom da, strata rekono. En Ĉinio mi neniam vidis ie ajn kaj mi konas la ĉefajn grupojn de Esperantistoj tie.
  8. Ĉar Dennis Keefe havas malbonan memoron 😀 Ek, Roland. Nun estas via vico. Vi scias strategion tre bone.
  9. Marko, dankon!! Jen ekzemplo de TEJO de tre klara, bone verkita Stragegia Laborplano. Videblas la ligo inter realo kaj alstrebataj celoj. Ĉu eblas, ke ĉiuj Komitatanoj de UEA legu kaj pripensu tiun dokumenton de TEJO antaŭ la sesio de ĵaudo, la 13an de aŭgusto? Nu, ne estas tiom urĝe se ni ne tro hastas pri la starigo de nova strategio. Mi pensas, ke indas, ke oni havu tutan apartan horon aŭ du horojn por priparoli, BABILI pri ĝi, pripensi ĝin, komenci koni kaj absorbi la dokumenton. Estus bone vidi ĝin laŭ pluraj anguloj, ĉar tiu Strategia Laborplano estas vere elstara. Ni povas lerni de ĝi.
  10. Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  11. Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas. Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata. Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni. Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne. Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn. Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing". Ekzistas libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.
  12. Bernhard, En la tavoloj de strategia plano, ĉu eblas, kiel Renato aludis, enmeti viajn ideojn en la plej supran tavolon de strategio, en tiun de la misio, kiel Duncan en la Raporto de la Estraro en la lasta kvarono de 2019 skribis? Mi citas la vortojn de Duncan: "Kiuj do estas la elementoj de strategia plano? Kernaj estas tri: misio (en la pli filozofia senco de baza celaro kaj taskaro) -- (emfazo mia); valoroj kaj ĝenerale atingindaj celoj; specifaj celoj, iniciativoj, taktikoj. Oni komencu diskutante la unuan ĝis laŭebla interkonsento; la dua baziĝas sur la unua; kaj la tria fluas el la dua. Nia ideo estas komenci tiel la planadon . . . " Fino de la citaĵo. Vortumi la mision, por ke ĝi bone komuniku samtempe interne kaj ekstere de UEA estos bela defio. Mi pensas, ke la homoj kiuj scias fari tion estas eble tiaj kiaj kutime verkas la tradiciajn rezoluciojn de la ĉiujaraj UK-oj. Homoj kiuj pragmate, lirike kaj ege koncize povas esprimi niajn ideojn ĉe la plej supra nivelo de la strategio.
  13. DIdier, dankon pro viaj aldonaj komentoj pri POR kaj PER strategioj. Mi ŝatus paroli iomete pri tio, sed hodiaŭ mi volas aldoni du aliajn partojn de strategio: KULTURO kaj INFORMADIKO. Do, nun mi pensas pri kvar partoj de strategio: INFORMADO, INSTRUADO, Fakte mi pensas, nur miaopinie, ke la plej grava parto de la tuto estas KULTURO: libroj en Esperanto, legantoj de tiuj libroj, muziko, jutubaĵoj, ktp. Tamen la apogo-strukturo nuntempe de la tuto estas la informadiko kaj la lerta utiligado de la reto. Mi atendas ideojn de la informadikistoj, ideojn kiuj antaŭenigas Informadon, Instruadon, kaj Kulturon. Se oni organizas strategiajn forumojn, kiel nia kutimo estas en la UK-oj pri K, K, K kaj K, malfacile Esperantistoj scias precize pri kio temas, kaj la kunvenoj (mi ĉeestis multe da ili, kaj ofte prikomentis multe) ne havas klaran fokuson. Aliflanke se vi havos kunveno pri INFORMADO aŭ INSTRUADO aŭ KULTURO aŭ INTERRETO, homoj scias multe pli bone kiel aliri la aferon. Sed strategio estas multe pli profunda ol ĉio ĉi, ĉu ne? Permesu al mi diri, ke MI NE SCIAS kaj nun mi ne havas klarajn ideojn pri kiel verki Strategian Laborplanon. La mondo ekster Esperantujo ŝanĝiĝis tiom en la lasta jaro (Briteliro, Trump, Koronviruso, kaj antaŭ kelkaj tagoj la SENdevigado lerni la anglan en Barato), ke mi eĉ ne scias kie komenci. Nia strategio devas rapide adaptiĝi al la ekstera situacio (ekonomia, teknologia, socia, politika, interreta) Tamen, mi pli malpli certas, ke la 4-K Strategio ne povas esti sufiĉe bona gvidilo por optima strategia laboro. La 4-K klasifikado estas brila, sed ĝi brilas pli kiel filozofia analizo, semantika klasifikado ol kiel normala strategia plano. Daŭrigota eble.
  14. En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn. Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO. Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate. Instruado ankaŭ bone kompreneblas. En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon. La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo). Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj. Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj. Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon. Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj. TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto. Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj. Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.
  15. Saluton, Ivo Mi tre aprezas vian eseon pri strategio kaj la Esperanto-movado. Certe se oni aldonas la nocion fiaskon al la agado-laboro dum la jardekoj, tio povas helpi al ni pri bone kompreni ĝuste la nuntempajn cirkonstancojn. En mia vivo mi scias, ke mi ofte fiaskis ekstere kaj ene de Esperantujo, kaj mi pensas, ke mia propra rekono de tio helpas al mi iom pli bone kompreni diversajn situaciojn, kaj pli bone sukcesi poste. Ĉiaokaze ni Esperantistoj ne bezonas tiajn homojn kiaj estas Trump, por ne paroli pri diktatoroj en diversaj landoj, kiuj neniam eraras. Kaj iasence ĉiaj paŝoj konkretaj povas esti misaj, ĉar eksteraj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas, kiel vi bone montris kun via ekzemploj de la 60aj jaroj kaj nun. Laŭ la sistemo de aŭtomataj decidoj kaj kompleksaj (speco 1 kaj 2 menciitaj de vi supre), al mi plaĉus, ke en la rekomendo- kaj decido-sistemo de UEA, (tiel kiel oni povas sperti ĝin en la tiel nomataj Forumoj de la Universalaj Kongresoj Forumo pri Kapabligo, Forumo pri Komunumo, Forumo pri Konsciigo, Forumo pri Kunordigo) ke oni rekomendu, decidu kaj proponu multe pli MALRAPIDE. Oni unue devas KOMPRENI la problemon antaŭ ol proponi solvojn por tiu problemo. Via eseo helpos al ni kompreni, kaj tial mi esperas, ke ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj legos ĝin. Eble pensindas komenci kolekti tiajn "artikolojn" kaj meti ilin en unu kolekton. Tiamaniere ni havos pli kaj pli bonajn perspektivojn antaŭ ol provi lanĉi solvojn. Estus bone ekhavi la opinion de Rakoen Maertens, kiu mem estas psikologo, kaj kiu povas doni pli da perspektivo al decido-procesoj kaj la valoro bone rekoni situaciojn. Amike, Dennis
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.