Salti al enhavo

Dennis Keefe

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    33
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    8

Ĉio afiŝita de Dennis Keefe

  1. Hieraŭ dum la diskutado pri Strategio en la kunveno de la Komitato, Duncan substrekis la gravan rolon de PRITAKSADO en strategio. Prave. Al tio mi aldonos MEZURADON. Tiuj du konceptoj ne samas, tamen bona elirpunkto estas, UEA-nivele, krei sistemon MEZURADON kaj RAPORTADON. Mezurado, baze; pritaksado, poste*. Tia sistemo estas nia SPEGULO, kun nombroj komprenataj espereble de ĉiuj agemuloj. Tiurilate, ni bezonas informadon pli ofte, kaj pli agadokampe, pli vaste. Ne nur ene de UEA-ujo, sed ekstere, en Esperantujo kaj ekster Esperantujo, ekzemple kiel statas la kvanton da lernantoj en Duolingo. Ne vortoj, statistikoj. Ne multloke, sed unuloke, facile alireble. Ne nur membro-nombro, kaj kongreso-aliĝoj, multe pli. La sistemo povas komenci ete, kaj laŭ la bezonoj de ĝiaj uzantoj (por la estradaj bezonoj, por la eksteraj informado-bezonoj), ĝi povas kreski, ĉiam kun la ideo enmense: Kiom valoras tiu aldona informado rilate al tiom kiom ĝi kostas. *La konceptoj PRITASKADO kaj MEZURADO paralelas en Lingvo-Testado, kaj simile en Ekonomio, Komerco. La kerno estas mezurado, ĉefe nombra, kaj sur tiu bazo konstruiĝas pritaksado. Tamen vi povas havi mezuradon sen pritaksado (nur kvanta aliro), kaj pritaksado sed mezurado (nur kvalita aliro).
  2. Lastjare en la Forumo mi proponis alternativan analizon pri Kongresoj: ĉiujara kongreso, ĉiudujara kongreso, ĉiukvarjara kongreso. Mia timo, tiam kaj nun, estas ke la kosto ĉeesti kongresojn estas pli kaj pli peza, ne nur mone sed tempe. Nun en mia propra kazo la pandemio ne tuŝis min finance, sed familianojn jes ja, kaj mi havas devon helpi al ili. Multaj aliaj homoj (gepatroj kaj geavoj) kiujn mi konas en Hispanio estas en la sama situacio. Nun oni ĵus povis sperti vere bone organizitan kongreson (mi miris fakte pri la kapablo de kelkaj starigi la tuton tiel rapide, tiel efike, tiel klare -- preskaŭ ĉio en la retejo de la kongreso estis klara), kaj valoras la penon pripensi tiun kongreson profunde. Estas multe da lecionoj belaj ene. Tio kion mi mem volas de kongreso estas aŭdi la ideojn de la Esperantistoj, ĉu en IKU, ĉu en la parto Esperantologio, ĉu en aliaj programeroj. Sed nun videblas, ke la registrado estas je tre alta, bonsona nivelo. Tio ŝanĝas ĉion. Mi persone preferas la sekvan modelon: ĉeesta kongreso ĉiudujare aŭ ĉiukvarjare, kaj virtuala kongreso kiel hibridaĵo de tiuj ĉeestaj kongresoj, kaj virtuala kongreso kiel anstataŭiganto en la neĉeestaj jaroj.
  3. Diccon, Mi konsentas kun vi pri la translokiĝo de la Centra Oficejo de Nederlando al iu alia lando, kie kostoj estas multe, multe pli malaltaj. Sed ni pensu ne nur pri la lando, sed pri la elekto inter urbego, urbo, aŭ urbeto. Oni devas trovi eblojn, alternativojn unue. Kaj poste fari alternativajn analizojn, kun monfluo-kalkuloj tra la jaroj, ktp. Dum mia vivo mi vidis de tempo al tempo eĉ ofertojn de registaroj de preskaŭ senpagaj konstruaĵoj por iu organizo kiu pretis instaliĝi kaj zorgi pri ĝi. La ekomomia kaj demografia vivo ŝanĝiĝas. Estas urboj, sur la kamparo, en multaj partoj de la mondo, kie konstruaĵoj (antaŭe uzataj, nun malplenaj), kiuj atendas homojn (ekslernejoj, eksmonaĥejoj, ekshospitaloj, ktp, ktp, ktp). Sed ia serĉado por tiaj lokoj devas esti longa, ĉu ne? Ĉiaokaze, daŭrigu vian komentadon, Diccon. Ni lernas de vi. Didier, eble mi ne bone komprenas, sed kiamaniere pluraj regionaj centroj de Esperanto povas helpi al la budĝeto de UEA? Ĉu vi antaŭvidas, ke loka servado kreos pli da enspezoj ol elspezoj. Pardonu, eble mi ne komprenas vin. En alia mesaĝo, Roland parolis pri la Esperanto-Laden de Berlino, kaj ŝajnas, ke ĝi ne estas kostefika. Mi konas aliajn lokajn servo-centrojn aliloke, kaj estas simila kosto-problemo.
  4. Mi volis prikomenti la du vortojn VIZIO kaj MISIO. Tiuj du terminoj rutine internacie uzadas en entreprenoj kaj ĉiaj organizoj kiam oni parolas pri la plej altnivelaj celoj, principoj kaj valoroj de la organizo. Tio estas normala, kaj neniu en iu ajn firmao pensas pri la religiaj kromsignifoj de tiuj vortoj. La problemo estiĝas kiam ni Esperantistoj volas uzi ilin por komuniki al nefakaj publikoj ene aŭ ekstere de UEA. Pensu, ke pro tio, ke tiuj du terminoj estas FAKVORTOJ, multe da eĉ bone edukitaj Esperantisotj ne komprenas la signifon spite al pli kaj pli da eksterfaka uzado en la lastaj jaroj. Do la uzo de VIZIO kaj MIASIO estas estas komunikado-problemo. La termino CELDEKLARO, uzata de Mark supre, estas bela solvo, ĉar komprenita de fakuloj kaj nefakuloj, kaj samtempe sen kromsignifoj kiuj povas iom konfuzi homojn.
  5. Boris, plejparte via skemo estas sekvinda. Bone. Se ni sekvas ĝin, antaŭ ĉio, mi dirus, ke ni ne iru tro rapide, sed finfine la skemo kiel vi priskribis ĝin, certe povas preventi la danĝeron de fulmodecidoj. Estas momentoj en organizo-vivo, kiam fulmorapidaj reagoj estas ege oportunaj. Ni ĵus vidis, laŭ mi, la plej bonan ekzemplon de tio: tre rapide kaj tre efike organizita Kongreso de Esperanto. Tiu ĵusa Kongreso probable profunde ŝanĝos multon en nia organizo. Al mi plaĉus havi longan kaj profundan interdiskutadon ĝuste pri tiu sukceso. Mi ne emas pripensi novan strategion sen povi kompreni ĝuste tion kio okazis kaj okazas je ĉiaj flankoj de la organizo ene kaj malene. Tamen, mi timas, ke la hasto en ni kondukos nin al rapide verkita dokumento kiu ne kaptas la novan epokon. Do, pri via skemo: hodiaŭ la 13an de aŭgusto la kunveno jam estas planita, kaj Duncan bone elektis la formaton de libera interdiskutado en la formo de cerboŝtormo, ĉu ne? Ne gravas. Tio estas komenco. Poste, estus bone havan longan diskutadon pri kiu vojo elekti, en via terminologio, Vizio kaj Misio. Tie eble kelkaj el ni havas novajn ideojn pri ĉu ESPERANTA aŭ ĉu LINGVORAJTAJ vojoj, ekzemple (mi ne scias kiel esprimi la dividon, tamen tio apartenas al la Vizio kaj Misio sekcioj). Amike, Dennis
  6. Charlotte, via aldona komento pri REALIGPLANOJ estas tre valora kaj trafa. Tio montras kiel dividi Strategion (la longdaŭra, pli ĝenerala, pli traslimaj agado) kaj REALIGOJN (kiuj povas konsisti el multege da projektoj kun limdatoj, responsuloj, kaj eventuale buĝetoj kaj mezurado-kriterioj, ktp). Tiaj organizaj principoj, komprenataj de ĉiaj Esperantistoj, meritas iel atingi ankaŭ la Planon de UEA. Tia divido helpos ankaŭ la interdiskutadon pri Strategio morgaŭ la 13an de aŭgusto, je la 13a UTC en la UEA-diskutado pri Strategia Laborplano. Se vi, aŭ ekzemple Marko, emas, kaj havas tempon, mi pensas, ke estus bone starigi novan fadenon ĉi tie en Strategia Laborplano pri ĝuste tia duflanka divido. Ĉu vi emas lanĉi novan fadenon, ni diru STRATEGIO kaj REALIGPLANOJ? Ĉiaokaze multan dankon pro la tre klara, trafa sistemo pri Strategio kaj ties realigo per konkretaĵoj.
  7. Roland! Ege bone! Ĉu vi permesus al mi starigi al vi demandojn precizajn, por ke mi povu pli profunde kompreni? Vi havas kelkajn ideojn tie en Berlino kiujn meritas profundan priparoladon kaj eventualan kopiadon. Unua demandaro: Esperanto-Laden, stratnivela Esperantejo, klare videbla de ekstera publiko. Sur kia strato ĝi estas? Kiom da homoj, okuloj vidas tiun ejon ĉiutage (eble neebla respondebla demando -- kelkfoje estas statistikoj en loka Komenca Ĉambro). Ĉu tiuj homoj estas nur tiuj kiuj loĝas en tiu kvartalo, aŭ ĉu ili estas aliaj? Ĉu ĝi apudas universitaton, alian signifan ejon? Horaro? Tagoj? Sistemo por komuniki kun eventualaj novuloj okaze ke la ejo estas fermita. Kian rolon tiu ejo ludas en la vivigado kaj speciale en la altirado de novaj Eserantistoj? Kosto? Se precizaj respondoj ne eblas, ne gravas, nur iom da babilado por pli bone kompreni la lokan situacion. Tiaj stratnivelaj, videblaj Esperantejoj ne estas tiel oftaj. En Parizo estas du: unu el ili ne ofte vidata, alia tre ofta. En Valencio nia ejo estas preskaŭ nevidebla, kaj vidigi ĝin pli preskaŭ ne eblas pro la etaĝo, reguloj de la urbo, ktp. Tamen ekzistas antaŭa ejo en Valencio kun grandega ŝildo ESPERANTO kiu ankoraŭ fiere restas, kaj ni scias, ke tiu ŝildo de tempo al tempo allogas novan lernanton. En Seulo estas iom da, strata rekono. En Ĉinio mi neniam vidis ie ajn kaj mi konas la ĉefajn grupojn de Esperantistoj tie.
  8. Ĉar Dennis Keefe havas malbonan memoron 😀 Ek, Roland. Nun estas via vico. Vi scias strategion tre bone.
  9. Marko, dankon!! Jen ekzemplo de TEJO de tre klara, bone verkita Stragegia Laborplano. Videblas la ligo inter realo kaj alstrebataj celoj. Ĉu eblas, ke ĉiuj Komitatanoj de UEA legu kaj pripensu tiun dokumenton de TEJO antaŭ la sesio de ĵaudo, la 13an de aŭgusto? Nu, ne estas tiom urĝe se ni ne tro hastas pri la starigo de nova strategio. Mi pensas, ke indas, ke oni havu tutan apartan horon aŭ du horojn por priparoli, BABILI pri ĝi, pripensi ĝin, komenci koni kaj absorbi la dokumenton. Estus bone vidi ĝin laŭ pluraj anguloj, ĉar tiu Strategia Laborplano estas vere elstara. Ni povas lerni de ĝi.
  10. Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?
  11. Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas. Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata. Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni. Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne. Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn. Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing". Ekzistas libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.
  12. Bernhard, En la tavoloj de strategia plano, ĉu eblas, kiel Renato aludis, enmeti viajn ideojn en la plej supran tavolon de strategio, en tiun de la misio, kiel Duncan en la Raporto de la Estraro en la lasta kvarono de 2019 skribis? Mi citas la vortojn de Duncan: "Kiuj do estas la elementoj de strategia plano? Kernaj estas tri: misio (en la pli filozofia senco de baza celaro kaj taskaro) -- (emfazo mia); valoroj kaj ĝenerale atingindaj celoj; specifaj celoj, iniciativoj, taktikoj. Oni komencu diskutante la unuan ĝis laŭebla interkonsento; la dua baziĝas sur la unua; kaj la tria fluas el la dua. Nia ideo estas komenci tiel la planadon . . . " Fino de la citaĵo. Vortumi la mision, por ke ĝi bone komuniku samtempe interne kaj ekstere de UEA estos bela defio. Mi pensas, ke la homoj kiuj scias fari tion estas eble tiaj kiaj kutime verkas la tradiciajn rezoluciojn de la ĉiujaraj UK-oj. Homoj kiuj pragmate, lirike kaj ege koncize povas esprimi niajn ideojn ĉe la plej supra nivelo de la strategio.
  13. DIdier, dankon pro viaj aldonaj komentoj pri POR kaj PER strategioj. Mi ŝatus paroli iomete pri tio, sed hodiaŭ mi volas aldoni du aliajn partojn de strategio: KULTURO kaj INFORMADIKO. Do, nun mi pensas pri kvar partoj de strategio: INFORMADO, INSTRUADO, Fakte mi pensas, nur miaopinie, ke la plej grava parto de la tuto estas KULTURO: libroj en Esperanto, legantoj de tiuj libroj, muziko, jutubaĵoj, ktp. Tamen la apogo-strukturo nuntempe de la tuto estas la informadiko kaj la lerta utiligado de la reto. Mi atendas ideojn de la informadikistoj, ideojn kiuj antaŭenigas Informadon, Instruadon, kaj Kulturon. Se oni organizas strategiajn forumojn, kiel nia kutimo estas en la UK-oj pri K, K, K kaj K, malfacile Esperantistoj scias precize pri kio temas, kaj la kunvenoj (mi ĉeestis multe da ili, kaj ofte prikomentis multe) ne havas klaran fokuson. Aliflanke se vi havos kunveno pri INFORMADO aŭ INSTRUADO aŭ KULTURO aŭ INTERRETO, homoj scias multe pli bone kiel aliri la aferon. Sed strategio estas multe pli profunda ol ĉio ĉi, ĉu ne? Permesu al mi diri, ke MI NE SCIAS kaj nun mi ne havas klarajn ideojn pri kiel verki Strategian Laborplanon. La mondo ekster Esperantujo ŝanĝiĝis tiom en la lasta jaro (Briteliro, Trump, Koronviruso, kaj antaŭ kelkaj tagoj la SENdevigado lerni la anglan en Barato), ke mi eĉ ne scias kie komenci. Nia strategio devas rapide adaptiĝi al la ekstera situacio (ekonomia, teknologia, socia, politika, interreta) Tamen, mi pli malpli certas, ke la 4-K Strategio ne povas esti sufiĉe bona gvidilo por optima strategia laboro. La 4-K klasifikado estas brila, sed ĝi brilas pli kiel filozofia analizo, semantika klasifikado ol kiel normala strategia plano. Daŭrigota eble.
  14. En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn. Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO. Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate. Instruado ankaŭ bone kompreneblas. En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon. La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo). Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj. Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj. Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon. Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj. TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto. Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj. Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.
  15. Saluton, Ivo Mi tre aprezas vian eseon pri strategio kaj la Esperanto-movado. Certe se oni aldonas la nocion fiaskon al la agado-laboro dum la jardekoj, tio povas helpi al ni pri bone kompreni ĝuste la nuntempajn cirkonstancojn. En mia vivo mi scias, ke mi ofte fiaskis ekstere kaj ene de Esperantujo, kaj mi pensas, ke mia propra rekono de tio helpas al mi iom pli bone kompreni diversajn situaciojn, kaj pli bone sukcesi poste. Ĉiaokaze ni Esperantistoj ne bezonas tiajn homojn kiaj estas Trump, por ne paroli pri diktatoroj en diversaj landoj, kiuj neniam eraras. Kaj iasence ĉiaj paŝoj konkretaj povas esti misaj, ĉar eksteraj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas, kiel vi bone montris kun via ekzemploj de la 60aj jaroj kaj nun. Laŭ la sistemo de aŭtomataj decidoj kaj kompleksaj (speco 1 kaj 2 menciitaj de vi supre), al mi plaĉus, ke en la rekomendo- kaj decido-sistemo de UEA, (tiel kiel oni povas sperti ĝin en la tiel nomataj Forumoj de la Universalaj Kongresoj Forumo pri Kapabligo, Forumo pri Komunumo, Forumo pri Konsciigo, Forumo pri Kunordigo) ke oni rekomendu, decidu kaj proponu multe pli MALRAPIDE. Oni unue devas KOMPRENI la problemon antaŭ ol proponi solvojn por tiu problemo. Via eseo helpos al ni kompreni, kaj tial mi esperas, ke ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj legos ĝin. Eble pensindas komenci kolekti tiajn "artikolojn" kaj meti ilin en unu kolekton. Tiamaniere ni havos pli kaj pli bonajn perspektivojn antaŭ ol provi lanĉi solvojn. Estus bone ekhavi la opinion de Rakoen Maertens, kiu mem estas psikologo, kaj kiu povas doni pli da perspektivo al decido-procesoj kaj la valoro bone rekoni situaciojn. Amike, Dennis
  16. Mi vidas la titolon de la temo: Strategio de UEA. Bone. Mi konstatas, ke estas alkroĉita dokumento nomata forumodeuea. Mi ne kapablas rekte malfermi tiun dokumenton. Tamen estus bone ekscii pri viaj ideoj rilate strategion. Mi povas vidi ĉion kion oni rekte skribas sur la forumo. Amike, Dennis Keefe C-Komitatano
  17. Jes, dankon Michael Boris, dankon Emilio. Resume (77 vortoj): Ni serĉas ekzmplojn de sukcesa LOKA, urba, kvartala agado, kiuj poste povas esti utiligataj de aliaj esperantaj en aliaj urboj. Sukcesa loka agado povas tuŝi varbadon de novaj gelernantoj, aperigadon de Esperantistoj kaj Esperanto en la loka gazetaro, radio kaj televido, kaj eĉ starigo de loka ZEO, ktp. Ĉefa afero estas, ke la sukcesa agado estu sufiĉe detale priskribita, por ke aliaj Esperantistoj povu kompreni ĝin, kopii ĝin, kaj starigi ĝin sukcese sialoke. Kelkaj ago-kampoj listiĝas sube. Detale (363 vortoj): Kolekto de bonaj PRAKTIKOJ el LOKAJ grupoj. Jen oportuna maniero priskribi la temon. Ne universala nek landa praktiko, sed ĉio tio, kio sukcese okazis en urbo, en urbeto, en kvartalo. Tie kie homoj povas facile ĉeesti per rekta transporto aŭ per pieda aliro. Ni diru unue, ke la evento, aranĝo, afero, strategio JAM okazis. Due, ni emfazu, ke eblas, ke alia LOKA grupo kapablas KOMPRENI ĝin, kaj KOPII ĝin, UTILIGI ĝin en alia urbo. Ni serĉas sukcesojn en lokaj kluboj, kiuijn aliaj LOKAJ grupoj povas relative facile imiti, uzi, starigi en siaj urboj. Do, probable la sukceso de la aranĝo estas sufiĉe forta, frapa, rezultohava. Kaj simile kiel en sukcesa aranĝo en iu firmao, aŭ en utila eksperimento en scienco, se aliaj firmao-anoj, aliaj asocio-anoj ne povas kompreni ĝuste tion kio okazis, kaj ne povas kopii la ideon, la originala aranĝo ne tiom valoras. Refarebleco estas grava kriterio. Jen kelkaj ekzemploj: Ĉu via loka grupo de Esperanto sukcesas varbi novajn gelernantojn ĉiujare? Kiom da? Kiel? Ĉu vi loka klubo sukcesis fari prelegserion en via propra urbo, tiamaniere disvastigante Esperanton? Ĉu vi sukcesas havi iom da subvencio de la loka urbo por helpi al via loka agado? Ĉu via urbodomo aŭ alia loka instanco invitis vin starigi kurson por nova publiko, por alia publiko? Ĉu vi sukcesis aperigi Esperantistojn, Esperanton en la lokaj ĵurnaloj, radioj, televidoj? Kiamaniere? Ĉu via klubo sukcesis starigi novan ZEO-n ie en via urbo? Ĉu vi trovis senpagan kursejon, klubejon? Ĉu vi sukcese ekinteresigis la lokajn klubanojn rilate landan kongreson, Universalan Kongreson? Ĉu vi havas, dum longa tempo, sukcesan kursaron, sinsekvo de kursoj ekde la baza nivelo ĝis la supera? Ĉu vi havas unikajn kursojn pri eksterlingvaj temoj? Pri literaturo, ekzemple. Ĉu vi havas viglan kulturan vivon en via loka klubo? Kiuj faras? Kiam faras? Tempoplano? Loko? Kiu talentomikso bezonatas? Per kiaj rimedoj? BUDĜETO? Kial la evento daŭras kaj ne forfalas? Ĉu facile aŭ malfacile starigebla? KTP. Bonvolu kundividi viajn sukcesojn, sed memoru, ke la vera sukceso venos nur post kiam ALIA LOKA KLUBO kapablas kompreni vian agadon, imiti la organizadon de via agado, kaj finfine sukcese starigi similan agadon en siaj lokaj Esperanto-asocioj. Bonan sukceson! Dennis Keefe, C-Komitatano,
  18. Jen, esceptokaze, kopio de la sama mesaĝo kiun mi ĵus sendis al la Komitato de UEA. Mi remetas ĝin ĉi tie pro du kialoj: unu, la retdiskutejo de UEA kaj la Forumo estas en transirada tempo, kaj du, ĉi tiu temo rekte rilatas la subforumon DUOLINGO. Vi eventuale ŝatus legi la sekvon, nur se vi interesiĝas pri Strategio kaj Duolingo, kaj pri la DETALOJ pri tiu strategio. Mi prezentas 31 urbojn kun iom da esperantrilata statistiko. Mia studo disvolviĝas, do eble vi volas atendi iun postan raporton. Amike -- Dennis. - - - - - - - - - - - - - - - Duolingo kaj Strategia Mapo (“Strategic Group” Merkatika Analizo) Oni povas kompreni la fenomenon Duolingo laŭ pedagogia vidpunkto, laŭ merkatika vidpunkto, laŭ ludila vidpunkto, ktp. Ĉi tie, por la celoj de la Komitato, kaj de la K-K-K-K-Forumoj mi limigos min al la merkatika-strategia prikonsidero de unu el la plej belaj strategiaj iloj en la historio de la Esperanto-Movadoj DUOLINGO. Sed antaŭ ol fari mian prezentadon de mia hodiaŭa ekstudo de pli ol 30 urboj en kiuj troviĝas EVENTOJ de Duolingo, mi volas komenti pri nia (de ĉeestantoj de la Forumoj) procezo kaj proceduro starigi, kun fulmorapideco, proponojn en la Forumo-kunsidoj. Tion ni spertis jam ĉi jare en Lahtio, kaj lastjare en Lisbono. Paroletas, Proponas; Paroletas Proponas; Paroletas Proponas. Mi ne vidas en tia sistemo eĉ minimuman klopodon rilatigi tion kion ni diras al ia ajn Strategia Plano. Mi ankaŭ ne vidas kvantan (Kiom kostas, ekzemple) aŭ kvalitan analizon (Ĉu estas riskoj, ĉu tio kongruas kun niaj etikaj valoroj, kiu respondecas pri tio, ktp. Sen tiaj komprenoj estas malfacile fari bonajn, realigeblajn planojn. Ni estu ĉiam reagemaj al ŝanĝantaj cirkonstancoj, sed ni ne falu en la kaptilon "subitaj entuziasmoj" kiel menciis Humphrey hieraŭ. Nun, unu el la plej bonaj manerioj kompreni nian taskaron, niajn strategiajn ŝancojn kaj konkurenco-medion estas utiligi la nocion Strategia Mapo (kelkfoje nomata angle "Strategic Group" Analizo). Strategia Grupo niakaze ĉi tie estas la fremdaj lingvoj uzataj en la diversaj lingvo-EVENTOJ de Duolingo. En konkurencado, bataloj okazas en SPECIFAJ LOKOJ. Ne eblas antaŭdiri, antaŭvidi ian ĝustan strategion en iu specifa loko se oni ne komprenas ĝuste kia estas tiu specifa loko. Tio rilatas DUOLINGON. En tia spirito mi provis kompreni la Strategian Mapon (tiu koncepto kompreneblos per subaj ekzemploj) de pli ol 30 urboj, duonhazarde elektitaj. Mia ĉefa demando estis, en la kadro de Duolingo-EVENTOJ, kiuj lingvaj eventoj estas menciitaj, kaj el tiuj eventoj, kiom da ili rilatas Esperanton. Kie, en kiuj urboj, aperas Esperanto-eventoj? Kie NE aperas Esperanto-Eventoj? Ĉu Esperanto partoprenas en 1 evento el 10, 7 eventoj el 54, 3 el 21? kaj tiel plu. Mi elektis kelkajn urbojn el Hispanio, kio kovras iom la Esperanto-lernantojn en la hispana fako de Duolingo, kaj mi simile, sed plejparte el la angla kurso, elektis kelkajn urbojn el Usono, kaj ankaŭ Londonon pro sia elstara rolo en la daŭra altirado de Duolingaj gelernantoj al ĉeestaj, esperantaj kursoj. Kelkaj ekzemploj: 1. Vaŝingtono, Usono, 16 eventoj en la venonta monato, el kiuj 3 estas esperantaj. 2. San Francisco, Usono, 11 eventoj, el kiuj 1 estas esperanta. 3. Ĉikago, Usono, 28 eventoj, el kiuj 22 estas esperantaj (jes ja 22, tamen tiu nombro devas esti nuancigita, sed tio preterpasos miajn celojn ĉi matene). 4. Los Angeleso, 29, el kiuj 1 estas kun la verda stelo. 5. Londono, 49 eventoj, kun 11 esperantaj eventoj. Ne estas mia celo ĉi tie prikomenti la detalojn rilate tiujn priskribojn. Pli profunda analizo bezonatas kaj devas esti farata se ni volas UTILIGI tian informon, sed antaŭ ĉio ni devas komenci per fidela priskribo de la vera situacio. Sciu, ke estas problemoj, gravaj problemoj en la statistiko, priskribado de la eventoj de DUOLINGO, ekzemple, en Madrido, Sevilo kaj Zaragozo kune, listiĝas nur 3 eventoj por la venonta monato, neniu el kiuj tuŝas la lingvon de Zamenhof, sed tia ege malgranda kvanto tute ne eblas. La statistiko provizita de Duolingo nun estas falsa. Dum monatoj mi sekvadas la duolingan evoluon en Hispanio kaj kutime estas pli ol cent eventoj ĉiumonate. Alia ekzemplo de speciala problemo estas tiu, kiu tuŝas, venenigas Valencion, Hispanio. En la lastaj ses monatoj meznombre listiĝas ĉirkaŭ 120 eventoj ĈIUMONATE, el kiuj 1 estas esperanta. De kie venas la problemo? 119 eventoj devenas de la sama homo! Unu homo, ne klubo, ne de diversaj lingvoj. De unu ruza homo! Mi jam skribis al Duolingo, plendante pri tiu monopolulo, sed mi ankoraŭ ne ricevis respondon. Se al vi plaĉus vidi plurajn, hazarde elektitajn respondojn, jen sube unu urbo por preskaŭ ĉiu litero de la alfabeto. Kiam vi legas tiujn rezultojn, pensu pri taŭga strategio por TIU, ne por alia, urbo. Se estas neniu mencio pri Esperanto-evento en la urbo, estas nenia espero, ke duolingano iam ĉeestos iun esperantan eventon. Pri ĝuste la optimala nombro da eventoj pri Esperanto rilate la tuton, tio estas tute alia demando, kiun oni povas respondi nur post longa sperto, taŭga komparado, kaj mezurado de rezultoj. Strategia Mapo de Aliaj Urboj 1. Abuja, Niĝerio, 1 (franca lingvo) 2. Bagdado, Irako, 1 (germana) 3. Kairo, Egiptio, 22, 0 = Esperanto 4. Dartford, Anglio, 49, similas aŭ samas Londono (vidu Londonon, supre), sama kvanto de esperantaj kursoj 5. El Viejo, Nikaragvo, 1 (angla) 6. Falls Church, Usono, 13 (Esperanto = 2, sed intermiksas Vaŝingtonon) 7. Galway, Irlando, 0, (eble indikas, ke de tempo al tempo havas eventojn, sed nun ne) 8. Gastonia, Norda Karolino, 3 9. Haifa, Israelo, 4 (rusa lingvo ĉiuj) 10. Indiatuba, Brazilo, (Esperanto = 1, angla = 71 – eble la sama listo kiel Sao Paolo) 11. Jakarta, Indonezio, 1 (franca) 12. Kaosiung, Tajvano, Ĉinio, 5 (angla kaj ĉina) 13. Lagos, Niĝerio, 1 (hispana) 14. Madison, Usono, 0, (vidu rimarkon pri Galway) 15. Nahariya, Israelo, 1, (rusa) 16. Oamaru, Novzelando, 0, (vidu rimarkon pri Galway) 17. Palo Alto, Usono, 13, (Esperanto = 1) 18. Qingdao, Ĉinio, 1, (hispana) 19. Reading, Anglio, 50?, (simila al Londono; havas la samajn esperantajn kursojn kiel en Londono) 20. Seulo, 0, (vidu Galway, supre) 21. Taichung, Ĉinio, 4, (ĉina kaj japana) 22. Uppsala, Svedio, 5, (germana, sveda, angla) 23. Vankuvero, Kanado, 10, (japana, angla, ĉina, franca) 24. Varsovio – Warsaw – 0, (vidu Galway, supre) 25. Yen Bai, Vietnamio, 1, (angla) 26. Zuriko, Svislando, 2, (japana). Tamen, Zuriko publikigas esperantan eventon por Duolingo, kaj mi donos konkretan ekzemplon de tio, sed ne ĉi tie, ĉar tio eksteras la celon de la studeto. Do, jen, mia malgranda studeto pri la Strategia Mapo (konkurenca, merkatika) pri kelkaj urboj en kelkaj landoj. Mia samplo ne estas sufiĉe hazarda, kia devus esti por iel konkludi, konjekti. Kaj por la celoj de UEA bezonatas KOMPLETA, STRATEGIA MAPO, ĉar oni laŭeble alstrebas efikan kontakton kun kiel eble plej da Duolinganoj. Mi daŭre laboros analize se oni volas. Intertempe mi diru, ke mi kredas, ke la priatento de UEA oportunas rilate la merkatikan, kaj ne la edukan flankon de Duolingo. La pedagogia disvolviĝo de la esperantaj kursoj de Duolingo okazos kun aŭ sen la helpo de UEA. Kaj ĝis nun ne aperis artikoloj en IPR pri tiu temo, bedaŭrinde. Maksimume UEA povas kuraĝigi homojn krei strategie valorajn kursojn (ĝuste kiuj devenas de analizo de la Strategiaj Mapoj, sed ne de urboj kiel mezuro-unuo, sed de la kursoj jam orfertataj en ĉiuj LANDOJ – mi devas klarigi tian strategion en alia mesaĝo). Kaj al tiu analizo bezonatas kvantigi la nombron de eblaj eklernantoj, interalie. Tio estas alia temo por alia tago. Sufiĉas diri, ke la rezultoj (allogi virtualajn lernantojn al ĉeestajn kontaktojn kun Esperantistoj) de la nuna utiligado de la sistemo Duolingo estas nur, mi konjektas, je 1 aŭ 2 elcentoj de la optimumo. Atingo de 50%, 60%, 70% ne okazos se ni nur parolas-proponas, parolas-proponas, parolas-proponas kiel en la nunaj K-K-K-K-FORUMOJ. Ni bezonas kompreni unue, agi due, kaj tiu agado bezonas racian pripensadon kaj interligigon kun ĉiaj aliaj partoj de la UEA-sistemo, kaj de la kunteksto de Esperantujo, kaj de pluraj eksteresperantaj faktoroj. Se iu volas kunlabori, helpante fini la PRISKRIBON de la nuntempa situacio, la nuntempa Strategia Mapo de eventoj de Duolingo en urboj, bonvenon. Amike, Dennis Keefe C-Komitatano
  19. Responde al Stella (povas interesi al Pascal(Filarete), Trio, Emilio, Tim kaj al tiuj kiuj interesiĝas pri pli efika komunikado-sistemo por UEA) Stella, mi multe aprezas viajn komentojn pri la Forumo, ĉar vi vidas la novan sistemon el pluraj vidpunktoj (teoria, praktika, informadika, psikologia, eĉ pedagogia), kaj vi sufiĉe profunde klarigas vian sperton kaj starpunkton tiurilate. Estus ideale se ĉiuj viaj komentoj rilate la forumon povus estus samloke konsulteblaj, en pdf-formato, sur poŝtelefona ekrano. (Mi jam tajpis respondon al komento via, sed pro misatento mia, mi perdis tion kion mi skribis. Poste mi havis problemon retrovi vian komenton por reverki mia komenteton). Jen sube, nova pli limigita, pro tempo-manko mia ĉe la Universala Kongreso, mesaĝo. Ĉi foje nur pri via supra punkto 2: Forumo-kategorioj. Mi ŝatas vian ideon pripensi la ĝeneralan strukturon de la Forumo: Superforumo, Forumo, kaj Subforumo. SUP-FOR-SUB. Sed ĉu estos alia maniero vortumi tiajn kategoriojn, ĉar dum Superforumo kaj Subforumoj estas klaraj, ni restas kun la ambigua termino Forumo meze, tio estas, Forumo nun povas signifi aŭ la tuton aŭ partom. Kion pensas Trio kaj Pascal (Filareto) pri tia klasifikado. Pri la tri Superforumoj: Ĝenerala, Movado-rilata, kaj Faka, tio plaĉas al mi. Per tia sistemo, komentonto povas rapide kaj trafe meti sian komenton en la bonan lokon. Sed ĉu povas esti aliaj ĉefaj kategorioj? Al tio vi aludis. Kiujn vi rekomendus? Antaŭ du jardekoj, kiam la intereto ankoraŭ estis pli indekso-baza (Yahoo, Infoseek, AltaVista, ktp), ni havis pli la kutimon uzi la Interreton kiel bibliotekon, serĉante kaj trafante informojn kaj datenoj, per kategorioj. Pri la klasifikado per la K-strategioj, aŭ strategiaj aliroj (UEA, Strategia Laborplano, 2013), mi dubas ĉu tia klasifikado utilas al la ĉiutaga uzanto. Kio estas Konsciiĝo, kio Komunumo, kio Kapabligo, kio (K, K, K, K) ktp? La subkategorioj (Duolingo, Revuo Esperanto, ktp) estas pli klaraj ol la superaj, tamen estas malfacile komenci per la supra parto de la hierarkio (K, K, K, K) por poste senerare iri al la subaj (Duolingo, ktp). Tiaj superaj kategorioj, certe ekzistas teorie laŭ UNU analizo de la laborkampoj de UEA, sed ĉu tiuj kategorioj estas vere uzeblaj, vere utilaj kiam ni devas praktike uzi ilin? Mi ofte demandas UEA-membrojn pri unue, kiuj estas tiuj superaj kategorioj (K, K, K, K), kaj due, kio estas ene de tiaj kategorioj, kaj eĉ spertaj UEA-Membroj, ŝajne plejparte, ne kapablas respondi trafe. Ĉu ne pli bone uzi la memkompreneblajn kategoriojn Informado, Edukado, kaj Utiligado? Ĉiuj komprenas almenaŭ ĝuste kio estas Informado kaj Edukado, kaj krome tiuj du kategorioj estas la bazo de la daŭripova UEA kaj la Esperanto-movadoj ĝenerale. Eble vi, Pascal, Trio kaj Emilio povos kontribui pli al la kompreno de tiu klasifikada problemo. Bona hierarkio, mi pensas, kontribuos multe al la posta sukcesa uzado de la baza, interna komunikado-sistemo de UEA. Amike, Dennis
  20. Mi tre ĝojas, ke Eduardo ekis ĉi tiun fadenon, kaj ke li donis fruktodonan komenton pri ekster-esperantaj vortoj en la retejo. Aliaj partoprenantoj de la Forumo ankoraŭ ne vidis ĉi tiun subkategorion kaj en la lastaj tagoj mismetis siajn bonajn komentojn aliloke, en aliajn kategoriojn. Nu estus bonege se unu, du, tri aŭ pli da homoj ie en Esperantujo sidos iom longe ĉe siaj komputiloj kaj provos eniri ĉiajn kaj ĉiujn partojn de ĉi tiu retejo, esplorante, serĉante, ĉasante la neesperantajn partojn, kaj poste raporti ĈI TIE, kiel Eduardo, donante eble iom listigo-maniere, siajn trovojn. Se Eduardo mem trovos pliajn anglajn partetojn des pli bone. Kaj mi esperas, ke al administrantaoj legos tiajn komentojn kaj REAGOS. Rapida reago en ĉi tia okazo gravas por bona komunikado. Mi ne estas ekstrema lingvo-puristo, tamen mi ne toleras ekaperon de gitaro en la simfonioj de Betoveno, nek de violono en manoj de Mick Jagger, en la muziko de la Rolling Stones. Similan penson mi havas por la angla en Esperanto kaj inverse. Amike, Dennis Keefe
  21. Dennis Keefe

    Pri vivo

    La komento de Roy trafas. Eble ŝanĝu la nomon de ĉi tiu fadeno al AMO-Seminario. Mi aldonus, ke estus utile sendi ankaŭ resuman liston de ĉiuj 50+ AMO-seminarioj kiel ekira informado. De tia deirpunkto la interdiskutado estos faciligata. Amike, Dennis
  22. Mesaĝo por: Pascal, Trio, (Dmitri, Anna, Aleks, Osmo, Stella) kaj la Estraro, la Komitatanoj, kaj evenutale tiuj kiuj interesiĝas pri alternativaj analizoj por la Revuo Esperanto. Resumo: Mi prikomentas la aldonajn komentojn de Pascal kaj Trio pri kromaj elekteblecoj en Alternativa Analizo, kaj aldonas la nuancigan, fratan nocion KIO-SE Analizo, kiu permesos kompletan bildon de ĉiaj makro- kaj mikro-variabloj de Alternativa Analizo por posta, pli fruktodona, klara, nekonfuziga pridiskutado de Estraranoj kaj Komitatanoj. Kaj tre grave: mi listigas kvar kapablojn (de eventuale du, tri, aŭ kvar homoj) kiujn ni bezonas por fari bonan Alternativan Analizon. Mi mencias la valoron de homoj kiel Stella, Osmo, kaj Aleks ĉe la fino. Komentado: Efektive, plivastigi la Alternativan Analizon (AA) laŭ la sugestoj de Pascal kaj Trio estas bona ideo. Kromnumeroj pri la Universala Kongreso (Pascal), aŭ Kulturo (Pascal) facile enmetiĝas en AA, se oni, kiel ĉiam, detale pritrakas ĉiajn kaj ĉiujn kostojn je diversaj niveloj de uzado (ekzemple, 3000 abonantoj, 4000, 5000, 6000, ktp. La ideo de Trio, utiligi kalkultabulon estas certe la kutima maniero fari AA-n. Kaj mi aldonos, ke kiam ni enmetas ankaŭ la kapablon fari KIO-SE Analizojn (KIO okazos SE ni ŝanĝo tiun aŭ tiujn variablojn en la ekvacio), tiu kalkultabulo iĝis eĉ pli potenca ilo ne nur en la manoj de financaj fakuloj, se ankaŭ en tiuj de Estraranoj kaj Komitatanoj kiuj rapide povas kontroli diversajn makro- kaj mikro-alternativojn kiaj "Kio okazas se la sendokostoj altiĝos je 7 elcentoj en la venonta jaro?", kaj "Kio okazos se samtempe la kvanto da abonantoj kreskas je 10 elcentoj en Usono, sed falas je 2 elcentoj en Eŭropo?" La AA de nura interreta eldono, proponita de Trio, estas prikonsiderinda, eĉ prikonsiderenda. Eĉ se oni ne faras nur elektronikajn versiojn de la revuo, tia vituala kazo de AA helpos al ni vere kompreni niajn kostojn kaj niajn alternativojn. Mikso-analizo facilas per AA: Kiom kostas 5000 elektronikaj, kaj 0 paperaj; aŭ 4000 + 1000, aŭ 3000 + 2000 . . . 0 + 5000, ktp. En AA kreita en kalkulotabelo, estas notinde, ke eĉ ege specifaj analizoj facile eblas: 3247 elektronikaj kaj 1753 paperaj, ekzemple. Kiaj homoj bezonatas por fari tiajn precizajn analizojn? Unue, homoj kiuj komprenas la subfakon de financo nomata en la angla CAPITAL BUDGETING – projketo-kosto-prognozo (Atentu: la plej parto de librotenistoj dediĉas sin al nur kontikaj, juraj kaj regularaj prikonsidero por la preparado de financaj dokumentoj: bilancoj kaj spezokontoj). Due, homoj kiuj detale komprenas la diversajn kostojn kiaj, ekzemple, kiom kostas sendi x, y aŭ z gramojn al Francio, al Aŭstralio, al Brazilo, ktp. Trie homoj kiuj povas informatikigi la analizon en facile uzeblaj de ĉiuj kalkulotabeloj kun la derivitaj grafikaĵoj (tiaj homoj ofte estas la samaj kiuj kapablas fari la financan analizon). Kvare homoj kiuj povas preni tiajn financajn detalojn kaj vortigi, grafikigi ilin por eĉ pli facila, sed profunde korekta Analizo de Alternativoj. AA kaj bona utiligo de KIO-SE Analizoj ege faciligos niajn interdiskutadojn kaj debatojn en la Estraro kaj dum la Komitataj Kunvenoj kaj rilataj Strategiaj Forumoj. La temoj AA kaj KIO-SE estas fundamenta bazo de lernado-organizo (Peter SENGE). Ni ne povas lerni kaj progresi se ni eĉ ne komprenas la kosto-strukturojn de niaj bazaj decidoj. PS: aldoniĝindas kelkaj el la pensoj de Stella tiurilate, kaj mi kredas, ke Aleks Kadar povas kontribui al la pridiskutado de strategia analizo kaj alternativaj planoj. Kaj Osmo, kompreneble, estas nemalhavebla kiam kosto-detaloj estas pridiskutita. Kaj, memevidente Dmitri kaj Anna. Amike, Dennis Keefe C-Komitatano
  23. Mi volas "raporti" pri problemoj kiujn mi havis hodiaŭ por meti komentojn en la Forumo. Mi skribis kaj sendis tri komentojn en tri kategoriojn: Revuo Esperanto, AMO, kaj Ni uzu la anglan! Tamen, neniu el la tri komentoj ekaperis. Mia enhavo ne estis tiel grava, tamen se mi havas tian problemon vidigi komentojn, eble ankaŭ aliaj homoj en la lastaj tagoj havas similajn problemojn, kaj tio estos serioza problemo. REDKATAĴO: NUN, 10 minutojn poste, kaj post kiam mi sukcesis kun la tuj supre komenteto pri la tri problemoj, mi subite povis meti la tri komentojn en la tri kategoriojn. Tio kio surprize kontentigis min estis, ke la originalaj tekstoj repreneblis! Ili re-ekvideblis per simpla tuŝo de la tajpado-spaco. Nenio perdiĝis. Nun restas la demando pri ĝuste kia malglataĵo estis en la sistemo.
  24. Por: Komitatanoj kaj Estraranoj Pri: Revuo Esperanto kaj ALTERNATIVA ANALIZO, kun aldonaj aplikoj al Universalaj Kongresoj kaj esplorado pri la relokigo de la Centra Oficejo. La Revuo Esperanto estas unu el la plej signifaj partoj de la buĝeto, kaj kune kun la publikaĵo Kontakto reprezentas elspezojn de 61 mil eŭrojn ĉi jare (Buĝeto sendita de Mark Fetts, la 10an de julio). Elcente, tiuj du gazetoj egalas 14.6% de la buĝeto por 2019, 19.2% por 2020, kaj se la buĝeto tiam estos en ekvilibro, 24.2%. Pripensindaj sumoj kiuj meritas ALTERNATIVAN ANALIZON, por ke ni Komitatanoj kaj Estraranoj povu fari pli bone informitajn kaj raciajn decidojn. Mi proponas 12-nivelan analizon por la Revuo, tio estas, 12 alternativojn. Do, ekzemple, kiaj, kiom estos la kostoj (por la du revuoj kune) por 12 numeroj ĉiujare? Por 11, kiel nuntempe? Por 6, do sesfoje ĉiujare. Por 4, do kvarfoje ĉiujare kiel UNESKO-Kuriero? Kaj se por tiuj kvar eldono-ritmoj (12, 11, 6, 4 jare) ni krome nuancigas per tri niveloj de paĝo-enhavo: 24 paĝoj kiel nun, aŭ 36 paĝoj aŭ eĉ 48, kiaj kaj kiom estus la kostoj por tiuj 12 alternativoj? 12 x 24, 36, 48; 11 x 24, 36, 48; 6 x 24, 36, 48; 4 x 24, 36, 48? Parenteze, la BAZO-KAZO estas 11 x 24, kiu reprezentas la nunan eldono-ritmon kaj eldono-enhavon, mi kredas. En pli praktika analizo oni povas forlasi la kazojn kun 12 numeroj, kaj kun 11 numeroj x 36, 48, lasante 7 analizojn. Kompreneble al tiuj kvantaj, financaj analizoj aldonindas kvalita analizo kaj risko-analizo. Mi atentigis pri ALTERNATIVAJ ANALIZOJ jam antaŭ monatoj en la Yahoo-retdiskutejo de la Komitato, kaj nun pro la belega plibonigo en nia komunikado-sistemo, eblas pli oportune kaj trafe fari komentajn tiurilate ĉi tie. Ni povas uzi ALTERNATIVAJN ANALIZOJN por la gravaj decidoj kiuj nun pro la financa krizo pezas sur nia kara Asocio. Mi jam proponis tian analizadon por Universalaj Kongresoj (ĉiujare, ĉiudujare, ĉiukvarjare), kaj ni povos uzi ĝin ankaŭ por eventuala relokigo de la Centra Oficejo (Roterdamo, Bialistoko, iu vilaĝo en Italio, ie en Ĉinio aŭ Barato, ktp). Ne estas mia celo ĉi tie rekomendi tiun aŭ alian solvon, sed prezenti la ILOJN kiujn ni Komitatanoj kaj Estraranoj bezonas por kompreni kaj komprenigi niajn gravajn financajn decidojn. Mi havas miajn preferojn (Kongresoj ĉiudujare aŭ eĉ ĉiukvarjare; Revuo Esperanto je la sama ritmo kiel UNESKO-Kuriero (kvarfoje jare), sed kun pli ol la nuna paĝo-kvanto 24; kaj baldaŭa, relokiga esplorado por komenci pripensi pli malmultkostaj lokoj por la Centra Oficejo (jes ja fizika), je duono aŭ eĉ je kvarono de la nuntempa kosto-strukturo en Roterdamo). Amike, Dennis Keefe C-Komitatano
  25. En ĉi tiu fadeno mi nun vidas indikojn de espero por la venonteco de kunlaborado en UEA. Du UEA-membroj, Stella kaj Trio, faras fakajn kaj pozitivajn kritikojn, kaj samtempe ili estas AŬSKULTATAJ de Emilio. Tiu aŭskultado-sinteno estas tre refreŝiga, kaj kontrastas kun la manko de aŭskultado en la UEA-retdiskutejo de Yahoo-grupoj. Similaj reagoj mi vidis ankaŭ speciale en la sinteno de Trezoro kaj LEE Jungkee de Azio. Kun tia spirito, eĉ se ni ofte ne interkonsentas inter ni, ni povas progresi.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.