Salti al enhavo

Dennis Keefe

Komitatanoj
  • Enhaveroj

    33
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    8

Ĉio afiŝita de Dennis Keefe

  1. La afiŝoj kiuj estigis 44 telefonajn alvokojn kaj 28 verajn ĉeestantojn, abundegis, kun inter 100 kaj 200 ĉiumonate, ĉefe en la Universitato de Valencio, surstrate proksime de nia instruejo, kaj en la centro de la urbo. Estas tri aŭ kvar specifaj lokoj kiuj tre sukcesas (inter eble 10-oble ĝis 20-oble pli efikaj): 1) apud de strata pordo de la Esperanto-Asocio, 2) en la ĉefa biblioteko de Valencio 3) en la fakultato pri Historio kaj Geografio en la Universitato de Valencio, kaj 4) en la Oficiala Lernejo pri Lingvoj. Tiuj gelernantoj kiuj regule sekvas kaj daŭre lernas Esperanton estas malmultaj, eble nur 5 el 28, tamen la subita kromkresko en la Valencia Klubo senteblas: Post 25 jaroj da sinsekvaj perdoj de membroj, pro la ĉiumonata kurseto (laŭ la modelo de Seulo -- LEE Jungkee) kaj pro la nova energio, la kvanto da pagaj membroj kreskis de eble 30 al 40. Kial papero multege pli bone efikas ol DUOLINGO-anoncoj, Tvitero kaj Fejcbuko kune, mi ankoraŭ ne scias. Restas al ni multe da laboro por ekkompreni kaj por plibonigi la anoncadon kaj varbadon.
  2. 30 359 000 estas ege impona nombro da ekvidoj pri Esperanto-rilata anonco. La reta informado estas tiel kerna al la disvoliĝo de Esperanto. Mezurado tia devas esti, laŭ mi, parto de venonta STRATEGIA RAPORTADO, kie la Estraro, la Komitato, la Membroj de UEA kaj eĉ EKSTERULOJ (kiuj eble emus helpi al ni), povas meti la fingron sur la pulso de la indikiloj de la bonfarto -- loka, landa kaj universala -- de Esperantujo. Ni ege bezonas regule ĝisdatigitan informado-sistemon, por ke ni komprenu, kaj por ke ni celkonscie agu. La unua parto, 30 359 000 jam estas en niaj manoj. Sen informo-sistemo, Srategiaj Planoj lamos. Oni ne povas preni decidon kun longa listo de individuaj arboj; oni bezonas koncepti la arbaron.
  3. La ideoj kaj atentigoj de Stella estas legindaj, ĉar ŝi dum jaroj pripensadis la aferon FORUMON, kaj eĉ, laŭ mia memoro, prezentis la temon en Islando jam en 2013. Eble pli ol iu alia UEA-membro pasintece, ŝi kontribuis al la starigo de la nocio forumo ene de UEA, montrante kiel forumo-komunikadosistemo estas multe pli valora komuniko-efika ol Guglo-grupoj kaj Jahu-grupoj. Mi esperas,, ke la nuna Forumo estos en manoj de homoj kun diversaj spertoj kaj talentoj: la merkatika kaj komunikada (Emilio Cid), la teknika (Tim Owens), la homalira (pluraj homoj bezonatas kaj multaj povas), kaj ĉefaj konsiliistoj kiel Stella, ktp. (Persona noto al Stella: jes, dankon. Mi komprenas, ke la Forumo estas la rezulto de laboro kiam oni staras sur la ŝultroj de gigantoj -- tro ofte en UEA oni provas solvi problemojn sen rigardi eksteren, ĉu ne? Ĉi foje oni elektis la bonan giganton, mi pensas).
  4. Ĉu eblas pripensi ALTERNATIVAN ANALIZON de Kongresoj 1) Ĉiujare, kiel tradicie 2) Ĉiudujare kaj 3) Ĉiukvarjare? Kiaj estas la profito/malprofito-scenaroj por diversaj aliĝo-niveloj (de 500 ĝis 3000 -- eblas fari tian analizon laŭ ŝtupoj de 100 aliĝoj relative facile SE oni bone konas la kosto-strukturojn, absolutajn, relativajn, marĝenajn). Tia kvanta analizo bezonatas esti ligata kun kvalita analizo kiu inkluzivas diversajn vidpunktojn de Komitatanoj, Delegitoj kaj Individuaj Membroj. La kialo, parte, por pripensi pli maloftan Kongreso-starigon estas, ke la laboraj kaj financaj kostoj pezas sur pluraj kategorioj de membroj. Bonvolu ne pensi, ke analizo pri situacio signifas, ke indas aŭ endas ŝanĝoj. Tia analizo estas por pli bone prikonsideri alternativojn se unu aŭ alia pli taŭgas por la ventoneco. Ni bezonas ALTERNATIVAJN ANALIOZOJN por kompreni kaj pravigi ŝanĝojn en pluraj partoj de la organzio.
  5. Ege granda laboro, kaj belaspekta rezulto! Fakoj kaj speciale subfakoj (Kongeso, AMO, Ĝemelaj Urboj) estas klaraj. Mi provas per poŝtelfono sur kamparo (Gresillon, Francio), malrapida sed kun funkciado-kapablo.
  6. En Hispanio, Valencio, ĉi jare ni lanĉis novajn kursojn, ĉiumonate, laŭ la stilo de Seulo (LEE, Jungkee), invitante per kaj Duolingo kaj abundegaj, paperaj, A-4 formato, stratafiŝoj. Rezulto: 42 pertelefonaj aliĝoj, 28 kursanoj, 1 rekte de DUOLINGO kiu ĉeestis kun amikino, kaj 27 pro la afiŝoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.