Salti al enhavo

Jens S. Larsen

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

0 Neŭtrala

Pri Jens S. Larsen

  1. Estas tre esperige ke almenaŭ en TEJO oni ŝajne scias esprimi sin koncize. Alia afero tamen mankas al mi en la tuta diskuto: konkreteco. Precize kiujn celojn oni antaŭvidas atingi dum la venonta j kvin jaroj (aŭ kiel ajn longa estas la strategio)? Kiom da membroj en kiuj kategorioj UEA bezonas havi por atingi ilin? Se la ekzisto de Delegita Reto ne kreskigas la membraron, ĉu ne estus pli ŝage malfondi ĝin, eĉ se tio devigos nin reinventi la Asocion de nulo? Krome, eĉ se la planoj dum la lastaj jardekoj estis terure malkonkretaj, samtempe ili estis nesufiĉe teorie bazitaj. Oni ekkomprenis (inter la unuaj, fakte) ke lingva diverseco necesas, sed aliflanke oni ne ŝatas forlasi la ideon de Esperanto kiel "la (pli) bona lingvo", kvankam ĝi ne vere havas sencon en mondo kie rasismo ne plu estas superrega. Eble ni devas esti pretaj ellabori planojn kiuj forpuŝos konsiderindan parton de la membraro, sed plifaciligos al la restontoj rekreskigi la Asocion per novaj membroj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.