Salti al enhavo

Trezoro Huang Yinbao

Estraranoj
  • Enhaveroj

    12
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Ĉio afiŝita de Trezoro Huang Yinbao

  1. Hodiaŭ matene skajpo sendis al mi ĉinlingvan enketon:"Ĉu vi ŝatas rekomendi Skajpon al via amikoj/kolegoj? Kial?" Mi tuj respondis jene: "Mi estas Esperanto-parolantoj. Niaj samlingvanoj(Esperantistoj) troviĝas en pli ol 150 landoj tra la mondo. Ni kutime kaj longe uzis Skajpon por renkontiĝoj kaj kunvenoj, sed ni komencis uzi Zoom kaj Voov en lastaj du jaroj. Mi mem daŭre telefonas per Skajpo kun fremdlandaj amikoj/kolegoj. Mi kaj niaj esperantistaj kolegoj daŭre sentas amikecon kun Skajpo pro longa uzado. Nun mi vidas ke Skajpo faris multajn plibonigojn. Se vi aldonos Esperanton al Skajpo, ni Esperantistoj certe ŝatos uzi kaj rekomendi Skajpon al niaj samlingvanoj. Mi antaŭvidas ke Universala Esperanto-Asocio kaj naciaj Esperanto-organizoj senpage rekomendos al siaj membroj en 130 landoj, eĉ senpage reklamos skajpon sur siaj eldonaĵoj. Se vi pretas aldoni Esperanton, Univesala Esperanto Asocio pretas helpi vin en traduko kaj disvastigo. Bv kontakti UEA, se vi bezonas. " Se ankaŭ vi ricevas saman enketon. Bonvolu rekomendi Esperanton al Skajpo.
  2. karaj samideanoj, Saluton! UEA kore petas vin: 1) plenigi la demandaron de UNESKO per Esperanto, kaj disvastigi la alvokon ĉe uea.org/gk/943a1 2) Konsideri pri la ebleco publikigi nacilingve sur naciaj kanaloj la novaĵon, ke ankaŭ Unesko uzas nian lingvon en sia enketo. Mi jam publikigis ĝin ĉine en kelk lokoj: 1 https://www.toutiao.com/i6949709397404779021/ 2 https://weibo.com/ttarticle/p/show?id=2309404624740232069191 3 https://zhuanlan.zhihu.com/p/363898856 4 https://mp.weixin.qq.com/s/eriy8-11BQPIIxzv_OXezA 5 https://mp.weixin.qq.com/s/jUh6xzImUaG6MoBbLAsGLQ 6 https://mbd.baidu.com/newspage/data/landingshare?preview=1&pageType=1&isBdboxFrom=1&context=%7B%22nid%22%3A%22news_10111526893743526808%22%2C%22sourceFrom%22%3A%22bjh%22%7D Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje en iuj landoj ne aperas la fina butono “Sendu”. Amike Trezoro Huang Yinbao
  3. Aprile 1981, eldonejo en mia provinco Gansu fondis ĉinlingvan gazeton 读者文摘(Esperante: Diĝesto de Legantoj). La gazeto tuj fariĝis la plej konata gazeto en Ĉinio. La eldonkvanto rapide atingis 1.36 milionojn da ekzempleroj ĉiu-numere en 1983. En 1982, advokato de usona gazeto Reader's Digest fondita en 1922, sendinte leteron al la ĉina gazeto, postulis ŝanĝi la titolon pro kopirajto, kaj pagi grandan sumon pro la kaŭzita damaĝo la usona gazeto. En 1993, la ĉina gazeto laŭ postulo de ĉina instanco devige ŝanĝis la titolon al 读者(Esperante: Legantoj). Mi ne scias, ĉu la ĉina gazeto pagis aŭ ne. Tiu konflikto inter la du gazetoj troviĝas daŭre sur ĉinlingvaj retejoj, supozeble ankaŭ en anglaj kaj japanaj retejoj.
  4. Laŭ informoj de juna esperantisto Nitta Takamichi, en Zemehof-tago, la 15a de decembro 2020, japana entrepreno lanĉis novan gazeton "Esperanto" en la angla lingvo (http://www.aoyamabc.jp/event/esperanto ). La gazeto ankoraŭ ne havas gazetan kodon ISSN ĉe ISSN-Centro https://www.issn.org. Sur la dorsa kovrilo aperas la libra kodo ISBN 978-4-910464-00-8. Supozeble ili finfine havos la gazetan kodon. Parenteze nun ili kreis retan komunumon "Esperanto Culture Community" ( https://www.esperantoculture.com https://esperantoculture.community ). Oni anoncas ke ĝi baldaŭ malfermos sin al la tuta mondo. Ĝi nun estas virtuala loko por lerni la anglan kaj komunikiĝi kun aliaj "mojosuloj". En retaj komunikiloj ili diras ke la revuon oni vendas unue en Japanio kaj poste en la tuta mondo. Eldonkvanto (10 000) multe pli povos grandiĝi. La reta salono nomata "Esperanto Culture Community" ankoraŭ varbas kaj atendas sian komenciĝon. Tial la konto en la angla lingvo ankoraŭ ne havas influon. La redaktoro de la japana "esperanto" Sugatsuke Masanobu havas fortan influon en la kampo, kvankam sekvantoj ne estas tre multaj: < https://twitter.com/MASAMEGURO >. Li elektas elstarajn gvidantojn de opinioj. la revuo povas kreskegi kaj influi multajn homojn per miskoncepto pri "esperanto". Nitta Takamichi opinias ke ili forigis lingvon Esperanto el Esperantismo kaj insistas ke tio estas Esperanto kaj Esperanto Culture ke tio tute ne estas akceptebla. Kiel vi opinias pri tio?
  5. Ĉu ekzistas esperantistoj kiuj volas heredigi al UEA siajn nemovigeblaĵojn por senpage ĝui servojn de UEA kaj plibonigi siajn vivojn?
  6. Dum longa tempo la membraj kotizoj ne sufiĉis kovri la kostojn de la Asocio. Tio daŭros estontece, malgraŭ ke UEA faris necesan tamen dolorigan decidon redukti sian dungitaron por mildigi la financan premon. Post la redukto la Asocio tamen daŭre ne havas buĝeton investi en informado, disvastigo kaj utiligado de Esperanto kaj subvencii bonajn konkretajn projektojn kaj movadojn de fakaj, landaj kaj regionaj E-organizoj. Multaj bonaj projektoj en Esperantujo fakte estis subvenciataj de iniciatintoj mem. UEA bedaŭrinde povas doni nur moralan subtenon sen financaj subvencioj. En Ĉinio, kie maljunuloj rapide kreskas, troviĝas projekto "Vivteni maljunulojn per iliaj propraj hejmoj". Maljunuloj heredigas siajn hejmojn al instancoj aŭ asekurigaj firmaoj, kiuj laŭ kontrakto ĉiumonate donas al maljunuloj sumojn por garantii ilian bonan vivon. En eŭropaj landoj estas simila koncepto "nuda propraĵo". Maljunuloj ĝuas bonan eĉ luksan vivon per siaj (eĉ nuraj) nemoveblaĵoj daŭre uzataj(loĝataj) de ili mem ĝis la viva fino. Ĉu ekzistas esperantistoj, kiuj volas tiel heredigi siajn nemovigeblaĵojn al UEA kaj senpage ĝui servojn de UEA (ekzemple dumviva membreco, abono de la revuo, aliĝo eĉ senkosta ĉeesto al UK, mendo ĉe Libroservo), memkoste eldoni siajn librojn ĉe UEA, subteni bonajn E-projektojn laŭ siaj deziroj kaj eĉ plibonigi sian vivon – per regula subvencio de UEA? Ekde la UK en 2019, s-ro Francesco Maurelli, membro de la Financa Komisiono, multfoje diskutis pri la ebleco kun mi kaj aliaj. Mi ŝatus aŭdi opiniojn de pli da esperantistoj, precipe tiuj el evoluintaj landoj.
  7. La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. UEA rigardas la festivalon kiel gravan ŝancon por kontribui en la realigo de la celoj de UN, kaj por vidigi al la publiko la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Ju pli da korusoj estos rekomenditaj de esperantistoj, des pli videblos al la publiko utileco de Esperanto kaj vasteco de la naciecoj de la esperantistoj. UEA alvokas, ke landaj asocioj, lokaj grupoj kaj aktivuloj rekomendu korusojn, esperante ke ĉiu lando rekomendos almenaŭ unu koruson. Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo <francois@lojacomo.eu>, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kaj Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>, vicprezidanto de UEA, respondeca pri la rilatoj kun Unesko.
  8. Kara Dennis, koran dankon pro via komento. Ĝis hodiaŭ la reklamoj estis legitaj 3 135 000 fojojn.
  9. Unesko jam finis kontroladon de la aprila-junia numero de Unesko-Kuriero kaj baldaŭ publikigos ĝin en sia retejo. La Teamo de Unesko-Kuriero de UEA jam ricevis de Unesko tradukan taskon de julia-septembra numero, nun kore invitas interesiĝantojn aliĝi al la Teamo. Tradukistoj bonvole skribu al la redaktoj Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio) <trezoro@qq.com> kaj Andrej Pechonkin (Rusio) <andrej.pechonkin@gmail.com>. Voĉlegantoj (por la aprila-junia numero) bonvole skribu al la reta redaktoro s-ro Belmonto (Japanio) <belmonto.azia@gmail.com> kaj la kunordiganto Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>.
  10. Ekde la 1-a de januaro 2018 mi kreis retan amaskomunikilon por reklami Esperanton. La reklamoj estis legitaj 30 359 000 fojojn. Tiu reklamo estas tute senkosta. Ajnaj esperantistoj, landaj, lokaj kaj fakaj asocioj povas facile krei similajn retajn amaskomunikilojn por reklami Esperanton en sia lando. Mi proponas ke interesantoj faru tian reklamon en sia lando. Jen la detala raporto pri tiu ĉe aperita en la reta revuo Esperanto:https://revuoesperanto.org/esperanto-reklamo
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.