-
Enhaveroj
30 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
7
Stella laste gajnis la 14an de majo 2021
Stella havis plej multe da ŝatata enhavo!
Komunuma reputacio
29 Bona kontribuantoPri Stella

Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
-
Stella komencis sekvi Kiom da membroj necesas por vigla forumo?, Tradukado de Linukso Minto, Kiuj estas la uzantoj de la forumo kaj Kaj 2 pliaj
-
Kiu respondecas pri la vikio? Mi taksas la elekton de la bildo ne tute kaj sufiĉe pripensata. Aŭ, ĉu estas? Krome, mi nur hazarde iris al Lonĉpad por vagi. Mi tuj trovis diskutindan terminon. En iu ĝisdatiga dosiero "different" estis tradukita al "malsama" laŭ mia kompreno de la angla uzo vere estus "diversa" en tiu ĉi kazo.
-
Stella ŝanĝis sian profilbildon
-
Aldone, mi konsentas kun Didier Janot ke la korektaj plenaj nomoj estus uzataj en tia ĉi forumo. En la retejo de SEF (intere.se) ni postulas tion. Ni nomas nian forumejon Konstanta Kongreso, kaj en kongresoj oni uzas siajn proprajn nomojn. Kvankam, aliĝinte al tiu ĉi forumo, tio ne estis postulo kaj mi prove elektis nur Stella kaj tio estis akceptita ĉar mi estis frua elektante uzantnomon, mi supozas.
-
Mi estas Stella Lindblom, filino al Roland Lindblom kiun kelkaj el vi supozeble konis. Li fariĝis honora membro de UEA en 2013, sed forpasis en 2016. Mia patrino estas Anita Dagmarsdotter kiu ankaŭ dum sia tuta vivo laboris por Esperanto kaj UEA, fojfoja komitatano kiu interalie helpis la Afrikan movadon kune kun Hans Bakker kaj antaŭ multaj jaroj interesiĝis pri la Virina Agado. Mi aktivas en la Sveda Esperantofederacio (SEF), kie mi estis estrarano sed nuntempe "nur" estas respondanto pri komputilaĵoj kaj organizada subteno kaj evoluigo. En mia junaĝo mi estis estrarano en la junula organizo de Svedio kaj ankaŭ instigis kaj gvidis la laboron de komuna gazeto por la Nordiaj junularaj organizoj en la 80aj jaroj. En 2012 mi transprenis la rolon kiel oficiala traduka estro por la komputila platformo Joomla, de Cindy McKee el Usono. Joomla estas konsiderata la tria plej granda platformo por retejoj en la mondo. Pluraj individuoj en la movado bone scias kiu mi estas. Ekz. Mark Fettes, Stefan MacGill, Loes Demmendal, Osmo Buller, Amri Wandel kaj aliaj en la "malnova gardistaro". Amri fakte vartis min dum iu aranĝo kiam mi estis infano. Bedaŭrinde mi ne estas 100% denaska esperantistino, ĉar miaj gepatroj estis avertitaj ne instrui du lingvojn al mi. Stulta (socialisma?) ideo dum la 60aj jaroj, ke infanoj nur povas lerni unu lingvon. Sed ili ofte uzis Esperanton hejme kaj mi ensuĉis ĝin kaj bone komprenis, kvankam mi ne lerte povis esprimi min. Do, mi neniam studis Esperanton, nur uzas ĝin. Mi faras lingvajn erarojn kaj fakte pli komforte uzas la anglan skribe, kvankam mi pli komforte parolas Esperanton ol la angla.
-
Ĉefe al Orlando: Problemo de normigo de komputilaj terminoj estas ke ŝtato aŭ decida korpo ne povas antaŭvidi la fantazion kaj evoluigon de programoj far diversaj programistoj. Elekto de terminoj multe dependas de funkcioj kaj servoj en sistemo. Nek en la plej ofta fontlingvo de komputilaĵoj (la angla) ekzistas deviga konformismo. La ekzemplo kiun mi mem plej bone konas estas Joomla, kies ĉefa oficiala tradukanto mi estas. Ĉar Joomla estas platformo pri kiu kunlaboras aroj da homoj el diversaj lingvogrupoj kaj la kerna programo havas milojn da etendaĵoj, la tradukado de terminoj estas grava tasko. Troviĝas tradukaj estroj kaj ni havas almenaŭ du kanaloj interkompreniĝi inter la tradukantoj de/al diversaj lingvoj. Cetere, la vorto 'etendaĵo' signifas aldono al la kerna programo. Ni decidis ne uzi 'aldono', ĉar tiu vorto estas tro loza kaj ofta. Anstataŭe ni elektis 'etendaĵo' ĉar la aldono etendas la funkciojn de la kerno. Ofta etendaĵo estas en la klaso 'plugin', el kiuj mi vidis pluraj eblecoj dum la jaroj, kvankam Komputeko nuntempe diras 'kromprogramo'. Ni simple elektis 'kromaĵo' antaŭ sep jaroj kiam ni komencis la (duan ondon) de la Joomla-tradukado. Ĉar ni jam decidis pri kelkaj strategiaj tradukoj, ne eblas ekuzi novaj terminoj nur ĉar iu unuopulo ekster nia grupo decidis pri propra regulo. Aldone, parolante pri tradukado, ŝajne multaj homoj forgesas, aŭ eĉ ne konscias, pri la distingo inter beletra kaj teknika tradukado. Beletre oni volas abundan lingvaĵon sen ripetiĝa uzo de specifaj vortoj. Tekniktraduke oni devas pensi tute renverse, ĉar unu el la ĉefaj taskoj estas helpi la uzantojn navigi la programon. Do oni nepre ne uzu diversajn tradukojn por la sama termino. Fojfoje en la Joomla-tradukado iu novulo volis helpi, sed ne taksis tiun sintenon grava, aŭ simple tradukis ion kaj poste kontaktis min por kontroli. Rezulte, mi devas korekti kaj refari partojn ĉar la lingvaĵo estas fuŝa. Plurfoje komencantoj kontaktis min por oferti sian helpon, pensante ke tradukado estas bona maniero por ili lerni Esperanton. Alia kadriga eco de komputila tradukado estas la "surfaca valoro". Ofte ne troviĝas multe da spaco por vortoj surekrane, do oni devas foje, profunde, pripensi esprimojn por mallongigi ilin. Ekz. 'kromaĵo' anstataŭ la proponita 'kromprogramo' de Komputeko. En la diskutoj ĉi tie, mi kontraŭis al la uzo de 'afiŝo' por la respondaj mesaĝoj en tiu ĉi (kaj aliaj) sistemoj. En foruma etendaĵo Kunena, kiu estas unu el la plej gravaj forumaj etendaĵoj de Joomla, ni uzas la terminon 'notico' por la responda mesaĝo, ĉar troviĝas alispeca mesaĝo, vera 'afiŝo' kiun oni povas 'afiŝi' fronte en temoj tiel ke ĉiuj vidu. Ĉar temas pri diversaj funkcioj, oni ne povas uzi la samajn vortojn. Konformiĝunte al la (nekorekta) uzo de 'afiŝo' por la notico estas sensence se mi devas inventi alian vorton por la fakta 'afiŝo'. En Joomla mi ankaŭ havas trian 'afiŝon', nome mesaĝo inter administrantoj lige al specifa uzanto. Tiun ni tradukas al 'rimarko'. Alia kazo estas 'label'. Ofte mi vidis ke homoj uzas 'etikedo' por 'label'. Ankaŭ mi. Sed ni havas alian 'label', nome 'tags'. Mi vidis plurfoje kie 'etikedo' estis uzata por ambaŭ funkcioj, kio vere konfuzigas la uzanton. Ni decidis pri 'marko' por la angla 'tag' en la Joomla kerno cetere. Ofte mi vidas ke la vorto por 'empty' estas tradukata al 'malplena', sed tiu vorto tro longas. Ni uzas 'vaka'. Ne ĉiuj homoj uzas ĉiujn komputilajn ilojn. Ekzistas kvazaŭ mondoj en mondo. Wordpress-anoj ne multe amikumas kun la joomla-anoj, kaj ambaŭ ne multe amikumas kun la drupal-anoj ktp. Por Joomla-ano sekvi la decidojn de wordpress-ano ne ĉiam funkcias ĉar temas pri diversaj programoj kun diversaj ecoj. Do, laŭ mia kompreno, la plej grava afero estas ke oni estu klara kaj rigora ene de unusama programaro. Ĉiu subkulturo kreas siajn proprajn esprimojn. Sed uzo de oftaj vortoj por specifaj terminoj lamas. Ĉu Esperanto estas tro magra? Ĉu ni pigre traduki? Esperanto abundas, do kial ne uzi la vortojn haveblajn por fari korektajn distingojn inter funkcioj kaj signifoj?
-
Saluton Didier, supozeble vi jam ne havas sufiĉe da poentoj por esti fidebla. Aŭ normalaj membroj ne estas fideblaj entute. Mi ne scias. Tamen mi scias ke mi povas krei, ĉar Emilio decidis doni al mi rajtojn de "mastrumanto". Kiun temon vi volus krei?
-
Nu, mi nur transprenis la tradukojn de la angla, sed mi traktas la tuton kiel FORUMO kaj la ĉefaj partoj, do la unua tavelo, kiel superforumERoj. Subforumo estas parto de la tuto. Mi ne treege ŝatas la vortojn. Se ni povas trovi pli bonajn, mi apogus. En nia propra forumo ĉe intere.se, ni nomas ĝin "Diskutejo". Eble de tiu vorto oni povas krei pli kompreneblan strukturon. Ĉar strukturo estas regularo kio helpas homoj navigi. Per la vortoj de Robert M. Pirsig, la realo ne lasas sin esti dividigita en klare difinitaj terminoj. Ĉiam restas iu "restaĵo", "cetero" ktp. Ankaŭ en forumo devas esti, ĉar ne eblas diveni pri kio volas homoj diskuti. En SEF ni havas kvin "K-kampojn" nomataj Fokusoj. Ili estas pli klaraj laŭ mi: Administrado, Informado, Renkontiĝoj, Subteno kaj Arkivo. La divido baziĝas sur OLSON-analizo* de nia agado. Ili estas la ĉefaj subforumoj de SEF, kiu estas subforumo al Svedio (ĉar ni invitis aliajn al nia diskutejo kaj sekve havas plian supertavolon). Sed eĉ la estraro postulas rubrikon sub kiu ili povas pritrakti ion ajn. Ni nomas tion "Bunta tablotuko" kvazaŭ oni estus en kafejo, babilante. Tia babilado estas ege necesa, ĉar tio estas la socia gluo de la ĝenerala kunlaboro. Eble oni povus uzi TAVOLOJ? Supra tavolo de la forumo estus la tri menciitajn "subforumojn" Ĝenerale, Movade kaj Fake. La nombron kaj amplekson decidas la membroj per uzado kaj bezono. Oni volas ke ĉiu parto estu en si mem superrigardebla. Se troviĝas pliaj dividoj kiuj apartenas al tia supra tavolo, oni kreu apartan ĉeftavolon por tio. La nura ekzemplo kiun mi tute haste trovas estus LINGVE. Mi fakte skribis kelkajn tekstojn al la estraro antaŭ la prilaboro de tiu ĉi forumo. El tri direktoj mi estis eĉ petata veni en la "konkurson" por "gajni" la taskon. Sed mi tiom malŝatas tiun kvazaŭ-merkatan alvidon al problemo kiun mi pensas estus pli bone traktata per intervjuoj kaj testoj de specifaj uzantgrupoj. Kiam Mark antaŭ kelkaj jaroj fakte instigis la komitaton veni al intere.se por testi diskutejon, nur tri individuoj faris tion. Tiuj tri laŭdis la ideon, sed dek aliaj, kiuj prave neniam eĉ vizitis la diskutejon (mi estas administranto kaj kontrolis tion) laŭte plendis ke forumo estas nefunkcianta formo por komunikado. Sed ili kontraŭis sur falsa bazo. Ili ne estis parto de la "areno" kaj sekve ni ne aŭskultu iliajn plendojn, ĉar ili ne havas la korektan sperton kaj informon por fari korekte bazitan decidon. Simple. Mi provos baki iun konkretan kaj strukturitan tekston. Poste... (* OLSON estas mia propra analiz-, planad- kaj organiza metodo. OLSON signifas "Organiza gvidsistemo por mem-organizantaj grupoj".)
-
Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?
Stella prikomentis temon de Eduardo I. Iriarte Gahete en Duolingo
Gravas havi diversajn kursojn, kie eblas lerni laŭ diversaj metodoj, ĉar nur tiel ni havos individuojn kun diversaj perspektivoj en la movado. Dum la lasta tempo mi komencis pensadi pri "Esperanto - unika aŭ normala?" kiel temo por artikolo. Ĝi ja estas ambaŭ. Mi ankaŭ interesiĝas pri "renversa reklamo", ekzemple mi tradukas unu el la retejaj platformoj, Joomla, al la espa. Tiel mi normaligas nian lingvon ĉar ĝi funkcias flank-al-flanke kun aliaj lingvoj. Kelkaj kiuj ne eĉ sciis pri la ekzisto de Esperanto demandis min, kaj unu el ili eĉ komencis lerni ĉe Duolingo kaj konstatis ke Esperanto estas brila ideo. Do, unu el tiuj "duonplenaj glasoj" kion mi antaŭe menciis. -
Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?
Stella prikomentis temon de Eduardo I. Iriarte Gahete en Duolingo
Post mia lasta mesaĝo, mi demandis mian koramikon pri lia eterne komencanta stato. Li ja pensas ke Esperanto estas ege bona ideo kaj studis la bazon tiom ke li almenaŭ povas sekvi esperantlingvajn diskutojn kun vizitantoj. Li ne malŝatas la ideon ke li iam pli bone lernos la lingvon, sed ĝuste nun troviĝas neniu premo. Do, intereso sed neniu graveco. Aliaj aferoj estas pli gravaj kaj kaptas lian atenton. Koramiko kaj mi diskutis la alvidon inter Esperantistoj, ke niaj eternaj komencantoj estas malsuceso kaj "glaso duone malplena". Sed inverse, oni povas rigardi ilin kiel subtena grupo de 80%-anoj, sen kiuj ni ne havus tiom da spertaj Esperantistoj. Do, ke la eternuloj estas bazo por ebla sukceso kaj "glaso duone plena". (Vidu la fadenon pri Kiom da membroj necesas por vigla forumo, por la ideo de 20/80 kaj aktivado.) -
Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?
Stella prikomentis temon de Eduardo I. Iriarte Gahete en Duolingo
Mia - tute neprofesia analizo - venis al la konkludo ke la eternaj komencantoj ofte estas pasie interesiĝas pri la ideo de Esperanto, sed ne sentas la saman urĝon fakte studi la lingvon, aŭ simple apartenas al la ne-tiom-sukcesaj-lernantoj kiuj neniam lernis kiel funkcias meminstruado Se iu grupo interesiĝus pri la temo, eblus intervjui eternajn komencantojn por lerni kio mankas al ili por fariĝi pli lingve lertaj. -
Ĉu Duolingo estas la plej bona lernilo?
Stella prikomentis temon de Eduardo I. Iriarte Gahete en Duolingo
Dankon pro via lerta observado. Mi mem provis eklerni du aŭ tri lingvojn per DL, sed la klopodoj elĉerpiĝis. Oni povus diri "pro manko da tempo", sed tio estus lama senkulpigo, ĉar mi simple elektis ion pli grava al mi. Laŭ mia kompreno lernado konsistas el tri ĉefaj partoj: Intereso de la temo Sento de graveco al la temo Kompreno pri sia propra maniero lerni Instruisto estas, en optimuma kazo, nura katalizilo. Sed por multaj homoj lernado nur okazas en lernejoj per gvidado de instruisto. En tiaj oficialaj institucioj plej ofte instruistoj NE instruas al studentoj kiel mem lerni/instrui sin mem. Lernejo estas agentejo kie junuloj estas preparataj por fariĝi samaspektaj partoj, kvazaŭ dentoradoj, de la industria kaj financa produktado, sed historie por povi legi religiajn tekstojn. Religio kaj industrio, niaj ĉefaj sociaj motivigaj fortoj... En la Hanoja UK Stefan MacGill paroladis pri lernado, kaj ke fakte ne vere gravas la pedagogio se la studento trovas la temon interesa kaj/aŭ grava kaj pro tio pasie vere volas lerni. Li rakontis ke li renkontis esperantistojn kiuj lernis Esperanton per "oficiale rekonite malbonegaj lerniloj". Tamen, ili lernis. Aŭ "instruis sin mem". Instruado kaj memlernado estas dumlonge pasie interesaj temoj al mi. Jutube mi trovis filmon antaŭ kelkaj jaroj, produktitan de viro kiu fiaskis en la lernejo en sia junaĝo, fariĝis krimulo, sed finfine komencis kompreni ke ne estis lia kulpo ke li ne povis lerni en la lernejo. En la sama trezorejo mi trovis filmojn de iu lernejo en Usono kie lerneja psikologo priskribis la teruran staton de la lernejoj per la ofte uzebla 20/80 analizo. 80% de la pedagogio de normala lernejo favoras 20% de la lernantoj. Proksimume 20% en la alia finaĵo de la normala distribuo fiaskas iagrade. La "normalaj" uloj en la mezo, la 80 percentoj, iagrade sukcesas. Tiamaniere lernejoj estas kiel kribilo por universitata studado kaj burokratio (la ŝveliĝanta lando de administrado). La tri metodoj lerni plej ofte agnoskataj, okazas per Aŭskultado, Legado aŭ Farado. Sed la kompatinda fiaskanta viro menciita supre, esploris la kampon kaj konstatis ke troviĝas almenaŭ 90 diversaj manieroj lerni. Li konstatis ke li mem devas esti moviĝanta dum la lernado. Do, tute antipode al la normala instrumetodo en lernejoj. La plej bona "ilo" por lerni estas, sekve, la tri ĉefaj partoj supre: intereso, graveco kaj meminstrueblo. La plej grava eco ĉi tie estas la parto de INTERESO. Se io estas interesa, homoj interesiĝas pri tio, kaj sekve lernas, malgraŭ defioj aŭ baroj. La sento de graveco (instigo) evidente donas emon lerni kvankam homoj ne havas memkomprenon pri meminstuaj reĝimoj. Dank' al Zamenhof, Esperanto jam estas kreita por meminstruado. Do, ni povas iom trankviliĝi pri tia parto kaj doni plian atentigon al informi pri la graveco de Esperanto kaj interesigi homojn lerni. Se Duolingo en multaj de siaj studantoj instigas intereson kaj plian lernadon, ĝi estas ege utila ilo, kvankam mi mem trovis ĝin ne taŭga por mi persone. Sed ankoraŭ evidente estas spaco por 89 aliaj iloj. Por aŭskulti (bedaŭrinde anglalingve) pri edukado, retserĉu: Ken Robinson, Sugata Mitra. Troviĝas aliaj, sed mi momente ne trovas la liston de ili. -
Mankas al mi superrigardo uzebla strukturo de la temoj privataj mesaĝoj ebleco direkti respondon al specifa notico (afiŝo) klare vidi kio okazis ekde mia lasta vizito legeblecon, ĉar la noticoj estas tro larĝaj ( ebleco mem krei (aŭ ege facile peti) pliajn subforumojn por fadenoj kiu meritas fariĝi propra temo 1 Mi nur vidas plurajn senfadenajn rubrikojn kaj kelkajn aktivajn diskutojn. En la sciigoj mi nur vidas ke iu respondis al iu temo, sed estas malfacile vidi la dikigon de la teksto (ke oni jam ne legis la noticon). Mi sentas min konfuzita, ĉar mankas informojn por konscia navigado en la forumo. 2 La kvar superforumoj Komunumo, Kapabligo ktp estas parto de la strukturo de la interna laboro de UEA. Se UEA volas stiri nin nur diskuti temojn ene de tiuj kampoj, do bone, sed mi povas vidi kiel eblus vastigi la strukturon por altiri pli da intereso kaj membroj. Almenaŭ tri superforumojn ni bezonus, kun la nunaj kvar superforumoj sub unu el ili. Unue mi volus Liberan forumon (kvazaŭ enirejo por ekkoni la ejon), Movado por UEA kun siaj strategiaj kampoj, kaj subforumoj por landaj asocioj starigi proprajn temojn sub propra subforumo. Fine, Faka agado kie eblus por fakorganizoj esperantaj diskuti kaj diskonigi siajn ideojn. 3 Se mi havas iun informon aŭ penson kiu ne estas taŭga en la diskuto, ne troviĝas maniero kontakti kun tiu individuo. 4 Ne eblas rekte respondi specifan noticon en temo, nur citi. 5 La sciigoj simple estas vico da informoj, sed ne estas klare kaj klare superrigardeble ordigi ilin laŭ dezirata ordo 6 Estas preskaŭ neeble plu krei paĝoj plaĉaj al ĉiuj pro la diversaj iloj aliri retpaĝojn. Tamen, per mia plej multe uzata komputilo, per kiu mi malofte havas problemojn legi tekstojn, la noticoj de la UEA-forumo estas tro larĝaj. Jes, mi povas mallarĝigi la tutan retumilan fenestron, sed se mi volas baskuligi inter langetoj, tio estas ege ĝena solvo ĉar ĝi detruas la legeblecon de teksto en la aliaj langetoj. Legebla teksto havu 60-80 signojn po linio, mi vidas proksimume 180 de tema teksto en la UEA-forumo. 7 En almenaŭ du fadenojn mi vidis ke estus bona ideo krei apartan subforumon pri iu temo diskutata. Kvankam mi nun estas "mastrumanto" de la forumo, mi ne povis solvi tiun etan problemon. (Eblas por mi kunfandi fadenojn, sed ne forki ilin evidente...) Forumo havu tiom da niveloj kio helpas al la navigado. Nun estas du niveloj kio estas tro malmulte por la diverstemaj diskutoj kiuj jam komenciĝis.
-
Ankaŭ mi estas konfuzita. Kaj mi uzis interretajn servojn ekde 1986 (jes, mi ne erare skribis) kaj mem mastrumas plurajn retejojn privatajn, esperantajn kaj entreprenajn. Tiaj ĉi modernaj sistemoj simple ne estas kreitaj por subteni profundan pensadon kaj celitan kunlaboron. La fadenoj subtenas komentadon, ne diskutadon. Tial mi fakte havas dubojn ĉu tiu ĉi sistemo povos krei la kunlabor-(ad/ej)-on kiun laŭdire sopiras la estraro. En la diskutoj kiuj okzis antaŭ la enkonduko de tiu ĉi forumo, mi konsilis ke oni uzu la pli malnovstilan sed dumlonge uzatan (kaj sekve maturan) forumon SMF. La sama kiu estis uzata dum la provperiodo, kvankam nek mastrumanto nek estraro ŝajne estis sufiĉe sperta por scii ke SMF fakte jam havas la funkciojn kiujn ili postulis. Tiuj funkcioj nur ne estis instalitaj aŭ ŝaltitaj en la antaŭa forumo. Bedaŭrinde, ne eblas dungi programiston por solvi la problemon, ĉar tiu ĉi sistemo estas kreita de la entrepreno Invision Community. Aŭ UEA havas nuran demonstran version, aŭ ili mem gastigas la liberkodan version en propra servilo, aŭ ili pagas (tro) multe por la servo. Nur se programisto pretas forki la programon eblus propran evoluigon de ĝi. Se ili pagas la embarase altan kotizon por funkciigi la forumon en la reta nubo de la entrepreno, ili eble povas peti pliajn servojn. Se mi havus voĉon - kiun mi evidente ne havas - mi voĉdonus al reiro al la SMF-forumo kiu havas la servojn petatajn kaj estas "komprenebla" ankaŭ por interrete nematuraj individuoj. La defaŭlta ŝablono estas malgajige nemoderna, sed tio estus solvebla ekzakte per la propono de vi; peti programiston krei io pli afabla.
-
Mi eĉ dirus "sen interkonsento ni ne povas progresi". Aŭ eĉ "nur sen interkonsento ni povas progresi". La nunaj sintenoj pri "demokratio" por multaj laŭŝajne signifas ke ilia propra opinio gajnu kaj regu. Sed tio estas diktatora sinteno. Kiel politika sciencisto, mi konstatis ke mankas ĝenerale en la debato mondskale, la praan sintenon ke demokratio estas rimedo, ne celo. Iu iam diris "Mi ne konsentas kun vi, sed mi defendus per mia vivo la rajton por vi esprimi viajn opiniojn." Oni povus ankaŭ diri "Demokratio doloras", ĉar sen defio, inteligenta opozicio, kuraĝo kontraŭstari kaj emon lerni kaj evoluiĝi, niaj pensoj ne povas progresi kaj maturiĝi, kaj sekve ne eblas demokratio. Por organizo kiel UEA estas valore ke homoj povas trovi samidanojn ene de la movado por evolugi siajn ideojn kaj pensojn, prave, ĉar nova penso estas kiel eta planto. Se iu sur ĝi tretas, ĝi mortas. Ni devas havi eblecon pensi laŭte kaj palpante serĉi vortojn por esprimi nin, sen iu mokanto aŭ kontraŭulo kiu mortigas niajn klopodojn. Sed sen kritiko kaj diskuto, penso ne povas maturiĝi. Ni devas agnoski la diferencojn, nekonsentojn kaj la spertojn kiuj kreis opiniojn. Ni ne timi diskutojn kaj debatojn. Ĉar planto kiu ne konas tagon kaj nokton, pluvon kaj sekon, ŝtormon kaj kvieton, neniam povas kreski ĝis la limoj de sia grandiozeco. Balanco. Sen ebleco defendi sin - sen ebleco ekzerci defendi sin - oni neniam lernas kiel defendi sin. Ni ne povas esti tro timemaj kontraŭ tio kion ni spertas kiel atakoj, malagrablaĵoj aŭ eĉ blasfemo. Sendefendebla (sendefendema) homo estas kvazaŭ planto kiu nur ricevis ekzakte la ĝustan nutron, sunon kaj neniun venton aŭ torenton. Tiaj homoj malfortigus la esperantomovadon ĉar ili havus neniun spinon. Lasu nin kreski kaj evoluiĝi, kvankam tio foje doloras. Sen defio kaj opozicio, venko estas vaka.
-
Vi tute pravas pri la detaloj, kaj priskribas ion kion mi dirus povus esti subforumo de subforumo de la UEA-forumo. Se tiaj estus la diskutoj de la tuta UEA, nia organizo jam estus mortinta, laŭ mia opinio. Sed la ĝenerala ideo de 20/80 estas etendebla al subgrupoj ene de la pli granda grupo. Vere dependas de pluraj ecoj, unu el kiuj estas la celo de la forumo. En la kazo de trikemulejo, la koncerna grupo ne estas ege granda, ne havas planojn disvastiĝi mondskale (mi supozas) kaj cetere, ne temas pri formala organizo kaj ties interna agado. Ankaŭ troviĝas forumoj kiuj vere nur estas stokejoj de ĝeneralaj interesaĵoj de specifa temo, sen vera diskuto, sed tamen inda por la preterpasantaj vizitantoj. Por vigla diskuto en iu temo, necesas ke almenaŭ kelkaj homoj aktivas. En tiu ĉi fadeno, eble cent homoj havas intereson. Do, entute tri-kvar ĝis "kelka" individuoj povas krei interesan diskuton. Tiel vi tute pravas, ĉar tiu ĉi fadeno en si mem estas egala al trikanta forumo laŭ mia opinio. Vi kaj mi, kaj mi ne scias pri kiom interesiĝus... Por vere povi specife respondi la demandon, ni devas agnoski la celon de la UEA-forumo. Ĝi direktas sin specife al siaj membroj, sed ankaŭ al eksterorganizaj esperantistoj kiuj povus fariĝi membroj. UEA havas 4-5000 membrojn kun diversaj roloj kaj interesoj. Laŭ kalkuloj troviĝas dekmiloj, centmiloj(?) da aktivaj esperantistoj en la mondo. Trikanta forumo havas eble 100 membrojn, 20 temp-al-tempaj skribantoj kaj 1-3 kiuj ofte montras aŭ prezentas ion. Ĝuste kion mi skizis. Ĉar la UEA-forumo direktas sin al aktivuloj de diversaj kampoj, kun diversaj interesoj kaj diversaj lingvoscioj, la eblecoj entute devas esti vastaj en la forumo. La forumo entute devas esti sufiĉe granda tiel ke ĝi havas la forton daŭrigi centojn da "trikantaj forumoj" ene de siaj kadroj. Espereble ĝi evoluiĝos al loko kiu funkcias kiel "konstanta kongreso" kie estas ĉambroj (subforumoj) por diversaj subkulturoj, fakaj kaj organizaj grupoj, vegetaranoj, biciklistoj, prezidantoj de landaj organizoj, kasistoj de landaj organizoj, kongresaranĝantoj, ĝeneralaj plendemuloj, trikantoj, beletraj verkantoj, tradukantoj.... Ne ĉiuj interesiĝas en la samaj diskutoj, sed kune ni povus fariĝi ege bunta kaj vigla reteja komunumo. Sed nur se ni estas sufiĉe multaj por krei tion... Tial mi alvenis al la nombro kiun mi menciis.
-
Vi skribis ke iloj por atingi celojn ne gravas por vi, ĉar vi estas nura membro. Hm.... Jes, mi komprenas. La plimulto de iu ajn organizo aŭ grupo ne estas ege aktiva. Estas supozeble la "Pareta efekto". Mi ankaŭ uzas la principon 20/80, pri kiu mi skribis en alia fadeno. (Kiom da membroj necesas por vigla forumo?) Mi volus ankaŭ aldoni kaŭzojn al via listo; 1: mi ne aktivas en retpoŝlistoj, ĉar tiaj estas la plej malefika maniero kunlabori rete se la grupo konsistas el pli ol tri individuoj. (Mi eĉ malakceptis peton fariĝi komitatano antaŭ kelkaj jaroj ĝuste pro la uzo de retopoŝtlisto kaj la nematuro de la organizo kaj mankanta strukturo.) 2: Ĉar malofte estas uzata komuna policado per iu specifa metodo, la diskutoj turnas en flamluktoj. Per simpla sistemo nomata "Mendi pizon" tio eviteblas, laŭ mia sperto. (Mi nur membris en du funkciantaj retpoŝtlistoj. Unu el ili uzis "Mendi picon". La alia konsistas el ege agrablaj kaj afablaj individuoj kiuj ŝajne neniam koleriĝas, ĉar la celo estas esplori specifan temon, kaj oni simple ne legas la erojn neinteresajn.) Se kunlabora grupo estas malgranda, kiel estraro, estas malmulte da interligoj inter la aktivaj individuoj. Sed se pli da individuoj estus aktivaj, estus tiom da interkomunikaj rilatoj en la grupo, ke oni ne havas tempon vere krei ion. La tempo estas formanĝata de komunikado. Devas esti iloj inter la homoj por faciligi kunlaboron kaj disdonon de taskoj. En aliaj vortoj, oni povus diri ke ni devas komenci labori pli profesie se ni volas ke organizoj kiel UEA vivu kaj evoluiĝu. Per tiu ĉi forumo ni kiuj ne estas elektitaj povas komenci komuniki, sed la formo ne subtenas celitan kunlaboradon. Ĉar nia landa asocio estas meze de daŭra kaj viskoze persista evoluo kie ni provas aktivigi la membrojn kaj limigi la rolon de la estraro, mi alvidas la aferon en malsama maniero. Dum longe ni havis la strukturon kie kelkaj elektitaj homoj devas laboregi kaj servi la plimulton. Mi kredas ke tiu labormaniero ne plu funkcias, ĉar estas tiom multe da informoj kaj aferoj okazas treege rapide hodiaŭ. Ni devas simple ŝanĝi niajn labormetodojn, aŭ la organizo mortos, ĉar tro malmultaj faras tro malmulte kompare al aliaj grupoj kiuj scipovas pli bone kaj facile kunlabori. Tio ne nur estas la stato de la Esperantista movado, sed de la tuta idealisma mondo.