@Dennis Keefe
Dankon ke vi notis min barakti por treni UEAn en la 21an jarcenton.
En Svedio ni jam dum jaroj plueniris post la foruma paŝo, kaj nun starigis nian (duan*) sistemon por trakti kaj mastrumi la internan agadon kaj la decidojn de estraro kaj laborgrupoj. Kadre de tiu laboro ni renversis la iniciaton kaj agadon tiel ke la estraro nur estas serva (ne laboranta) estraro kaj gvidas kaj decidas, sed la estraranoj agadas kiel membroj kune kun aliaj membroj en la ĉiutaga agado en niaj kvin "fokusaj grupoj". Mi esperas ke mi povos montri kaj rakonti pli, estonte.
La efiko estas ke ni nun vidas kiel vasta kaj ampleksa niaj deziroj kaj esperoj estas, kaj kiom multe ni fakte faras. Ni ankaŭ ne plu perdas tiom multe da taskoj kaj farendaĵoj. Novuloj al la sistemo diras ke ĝi estas konfuza. "Nu", mi normale diras, "ne estas la sistemo kio estas konfuza...".
Tiaj ŝanĝiĝoj postulas jaroj, eĉ jardekoj, por fiksiĝi. Pro interna kulturo, kutimo kaj tradicio, ŝanĝo de rutinoj estas malfacila tasko. Sed, kiel mi skribis, ni komencis renversi la tutan strukturon, do devas daŭri jarojn. 🙂 Ni devas akcepti ke ankaŭ la ŝanĝiĝo de UEA estas teda kaj daŭra. Sed estas iom malfacile. Tiu ĉi foruma modelo ne tute plaĉas al mi pro diversaj kialoj. Ĝi aspektas bone, sed mi serĉas funkciojn kaj efikon atingi celojn. Mi ne vidas multe da funkcioj ĉi tie, fakte.
* Unue ni uzis aldonon al Joomla por t.n. Helpdesk. Ĝuste tiu ĉi etendaĵo estis preskaŭ ekzakte tia kiel ni serĉis. La diferenco inter helpdeska tasko kaj propono en organizo vere ne estas tro granda. Bedaŭrinde la etendaĵon la evoluinto forlasis, kaj ni devis trovi alian sistemon. Post serĉado kaj testado ni elektis inter tri sistemoj, el kiuj franca liberkoda projektmastrumilo ProjeQtOr gajnis. Ĝi estas iom tro ampleksa kaj detala, sed la aliaj estis multe maltro detalaj. Estas klare ke multaj komputilistoj kreas sistemojn por trakti komputilan kaj programan evoluigon, sed nenie mi trovis bonan sistemon por aliaj agadoj. Granda truo en la merkato, vere. Sed mi sukcesis etendi la funkciojn, ĉefe per inventoplena tradukado de la originalo.