Salti al enhavo

Szilvási

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    2

Szilvási laste gajnis la 27an de septembro 2019

Szilvási havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

4 Neŭtrala

Pri Szilvási

  • Naskiĝtago 06/30/1957

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Ne sufiĉas nomi la tagon "Malferma", oni devas fari ĝin tia... - Nur tre malmultaj homoj povos fizike partopreni la tradiciajn Malfermajn Tagojn, sed jam delonge ekzistas manieroj ebligi la virtualan partoprenon por dekoj, centoj aŭ pli da homoj! Mi interesiĝas pri la viva elsendo de eventoj dum la Malferma Tago. "Vivaj elsendoj" donas la senton "mi mem ĉeestas la kunvenon", aŭ "ankaŭ mi apartenas al la asocito!" - kiu estas baze necesa por UEA. La teknikaj rimedoj jam delonge ekzistas, en minimuma nivelo oni bezonas nur 4 aferojn: ordinara, mezkvalita poŝtelefono kun vifi-konekto stativo por la telefono kabla, pinĉebla mikrofono loka deĵoranto, kiu pinĉas la mikrofonon sur la veston de la aktuala preleganto La elsendon oni povas realigi en diversaj-mediokanaloj (Youtube, Facebook, Twitch ktp), ekzistas ankaŭ speciala FB-grupo por tiu celo https://www.facebook.com/groups/381665636084382/ Gravas decidi laŭeble frue pri la elsendado, ĉar oni devas ankaŭ aparte reklami tion. Se oni bone preparas ĝin, la Malferman Tagon povas partopreni, kaj la prelegojn aŭskulti plurcent personoj...! - La demando nur estas tio, ĉu UEA volas eluzi tiun senpagan eblon por kreskigi sian prestiĝon (necesa por kreskigi la membronombron), aŭ kontentiĝas nur per sia fermita, interna oldul-grupeto? La aranĝo "Malferma Tago" havas la plej bonan pozicion por realigi la regulajn vivajn elsendojn, ja ĉiu necesa kondiĉo staras je la dispono! Tiuj vivaj interretaj elsendoj en tiu ĉi jaro bedaŭrinde havas eĉ aldonan pozitivan flankon: ili ebligas amasan partoprenon malgraŭ la negativa efiko de la virusa epidemio...
  2. Kie trovi kaj kiel diskonigi la aktualajn vivajn elsendojn? Estas ĝojige, ke pli kaj pli da homoj decidas parte aŭ plene elsendi iujn programerojn de Esperanto-renkontiĝoj - kaj samtempe leviĝas la demando: kiel ekscii pri tiuj elsendoj? Iuj elsendas en Youtube-kanalo, aliaj en Twitch, kaj triaj en diversaj lokoj en Facebook (propra paĝo aŭ iu fejsbuka grupo). Por helpi trovi tiujn vivajn elsendojn, kaj samtempe kreskigi la spektulan publikon de la elsendoj, mi kreis tiucelan fejsbukan grupon "Vivaj elsendoj en Esperanto", troveblan ĉe https://www.facebook.com/groups/381665636084382/ Se vi ekscias pri rekta, viva elsendo en interreto en Esperanto, mesaĝu ĉi tie ĝian retan adreson (FB-grupo, aŭ persona paĝo, aŭ Jutuba elsendo, ktp.) Se vi ekscias ĉi tie pri nova viva elsendo, informu pri ĝi en via loka, landa aŭ ŝatata FB-grupo, aŭ alia informkanalo. Vi povas fari vivan elsendon ankaŭ rekte en ĉi tiu grupo, vi certe atingos vastan publikon. La ekzisto de tiu ĉi inform-cela FB-grupo neniel influas aliajn terenojn de redaktita filmado. Mi estus danka pro diskonigo kaj utiligo de tiu nova inform-kanalo.
  3. Kursojn de Duolingo, Lernu kaj Lingvo-Studio finis kaj finas plurdek mil homoj, kiuj neniam partoprenis UK-n, IJK-n aŭ aliajn E-aranĝojn. Ili estas komputilemaj kaj interretemaj homoj, ili estas potencialaj partoprenantoj de la movado kaj de la kongresoj – kondiĉe, ke ni sukcesas veki ilian interesiĝon. Mi pensas, ke en la komenco oni ne devas vive elsendi ĉion, sed oni devas difini la celgrupojn. Por novuloj, potencialaj ontaj partoprenontoj indas okupiĝi pri kelkaj interesaj kunvenoj (koncertoj, aŭtoraj prezentoj, fakaj asocioj, licitado, ktp) - kiuj cetere eble povas poste pozitive efiki ankaŭ al la Libroservo... Aktivulojn verŝajne plej interesas movadaj kunvenoj. Inaŭguro kaj aliaj solenaj eventoj - krom la fizikaj ĉeestantoj - kortuŝas ĉefe la malnovajn, tradiciajn partoprenantojn, kaj eble povas servi iomete kiel pretekstoj por ekstera informado. Mi ne vidas nunan bezonon pri profesinivela elsendado, ankaŭ la bonkvalita amatora elsendo (kun solvo de la mikrofona problemo) povas doni kontentigan rezulton. En plej simpla maniero por tio estas bezonata iu mezkategoria poŝtelefono, stativo, ekstera drata mikrofono kun adaptilo, kaj kurentokablo. La bazajn kameraistajn konojn oni povas ellerni reale dum mallonga tempo. Por pli bonkvalitaj kaj studiecaj elsendoj oni povas uzi tek-komputilon, kiu povas akcepti lokajn fluojn de pluraj poŝtelefonoj. Eblaj programoj: OBS por Win-10 kaj IP Webkam por androidoj. (Mi povas kaj pretas pli detale klarigi, se necese.) La elsendado povas realiĝi en Youtube, Facebook, Twitch, Mixer, ktp – ĉiuj ebligas senpagan kaj senliman distribuadon. Ŝlosila demando de la tuto estas la diskonigo, kaj anticipa reklamado de la elsendado, por ke la elsendojn spektu kiel eble plej multaj homoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.