Salti al enhavo

LPatasdIlliers

Membroj
  • Enhaveroj

    2
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

0 Neŭtrala

Pri LPatasdIlliers

  1. Mi neniam diris ke mi ne plu volas gastigi eventojn, male, ni plu organizas eventojn kaj anoncas ilin diversmaniere (eventaservo, facebook, ktp). La problemo estas ke Duolingo malpermesas al mi anonci niajn eventojn per Duolingo Eventoj, ĉar niaj eventoj estas malfermataj al ĉiuj kaj Duolingo permesas nur anonci eventojn rezervitajn al ĝiaj membroj. Konkludo: malaperas rimedo por allogi la lernantojn de Duolingo al nia movado.
  2. Per ĉi tiu mesaĝo mi deziras esprimi mian malkontenton pri Duolingo Eventoj. UEA instigas la asociojn anonci siajn eventojn en Duolingo Eventoj por ke la lernantoj en Duolingo eksciu pri la asocioj, partoprenu iliajn eventojn kaj espereble kelkaj el ili plifortigu la movadon. Tial mi iĝis ambasadoro de Duolingo Eventoj en februaro 2020. Mi anoncas eventojn en esperanto, kiuj okazas en Parizo (Francio), organizitaj de pluraj lokaj esperantaj asocoj. Mi jam anoncis 70 eventojn. Ĉiufoje, multaj lernantoj de Duolingo aliĝas al la evento, sed neniu venas. Cetere, mi rimarkas ke Duolingo pli kaj pli limigas la uzon de Duolingo Eventoj. Jen 2 ekzemploj: Dum la deviga hejmrestado pro la kronviruso, Duolingo malpermesis anonci surlokajn eventojn - nu, bone, tio estis prudenta. Sed kiam hejmrestado ĉesis kaj surlokaj eventoj denove okazis tutmonde, la limo restis. Mi petis de Duolingo denove permesi anonci surlokajn eventojn, ili promesis studi la aferon estontece. Sed tio ne okazis. Ekde la pandemio Duolingo malfermas Zoom salonon por ĉiu evento - nu, bone, senpagan donacon. Sed la ligilo de la Zoom salono videblas nur en Duolingo (do nur al duolinganoj) kaj nur ĵus antaŭ la komenco de la evento. La asocioj kompreneble anoncas siajn eventojn ne nur en Duolingo, sed ankaŭ en multaj aliaj informkanaloj (eventa servo, retejo de la asocio, facebook, ktp.) kaj kompreneble faras tion pluraj tagoj antaŭ la komenco de la evento. Tial la Zoom salono de Duolingo tute senutilas, kaj la asocioj uzas aliajn rimedojn dum siaj eventoj. Mi ĵus ricevis mesaĝon de Duolingo, dirante ke mi ne respektas la regulojn de Duolingo ĉar mi ne uzas ilian Zoom salonon, kaj miaj eventoj estos malpermesitaj. Do mi ne plu rajtos anonci la eventojn. Konklude, Duolingo Eventoj senutilas al la esperanta movado. Mi esperas ke la partnereco inter UEA kaj Duolingo utilas ekster Duolingo eventoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.