Salti al enhavo

Filarete

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Komunuma reputacio

1 Neŭtrala

Pri Filarete

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Leginte la multajn pledojn por nur elektronika versio de la revuo mi aldonas ĉi tie pripensindan opcion. Evoluigi la retejon "revuo esperanto" al moderna novaĵretejo. La kompletajn artikolojn povus aliri nur la bazaj membroj de UEA. 4 foje jare (aŭ io simila) presi paperan revuon kiu konsistas el elekto de plej gravaj (aŭ plej longaj) artikoloj kaj de speciale redaktitaj partoj. Tio ebligas mastrumi la diversajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de reta kaj papera informado. Tiel evoluis multaj gazetoj/asociaj bultenoj en la lastaj jaroj. Krome multiĝas la revuoj kiuj komenciĝis nur rete kaj poste ankaŭ (parte) aperis papere.
  2. Kara Dennis, La de vi proponata analizo estas tre detala kaj ellaborita. Atentu ke eble tro kompleska modelo postulos tempon kiun neniu kapablos dediĉi. Kolekti la datumojn por preso- kaj sendo-kostoj jam postulas longan serĉadon : ja en ĉiuj landoj ekzistas multaj presistoj kaj sendoservoj kiuj konkurencas. Oni povus fari sondon sed tiu estos aleatora kaj povus esti fine (iom) reduktita per pli profunda esploro. Ja cele al AA oni ne povas pridemandi centojn da presejoj kaj sendoservoj en dekoj da landoj. La parto "prognozo" devus fiksi arbitrajn kriteriojn : neniu scias kiel evoluos la membraro, la kotizo-skemo, la kostoj de papero kaj preso, la kosto de ekspedo, la valuto-evoluo rilate al € (ĉefa valuto de UEA), ktp... Kaj pro tiu arbitreco donos nur indikojn. Malgraŭ ĉiuj tiuj necertecoj avantaĝo estas ke eĉ por offset presado oni povas ŝanĝi relative facile pres- kaj ekspedolandon. Necesas tamen ĉiujare monitori la evoluon de la kostoj cele al eventuala profita ŝanĝo. Kompreneble la AA rilate nur retan revuon estas pli facile realigebla. Sed tiam kial revuo kaj ne vera moderna dinamika retejo? Retejo povas enteni publikajn kontribuojn kaj partojn rezervitaj al pagantaj membroj. Laŭ mi presita revuo - sed dika, impona kaj moderne aspekta - estas esenca parto de la komunikado de la asocio por revarbi eksmembrojn kaj montri al neesperantistoj la densecon de la esperanto fenomeno. Kompreneble la aperritmo estas diskutinda. Pli bone 4 dikaj kajeroj jare (+ 2 kromkajeroj kiel mi antaŭe sugestis) ol 10 magraj broŝuretoj. Se mi povas disvolvi mian rezonadon ĝisfunde mi aldonus ke la 2 kromnumerojn mi presus en kvanto pli alta kaj sporade disdonus al aliĝintoj de diversaj esperanto-renkontiĝoj. Ja tiun publikon UEA devas varbi al aliĝo/re-aliĝo. Ekzemple unu jaron okaze de Arkones, la postan jaronde Itala Kongreso ktp. Tiel ke la homoj ne pensu ke ili ĉiam ricevos ĝin senpage. La rektan ĉeeston de UEA dum tiuj renkontiĝoj povus plenumi "UEA ambasadoroj", reto de varbantoj paralela al la deligita reto. Sed tiun temon ni iom skizis en raporto de IM-Membrokunveno okazinta en Berlino kaj aperinta en la lasta Ondo de Esperanto. Amike, Pascal
  3. Kara Dennis, por konduki tian analizon oni devus koni la preso- kaj sendokostojn. Tiuj dependas ankaŭ de la presejo kaj elsendejo. Ĉu ĉiuj ebloj de laŭpeta presado kaj multloka forsendo estis esploritaj? Kunfandiĝo de Kontakto kun Esperanto postulas novan redaktan linion kiu estas malfacile realigebla. La kvanta analizo ne povas esti disigita de la kvalita aspekto. Laŭ mi ĉiuj modeloj kun malpli ol 48-paĝoj devus esti forlasitaj : la sendokostoj tiam superas la produkto-kostojn kaj la broŝuro-aspekto ne impresas pozitive. La presita revuo estas "prestiĝa" elemento de la komunikilaro de la asocio : ĝi devus esti belaspekta kaj impona objekto kiun oni povas ankaŭ montri/transdoni al nemembroj kaj ne-esperantistoj. Al viaj modeloj mi permesas al mi aldoni plian : 4 movadaj numeroj jare (pli malpli laŭ la nuna temaro de la revuo) + 2 kromnumeroj (1 vintre pri la kongreslando, kongrestemo kaj UK mem kies celo estus varbi aliĝojn al la UK, 1 somere pri esperanta kulturo, en la stilo de iuj nunaj kontribuaĵoj de Kontakto). Entute 6 numeroj kun po minimume 48 paĝoj. Pri la relokigo de CO, eble faru specialan fadenon. Laŭ mi la demando ne estas vere kie ni ŝatus havi ĝin sed kiel ni povas valorigi la ekzistantan kapitalon de nemoveblaĵoj kaj en kiu loko oni povus starigi (parte) memfinancitan relokigon. Konsiderante ke la tuta strukturo estas fragila kaj postulas zorgeman elpaŝon... Amike, Pascal Dubourg Glatigny
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.