Jes, estu virtualaj kongresoj similaj al la ĉi-jara - kun konsidero de la sperto.
Vere, por tre multaj e-istoj ĉeesti UK-on apenaŭ eblas: oni devas ŝpari monon, kaj en multaj landoj estas problemoj pri vizoj ks.
Eĉ en relative bonstataj landoj iuj homoj vivas malriĉe - kaj e-istoj ja kutime ne riĉas, ĉar ne mezuras ĉion per mono, gravas la ideo... Kaj pensu pri afrikaj landoj...
Mi mem partoprenis UK-ojn en 2005 kaj 2009 - en proksimaj landoj, do la kostoj estis tolereblaj; kaj mi ne planis partopreni plu. Mi neniam havos monon por atingi Monrealon aŭ Belfaston. Ĉi-jara virtuala kongreso estis por mi vere agrabla.