Salti al enhavo

Anna Lowenstein

Membroj
  • Enhaveroj

    15
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    3

Anna Lowenstein laste gajnis la 19an de aŭgusto 2022

Anna Lowenstein havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

10 Bona kontribuanto

Pri Anna Lowenstein

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Laŭ mia kompreno, la ĉefa problemo ne estas la libro mem, sed la ĝisdatigado. La Jarlibro bezonas redaktoron, kiu ĉiujare skribas al ĉiuj instancoj listigitaj en la enkonduka sekcio de la Jarlibro, petas ilin ĝisdatigi siajn informojn, kaj tiam korektas tiujn informojn en la libro mem. Se oni volus reteni la delegitan reton, necesus ankaŭ kontroli, ĉu la koncernaj homoj estas ankoraŭ membroj de UEA kaj ĉu ili deziras resti kiel delegitoj. Verdire, mi neniam trovis la delegitan reton utila en si mem, sed ofte ĝi estas utila por serĉi adresojn de specifaj homoj. Kompreneble tiuj informoj povus ankaŭ troviĝi en retejo anstataŭ en libro. Sed nuntempe se, ekzemple, oni devas skribi al ĉiuj LA aŭ FA, necesas iom pene sarki tiujn informojn el la retejo de UEA. La adresoj ne estas simple listigitaj, sed necesas sekvi iom komplikan proceduron por atingi ĉiun unuopan adreson. Krome, neniu plu ĝisdatigas ilin, do verŝajne ili iom post iom fariĝas pli kaj pli eksdataj. Krome, supozeble neniu plu aldonas novajn Fakajn Asociojn. La FA ankoraŭ pagas kotizon al UEA kiel kunlaborantaj asocioj, sed unu el la avantaĝoj de tio estis, ke iliaj nomoj poste aperis en la Jarlibro. Apenaŭ plu havas sencon por FA pagi sian kotizon kiel kunlaboranta asocio.
  2. Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) normale okazigas publikan kunvenon ĉiujare dum la UK. Ĉar ne eblis fari tion ĉi-jare, anstataŭe ni organizas virtualan kunvenon per Zoom por membroj kaj interesatoj. Dato: la 6an de septembro Horo: 16.00 UTC. Temo de la kunveno: Kial mi fariĝis ateisto. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti min private por ricevi la ligilon. Anna Lowenstein (sekretario de ATEO)
  3. Mi pensas, ke multaj membroj tute ne scias pri ĉi tiu forumo, kaj ke tial ĝi ne estas tre aktiva. Fakte ĝi ŝajnas al mi potenciale pli utila ol la diskutlisto, ĉar estas pli facile sekvi elektitan fadenon. Mi memoras, kiam Lernu.net havis tre aktivan kaj sukcesan forumon. Tio ankoraŭ ekzistas, sed fariĝis malpli aktiva kiam dum longa tempo oni ne ĝisdatigis la retejon. Krome, multaj homoj transiris al Duolingo, kaj precipe la anglalingvanoj transiris al la diskutlisto por Duolingo-lernantoj en Facebook.
  4. Mi tute ne scias, sed mi apenaŭ povas imagi, ke oni volus elpresi la tutan aferon. Eventuale oni povus deziri elpresi unu sekcion, ekzemple se oni irus al Francujo, povus esti utile elpresi la paĝojn kun adresoj en Francujo. Se ĝi estus en la formo PdF tio eblus. Mi ĵus trovis la Delegitan Reton en la retejo de UEA: https://uea.org/reto Laŭ la flanko de la paĝo vi trovos: "Delegitoj laŭlande". Oni povas alklaki nomon kaj trovi la kutimajn detalojn: la adreson, telefonnumeron ktp. Sed tio ne aperas en elpresebla formo, kaj supozeble neniu plu ĝisdatigas ĝin.
  5. Mi estis ĉe la Malferma Tago de UEA la pasintan semajnfinon, kaj oni parolis pri la Jarlibro. Estas klare, ke ne plu eblas financi eldonadon de la papera jarlibro. Aliflanke oni ankaŭ ne ĝisdatigas la retan jarlibron. Estas tre necese trovi en unu loko aktualajn informojn pri la listo de Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, kaj aliaj movadaj servoj, ekzemple radiostacioj, bibliotekoj, fondusoj ktp. Avantaĝo de reta jarlibro devus esti la ebleco daŭre ĝisdatigi ĝin, sed ĝis nun oni ne faras tion. Mi esperas, ke en 2020 oni almenaŭ ĝisdatigos la retan jarlibron, eĉ se ne plu eblas aperigi la paperan.
  6. Se estis 1,7 milionoj antaŭ du jaroj, certe oni delonge superis 2 milionojn!
  7. La ciferoj en la retejo de Duolingo laŭ mia supozo montras, kiom da homoj nuntempe aktive utiligas la tri kursojn. Mi sekvas tiujn ciferojn de iom da tempo, kaj la nombro de homoj, kiuj uzas la anglalingvan kurson fakte iom falas de kelkaj monatoj. Mi ne scias, kiel la afero estas kalkulata, sed tio indikas, ke la ciferoj ne montras ĉiujn, kiuj iam registriĝis por tiu kurso. Certe pli ol 2 milionoj da homoj registriĝis por tiuj tri kursoj dum la lastaj tri jaroj, sed evidente multaj intertempe forfalis - aŭ ĉar ili rezignis, aŭ ĉar ili efektive finis la kurson. Cetere, la nombro de homoj, kiuj faras la portugallingvan kurson kreskas, dum la angla malkreskas.
  8. Mi ĉiusemajne renkontas homojn, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. En norda Londono mi instruas kurson, kaj konstante alvenas novaj homoj, kiuj lernas per Duolingo. Al la pasinta leciono antaŭ du tagoj venis du tiaj novuloj. Sed memoru, ke necesas lerni pere de la angla, la hispana aŭ la portugala, do kompreneble la novaj lernantoj aperas ĝuste en landoj, kie oni parolas tiujn lingvojn. Cetere, "fejkaj"novaĵoj = falsaj novaĵoj.
  9. Mi ne nepre deziras ricevi informon, ĉiufoje kiam iu komentas, ĉar tio fariĝas ege ĝena - precipe se la informo nepetite aperas sur la ekrano, dum oni okupiĝas pri aliaj aferoj. Sed mi tre volonte ricevus informon, kiam iu enkondukas novan fadenon. Ĉu eblas aranĝi tion? Laŭ la nuna situacio, eblas "sekvi" jam komencitan fadenon, sed ne ricevi informon, kiam malfermiĝas nova.
  10. Ĉu la demando, kiom povas kosti malgranda libreto kiel la Jarlibro? Mi supozis, ke tio estas retorika demando - ĉiuokaze mi mem ne havas la necesajn sciojn por respondi tiun demandon. Sed vi pravas, ke ne venas multaj respondoj al komentoj. Verŝajne ne sufiĉe da homoj scias pri ĉi tiu forumo.
  11. Necesas alklaki la butonon "Sekvi" supre de la paĝo.
  12. @Emilio Cid Vi skribis komence de julio, ke la Forumo estas en prova fazo. Ĉu tio estas ankoraŭ la situacio, aŭ ĉu ĝi nun estas plene lanĉita? Mi ne memoras, kiel mi eksciis pri la ekzisto de la Forumo, sed post unua rigardo mi forgesis pri ĝia ekzisto dum longa tempo. Mi vidas, ke apenaŭ venas nova enhavo. Ĉu tio rezultas de la fakto, ke oni ankoraŭ ne anoncas la Forumon publike? Intertempe mi tamen ĉiutage ricevas mesaĝojn de la retlisto uea.membroj, kiu multe pli vigle funkcias - eble parte ĉar la mesaĝoj venas de si mem per retpoŝto sen la neceso aktive serĉi ilin. Tial mi vidas ilin, legas ilin (aŭ almenaŭ ĵetas rigardon, por vidi pri kio temas), kaj ĝenerale ricevas ĉiutagan memorigon pri la ekzisto de tiu listo. Kion oni faras por diskonigi la ekziston de la Forumo kaj por instigi homojn kontribui al ĝi - aŭ ĉu oni ankoraŭ ne intencas fari tion en ĉi tiu frua fazo? Ĉu la celo de la Forumo estas anstataŭi la retliston uea.membroj, aŭ ĉu mi miskomprenas ĝian celon?
  13. Persone mi certe preferus ricevi la Jarlibron papere, sed mi komprenas, ke la financa situacio ne plu permesas tion. Ĉu mi pretus pagi pli por ricevi ĝin? Nu, tio dependas, kiom necesus aldoni al la normala kotizo. La kotizo jam sufiĉe multe altiĝis, kaj mi ne volonte pagus pli por ricevi ion, kion mi antaŭe ricevis per pli malalta kotizo.
  14. Mi estas homo, kiu aktive utiligas la Jarlibron ĉiujare por organizi la Movadan Foiron. Mi fakte ne uzas la Delegitan Reton krom por kontroli adresojn, sed mi tre detale utiligas la tutan enkondukan parton, kun la adresoj de ĉiuj Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, komisionoj, kulturaj kaj edukaj instancoj, fondaĵoj, radio-stacioj ktp. ktp. Mi jam demandas min, kion mi faros sen Jarlibro ĉi-jare. Ĉu tiuj samaj informoj estos konsulteblaj rete anstataŭ papere? Kaj se jes, ĉu oni aktive informas la membrojn pri tio, aŭ ĉu ili devos mem serĉi la retan Jarlibron? Mi povas imagi, ke multaj novaj membroj ne estos konsciaj, ke ekzistas Jarlibro, se ili devos mem serĉi ĝin en la reto anstataŭ ricevi ĝin aŭtomate. Se UEA sendos al novaj membroj informon pri la Jarlibo unu fojon meze de multaj aliaj informoj, la rezulto povus esti, ke novaj membroj simple maltrafos tion kaj ne konscios eĉ pri la ekzisto de reta Jarlibro. Rilate al la delegita reto, en kvardek jaroj mi apenaŭ uzis ĝin por kontakti fakdelegiton, sed ofte uzas ĝin por serĉi aŭ kontroli adresojn.
  15. Mi iam iris al usona kongreso por aktivuloj pri mamnutrado. Ĝi havas ioman similecon al Esperanto-kongreso, kaj ĉeestis reprezentantoj el multaj landoj - tamen la duono estis usonaj, ĉar la asocio estis fondita en Usono. Reprezentantoj el ĉiuj landoj devis veni sur la podion, mansvingi, kaj eĉ iom danceti (ni faris provludon la antaŭan tagon!). Mi ne rekomendus la dancadon, kiu ŝajnis al mi terure usoneca, sed eble la ideo, ke ĉiuj samtempe aperu sur la podio povus esti interesa. Eventuale iu povus simple laŭtlegi liston de la landoj, sen invito al la reprezentantoj mem paroli. Cetere, en tiu sama kongreso mi ricevis la ideon por la Movada Foiro. Oni ankaŭ fermis la inaŭguron per kanto. Mi tiutempe pensis, kiel bonega estas nia propra himno kompare kun tio!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.